Выбрать главу

— Nenie estas trairejo! — Kun tiu informo Kidogo eksidis sur radikon, en malespero kunpremante la kapon.

Du gvidantoj revenis jam pli frue kun samaj rezultoj.

Mallarĝa kampeto etendiĝis je mil ulnoj transverse de la trahakita vojo. Malantaŭe estis morna giganta arbaro, tra kiu kun superhomaj penoj la taĉmento trabatiĝis dum tri tagoj. Antaŭe staris kontinua densejo de altaj bambuoj. La brilantaj artikaj trunkoj altis dudek ulnojn, glate klinante malsupren siajn maldikplumajn pintojn. Bambuoj kreskis tiel dense, ke estis nenia eblo penetri profunden de tiu densa krado el lance rektaj artikaj tuboj. Antaŭ la vojaĝantoj ekstaris nepenetrebla baro. La polurita surfaco de la rondaj trunkoj estis tiel malmola, ke bronzaj tranĉiloj de la vojaĝantoj malakriĝis post unuaj batoj. Por lukto kontraŭ tiu muro necesis havi hakilojn aŭ pezajn glavojn. Ĉirkaŭiri la bambuan densejon estis neeble — la kampeto estis fermiĝanta ĉe ambaŭ randoj de la densejo, kaj la bambuoj, kiom eblis vidi, estis etendiĝantaj per larĝa zono al ambaŭ flankoj, en la nebulan foron de la altebenaĵo.

Elturmentitaj pro malvarmo, pro manko de manĝo kaj pro lukto kun la terura arbaro, la homoj perdis sian ordinaran energion — tro malfacila estis por ili la lasta parto de la vojo! Sed ili ne povis akcepti neceson turni sin malantaŭen.

Por trairi tiujn terurajn arbarojn, ne sufiĉis plu teni la antaŭan direkton al la sud-okcidento, ne sufiĉis trahakiĝi kaj trabatiĝi per tutaj fortoj tra potenca kreskaĵaro — necesis ankoraŭ scii, kie eblas trairi. Tiujn lokojn povis montri nur homoj, loĝantaj en la arbaro, sed ilin la taĉmento ne renkontis. Serĉado de arbaraj homoj plej verŝajne finiĝus per pereo de la vojaĝantoj sur turnrostiloj de festenaj lignofajroj.

«Ni ne trairis, ne trabatiĝis!» — la sama penso reflektiĝis sur la vizaĝoj de ĉiuj dek naŭ homoj: en faltoj de severeco, en grimacoj de malespero, en masko de rigidiĝinta obeemo.

Kidogo, rekonsciiĝinta de la unua paroksismo de malespero, staris, levinte la kapon supren, al grandegaj branĉoj, etenditaj super la kampeto sur cent-ulna alto. Pandiono rapide aliris la amikon, kompreninte liajn pensojn.

— Ĉu eblas grimpi tien? — demandis la juna heleno, rigardante al tute glataj trunkoj de nemezurebla alto.

— Necesas, kvankam ni devos malŝpari tutan tagon, — morne diris Kidogo. — Ĉu malantaŭen aŭ antaŭen, sed ne plu eblas iri hazarde — mankas manĝo.

— Jen, de sur tiu ĉi arbo estos bone videble. — Pandiono almontris arbaran giganton kun blanka ŝelo, elstarantan sur la kampeton; ĝiaj kurbaj branĉoj faris stelon sur fono de la ĉielo.

Kidogo nege balancis la kapon:

— Ne, la blankŝela arbo ne taŭgas, ne taŭgas ankaŭ nigraŝelaj[197]. Ilia ligno estas malmola, kiel fero, en ĝin ne eblas enbati eĉ tranĉilon, ne dirante eĉ pri ligna kojno. Ni eble trovos arbon kun ruĝa ŝelo kaj grandaj folioj[198], tiam grimpos.

La homoj komencis serĉi konvenan arbon laŭlonge de la kampeto. Baldaŭ oni deklaris, ke ĝi estas trovita. La arbo estis malpli alta, ol la feraj gigantoj, sed staris ĉe la bambuoj, altante super la densejo je pli ol kvindek ulnoj. La vojaĝantoj kun peno dehakis du dikajn bambuojn, dissplitis ilin je ulnolongaj splitoj, ĉiun spliton akrigis ĉe unu fino. Helpe de peza branĉo Kidogo kaj Mpafu komencis enigi en la molan lignon de la arbo spliton post splito, kaj, grimpante ĉiam pli alten, atingis spiralan lianon, ĉirkaŭvolvantan la trunkon. Tiam, zoninte sin per maldikaj lianoj, Kidogo kaj lia kamarado, per tutaj fortoj puŝante per la piedoj la trunkon kaj malproksime deĵetante sin de la arbo, komencis leviĝi sur grandegan alton. Baldaŭ iliaj malhelaj figuroj iĝis malgrandaj sur fono de pezaj nuboj, kovrintaj la ĉielon. Pandionon subite brogis envio al la amikoj. Ili tie, supre, vidas la mondon, sed li restas malsupre, en ombro, simile al grandaj ruĝ-bluaj vermoj, renkontitaj en akvospuroj de la arbara grundo.

