— Mi estas juna kaj ne povas ion decidi sen pliaĝuloj. Transiru sur nian bordon, dum la elefanto estas en la rivero, kaj atendu. Kion mi transdonu al la estroj de vi?
— Transdonu, ke lacaj vojaĝantoj petas permeson ripozi en la vilaĝo kaj ekscii la vojon al la maro. Nenion plian ni bezonas, — klare respondis Kidogo.
— Neaŭdita afero, neviditaj homoj! — kun intereso konkludis la kondukanto, turnis sin al siaj samgentanoj kaj finis: — Iru antaŭen, mi poste atingos vin!
La gejunuloj, senvorte observintaj la venintojn, obeeme impetis sur la bordon, retrorigardante kaj interparolante. La kondukanto turnis la elefanton per la flanko al la fluo. La vojaĝantoj ĝisbruste en la akvo transiris al la alia bordo. Tiam la kondukanto, iginte la animalon iri rapide, malaperis en maloftaj arboj post la baniĝintoj. La ekssklavoj eksidis sur ŝtonoj en maltrankvila atendo. Pleje maltrankvilis la libianoj, sed Kidogo estis krediganta, ke la regantoj de elefantoj faros al ili nenion malbonan.
Baldaŭ en stepo aperis kvar elefantoj. Sur la dorsoj de la animaloj estis alligitaj larĝaj platformoj el plektitaj branĉoj. Sur ĉiu platformo sidis po ses militistoj, armitaj per pafarkoj kaj tre larĝaj lancoj. Sub tiu gardo la ekssklavoj aliris la vilaĝon, kiu troviĝis neatendite proksime de la loko de la renkontiĝo — ĉe turniĝo de la sama rivero, je kvar mil ulnoj sud-oriente.
Sur monteta lando, dronante en alta verdaĵo, de malproksime videblis ĉirkaŭ tricent kabanoj.
Maldekstre etendiĝis maldensa arbaro, dekstre, flanke, staris alta barilo el grandegaj akrigitaj palisoj, apogitaj per eksteraj oblikvaj traboj. Ĉirkaŭe iris profunda foskavo, barita ĉe la rando per akra palisaro. Pandiono miris pri grandeco de la konstruaĵo, kaj Kidogo supozis, ke tie, verŝajne, oni tenas elefantojn.
Ree, same kiel antaŭ multaj tagoj oriente, la venintoj ekstaris antaŭ estroj kaj plejaĝuloj de la granda vilaĝo, ree ili rakontis la neordinaran historion pri ribelintaj sklavoj, al kiu aldoniĝis nova heroaĵo de longa vojaĝo laŭ nekonata lando. La tribestroj detale pridemandadis la vojaĝantojn, pririgardadis ilian armilaron, la ruĝajn stampojn kun la nomo de la faraono sur la dorsoj, rakontigis Pandionon kaj Kavi-n pri ties landoj norde de la malproksima maro. Pandionon miris larĝa spirita horizonto de tiuj homoj — ili ne nur aŭdis pri la lando Nub, de kie venis la fremduloj, sed konis ankaŭ multajn lokojn de Afriko oriente, norde, sude kaj okcidente.
Kidogo jubilis: nun la regantoj de elefantoj montros la vojon al la patrujo, kaj la vojaĝantoj baldaŭ atingos ĝin, sekvante laŭ la ĝusta vojo.
Mallonga konsiliĝo de la plejaĝuloj decidis la sorton de la venintoj: al ili oni permesis ripozi dum kelkaj tagoj en la vilaĝo, ricevi loĝejon kaj nutraĵon laŭ la sankta devo de gastemo.
La ekssklavojn oni lokis en granda kabano ĉe la rando de la vilaĝo — la lacaj vojaĝantoj povis trankvile ripozi. Eĉ pli vigligis ilin tio, ke la fino de la vojaĝo jam estas proksima.
Pandiono, Kidogo kaj Kavi vagadis laŭ la vilaĝo, observante la vivon de la popolo, kiu kaŭzis ilian estimon per sia potenco super la gigantaj animaloj. Pandiono miris pri longaj bariloj por alligo de brutaro, faritaj el elefantaj dentegoj[199]. Al la juna heleno ŝajnis en tio afekta malestimo al la teruraj monstroj. Kioman kvanton da dentegoj disponis la popolo, se ĝi povis malŝpari valoregan eburon por tiaj bagatelaj aferoj? Kiam Pandiono faris tian demandon al unu el loĝantoj de la vilaĝo, tiu gravmiene konsilis al li peti de la tribestroj permeson pririgardi la grandan tenejon en la centro de la vilaĝo.
— Tie estas stokite da dentegoj jen kiom! — La homo almontris kampeton inter du kabanoj, longan je cent kvindek ulnoj, kaj poste levis super la kapo bastonon, montrinte alton de la muro, kunmetita el dentegoj.
— Kiel vi povas regi elefantojn? — ne reteninte sin, demandis Pandiono.
La konversacianto sulkigis la brovojn kaj suspekteme rigardis al la heleno.
