Ĉapitro sepa
Forto de arbaroj
En densa vepro altis neordinaraj arboj. Iliaj maldikaj trunkoj kun elstarantaj transversaj eĝoj estis finiĝantaj per plataj ventumiloj de mallongaj branĉoj kun grandaj folioj, kaj supre elstaris longaj kaj rektaj tigoj, similaj al verdaj glavegoj, po dek ulnojn longaj[194].
Kvar tiaj arboj, po du ĉe ĉiu flanko, staris, kiel gardantoj, ĉe enirejo en la arbaron, minace levante la glavojn en la palan ĉielon. La taĉmento trairis inter ili, trabatiĝante tra dornaj arbustoj. Grandega porko[195] kun kurbaj kojnodentoj kaj malbelega tubera kapo elsaltis el sub arbusto, indigne gruntis al la homoj kaj malaperis…
Jam en la unua tago de irado laŭ la arbaro Kavi perdis sian bastoneton kun kvardek naŭ noĉoj — nombro de tagoj da irado, kaj la vojaĝantoj ĉesis kalkuli la tempon. En la memoro de la heleno por ĉiam restis la monotona grandega arbaro.
La taĉmento iris silente. Voĉoj de homoj ĉe peno ekparoli laŭte eĥis sub la nepenetrebla verda volbo. Neniam sur vastaĵoj de la ora stepo la homoj sentis sin tiaj malgrandaj kaj perditaj en profundaĵoj de fremda lando. Gigantaj ŝnuregoj de rampaj vegetaĵoj, atingantaj fojfoje dikecon de homa korpo, spirale ĉirkaŭvolvadis glatajn trunkojn de arboj, kunplektiĝadis supre en kolosan reton, pendis per kurtenoj kaj per apartaj larĝaj maŝoj. Branĉoj de arboj disiradis sur neatingebla alto super la kapoj de la irantoj, la trunkoj estis malklaraj en griza mallumo. Flakoj de putranta, ŝima akvo ofte renkontiĝadis sur la vojo; fojfoje senbrue striis etaj malhelaj rojoj. Sur maloftaj kampetoj la suno blindigadis la okulojn, kutimiĝintajn al duonmallumo de la arbaro; neordinara denseco de vegetaĵoj devigadis la vojaĝantojn ĉirkaŭiri tiujn lokojn. Neniam antaŭe viditaj filikoj je kvar homaj altoj[196] etendadis, kiel flugilojn, siajn pal-verdajn grandegajn plumecajn foliojn. Cizela grizeta foliaro de mimozoj kreadis delikategajn arabeskojn en fostoj de suna lumo. Amaso de floroj — sangruĝaj, oranĝkoloraj, violkoloraj, blankaj — kun speciala intenseco kaj bunteco kontrastis sur hela verdo de folioj, grandaj, larĝaj, longaj kaj mallarĝaj, glataj, distranĉitaj aŭ dentigitaj. En sovaĝa ĥaoso interplektiĝadis sinuaj spiraloj de rampantaj ŝosoj, elstaris minacaj, je fingro dikaj dornoj, senkompate ŝirantaj korpon. Furioza rumoro kaj pepado de birdoj aŭdiĝadis sur kampetoj, kvazaŭ la tuta vivo de la arbaro koncentriĝis ĉi tie.
La homoj kontroladis la direkton laŭ la suno kaj denove foriradis en la arbaran mallumon, orientante sin laŭ direkto de pluvaj akvospuroj, laŭ fluo de rojoj, laŭ oblikvaj fostetoj de sunaj radioj, malofte trabatantaj la foliaron. La gvidantoj penis ne alproksimiĝi al kampetoj ankaŭ tial, ke apud ili sur arboj loĝis danĝeraj insektoj — teruraj nigraj vespoj kaj minacaj formikoj. Grandaj likenoj, haŭtecaj grizaj tuberoj kaj elstaraĵoj kovradis trunkojn de arboj, muska verda tapiŝo vestis krestojn de altaj radikoj. Tiuj plataj radikoj, nemalofte altaj je kvin aŭ ses ulnoj, deiradis de eĝoj de gigantaj trunkoj, kiel klinitaj apogiloj. En profundaj kavoj inter ili povus lokiĝi la tuta taĉmento el dek naŭ vojaĝantoj. Arbaj radikoj interplektiĝadis unu kun alia kaj ege malfaciligadis la iradon — necesis transgrimpi ilin aŭ ĉirkaŭiri, trabatiĝante laŭ mallarĝaj koridoroj. La piedoj dronis en maso de duonputrintaj branĉoj, folioj kaj sekiĝintaj ŝosoj, kovrantaj la grundon per dika tavolo. Per amasetoj renkontiĝadis blanketaj fungoj kun peza kadavra odoro. Nur tie, kie arboj ne estis tiom altaj, la radikoj ne malfaciligadis la vojon kaj la piedoj ripozadis sur mola muska tapiŝo. Tamen en tiuj lokoj kreskis dorna densa vepro, deviganta la homojn ĉirkaŭiri aŭ trahakiĝi tra ĝi, perdante fortojn kaj tempon. Iaj makulaj limakoj faladis de sur branĉoj sur nudajn ŝultrojn de la irantoj kaj brulvundadis per venena muko. Malofte en mallumo glitadis kaj senbrue malaperadis ombro de besto — la homoj ofte eĉ ne sukcesadis determini specon de la animalo. Nokte ĉi tie regis sama profunda silento, rompata de plenda hurlo de nekonata nokta rabobesto aŭ de akraj krioj de nekonata birdo.