La juna heleno subite decidiĝis kaj ekkaptis la enbatitajn bambuajn kejlojn. Neglekte svinginte la manon al averta krio de la etrusko, Pandiono rapide grimpis sur la trunkon, kaptis la spiralan lianon, detranĉis pendantan de supre maldikan finon de alia rampa vegetaĵo kaj ripetis la artifikon de Kidogo. Tio evidentiĝis tute ne facila — la malmola liano terure tranĉis la dorson. Kiam Pandiono malfortigadis la premon, tuj la piedoj deglitadis, kaj li dolore gratadis la genuojn je la malmola ŝelo. Kun granda peno Pandiono leviĝis ĝis la mezo de la trunko. La plumecaj pintoj de la bambuoj balanciĝis sub li kiel flavaj malglataj arbetoj, sed ĝis la grandegaj branĉoj plu estis ankoraŭ malproksime. De supre aŭdiĝis voko de Kidogo, kaj firma liano, volvita maŝe, tuŝis la ŝultron de la juna heleno. Pandiono tralasis la maŝon sub la brakojn, la lianon oni singarde ektiris de supre, kaj tiu subteno faris al la heleno grandan helpon. Kun gratvunditaj kruroj, laca, sed ĝoja, la juna heleno baldaŭ atingis la malsuprajn, la plej grandajn branĉojn. Ĉi tie, inter du branĉegoj, komforte instalis sin Kidogo kaj lia kamarado.

De sur la alto de okdek ulnoj rigardis Pandiono antaŭen, kaj unuafoje dum multaj tagoj la larĝa horizonto malfermiĝis antaŭ li. La bambua densejo kadris la arbaron sur la alta ebenaĵo. La bambua zono etendiĝis diversflanken, kiom povis vidi la okulo; ĝia larĝo estis ne pli ol kvar-kvin mil ulnoj. Post ĝi elstaris negranda vico de nigraj rokoj, klinite strebantaj okcidenten per ĉeno de maloftaj oblikvaj dentoj. Poste la lando ree estis malaltiĝanta. Senfinaj rondaj montoj, kovritaj de densa arbaro, krispis, kiel densaj verdaj nuboj, disigitaj de kavoj de intermontejoj, plenigitaj de fumanta nebulo. En ili kaŝiĝis sennombraj tagoj da malsata kaj malfacila malluma irado, ĝuste tien iris la vojo de la taĉmento. Sed nenie estis rimarkebla ia interrompo en tiu kontinua verda maso, super kiu estis malrapide irantaj grandaj flokoj de blanka nebulo, nek kampeto, nek vasta valo. Por trabatiĝi antaŭen je tiu distanco, kiun nun kaptis la okuloj, al la vojaĝantoj apenaŭ sufiĉus fortoj. Kaj poste, trans nedistingebla nebulo de la horizonto, povis esti samo, kaj tiam pereo iĝus neevitebla.

Kidogo forturniĝis de la sterniĝanta antaŭ li foro kaj kaptis la rigardon de Pandiono. La juna heleno legis en la konveksaj okuloj de la amiko maltrankvilon kaj lacon — la neelĉerpebla vigleco de la negro estingiĝis, lia vizaĝo sulkiĝis en amara grimaco.

— Necesas rigardi malantaŭen, — per malfortiĝinta voĉo diris Kidogo, subite rektiĝis kaj ekiris laŭ la branĉo, horizontale etendiĝinta malproksime antaŭen super la bambuoj.

Pandiono retenis krion de timo, sed la negro tute trankvile iris, apenaŭ rimarkeble balanciĝante sur la terura alto, al la fino de la branĉo, kie pro liaj paŝoj tremis ovalaj grandaj folioj. La branĉo fleksiĝis. Pandiono en teruro rigidiĝis, sed Kidogo jam eksidis sur forkon, pendigis en malplenon la piedojn, apogiĝis per ambaŭ manoj je maldikaj branĉetoj kaj komencis fiksrigardi en la spacon trans la dekstra angulo de la kampeto. Pandiono ne kuraĝis sekvi la kamaradon. Retenante la spiron, la heleno kaj Mpafu atendis mesaĝojn de Kidogo. Malsupre, preskaŭ nerimarkeblaj de sur la alto, observis la okazantaĵon sur la arbo la ceteraj dek ses kamaradoj.

Kidogo longe balanciĝis sur la risorta branĉo, poste, ne dirante eĉ vorton, revenis al la trunko.

— Estas malfeliĉo ne koni la vojon, — morne diris li. — Ni povis veni ĉi tien multe pli facile… Tie, — la negro svingis la manon nord-okcidenten, — proksime de ni estas stepo. Ni devus ili pli dekstre, ne enirante en la arbaron… Necesas reveni al la stepo. Eble, tie estas homoj: ĉe rando de arbaro ĉiam estas pli da homoj, ol en stepo aŭ en la arbaro mem.

Malleviĝo de sur la arbo iĝis multe pli timiga, ol la leviĝo. Sen helpo de la amikoj Pandiono neniam sukcesus malleviĝi tiel rapide, kaj pli verŝajne — falus kaj pereus. Tuj kiam la juna heleno paŝis sur la teron, liaj kruroj, malfortiĝintaj pro nerva streĉo, fleksiĝis kaj li sterniĝis sur herbo sub rido de la kamaradoj. Kidogo rakontis pri ĉio vidita de sur la arbo kaj proponis turniĝi rektangule flanken de la planita vojo. Por miro de Pandiono, eĉ unu vorto de protesto ne venis de la kamaradoj, kvankam al ĉiuj estis klare, ke ili malvenkis en la lukto kontraŭ la arbaro, ke prokrasto en la vojo povas esti tre longa. Silentis eĉ la obstina etrusko Kavi, verŝajne komprenante, kiel elturmentiĝis la homoj en la peza lukto, kiu krome evidentiĝis vana.

вернуться

197

nigraŝelaj — arboj de diversaj specoj: ebono, fera arbo, fikuso, flava arbo, kaj multaj aliaj.

вернуться

198

arbon kun ruĝa ŝelo kaj grandaj folioj — arbo haja, kun mola ligno.