— Mi ne komprenas, kiel vi eksciis, ke la elefanto estas stepa, — flustris Pandiono, atente pririgardinte la trankvilan maljunan giganton.
— Ĉu vi vidas ĝiajn dentegojn? Ili estas ne rompitaj, sed defrotitaj. Ĉe maljunulo ili ne kreskas, kiel ĉe mezaĝa elefanto, kaj ĝi forte defrotis ilin, ĉar ili estas molaj. Ĉe arbara elefanto vi ne vidos tiajn dentegojn — ili pli ofte estas maldikaj kaj longaj…
La amikoj estis mallaŭte interparolantaj. La tempo estis pasanta. La antaŭaj elefantoj malaperis post la horizonto, la grego iĝis malhela strio.
Maldekstre aperis ankoraŭ unu granda grego. Antaŭe iris kvar maskloj de monstra grandeco — altaj ĉirkaŭ ok ulnojn. Ili estis irantaj, balancante la kapojn, kaj la longaj, iomete fleksitaj dentegoj jen leviĝadis, jen tuŝadis herbon per la akraj pintoj.
En la grego estis multe da elefantinoj, distingiĝantaj per kavaj dorsoj kaj grandaj haŭtaj faldoj sur la flankoj. Post ili, tuŝante la malantaŭajn piedojn, malcerte iris etaj elefantidoj, kaj flanke, iomete aparte, gaje paŝis kreskinta junularo. Malgrandaj dentegoj kaj oreloj, negranda oblonga kapo, granda ventro kaj sama alto de la antaŭaj kaj la malantaŭaj kruroj estis distingiganta ilin disde plenaĝuloj.
La amikoj komprenis, ke venas la decida momento de la ĉaso. Al la etaj elefantoj estis malfacile iri laŭ la marĉo, kaj la grego deflankiĝis dekstren, elirinte sur firman grundon inter arbustoj kaj maloftaj arboj.
— Kial elefantoj, tiel pezaj, ne dronas en marĉo? — ree demandis Pandiono.
— Ili havas specialajn piedojn, — komencis Kidogo, — ili…
Surdiga tondro de metalaj folioj kaj tamburoj, furiozaj kriegoj subite disaŭdiĝis laŭ la stepo — la amikoj eĉ sufokiĝis pro neatenditeco.
La elefanta grego en paniko impetis al la marĉo, sed tie el herbo aperis ĉeno da homoj kun tamburoj kaj trumpetoj. La antaŭaj vicoj de la animaloj retiriĝis malantaŭen, haltiginte premon de la malantaŭuloj. Strida trumpeta muĝo de timigitaj elefantoj, tondro de metalaj folioj, krakado de rompiĝantaj branĉoj — en tiu infera bruo malofte trabatiĝadis altaj, plendaj krioj de elefantidoj. La animaloj ekĵetiĝis, jen amasiĝante kune, jen impetante disen. En la ĥaoso de ĵetiĝantaj gigantoj, en nuboj de densa polvo glitadis homoj. Ili ne alproksimiĝadis al la grego, transkuradis, viciĝadis kaj ree frapadis la foliojn. Iom post iom la amikoj komprenis, kion estis farantaj la ĉasistoj: ili estis apartigantaj la junajn elefantojn disde la plenaĝaj kaj forpremadis ilin dekstren, en larĝan buŝon de seka valo, entranĉita en la rokan ĉenon kaj barita de arba strio. La grizaj gigantoj ĵetadis sin al la ĉasistoj, strebante distreti ilin, frakasi la malamikojn, aperintajn el nesciate kie. Sed la homoj, alte saltante, por momento kaŝiĝadis en arbustoj kaj arboj. Dum la furiozaj animaloj svingadis la rostrojn, serĉante la kaŝiĝintajn malamikojn, el alia flanko aperadis novaj vicoj de batalistoj, freneze kriegantaj kaj bruantaj per metalaj folioj. La elefantoj ĵetadis sin al tiuj ĉi ĉasistoj, kaj la homoj ree ripetadis la saman manovron, penante apartigi la junajn animalojn.
La grego estis deiranta ĉiam pli profunde en la stepon, la grizaj korpoj malaperis post arboj, kaj nur surdiga bruo kaj alte leviĝinta polvo indikis la lokon de la ĉaso.
La perpleksaj amikoj, afekciitaj de kuraĝo kaj lerteco de la homoj, kiuj evitadis furiozon de la ĵetiĝantaj al ili monstroj kaj sencede daŭrigadis sian danĝeran aferon, silente rigardis al la malpleniĝinta stepo kun tretitaj arbustoj kaj rompitaj arboj. Kidogo maltrankvile sulkigis la brovojn, fiksaŭskultis kaj finfine mallaŭte diris:
— Io estas malbona… La ĉaso ekiris ne tiel, kiel devis!
— De kie vi scias tion? — miris Kavi.
— Se ili venigis nin ĉi tien, do, ili kalkulis, ke la grego ekiros orienten, rekte for de ni. Sed nun la grego foriris dekstren. Mi pensas, ke tio ne estas bona.
— Ni iru tien, — proponis Pandiono, — malantaŭen laŭ la ŝtupego, same kiel ni venis.
Kidogo nelonge pensis kaj konsentis. En batala tumulto ilia veno ne gravis.
Kaŝiĝante post herbo kaj ŝtonoj, malalte kliniĝinte, la etrusko, la heleno kaj la negro iris mil ulnojn malantaŭen, laŭlonge de la roka ĉeno, ĝis denove trafis sur la malfermitan lokon de la ebenaĵo.
La amikoj ekvidis fendon en rokoj, kien la ĉasistoj sukcesis enpeli pli ol dekon da junaj elefantoj. La homoj navedis inter arboj, lerte surĵetante maŝojn sur elefantidojn, kaj alligadis ilin al la trunkoj.
Ĉeno da ĉasistoj, armitaj per larĝaj lancoj, fermis la elirejon de la valo. Bruego kaj krioj aŭdiĝis je du mil ulnoj antaŭe kaj dekstre — tie, evidente, troviĝis la plej granda parto de la grego.
Subite abruptaj kaj akraj trumpetaj sonoj aŭdiĝis antaŭe kaj maldekstre. Kidogo tremeris.
— Elefantoj atakas, — mallaŭte flustris li.
Longe ekĝemis homo, koleraj krioj de alia homo sonis ordone.
En la malproksima fino de la malfermita kampeto, tie, kie du larĝaj arboj estis ĵetantaj grandajn makulojn de ombro, la amikoj rimarkis moviĝon. Momento — kaj el tie emerĝis grandega elefanto kun la disŝovitaj oreloj kaj la rostro, etendita antaŭen, kiel trabo. Apud ĝi aperis samaj gigantoj — Pandiono rekonis la monstrajn gvidantojn de la grego. La kvara, akompanata de ankoraŭ kelkaj elefantoj, kuris poste. Transverse al la elefantoj dekstre el arbustoj elkuris ĉasistoj. Ili kojniĝis inter ilin, dum kurado ĵetante lancojn en la elefanton, kiu aperis lasta. Tiu furioze ektrumpetis kaj impetis post la homoj, kiuj rapide kuris al la marĉo. Post li turnis sin ankaŭ la ceteraj elefantoj. La tri gvidantoj, ne atentante la ruzan manovron de la homoj, kiuj apartigis ilin disde la kamaradoj, plu kuregis al la valo en la rokoj, verŝajne altirataj de krioj de la junaj elefantoj.
— Malbone, malbone… La gvidantoj revenis el alia flanko… — emocie flustris Kidogo, premante ĝis doloro la manon de Pandiono.
— Rigardu… rigardu al la kuraĝuloj! — ekkriis Kavi, forgesinte pri silento.
La batalistoj, kiuj baris la enirejon en la valon, ne cedis, ne kaŝiĝis de la furiozaj monstroj. Ili elpaŝis antaŭen per longa ĉeno. La forbrulinta malalta herbo ne povis kaŝi eĉ unu moviĝon de la homoj.
La elefanto, kiu kuris unua, direktis sin rekte al la mezo de la ĉeno de la ĉasistoj. Du homoj restis senmovaj, kaj iliaj najbaroj ĉe ambaŭ flankoj subite saltis al la alkuranta monstro. La elefanto malrapidigis la kuron, alte levis la pezan rostron kaj, kolere fajfante, per bruaj paŝoj ĵetis sin al la homoj. Ne pli ol dek ulnoj da distanco restis inter la kuraĝuloj kaj la elefanto, kiam ili fulmorapide dissaltis flanken. Kaj en la sama momento ĉe la malantaŭaj piedoj de la monstro elkreskis po du homoj ĉe ĉiu flanko. Du homoj enpikis larĝajn lancojn en la ventron de la animalo, du, dekliniĝinte malantaŭen, batis la postajn piedojn de la elefanto.
Alta fajfa sono eliĝis en la levita rostro de la gvidanto. Mallevinte ĝin, la elefanto turnis la kapon al la plej proksima dekstre homo. Tiu ne sukcesis aŭ ne povis eviti la baton… Ŝprucis la sango, kaj la tri amikoj klare ekvidis ostojn, nudiĝintajn sur la ŝultro kaj la flanko de la homo. La vundito senvorte falis, sed ankaŭ la giganta elefanto peze malleviĝis sur la malantaŭajn piedojn kaj malrapide, per la flanko ekiris flanken. La ĉasistoj, lasinte ĝin, aliĝis al la kamaradoj, kiuj batalis kun du aliaj gvidantoj. Tiuj estis pli saĝaj aŭ jam havis sperton en lukto kontraŭ homo: la gigantaj monstroj ĵetadis sin diversflanken, malebligante al la homoj kaŝe aliri al ili de malantaŭe, kaj piedtretis tri ĉasistojn.