— Vi diris prave, — konsentis la tribestro. — Mi vidas tuj animon de ajna elefanto, kaj mi povas antaŭdiri ĝian konduton.
— Jen, — daŭrigis Kidogo, — por fari tian elefanton, mi devas vidi ĝin antaŭ la okuloj. Same mia kamarado: li faros ne simple homon, sed ĝuste vin, kaj li devos rigardi al vi dum laboro.
— Mi komprenis, — diris la maljunulo. — Via kamarado venu al mi dum horo de taga ripozo, kaj mi sidos antaŭ li.
La tribestro foriris. La potistoj metis la argilan bildon de elefanto sur lignan benkon. Scivolantaj loĝantoj plu venadis.
— Nu, Pandiono, — diris Kidogo al la amiko, — en viaj manoj estas nia sorto. Se via statuo plaĉos al la tribestro, la regantoj de elefantoj helpos al ni…
La juna heleno kapjesis, kaj ambaŭ amikoj ekiris al la domo, akompanataj de amaso de infanoj, sekvantaj proksime la strangajn fremdulojn.
— Ĉu vi povas paroli? — demandis la tribestro, apogiĝinte per la dorso sur alta maloportuna sidilo, dum Pandiono estis haste surmetanta argilon, alportitan de potisto, sur dikan lignan ŝtipon. — Ĉu tio ne malhelpos al via laboro?
— Mi povas, sed mi malbone scias vian lingvon, — respondis Pandiono. — Mi ne povos kompreni ĉion, kion vi diros, kaj respondos al vi per malmultaj vortoj.
— Tiam voku vian amikon, la loĝanton de ĉemaraj arbaroj, li estu kun vi. Al mi estas enue sidi kiel senlanga simio!
Venis Kidogo kaj eksidis, submetinte la piedojn, ĉe la seĝo de la tribestro, inter la maljunulo kaj Pandiono. Helpe de la negro la tribestro kaj la heleno sukcesis sufiĉe libere konversacii. La tribestro demandis Pandionon pri lia lando, kaj Pandiono ekfidis la saĝan, multe spertintan reganton de elefantoj.
Pandiono rakontis al la maljunulo pri sia vivo en la patrujo, pri Tessa, pri la vojaĝo al Kreto, pri la sklaveco en Ta-Kem kaj pri sia intenco reveni en la patrujon. Li paroladis, liaj fingroj modladis, kaj Kidogo tradukadis ĉion diritan.
La skulptisto laboris kun speciala inspiro kaj persisto. La statuo de la tribestro ŝajnis al li montrofosto en la havenon de lia patrujo. La rememoroj ekscitis malpaciencon, la halto ĉe la elefantaj regantoj ree turmentis la junan helenon.
La maljunulo suspiris kaj movetiĝis: li, evidente, laciĝis.
— Diru al mi ion en via lingvo, — subite petis la maljuna tribestro.
— To ellenikon elefteron! — laŭte prononcis Pandiono.
Strange eksonis ĉi tie, en profundo de Afriko, la vortoj, kiujn tiel ŝatis ripetadi lia avo, rakontante al la knabo Pandiono pri gloro kaj herooj de la gepatra popolo.
— Kion vi diris? — redemandis la tribestro.
Pandiono klarigis, ke tiuj vortoj esprimas la revon de ĉiu loĝanto de lia lando: «La helena estas libera».
La maljunulo enpensiĝis. Kidogo singarde rimarkis al Pandiono, ke la estro laciĝis kaj por hodiaŭ sufiĉas.
— Jes, sufiĉas! — levis la kapon la elefanta instruisto. — Venu morgaŭ. Kiom da tagoj vi ankoraŭ bezonas?
— Tri tagojn! — certe diris Pandiono, malgraŭ avertaj signoj de Kidogo.
— Tri tagoj estas nemulte, mi toleros, — konsentis la maljunulo kaj leviĝis de sur la seĝo.
Pandiono kaj Kidogo ĉirkaŭvolvis la argilon per malseka ŝtofo kaj formetis en malhelan tenejon, apud la domo de la tribestro.
En la dua tago ambaŭ amikoj rakontis al la tribestro pri Ta-Kem, pri ties potenco, pri gigantaj konstruaĵoj. La maljunulo kuntiris la brovojn, sed aŭskultis kun intereso. Kiam Pandiono menciis monotonecon de la malvasta mondo de la egiptoj, la estro vigliĝis.
— Nun estas tempo, por ke vi eksciu pri mia popolo, — gravmiene diris la maljunulo. — Vi forportos sciojn pri ĝi en viajn forajn landojn.
Kaj la estro rakontis al la amikoj, ke la elefantaj regantoj, uzante sian potencon, faras malproksimajn vojaĝojn laŭ la lando. La sola danĝero, kiu minacas al ili, veturantaj sur elefantoj, devenas de renkontataj elefantaj gregoj: elefanto ĉiam povas neatendite decidi foriri al siaj sovaĝaj parencoj. Sed ekzistas certaj rimedoj preventi tion.
La estro parolis pri tio, ke pli oriente kaj sude de tiuj lokoj, kie estis loĝantaj la ekssklavoj ĉe la gastama popolo, post marĉoj kaj montoj kuŝas dolĉakvaj maroj[200]. Ili estas tiom grandaj, ke laŭ ili eblas navigi nur en specialaj boatoj, kaj por trairi dolĉakvan maron, necesas kelkaj tagoj. Tiuj dolĉakvaj maroj iras ĉene unu post alia en suda direkto, estas borderitaj de montoj, eligantaj fumon, flamon kaj fajrajn riverojn. Sed post la maroj denove iras firmaĵo — altaj ebenaĵoj, loĝataj de multegaj animaloj, kaj la vera rando de la tero — la bordo de la senfina maro — kuŝas oriente post la marĉa bordero.
