Выбрать главу

Diafana, brilanta mateno rigardis en aperturojn de la tegmento de la templo de Ĝoser. En vasteco de la valo, disvolviĝinta dekstre, ĉe la piedo de la brilanta blanka piramido, la verda subtera ĉambro ŝajnis sonĝo.

Ĝedefra favore kapsignis al la pastro, haltinta en respekta pozo ĉe la enirejo de la templo.

— Mi sendos mian trezoriston suden, al Punt, kaj pluen, al la Lando de Spiritoj, por ekkoni la randon de la Granda Arko… Ĉu vi estas kontenta?

La pastro silente riverencis al la faraono.

— Tiam respondu al mi ankoraŭ! Ĉu vi scias, kie troviĝas la templo de Toto, en kiu estas konservataj sekretaj libroj, planoj kaj aĵoj el malproksimaj landoj?

— La templo de la dio Toto, ho Granda Domo, en kiu estis planoj kaj «Animoj de Rao», tio estas la sekreto de Imhotepo…

— Ĉu al vi nekonata? — akre demandis Ĝedefra, sagace rigardinte al la pastro.

— Mi estas nur spuro sur polvo de la piedoj de la granda saĝulo, — senpasie respondis la pastro.

La faraono forturniĝis, geste vokis la sklavojn kun la seĝoportilo. La pastro akompanis la faraonon tra la kortoj de la temploj ĝis la elirejo el la ekstera muro kaj restis, kruciginte la manojn, en la porda pasejo.

Senmova, simile al statuo, li estis observanta, kiel facile balanciĝetis la seĝoportilo de Ĝedefra sur vojo al la urbo de Blanka Muro.

Du junuloj en solaj zontukoj estis larĝe paŝantaj ĉe ambaŭ flankoj de la seĝoportilo. Ili portis sur longaj stangoj duonrondajn ventumilegojn.

La junuloj tenis ilin tiel, ke la kapo de la faraono ĉiam estis en ombro.

La oraj teniloj de la ventumilegoj, la fustoj de la seĝoportilo, ornamo de la seĝo de la faraono, polurita kupro de armilaro de la korpogardistoj brilis sur malfermita deklivo sub la hela suno.

La procesio kaŝiĝis post unuaj dometoj, kaj la pastro ekiris reen en la templon de Ĝoser, ĝibiĝinta, en pensoj.

La pastroj de la templo ĉirkaŭis lin, kaj la plej altranga respekte alproksimiĝis.

— Ĉu vi deziras scii, kial mi malkovris la sekretan ĉambron al la faraono? — demandis la pastro, ne atendate demandon de la maljunulo.

— Ĝuste tiel, ho saĝa Men-Kaŭ-Tot!

— Por obeigo de la faraono al ni, por levo de ni, la servantoj de Toto! — laŭte diris la pastro, nomita Men-Kaŭ-Tot. — Ĉiam pli foriras de la potenco la servantoj de Toto, — daŭrigis Men-Kaŭ-Tot. — Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, estas juna. La konsilo de la patro de saĝo Imhotepo — ĉar kiu, se ne li, parolas per Ĝoser! — helpos al li iri virte, tiel, kiel tion opinias ni. Sed eble, ne estos tiel. La pastroj de Rao delonge revas pri dominado de la dio de la suno en la lando Kemt. Delonge luktas ni kontraŭ ili por potenco kaj riĉo, por honoro al niaj dioj, kiu estis en la antikvaj tempoj de Narmer[43]. Tion scias vi…

— Mi aŭskultas kaj fermas buŝon mian, — mallaŭte respondis la maljuna pastro. — Vi estas saĝa, kia devas esti granda majstrestro…

Tiutempe la laca faraono, balanciĝante sur la seĝoportilo, same estis pripensanta la viditaĵon. La grandega surskribo kun la testamento de Ĝoser obsede staris antaŭ liaj okuloj.

«Mi konstruos multaj ŝipojn, — pensis Ĝedefra, — je cent ulnoj longajn. Por la Nigra Tero proksimaj iĝos la Verda maro kaj la landoj de Iaa[44] post la Lazuraj Akvoj… Malkuraĝulo estas tiu, kiu estas forpelita de sia limo, — mi fleksos malkuraĝulojn, frakasos nomadajn popolojn kaj devigos labori por la Nigra Tero…»

Salutaj krioj malhelpis al la faraono pensi plu. Super pordego de la granda palaco tremis flagoj sur altaj stangoj. Ruĝa krono super la enirejo signifis, ke tio estas la norda pordego.

La faraono foriris por lavo kaj ripozo, ordoninte voki al si ĉati-n — la estron super ĉiuj reĝaj laboroj (tio estas la ĉefkonstruiston kaj la ĉefministron) — kaj unu el du «trezoristoj de la dio», estrantaj la trezorejon de Supra kaj Malsupra Kemt.

Kiam Ĝedefra eniris la tronan halon, ambaŭ altranguloj jam estis atendantaj sian reganton. Laŭ gesto de la faraono unue alproksimiĝis la trezoristo de la dio Baŭrĝed. Tio estis ankoraŭ tute juna homo. Lian glatan bronzan haŭton kontrastigis simpla blanka antaŭtuko. Bunta kolumo ĉirkaŭis la kolon kaj la ŝultrojn. La larĝa vizaĝo kun la ĝiba nazo kaj la malmola buŝo, kadrita per volvitaj tufoj de la mallonga peruko, spiris per energio.

