— Instruado de elefantoj estas sekreto nur por stultuloj, — ridetis la maljunulo. — Ajna saĝa homo facile divenos ĝin… Sed, krom la sekreto, estas ankaŭ malfacila kaj danĝera laboro, plena je senfina pacienco. Ne sufiĉas sola saĝo — necesas ankoraŭ laboro. Malmultas en la ĉi-tiea lando triboj, kiuj posedus samtempe tri kvalitojn, kiujn havas mia popolo: saĝon, laboremon kaj senfinan kuraĝon. Fremdulo, sciu, ke plenaĝan elefanton eduki ne eblas. Ni kaptas ilin, kiam ili estas tute junaj. Junan elefanton oni instruas dum dek jaroj. Dek jarojn da persista laboro necesas malŝpari, por ke la animalo komencu kompreni ordonojn de homo kaj plenumi necesan laboron.
— Dek jarojn! — ekkriis konsternita Pandiono.
— Jes, ne malpli, se vi ĝuste determinis karakteron de elefanto. Se vi eraris, vi ne ekregos ĝin eĉ dum dek kvin jaroj. Inter elefantoj estas kaj obstinuloj kaj stultuloj. Ne forgesu ankoraŭ, ke akirado de junaj elefantoj estas ligita kun grandega danĝero. Ni devas kaptadi ilin per propraj manoj, sen helpo de instruitaj elefantoj, alie la edukitaj animaloj same foriros kun la grego. Ili helpas jam poste, kiam la grego estas forpelita, kaj la junaj elefantoj estas kaptitaj. En ĉiu ĉaso ĉiam pereas kelkaj niaj kuraĝuloj… — En la voĉo de la tribestro aŭdiĝis malgajo. — Diru, ĉu vi vidis ekzercadon de niaj junaj batalistoj?.. Ĉu jes? Ankaŭ tio estas arto, necesa por kaptado de elefantoj.
Pandiono kelkfoje vidis neordinarajn ludojn de elefantaj regantoj. Batalistoj enfosadis sur glata kampeto du altajn stangojn kaj alligadis al ili transversan bambuan stangon sur kvin-ulna alto. Poste, ekkurinte, ili iel speciale, per la flanko, ĵetadis sin en la aeron kaj transflugadis la supran stangon. La korpo de la saltanto fleksiĝadis preskaŭ duone, kaj flugis alten per la dekstra flanko en direkto de la salto. Pandiono neniam vidis tiajn altajn saltojn. Kelkaj, plej lertaj, saltadis sur alton de eĉ ses ulnoj. La juna heleno, mirigita de la arto de la elefantaj regantoj, tamen ne komprenis, por kio ili bezonas tiun lerton. La vortoj de la severa tribestro iom klarigis al li la signifon de la ekzercoj.
La tribestro silentis iom, poste laŭtigis la voĉon:
— Nun vi vidas, kiom malfacila estas tiu ĉi afero. Al elefantoj ĉasas ankaŭ aliaj triboj. Ili mortigas ilin de sur arboj per pezaj lancoj, pelas en kavojn, kaŝe aliras dum dormo en arbaro. Jen kio, — la tribestro frapis sian genuon, — mi ordonos preni vin en elefantan ĉason. Ĝi okazos baldaŭ, antaŭ ol la taĉmento ekiros en la okcidentan arbaron. Ĉu vi deziras vidi la gloron kaj la suferon de mia popolo?
— Mi deziras kaj dankas vin, estro. Kaj ĉu la kamaradoj povos iri kun mi?
— Ne, vi ĉiuj estas tro multaj. Voku kun vi unu aŭ du, alie vi estos malhelpo.
— Tiam kun mi iru du miaj amikoj: jen li, — Pandiono almontris Kidogon, — kaj ankoraŭ unu…
— Kiu — ĉu tiu, la morna, densbarba? — demandis la elefanta instruisto, subkomprenante Kavi-n.
La juna heleno konfirmis ĝustecon de lia diveno.
— Mi dezirus konversacii ankaŭ kun li, li venu al mi, — diris la maljunulo. — Vi, verŝajne, deziras plej baldaŭ sciigi la kamaradojn pri tio, ke ni konsentas helpi al vi. Kiam mi difinos la tagon de la ĉaso, oni diros al vi. — Kaj la maljunulo per mana gesto forpermesis ambaŭ amikojn.
Sub mornaj batoj de tamburoj la ĉasistoj ekiris. Parto iris sur elefantoj, ŝarĝitaj per ŝnuroj, manĝaĵo kaj akvo, aliaj iris perpiede. Al ili aliĝis Kavi, Kidogo kaj Pandiono, armitaj per siaj fortaj lancoj. La ducent ĉasistoj transiris la rivereton kaj direktis sin laŭ la stepo norden, al vico de nudaj rokoj, apenaŭ videblaj en blua nebulo super la horizonto. La ĉasistoj iris tre rapide, tiel ke eĉ por tiaj bonaj iristoj, kiel la tri amikoj, estis malfacile iri same.
Ekde la piedo de la montoĉeno al la sudo kaj al la oriento la stepo estis tute ebena, kun forbruligitaj grandaj kaj glataj terenoj. La flavan ebenaĵon la vento kovradis per polvaj nubetoj, kiuj ĉirkaŭkuradis la malhelan verdon de arboj kaj arbustoj. La plej proksimaj deklivoj estis videblaj klare, sed malproksimajn rokojn kaŝis griz-blua nebulo. Rondaj pintoj elstaris, kiel grandegaj kranioj de fantomaj elefantoj; la pli malaltaj akris, rememorigante pri dorsoj de krokodiloj.