— Tio estas sekreto por fremduloj, — malrapide respondis li. — Demandu, se vi deziras, pri tio la tribestrojn. Tiuj el ili, kiuj portas sur la kolo oran ĉenon kun ruĝa ŝtono, estas la ĉefaj instruistoj de elefantoj…
Pandiono rememoris, ke al ili estis malpermesite alproksimiĝi al la barilo, ĉirkaŭigita per la foskavo, kaj eksilentis, ĉagreniĝinte pro sia miso. Tiutempe Kidogo vokis la amikon — la negro troviĝis sub longa markezo, kie laboris kelkaj homoj. Pandiono ekvidis tie potistan metiejon — metiistoj de elefantaj regantoj estis elfarantaj grandajn potojn por greno kaj biero.
Kidogo ne povis reteni sin. Preninte grandan bulon da bone miksita humida argilo, la negro eksidis kaŭre, levis la okulojn al la kana plafono, pensis iom kaj komencis modli per certaj movoj de siaj grandaj manoj, delonge sopirintaj la amatan laboron. Pandiono observis la laboron de la amiko; la metiistoj, subridante, ne interrompis sian laboron. La nigraj manoj estis malrapide detranĉantaj, glatigantaj kaj premantaj la argilon, en la senforma maso komencis desegniĝi konturoj de larĝa akrigita dorso, faldoj de haŭto, sake pendanta de sur ŝultroj, — en la argilo aperis karaktera bildo de elefanto. La potistoj eksilentis kaj, lasinte la laboron, ĉirkaŭis Kidogon, kaj tiu, absorbiĝinte, atentis neniun.
Jen firme ekstaris sur la grundon la dikaj piedoj, la elefanto levis la kapon kun la rostro, etendita antaŭen. Kidogo trovis kelkajn bastonetojn kaj, enpikinte ilin ventumile, modlis sur tiu bazo la dismetitajn membranajn orelojn. Admiraj ekkrioj aŭdiĝis… kaj eksilentis. Unu el la potistoj nerimarkeble eliris el sub la markezo kaj malaperis.
Kidogo laboris pri la malantaŭaj kruroj de la elefanto, ne rimarkante, ke en la rondon de la kunvenintaj spektantoj eniris tribestro — maljunulo kun longa, maldika kolo, kun masiva hokeca nazo kaj malgranda griziĝinta barbeto. Sur la brusto de la tribestro Pandiono ekvidis ruĝan ŝtonon sur ora ĉeno — tio estis unu el la ĉefaj instruistoj de elefantoj.
La maljunulo silente observis finon de la laboro de la negro. Kidogo deiris, frotante la manplatojn, malpurigitajn de argilo, ridetante kaj kritike pririgardante la elefantan figuron, altan je ulno. La potistoj aprobe ekkriis. La maljuna tribestro levis la pezajn brovojn, kaj la bruo eksilentis. La maljunulo kun aspekto de spertulo tuŝis la malsekan argilon, poste signis al Kidogo, ke tiu aliru lin.
— Vi, kiel mi vidas, estas majstro, — signifoplene diris la estro, — facile kaj simple faris tion, kion povas neniu el nia popolo. Respondu: ĉu povas vi fari saman bildon, tamen ne de elefanto, sed de homo? — Kaj la estro almontris sian bruston.
Kidogo nege skuis la kapon. La tribestro morniĝis.
— Sed inter ni estas majstro pli bona, ol mi, majstro de fora norda lando, — diris Kidogo. — Vian bildon povas fari li. — La negro almontris Pandionon, starantan proksime.
La maljunulo ripetis sian demandon, turninte sin al la juna heleno. Pandiono ekvidis la petegajn okulojn de la amiko kaj konsentis.
— Sed sciu, estro, — diris Pandiono. — En mia patrujo oni ĉizas figurojn el mola ŝtono aŭ el ligno. Ĉi tie mi havas nek instrumentojn, nek ŝtonon, mi povas vin fari nur el sama argilo. Jen tiel… — Kaj la juna heleno movis la eĝon de la manplato transverse de la brusto. — Argilo baldaŭ sekiĝos kaj fendiĝos, via bildo staros nur dum kelkaj tagoj…
La tribestro ridetis.
— Mi nur deziras vidi, kion povas fari fremdlanda majstro, — diris la maljunulo. — Kaj niaj majstroj vidu.
— Bone, mi provos, — respondis Pandiono. — Sed vi devos sidi antaŭ mi, dum mi laboros.
— Por kio? — miris la tribestro. — Ĉu vi ne povas modli, kiel li? — La maljunulo almontris Kidogon.
Pandiono embarasiĝis, serĉante vortojn.
— Mi faris simple elefanton, — enmiksiĝis en la konversacion Kidogo. — Sed ĉu vi, elefanta instruisto, ne scias, ke unu elefanto ne similas al alia? Nur por homo, ne konanta ilin, elefantoj ŝajnas samaj, kiel unu.
199
faritaj el elefantaj dentegoj — barilojn el elefantaj dentegoj oni renkontadis ĉe fontoj de Nilo ĉe ŝilukoj ankoraŭ meze de la XIX-a jarcento.