Baŭrĝed falis al la piedoj de la faraono. Ĝedefra montris al li specialan favoron, permesinte kisi sian piedon anstataŭ polvo ĉe la piedoj de la reĝo, kiel tio devus esti laŭ la rito. Poste, laŭ volo de Ĝedefra, Baŭrĝed leviĝis kaj restis genufleksita ĉe la postamento de la trono.

— Vi vizitis fremdajn landojn, vi transiris spacojn, — komencis la faraono. — Mia moŝto estas kontenta en sia koro: vi alveturigis el la Verda maro dudek ŝipojn kun cedro por temploj kaj palacoj, vi estis ĉe la lagoj de Serpento[45] kaj ĉe la pordego de la Sudo. Nun devas vi direkti vin al Punt kaj esti okulo de la faraono en tiu ĉi nekonata al ni lando de spiritoj. El Punt devas vi penetri eĉ pli malproksimen al sudo, ĝis la limoj de la tero sur la bordoj de la Granda Arko. — Ĝedefra eksilentis, atende rigardante al Baŭrĝed.

Tiu tremeris, iom levinte la kapon, liaj muskoloj streĉiĝis, kaj la vizaĝo ricevis flavetan koloron. Sed preskaŭ momente la junulo ekregis sin kaj senpasie mallevis la kapon.

— Elekti vojon por la vojaĝo, — daŭrigis la faraono, — ni konfidas al vi: ĉu navigi laŭ la Lazuraj Akvoj aŭ iri tra la landoj Vavat kaj Iertet[46], supren tra la kaskadoj de Ĥapi. Petu konsilon de la saĝa Men-Kaŭ-Tot… Post du tagoj venu al mi, kaj mi donos al vi tian forton, kian vi bezonos.

Ĝedefra eksilentis kaj ordonis alproksimiĝi al la ĉati — la ĉefkonstruisto.

Baŭrĝed haste eliris el la halo. La ordono de la faraono estis por li neatendita, li neniel povis atendi tian komision. Nekonata vojo en senfinan foron, en la timigan Landon de Spiritoj… Kio povas esti pli terura por filo de Kemt, ol eblo perei en fremda lando, sen entombigo laŭ la magiaj ritoj, garantiantaj al la animo eternecon!

Perpleksa kaj konsternita, Baŭrĝed apogiĝis al ligna kolono kaj longe staris, ĝis ekregis sin.

Ĝedefra kaj la ĉati longe konversaciis en la malpleniĝinta halo. La faraono, forsendinte ĉiujn ĉeestantojn, tuj ordonis al la laborestro eksidi apud si, sen ajna etiketo. La ĉati, korpulenta kaj malalta, elstarigante la rondajn okulojn, demetis la perukon, nudiginte la kalvan platan verton.

Venis vespero. La faraono kondukis sian proksimulon en la ripozejon kaj daŭrigis la konversacion dum la vespermanĝo.

Ĝedefra deziris ion fari por vastigo de la dekadencinta irigacia sistemo. La testamento de la granda Ĝoser persiste staris antaŭ li, montrante vojon al granda gloro. Lia patro Ĥufu konstruis la plej grandan piramidon, sed lian memoron damnas multegaj homoj, malamo ŝvebas super lia tombo — ne, tio ne estas gloro! La juna faraono komprenis, ke li ne povas elpensi ion pli bonan, ol tio, kio estis dirita en la testamento, kie sperto de la elstara reganto de la Nigra Tero kuniĝis kun saĝo de Imhotepo.

Ĝedefra sentis, ke necesas hasti. La kaŭzo de la nedifinita maltrankvilo, restinta post la konversacio kun la granda klarvidulo, nun iĝis pli klara por la faraono. Li komencis kompreni lukton de diversaj fortoj por potenco kaj riĉo, okazantan en la ŝtato, la lukton, en kiu pastroj, unuiĝinte kun parto de nobeloj, ludis la ĉefan rolon. Se li deziras turni al la pasintaj tempoj de Ĝoser, do lin subtenos riĉaj posedantoj de teroj en provincoj kaj la pastroj de Toto. Sed tiam li iros kontraŭ intencoj de la pastroj de Rao, donintaj al li la potencon. La povon de Rao li bone konas, kaj kun ili ja estas la tuta nobelaro de la ĉefurbo, la armeo da oficistoj kaj ankoraŭ unu forto — la pastroj de Ptaho. Estas danĝere eniri en tiun lukton. Necesas dume kaŝi siajn intencojn…

вернуться

43

Narmer — Narmer, aŭ Menes, alie Aha (3400 j. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, ĉirkaŭ 3100 — trad.]) — la unua faraono, unuiginta sub sia regado ambaŭ landojn — Supran kaj Malsupran Egiptujojn. Oni opinias lin la fondinto de dinastioj de faraonoj.

вернуться

44

Iaa — lando malantaŭ la Ruĝa maro, parto de la Sinaja duoninsulo.

вернуться

45

la lagoj de Serpento — lagoj en Sueza terkolo.

вернуться

46

Vavat kaj Iertet — partoj de la nuna Nubio en la parto de la Nila valo inter Asuano kaj Kartumo.