Noktuminte ĉe la suda fino de la klifa ĉeno, la elefantaj regantoj ĉe la sunleviĝo ekiris laŭlonge de ties orienta deklivo. Antaŭe super la ebenaĵo fumis ruĝeta nebulo, en ĝi tremis kaj malklaris siluetoj de arboj. Vasta marĉo etendiĝis norden. De la amaso de la ĉasistoj deiĝis junulo, ordonis al la fremdlandanoj sekvi lin kaj ekgrimpis sur la montoĉenon.
Kavi, Pandiono kaj Kidogo komencis leviĝi laŭ roka ŝtupego sur ducent-ulnan alton. Super iliaj kapoj altis arda ŝtona deklivo, laŭ helflava surfaco de rokoj sinuis nigraj fendoj. La ĉasisto gvidis la amikojn ĝis elstaraĵo, situanta kontraŭ la rando de la marĉo, ordonis kaŝiĝi post faskoj da malmola herbo kaj ŝtonoj, faris signon de silento kaj malaperis.
La etrusko, la negro kaj la heleno longe kuŝis sub bruligantaj sunaj radioj, ne kuraĝante interparoli. Neniu sono venis el la valo, sterniĝanta malsupre.
Subite maldekstre aŭdiĝis malklara ŝmaca bruo, alproksimiĝanta kaj plifortiĝanta. Pandiono singarde elrigardis el post la ŝtono tra apenaŭ balanciĝanta herbo kaj rigidiĝis. Malhel-griza nubo el miloj da elefantoj kovris la marĉon. La gigantaj animaloj estis trairantaj oblikve de la roka ĉeno kaj, trairante la limon de la stepo kaj de la marĉo, direktis sin sud-orienten.
La korpoj de la animaloj klare distingiĝis sur la flav-griza herbo. La elefantoj iris per gregoj el de cent ĝis kvincent anoj, la grupoj sekvis unu la alian ĉene kun negrandaj interspacoj. Ĉiu grego amasiĝis per densa maso, la animaloj estis proksime alpremiĝantaj unu al la alia, kaj de supre ŝajnis, ke moviĝas seninterrompa griza makulo kun onda surfaco el centoj da dorsoj, kovrita per blankaj strietoj de dentegoj.
Sur dronigemaj lokoj gregoj etendiĝadis en mallarĝan rubandon. Kelkaj elefantoj ĵetadis sin flanken, disŝovante la orelojn kaj ridinde disstarigante la rektigitajn malantaŭajn krurojn, sed poste ili ree enfluadis en la torenton. Unuj, plejparte grandegaj maskloj, nehaste movadis la piedojn, mallevinte la kapojn kaj la orelojn; aliaj impone paŝadis, alte levinte la antaŭan parton de la korpo kaj krucigante la malantaŭajn krurojn; triaj ofte turniĝadis per la flanko al la direkto de irado. Dentegoj de plej diversa grando kaj formo, mallongaj kaj longaj, preskaŭ tuŝantaj la teron, fleksitaj kaj rektaj, blankis en la malhel-griza maso da grandegaj korpoj.
Kidogo alproksimigis la lipojn al la orelo de Pandiono.
— Elefantoj transiras sur marĉojn kaj riverojn — la stepo sekiĝis, — flustris la negro.
— Sed kie do estas la ĉasistoj? — demandis la juna heleno.
— Ili kaŝiĝis. Ili atendas gregon, en kiu estas multe da junaj elefantoj — tia grego iros post ĉiuj. Ĉi tie, vidu, estas nur plenaĝuloj…
— Kial iuj elefantoj havas mallongajn dentegojn, kaj ĉe la ceteraj ili estas longaj?
— Iliaj dentegoj estas rompitaj.
— Ĉu en batalo inter si?
— Oni al mi diris: inter si elefantoj malofte batalas. Plej ofte elefanto rompas la dentegojn, kiam faligas arbojn. Per la dentegoj ĝi elŝiras arbojn el la tero, por manĝi ties fruktojn, foliojn kaj maldikajn branĉojn. Ĉe arbaraj elefantoj dentegoj estas multe pli firmaj, ol ĉe la stepaj, — jen kial el arbaroj oni liveras por komerco malmolan eburon, kaj el stepoj — la molan.
— Kaj tiuj ĉi elefantoj, ĉu ili estas stepaj aŭ arbaraj?
— Stepaj. Rigardu mem. — Kidogo almontris maljunan elefanton, haltintan nemalproksime de la roko, kie sidis la amikoj.
La griza giganto, starante ĝis la genuoj en herbo, turnis sin rekte al la homoj, rigardantaj al li. La larĝe dismetitaj oreloj leviĝis, ilia haŭto streĉiĝis, kiel velo, la malsupraj randoj pendis per etaj faldoj. La elefanto mallevis la kapon. Pro tiu moviĝo la oblikva frunto de la animalo eliĝis antaŭen, profundaj kavoj eniĝis inter la okuloj kaj la verto, kaj la tuta kapo iĝis simila al dika, maldikiĝanta malsupre kolono, nerimarkeble transiranta en la vertikale mallevitan rostron. Transversaj faldoj, similaj al malhelaj ringoj, estis trairantaj la rostron en egalaj interspacoj. Ĉe ties radiko oblikve flanken kaj malsupren estis disirantaj haŭtaj tuboj, el kiuj elstaris tre dikaj kaj mallongaj dentegoj.