Pandiono kaj Kidogo avide aŭskultis la tribestron. La rakonto pri la blua suda stepo ŝajnis fabelo, enplektita en la realon, sed la voĉo de la maljunulo sonis konvinke, li ofte celigadis malproksimen la ekscitite brilantajn okulojn, kaj al Pandiono ŝajnis, ke antaŭ la maljunulo estis pasantaj bildoj, konservitaj de la memoro.
Subite la tribestro rompis la rakonton.
— Vi ĉesis labori, — subridis li. — Tiel mi devos sidi antaŭ vi ankoraŭ multajn tagojn!
Pandiono ekhastis, sed tio, verŝajne, estis nenecesa: la juna skulptisto sentis, ke pri la busto de la maljuna tribestro li sukcesis, kiel pri neniu alia verko antaŭe. Majstreco estis maturiĝanta en li nerimarkeble kaj poiomete, spite al ĉiuj travivitaj malfeliĉoj; la sperto kaj observoj en Aegyptos ne estis vanaj.
En la tria tago Pandiono kelkfoje komparis la vizaĝon de la tribestro kun sia argila modelo.
— Estas preta! — diris li, profunde suspirinte.
— Ĉu vi finis? — redemandis la tribestro kaj post kapjeso de la skulptisto ekstaris kaj aliris sian bildon.
Kidogo ravite rigardis al la kreaĵo de Pandiono, apenaŭ retenante vortojn de aprobo.
La unukolora argilo akceptis ĉiujn karakterizajn trajtojn de la ordonema, saĝa kaj severa vizaĝo kun la malmolaj, elstarigitaj antaŭen makzeloj, la larĝa glata frunto, la pezaj lipoj kaj la pufiĝintaj truoj de la dika nazo.
La maljuna tribestro laŭte kriis, turninte sin al la domo. Al la voko venis unu el la edzinoj, juna, kun multegaj etaj harligoj, rekte detranĉitaj super la brovoj. Ŝi donis al la maljunulo rondan spegulon el polurita arĝento, evidente de norda faro, laŭ nekonataj vojoj trafintan en profundon de Afriko. La tribestro alportis la spegulon sur la etendita mano al la vango de la skulptaĵo kaj komencis atente kompari sian spegulaĵon kun la verko de Pandiono.
Pandiono kaj Kidogo atendis juĝon de la maljunulo. Longe silentis la tribestro, finfine mallevis la spegulon kaj diris:
— Granda estas forto de homa metio… Vi, fremdlandano, posedas tiun forton, kiel neniu en nia lando. Vi faris min pli bona, ol mi estas, — do, vi pensas pri mi bone. Mi repagos al vi per samo. Kian rekompencon vi dezirus?
Kidogo puŝis Pandionon, sed la juna heleno respondis al la saĝa maljunulo per vortoj, ŝajne elirantaj el la koro mem:
— Jen mi tuta estas antaŭ vi. Mi havas nenion, krom lanco, donacita al mi… — Pandiono stumblis kaj impete finis: — Kaj mi nenion bezonas ĉi tie, en la lando, fremda por mi… Ankoraŭ mi havas la patrujon — ĝi estas tiel malproksima de mi, sed tio estas la plej granda mia riĉo. Helpu al mi reveni tien!
La elefanta instruisto metis la manon sur la ŝultron de la juna heleno per patreca gesto:
— Mi deziras ankoraŭ paroli kun vi — venu morgaŭ kune kun via amiko. Kaj nun ni finu la aferon. Mi ordonos al niaj metiistoj sekigi la argilon tiel, ke ĝi ne disfendiĝu. Nun mi deziras konservi mian bildon. Ili elprenos superfluan argilon elinterne kaj kovros ĝin per speciala rezino — ili scipovas tion fari. Sed al mi ne plaĉas la blindaj okuloj. Ĉu vi povas enmeti en ilin ŝtonojn, kiujn mi donos al vi?
Pandiono konsentis. La maljunulo ree vokis la edzinon; ŝi aperis kun kesto, tegita per leoparda felo.
El la kesto la tribestro prenis vastan saketon kaj elŝutis el ĝi sur la manplaton amaseton da grandaj, akve diafanaj facetaj ŝtonoj de ovala formo. Ilia neordinara sparka brilo altiris atenton de Pandiono — ĉiu ŝtono kvazaŭ estis kolektanta en si tutan forton de suna lumo, restante samtempe malvarma, diafana kaj pura[208].
— Mi ĉiam deziris havi tiajn okulojn, — diris la tribestro, — ke ili kolektu lumon de vivo, ne ŝanĝiĝante mem. Elektu la plej bonajn kaj enmetu ilin.
