Pandiono memoris pri la vortoj de Kidogo en la komenco de la vojaĝo kaj konsciis, ke la vojo ĉirkaŭ la arbaroj estas malproksima kaj danĝera. Laŭlonge de la riveroj kaj ĉe la rando de la arbaro loĝas ferocaj triboj, por kiuj la dek naŭ vojaĝantoj ne prezentas iom seriozan forton…
La stepo kun malaltaj, malofte kaj regule starigitaj arboj, simila al frukta ĝardeno, estis deklive dekuranta al rapida rivereto kun nigraj rokoj, amasiĝintaj sur ties transa bordo. Al ili la rivero alportis grandan amason el trunkoj, branĉoj kaj kanaj tigoj, sekiĝintaj kaj blankiĝintaj…
La taĉmento de la fuĝantoj, preterinte palman boskon, kiun plene faligis elefantoj, lokiĝis sub densa nealta arbo. Aroma rezino fluis laŭ la trunko, pendantaj de sur la branĉoj kaj la trunko longaj ĉifonoj de silkeca ŝelo monotone susuris sub facila vento, alblovante dormemon al la lacaj homoj.
Subite Kidogo leviĝis sur la genuojn; streĉiĝis ankaŭ la ceteraj. Al la rivero estis alproksimiĝanta grandega elefanto. Ĝia apero povis iĝi danĝera. La homoj observis larĝan paŝadon de la animalo, nehaste balanciĝanta kvazaŭ interne de sia propra dika haŭto. La elefanto estis aliranta, senzorge svingante la rostron, kaj io en ĝia konduto ne similis al ordinara singardemo de tiuj sentemaj, atentaj animaloj. Subite aŭdiĝis homaj voĉoj, sed la elefanto eĉ ne levis siajn gigantajn orelojn, surĵetitajn sur la nukon. La konsternitaj vojaĝantoj, interŝanĝante rigardojn, ekstaris kaj tuj, kiel laŭ ordono, sterniĝis sur la tero — apud la elefanto vidiĝis kelkaj homaj figuroj. Nur nun la kamaradoj de Pandiono ekvidis, ke sur la larĝa kolo de la elefanto kuŝis homo, apogiĝante per krucigitaj manoj je la nuko de la animalo. La elefanto aliris la riveron, eniris en la akvon, kiu malklariĝis sub la fostoj de ĝiaj piedoj. La grandegaj oreloj subite disvolviĝis, trioble pligrandiginte la kapon de la giganto. La malgrandaj brunaj okuletoj fiksrigardis en profundon de la rivereto. La homo, kuŝinta sur la elefanto, eksidis, laŭte frapis la animalon laŭ la oblikva kranio. Akra krio «heja!» aŭdiĝis super la rivero. La elefanto balancis la rostron, kaptis per ĝi grandan trunkon el la rivera amaso kaj, alte levinte ĝin super la kapo, ĵetis en la mezon de la rivereto. La peza arbo laŭte plaŭdis, malaperinte sub la akvo, kaj elmergiĝis post kelkaj momentoj pli malalte laŭ la fluo. La elefanto ĵetis ankoraŭ kelkajn trunkojn, poste, singarde paŝante, eliris sur la mezon de la rivereto kaj haltis, turninte sin per la kapo kontraŭ la fluo.
Tiam la homoj, venintaj kun la elefanto — da ili estis ok — nigrahaŭtaj gejunuloj kun ridego kaj krioj ĵetis sin en la malvarman akvon. Ili baraktis, dronigadis unu la alian — rido kaj sonoraj frapoj laŭ malseka korpo malproksime disflugadis ĉirkaŭe. La sidanto sur la elefanto gaje kriis, sed ne ĉesis observi la riveron, de tempo al tempo devigante la elefanton ĵetadi en la akvon pezajn pecojn de ligno.
La vojaĝantoj kun miro rigardis al la okazantaĵo. Amikeco de homoj kun grandega elefanto estis malprobabla, nekredebla miraklo — nur je tri centoj da ulnoj for de ili staris la griza monstro, obeanta al la homo. Kiel povis okazi, ke la animalo, ne havanta egalajn al si laŭ grandeco kaj forto, sendispute reganta en stepoj kaj arbaroj, fleksiĝis antaŭ la homo, tiel rompebla, malforta kaj senvalora kompare kun la griza maso, alta ses ulnojn ekde la tero ĝis la ŝultro? Kiuj estas tiuj homoj, obeigintaj al si la gigantojn de Afriko?