Sur la altebenaĵoj staras ne tre malproksime unu de la alia du gigantaj, blindige blankaj montoj[201], kies belon ne povas imagi homo, ne vidinta ilin.
Densegaj arbaroj zonas tiujn montojn, en la arbaroj loĝas sovaĝaj homoj kaj misteraj animaloj de rara antikva speco, kiujn ne eblas priskribi. Elefantaj regantoj vidis intermontejojn kun amasoj de grandegaj ostoj mikse kun restaĵoj de homoj kaj rompaĵoj de iliaj ŝtonaj armiloj. Sovaĝaj porkoj, altaj je rinocero, foje renkontiĝadis en densejoj apud la norda blanka monto, kaj unufoje oni vidis tie animalon, ne malpli grandan, ol elefanto, sed pli pezan, kun du kornoj, metitaj apude sur la fino de la buŝego.
Sur la dolĉakvaj maroj loĝas homoj en flosantaj vilaĝoj[202], neatingeblaj por malamikoj kaj mem kompatantaj neniun.
Pandiono demandis la tribestron, kiel malproksime iras suden la tero de Afriko kaj ĉu estas vera tio, ke tie la suno ree malleviĝas malalten.
La maljunulo vigliĝis. Evidentiĝis, ke li mem estris grandan ekspedicion al la sudo, kiam li ankoraŭ ne atingis kvardekjaran aĝon.
Ili iris sur dudek plej bonaj elefantoj por oro kaj por valorega herbo de tieaj stepoj, redonanta fortojn al maljunuloj kaj malsanuloj.
Trans granda rivero[203], fluanta el okcidento orienten, kie bruas gigantaj akvofaloj kaj en fostoj de akvaj ŝprucoj staras eterna ĉielarko, sterniĝas neĉirkaŭvidebla stepo de bluaj herboj[204]. Ĉe la randoj de la stepo, laŭlonge de la maro, okcidente kaj oriente kreskas potencaj arboj, kies folioj kvazaŭ estas faritaj el polurita metalo kaj brulas sub la suno, kiel milionoj da speguloj[205].
La koloro de herbo kaj folioj en la fora sudo estas ne verda, sed griza, blua aŭ griz-blua, kio donas al la lando fremdan kaj malvarman aspekton. Kaj vere, ju pli sude, des pli malvarme. Pluvoj, kiuj tie okazas dum nia seka sezono, ŝajne, tute forportas varmon.
La maljunulo rakontis al Pandiono pri neordinara arĝenta arbo, renkontebla malproksime sude, en intermontejoj. Tiu arbo, alta ĝis tridek ulnojn, havanta maldikan, transverse sulkan ŝelon, densajn branĉojn, kovritajn de folioj, brilantaj, kiel arĝento, kaj molaj, kiel lanugo, estas plena je sorĉa ĉarmo.
Senfruktaj ŝtonecaj montoj leviĝas per kolosaj lilaj turoj kaj per vertikalaj muroj, kaj ĉe iliaj piedoj amasiĝas kurbaj arboj, kovritaj de grandaj faskoj da intense ruĝaj floroj.
En senfruktaj lokoj de la stepo kaj sur rokoj kreskas malbelegaj arbustoj kaj malaltaj arboj[206]. Karnoplenaj folioj, plenaj je venena suko, sidas, kiel disigitaj fingroj, sur la finoj mem de pare disforkigitaj branĉoj, strebantaj rekte en la ĉielon. Ĉe aliaj arboj samaj folioj de ruĝeta koloro fleksiĝas malsupren kaj kreas densan ĉapon sur la fino de kurba trunko sen branĉoj, je kvar ulnoj alta.
Apud la rivero kaj sur arbaraj kampetoj renkonteblas ruinoj de antikvaj konstruaĵoj, faritaj el grandegaj ŝtonoj — evidente, de potenca kaj lerta popolo. Tamen nun neniu loĝas apud la ruinoj, nur teruraj sovaĝaj hundoj hurlas en ili ĉe luna lumo. Laŭ la stepo vagas nomadoj-brutobredistoj aŭ malriĉaj ĉasistoj. Ankoraŭ pli sude loĝas popoloj kun griza hela haŭto[207], posedantaj sennombrajn gregojn, sed tien ne venis la taĉmentoj de la elefantaj regantoj.
201
du gigantaj, blindige blankaj montoj — la Kenja monto kaj Kilimanĝaro — du la plej altaj pintoj de Afriko kun eternaj neĝoj kaj glaciejoj.
202
flosantaj vilaĝoj — vilaĝoj, konstruitaj sur grandaj flosoj, renkonteblas ankaŭ nun sur la Grandaj lagoj.
204
stepo de bluaj herboj — sudafrika stepo. Suda Afriko distingiĝas per speciala vegetaĵaro, en kiu dominas blu-griza, blueta kaj verd-blua koloro.
205
brulas sub la suno, kiel milionoj da speguloj — arboj kun spegule brilantaj folioj estas karakterizaj por arbaroj de Suda Afriko.
206
malbelegaj arbustoj kaj malaltaj arboj — diversaj specioj de alooj el familio liliacoj, ankaŭ de drakarboj.
207
popoloj kun griza hela haŭto — La popoloj de hotentota tipo en antikvaj tempoj estis disvastiĝintaj multe pli, ol nun. Ekzistas kaŭzoj pensi pri ilia parenceco kun antikvaj egiptoj.