La juna skulptisto obeis. La statuo de la tribestro ricevis specialan, nepriskribeblan aspekton. En la griza humida argilo sur la loko de la okuloj brilis la lumportaj ŝtonoj — pro ilia brilo la vizaĝo pleniĝis per sorĉa vivo. La kontrasto, komence ŝajninta al Pandiono nenatura, poste miregigis lin. Ju pli li rigardis, des plian harmonion vidis li en la kombino de la diafanaj okuloj kun la malhela argilo de la skulptaĵo.
La elefanta instruisto estis tre kontenta.
— Prenu al vi por memoro tiujn ŝtonojn, fremdlanda majstro! — ekkriis la tribestro kaj elŝutis en la manplaton de Pandiono kelkajn. Iuj superis per grandeco prunan kernon. — Ankaŭ tiuj ŝtonoj estas el la sudaj stepoj: ilin oni trovas tie en riveroj. Pli firma kaj pli pura, ol tiuj ŝtonoj, en la mondo nenio ekzistas. Montru en via fora patrujo miraklojn de la sudo, akiritajn de la elefantaj regantoj.
Pandiono, dankinte la maljunulon, foriris, dum irado kaŝante la donacon en la saketon kun la ŝtono de Jaĥmos.
— Ne forgesu, venu morgaŭ! — kriis al li la maljuna tribestro.
En la kabano la ekssklavoj vigle diskutis, kio rezultos el la sukceso de Pandiono. Espero al baldaŭa daŭrigo de la vojaĝo plu kreskis. Ŝajnis neeble, ke la elefantaj regantoj ne permesus al la vojaĝantoj foriri kaj ne montrus al ili la ĝustan vojon.
En la difinita tempo Pandiono kaj Kidogo aperis ĉe la domo de la tribestro. La maljunulo vokis ilin per la mano. La amikoj eksidis ĉe la piedoj de la elefanta instruisto, penante kaŝi emocion.
La maljunulo sidis dum ioma tempo silente, poste ekparolis al ambaŭ samtempe:
— Mi konsiliĝis kun aliaj tribestroj, kaj ili konsentis kun mi. Post duon-luno, post granda ĉasado, ni sendas taĉmenton okcidenten por kuracaj nuksoj kaj oro. Ses elefantoj ekiros trans la arbaron kaj pluen, al fonto de granda rivereto, je sep tagoj da vojo for de ĉi tie… Donu al mi bastonon! — ordonis la tribestro al Pandiono.
Sur la tero la maljunulo desegnis bordon de mara golfo, angule entranĉiĝinta en firmaĵon, kaj Kidogo malforte ekkriis. La tribestro faris sinuan strekon, signantan la rivereton kun disforkiĝo ĉe la fino, kaj metis en la disforkiĝo kruceton.
— La elefantoj ĝisiros jen ĉi tien, vi iros post ili kaj facile transiros en la arbaron. Poste vi devos iri mem, sed ĝis la maro restos kvin tagoj da iro…
— Patro kaj reganto, vi savas nin! — ne retenante sin, ekkriis Kidogo. — Tiu ĉi rivereto fluas jam en limoj de mia lando, kaj mi konas la or-riĉan altebenaĵon… — La negro salte ekstaris kaj ekkuris antaŭ la tribestro.
— Mi scias, — trankvile diris la maljunulo, moke ridetante. — Mi konas vian popolon kaj vian landon kaj iam konis tie fortan tribestron Jorumefu.
— Jorumefu! — sufokiĝis Kidogo. — Tio estas frato de mia patrino…
— Bone, — interrompis la tribestro la negron. — Vi transdonos al li saluton de mi. Ĉu vi nun ĉion komprenis? — Kaj, ne atendante respondon, li finis: — Mi deziras paroli kun via amiko. — La tribestro turnis sin al Pandiono. — Mi sentas, vi estos granda homo en via lando, se vi sukcesos reveni en la patrujon. Vi rakontos tie pri ni. Popoloj devas koni unu la alian, sed ne vagi en mallumo, blinde, kiel gregoj de animaloj en stepo aŭ en arbaro. Unuj estas lertaj en ĉasado, aliaj triboj — en metio, aŭ en akirado de metaloj, aŭ en navigado… Estus bone, se ni lernus unu de la alia, transdonus sciojn. Tiam potenco de la homoj rapide kreskus!
— Vi pravas, saĝa estro, — respondis Pandiono, — sed kial tiuokaze vi kovras per tia sekreteco instruadon de elefantoj? Kial vi ne rakontas pri tio al aliaj triboj, por ke tiuj same vivu en prospero, obeiginte al si la terurajn gigantojn?..