Kavi kun eklumintaj okuloj puŝis la flankon de Kidogo. La negro deŝiris sin de observado pri la gaja amuziĝo kaj flustris en la orelon de la etrusko:
— Mi aŭdis jam en la infanaĝo: sur limo de arbaroj kaj stepoj ie loĝas homoj, nomitaj regantoj de elefantoj. Mi vidas, ke tio ne estas fabelo. Jen staras elefanto kaj gardas la baniĝantojn kontraŭ krokodiloj… Oni diris, ke tio estas homoj de popolo, parenca al ni, kaj ilia lingvo similas al la nia…
— Ĉu vi deziras iri al ili? — penseme demandis la etrusko, ne deŝirante la okulojn disde la homo sur la elefanto.
— Mi deziras, sed ne scias… — ĝeniĝis Kidogo. — Se mia lingvo estas ilia lingvo, tiam ili komprenos nin kaj ni ekscios la vojon. Sed se ilia parolo estas alia — estas malbone: ili neniigos nin, kiel birdidojn!
— Ĉu ili manĝas homan viandon? — iom silentinte, ree ekparolis Kavi.
— Mi aŭdis, ke ne. Tiu popolo estas riĉa kaj forta, — respondis la negro, en konsterno ronĝante herberon.
— Mi provus ekscii ilian lingvon jam nun, ne enirante en ilian vilaĝon, — diris la etrusko. — Ĉi tie estas nur nearmita junularo, kaj, se la sidanto sur la elefanto atakos nin, ni kaŝiĝos en herbo kaj vepro. Sed en la vilaĝo ni ĉiuj pereos, se ne interkonsentos kun la venkintoj de elefantoj…
La konsilo de la etrusko venkis la dubojn de Kidogo. La negro rektiĝis je tuta sia granda alto kaj malrapide ekiris al la rivero. Krio de la elefanta kondukanto ĉesigis la baraktadon de la baniĝantoj; tiuj rigidiĝis ĝiszone en la akvo, rigardante al la kontraŭa bordo.
La elefanto minace turnis sin al la alproksimiĝanta Kidogo, la rostro, susurante, leviĝis super la longaj blankaj dentegoj, la oreloj ree disiĝis per larĝaj pendantaj flugiloj. La sidanto sur la elefanto fiksrigardis al la veninto; en la dekstra mano de la kondukanto facile balanciĝis prete levita larĝa tranĉilo kun hoko sur la fino.
Kidogo silente aliris preskaŭ al la akvo mem, metis sur la teron la lancon, tretis ĝin per la piedo kaj dismovis flanken la senarmilajn manojn.
— Saluton, amiko, — malrapide kaj zorgeme elparolante la vortojn, diris Kidogo. — Mi estas ĉi tie kun miaj kamaradoj. Ni estas solecaj fuĝuloj, revenantaj al la patrujo, kaj deziras peti helpon de via tribo…
La elefanta kondukanto silentis. La kaŝiĝintaj sub arbo vojaĝantoj kun sinkopantaj koroj atendis, ĉu komprenos li la parolon de Kidogo aŭ ne. De tio dependis la sorto de la vojaĝantoj.
La elefanta kondukanto mallevis la tranĉilon. La elefanto paŝis en la akvo, lirlanta ĉirkaŭ ĝiaj piedoj, pendiginte la rostron inter la dentegoj. Subite la indiĝeno ekparolis, kaj suspiro de faciliĝo elŝiriĝis el la brusto de Pandiono, kaj starinta streĉe Kidogo ĝoje vigliĝis. La parolo de la kondukanto diferencis per akraj akcentoj kaj ŝuŝaj sonoj, kiuj malestis en la kanteca lingvo de Kidogo, sed eĉ Pandiono rekonis en ĝi konatajn vortojn.
— De kie vi venis, fremdulo? — aŭdiĝis demando, de sur la alto de la elefanto sonanta orgojle. — Kie estas viaj kamaradoj?
Kidogo klarigis, ke ili estis kaptitaj en Ta-Kem kaj iras al la patrujo — al la mara bordo. La negro geste vokis la kamaradojn — ĉiuj dek naŭ homoj, maldikiĝintaj kaj mornaj, ekstaris sur la bordo.
— Ta-Kem… — silabe prononcis la kondukanto. — Kio estas tio, kie estas tia lando?
Kidogo rakontis pri la potenca lando en la nord-oriento, situanta laŭlonge de la grandega rivero, kaj la elefanta kondukanto kontente kapjesis.
— Mi aŭdis pri ĝi — tio estas terure malproksime. Kiel vi povis veni de tie? — En la vortoj de la kondukanto eksonis malfido.
— Tio estas longa parolo, — lace diris Kidogo. — Rigardu al ili, — la negro almontris Kidogon, Pandionon kaj la grupon de libianoj, — ĉu vi vidis tiajn homojn?
La elefantokondukanto kun intereso rigardis al la neordinaraj vizaĝoj. La malfido en lia rigardo iom post iom estis malaperanta, poste li frapis per la mano la nukon de la elefanto: