Выбрать главу

En radioj de la subiranta suno ruĝis polvo, kovranta la batalejon. La ok-ulnaj gigantoj ŝajnis nigraj turoj, ĉe kies piedoj kuradis sentimaj homoj. Ili saltadis, evitante longajn dentegojn, submetadis sub rostrojn lancojn, apogitajn je la tero, kun krioj alkuradis de malantaŭe, fortirante atenton de la atakantaj elefantoj disde la kamaradoj, kies pereo estus neevitebla.

La animaloj, furiozigitaj ĝis frenezo, senĉese trumpetadis. Kiam ili turnadis la kapojn al la roko, sur kiu sidis la tri amikoj, tiam ili ŝajnis neordinare altaj; larĝaj makuloj de la disŝovitaj oreloj balanciĝis super la homoj. De flanke elefanto kun la mallevita kapo ŝajnis malpli alta, la dentegoj preskaŭ fosis la teron, pretaj tuj bati homon. Pandiono, Kidogo kaj Kavi komprenis, ke ili vidas nur parton de la batalo. Ĝi estis okazanta kaj malproksime, trans la arboj, kie troviĝis la tuta grego, kaj maldekstre, sur la marĉo, kien ekkuris la ĉasistoj, fortirante la kvaran gvidanton kaj la elefantojn, trabatiĝintajn kun ĝi. Kio estis okazanta tie, estis sekreto por la amikoj, sed ili ne povis pensi pri tio — la sanga batalo antaŭ ili plene alkatenis ilian atenton.

El trans la arboj ekbruis proksimiĝantaj tamburoj — taĉmento el kelkdek batalistoj venis por helpo al la batalantoj. La gvidantoj de la elefanta grego haltis kvazaŭ en hezito; la homoj minace ekkriis, svingante la lancojn, kaj tiam la monstroj retiriĝis. Ili ĵetiĝis al sia tria kamarado, kiu kuŝis sur la tero, kaj, fleksinte la genuojn, ekstaris ĉe la flankoj de la vundito, subŝovis sub ĝin la dentegojn kaj levis sur la piedojn. Poste, kunpreminte ĝin per siaj korpoj, la gigantoj ektrenis ĝin trans arbojn, faligis, ree levis kaj malaperis. Kelkaj ĉasistoj ĵetis sin por persekuti, sed estis haltigitaj de la homo, kiu estris la ĉason.

— Ĝi ne foriros… ili baldaŭ forlasos… denove furioziĝos, — tradukis Kidogo liajn vortojn.

La dekstra bruo estis ĉiam malproksimiĝanta kaj mallaŭtiĝanta: la batalo, evidente, estis venkita. El flanko de la marĉo, el la nordo aperis kelkaj ĉasistoj; ili portis du senmovajn korpojn. La tri amikojn neniu atentis. La negro, la etrusko kaj la heleno singarde malleviĝis en la stepon, por pririgardi la batalejon. La amikoj ekiris tien, kie estis la ĉefa parto de la grego. Trairante arbustojn, Kidogo subite time deŝoviĝis — sur arbo, rompita pro falo de elefanta korpo, kuŝis mortanta elefanto. La fino de ĝia rostro estis facile movetiĝanta. Poste arboj iĝis malpli oftaj kaj inter ili videblis griza maso — la dua elefanto kuŝis sur la ventro, kun la subfleksitaj piedoj, kun la ĝibigita dorso. Ekflarinte alproksimiĝon de homoj, la animalo levis la kapon. Ĉirkaŭ ĝiaj malheliĝintaj kaj enkaviĝintaj okuloj ekkuŝis profundaj haŭtaj faldoj, donantaj al la elefanto maljunulan esprimon de senfina laco. La giganto mallevis la kapon, apogiĝinte al la longaj dentegoj, poste kun obtuza frapo falis sur la flankon.

Ĉirkaŭe interkriadis la ĉasistoj. Kidogo svingis la manon kaj turnis sin malantaŭen — el la sudo ree aperis elefanta grego. La amikoj hastis al la rokoj, sed la alarmo estis falsa — tio estis alirantaj instruitaj animaloj de la elefantaj regantoj. La alligitaj al arboj junaj elefantoj fleksadis la vostojn kaj furioze ĵetadis sin kontraŭ homoj, penante atingi ilin per etenditaj rostroj. La elefantaj kondukantoj starigadis la instruitajn elefantojn ĉe ambaŭ flankoj de ĉiu kaptito. Ili kunpremadis la kaptiton per siaj korpoj kaj forkondukadis al la vilaĝo. Por ajna okazo al la kolo kaj al la postaj kruroj de ĉiu elefantido estis alligitaj ŝnuregoj; ĉiun ŝnuregon tenis po kvindek ĉasistoj, irantaj antaŭe kaj malantaŭe.

La vizaĝoj de la homoj, lacaj kaj maldikiĝintaj pro la terura streĉo, estis mornaj. Jam dek unu senmovajn korpojn oni metis sur plektitajn platformojn sur elefantaj dorsoj, sed la homoj plu iradis en arbustoj, serĉante du ien malaperintajn kamaradojn.

La elefantojn kun la kaptitaj elefantidoj oni forkondukis. La ĉasistoj sidis kaj kuŝis sur la tero, ripozante post la batalo. La amikoj alvenis la ĉasestron, kaj Kidogo demandis, ĉu ili povas per io helpi. La ĉasestro kolere rigardis al ili kaj malafable diris:

— Helpi? Per kio vi povas helpi, fremduloj? La ĉaso estis malfacila, ni perdis multajn kuraĝulojn… Atendu tie, kie oni ordonis al vi, ne malhelpu al ni!

La amikoj deiris al la rokoj kaj eksidis flanke, timante kverelon kun la homoj, de kiuj dependis ilia estonteco.

Kavi, Pandiono kaj Kidogo kuŝis, atendante, kiam oni ilin vokos, kaj nelaŭte konversaciis. La suno estis subiranta; nigraj ombroj de la dentaj rokoj moviĝis en la stepon.

— Mi tamen ne komprenas, kiel grandegaj elefantoj ne neniigas en batalo ĉiujn ĉasistojn, — penseme diris Kavi. — Se elefantoj batalus pli forte, ili simple dispolvigus la homojn…

— Vi pravas, — respondis Kidogo. — La feliĉo de la homoj estas en tio, ke la elefanto havas malfortan koron…

— Kiel tio povas esti? — miregis la etrusko.

— Simple la elefanto ne kutimiĝis batali. Ĝi estas tiel forta kaj granda, ke ĝin neniu atakas, al ĝi ne minacas danĝeroj, kaj nur homo kuraĝas ĉasi al ĝi. Tial la griza giganto ne estas persista balalisto, ĝia volo facile rompiĝas, kaj ĝi ne eltenas longan batalon, se ne frakasos la malamikon tuj… Jen bubalo estas tute alia afero. Se ĝi havus saĝon kaj amplekson de elefanto, pereus ĉiuj ĉasistoj…

Kavi muĝis ion malklaran, ne sciante, ĉu li kredu al la negro, sed rememoris, kian nedecidemon en la plej grava momento de la batalo montris hodiaŭ la elefantoj, kaj silentis.

— La elefantaj regantoj havas tute aliajn lancojn, ol ni: la klingo estas ok fingrojn larĝa, — enmiksiĝis Pandiono. — Kian do forton necesas havi por bato per tia lanco?!

Kidogo subite ekstaris kaj fiksaŭskultis. Neniu sono venis el tiu flanko, kie lokiĝis la ĉasistoj. La ĉielo, ora pro krepuskiĝo, estis rapide malheliĝanta.

— Ili foriris kaj forgesis pri ni! — ekkriis la negro kaj elkuris el post la elstaraĵo de la klifo.

Ĉio estis malplena ĉirkaŭe. Malproksime aŭdiĝis apenaŭ distingeblaj voĉoj — la ĉasistoj foriris, forlasinte la tri amikojn.

— Ni tuj iru post ili, la vojo estas malproksima! — ekhastis Pandiono.

Sed la negro haltigis la amikon.

— Estas malfrue, tuj estingiĝos la ĉielruĝo, kaj ni en mallumo misvojiĝos, — diris Kidogo. — Ni prefere atendu, ĝis leviĝos la luno. Tio estos baldaŭ.

Kavi kaj Pandiono konsentis kaj ekkuŝis por ripozi.

Ĉapitro oka

Filoj de vento

En la nepenetrebla mallumo ekhurlis hienoj, plende ekkriegis ŝakaloj. Kidogo nervozis, ofte rigardadis orienten, kie cindre griza interspaco de la ĉielo super pintoj de arboj estis proklamanta leviĝon de la luno.

— Mi ne scias, ĉu estas ĉi tie sovaĝaj hundoj aŭ ne, — balbutis Kidogo. — Se ili venos, estos malfeliĉo. Hundoj atakas kune, per tuta aro, kaj venkas eĉ bubalojn…

La ĉielo estis heliĝanta, finfine la morne nigrintaj klifoj ekarĝentis, arboj sur la stepo konturiĝis per nigraj siluetoj. Leviĝis la luno.

Firme kunpremante la lancojn, retrorigardante kaj atente aŭskultante, la etrusko, la negro kaj la heleno ekiris suden, laŭlonge de la roka ĉeno. Ili hastis forlasi la mornan batalejon, kie post arbustoj kaj arboj kuŝaĉis kadavroj de elefantoj kaj festenis kadavrovorantoj. La hurlo malaperis malantaŭe, la stepo silentis. Ŝajnis, ĉio mortis ĉirkaŭe — nur rapidaj paŝoj de la irantoj estis rompantaj la noktan kvieton.

Kidogo zorgeme evitadis densajn bosketojn kaj veprojn, dise altantajn laŭ la stepo per misteraj nigraj montetoj. La negro elektis vojon meze de malfermitaj kampetoj, kiuj blankis inter densejoj, kiel lagoj en labirinto de nigraj insuloj.