La vojaĝantoj trairis multajn nealtajn montoĉenojn, neniam elirante sur spacon, liberan de arboj. Inter la montoĉenoj la arbaro estis eĉ pli densa; la humida kaj sufoka aero de valoj, odoranta per malseka tero, ĝenis spiradon de la homoj.
Trairinte valon, laŭ kies fundo inter grandaj ŝtonoj ruliĝis rapida fluo de malvarma akvo, la vojaĝantoj eksidis por ripozo.
Komenciĝis longa leviĝo.
Dum du tagoj la vojaĝantoj leviĝadis sur monton. La arbaro iĝadis ĉiam pli densa kaj nepenetrebla. Malaperis kampetoj, sur kiuj eblis trovi nutron, falintaj gigantaj arboj pli ofte baradis la vojon. La taĉmento, evitante dornajn kurtenojn el maldikaj elastaj tigoj, pendantaj de supre, aŭ nepenetreblajn densejojn de arbustoj kaj arbetoj, traŝiriĝadis kvarpiede en spuroj de pluvaj torentoj, sulkigintaj la deklivojn.
Malmola seka tero ŝutiĝis el sub la manplatoj kaj la genuoj. La homoj rampis en tiu labirinto, direktante sin nur laŭ akvospuroj.
Iom post iom iĝadis pli malvarme, kvazaŭ vere la taĉmento trafis en profundan, humidan subteraĵon.
Jam tute malheliĝis, kiam la deklivo finiĝis, kaj, evidente, la vojaĝantoj leviĝis sur altebenaĵon. Ne plu estis akvospuroj de pluvaj torentoj, kaj, por ne perdi la direkton, la vojaĝantoj haltis por noktumo. Neniu stelo brilis tra la verda volbo. Forta vento furiozis ie supre. Pandiono longe kuŝis sen dormo, aŭskultante zumadon de la arbaro, tre similan al bruo de proksima maro. Murmurado, susurado kaj frapado de branĉoj en ventoblovoj kuniĝadis en potencajn plaŭdojn, rememorigantaj pri egalmezuraj batoj de surfo.
La tagiĝo ne venadis speciale longe — la sunan lumon baris kontinua nebulo. Finfine la nevidebla suno venkis la mallumon, kaj antaŭ la homoj ekstaris premanta, morna spektaĵo.
Trunkoj de monstraj arboj, altaj je cent kvindek ulnoj, kun nigra kaj blanka glata ŝelo, estis forirantaj per siaj pintoj en laktan densan nebulon, tute kaŝantan la muskajn branĉojn. Sorbintaj akvon muskoj kaj likenoj per longaj tufoj aŭ per grizharaj barboj pendis ĉirkaŭe sur la arboj, balanciĝante iufoje sur terura alto. Akvo ŝmacis sub la piedoj, eliĝante el spongeca reto de interplektitaj radikoj, herboj kaj muskoj. Densaj veproj kun grandaj folioj baris la vojon. Grandaj palaj floroj en aspekto de ĉelecaj globoj estis kviete balanciĝantaj en la nebulo sur longaj tigoj.
La nigraj kaj blankaj kolonoj, dikaj je kvar ulnoj, svarmis per nenombrebla amaso, griza nebulo fumis ĉirkaŭ ili, laŭ la ŝelo fluis malgrandaj strietoj de akvo. Fojfoje trunkoj estis vestitaj en densa kovrilo el malseka musko. En tiu terura arbaro nenio videblis post tridek-kvardek ulnoj; ne eblis paŝi, ne trahakinte por si vojon ĉe la piedoj de la arbaj gigantoj.
Amasiĝoj de kolosaj falintaj trunkoj tute deprimis la multe spertintajn vojaĝantojn. La plej malbona estis neeblo orientiĝi — nenio ebligis kontroli la direkton.
La negroj frostiĝis en la malvarma nebulo, timigitaj de ankoraŭ ne vidita potenco de la arbaro; la libianoj estis tute angoraj. Al la vojaĝantoj ŝajnis, ke ili venis en loĝejon mem de arbaraj dioj, malpermesitan por homoj, de kie ne ekzistas elirejo.
Kavi signis al Pandiono — ili ambaŭ armis sin per tranĉiloj kaj komencis furioze haki malsekajn branĉojn. Iom post iom vigliĝis ankaŭ aliaj kamaradoj; la homoj laboris, anstataŭante unu la alian, transrampadis trans montojn da kolosaj trunkoj, implikiĝadis, serĉante eliron inter monstraj radikoj, kaj ree dronadis en netrairebla verdaĵo. Horoj pasadis kaj pasadis; same pendis supre la blanka nebulo, same peze kaj malrapide gutadis akvo de sur arboj, la aero ne iĝadis pli varma, kaj nur laŭ grizet-ruĝa tono de la nebulo la homoj komprenis, ke venas vespero…
196
filikoj je kvar homaj altoj — arbosimilaj filikoj