La roka ĉeno fleksiĝis okcidenten, mallarĝa bosko alpremis la irantojn al la klifoj. Kidogo turnis sin dekstren kaj ekiris laŭ longa ŝtoneca placeto, malleviĝanta suden. Subite la negro haltis kaj, abrupte turniĝinte malantaŭen, fiksaŭskultis. Pandiono kaj Kavi streĉis la atenton, sed neniu sono aŭdeblis ĉirkaŭe. Plu regis profunda silento.
Kidogo nedecideme ekiris pluen, rapidigante la paŝojn kaj ne respondante al mallaŭtaj demandoj de la etrusko kaj de la heleno. Ili pasis ankoraŭ mil ulnojn, kaj la negro ree haltis. Liaj okuloj en luna lumo maltrankvile brilis.
— Iu iras sekve post ni, — flustris li kaj almetis la orelon al la tero.
Pandiono sekvis la amikon, la etrusko restis stari, mallarĝiginte la okulojn kaj penante ion vidi tra arĝenta kurteno de la luna lumo, ŝirmanta foron.
Pandiono, alpremante la orelon al la varmega ŝtoneca grundo, komence aŭdis nur propran spiradon. Silenta minaca nedifiniteco maltrankviligis lin. Subite el malproksime eksonis malforta, apenaŭ aŭdebla bruo, transdonita de la malmola grundo. La sonoj, plioftiĝante, egalmezure ripetiĝadis per klaraj klakaj frapoj — klak, klak! Pandiono levis la kapon kaj momente ĉesis spiri. Kidogo dum ankoraŭ ioma tempo almetadis al la tero jen unu, jen la alian orelon, poste salte ekstaris, kvazaŭ subĵetita de risorto:
— Post ni iras granda besto… malbone… mi ne scias, kiu. Ĝi havas ungegojn, elstarantajn eksteren, kiel ĉe hundo aŭ hieno, — do, tio estas ne leono, ne leopardo…
— Bubalo aŭ rinocero, — supozis Kavi.
Kidogo energie kapneis.
— Ne, tio estas rabobesto! — certe deklaris la negro. — Necesas saviĝi. Malbone — apude estas neniu arbo, — maltrankvile ĉirkaŭrigardante, flustris li.
Antaŭ ili etendiĝis preskaŭ glata gruza surfaco. Nur faskoj da maldensa herbo kaj negrandaj arbustetoj elstaris sur ĝia deklivo.
— Antaŭen, rapide! — hastigis Kidogo, kaj la amikoj singarde ekkuris, timante grandajn dornojn kaj fendojn en la sekiĝinta tero.
Kaj malantaŭe, aŭdata nun jam tute klare, sonis frapado de pezaj ungegoj. Ofteco de la egalmezuraj frapoj diris al la amikoj, ke la besto same transiris al rapida kuro kaj atingas ilin. Klak, klak, klak! — la obtuza klakado iĝadis ĉiam pli proksima. Pandiono retrorigardis kaj ekvidis altan balanciĝantan silueton, kiel griza fantomo sekvantan poste.
Kidogo turnadis la kapon, penante distingi arbojn antaŭe, mezuri distancon kaj rapidon de kuro de la nekonata besto. Kompreninte, ke arboj estas ankoraŭ tro malproksime kaj la amikoj ne sukcesos ilin ĝiskuri, la negro haltis.
— La besto nin atingas! Ni ne plu povas resti dorse al ĝi — ni pereos per malestiminda morto!.. — emocie kriis la negro.
— Necesas batali! — morne grumblis Kavi.
La tri amikoj ekstaris apude, turninte la vizaĝojn al la minaca griza fantomo, alproksimiĝanta en nokta silento. La besto estis silentema, kiel la nokto mem, — dum la tuta tempo de la persekutado ĝi ne eligis eĉ unu sonon, kaj tiu trajto, neordinara por stepa rabobesto, pleje timigis la homojn.
La griza malklara silueto estis iĝanta pli malhela, ĝiaj konturoj kontrastiĝis pli akre. Ne pli ol tricent ulnoj restis inter la amikoj kaj la besto, kiam tiu malrapidigis la kuron kaj ekiris per larĝaj paŝoj, certa, ke la celataj viktimoj ne foriros.
La amikoj neniam vidis tian beston. Ĝiaj masivaj antaŭaj kruroj estis pli longaj, ol la malantaŭaj, la antaŭa duono de la korpo forte altis super la sakro, la dorso estis oblikva. Sur la dika kolo rekte sidis la peza kapo kun masivaj makzeloj kaj kruta elstaranta frunto. La mallonga hela hararo estis kovrita de malhelaj makuloj. Sur la kolo kaj la nuko rekte staris longaj malmolaj haroj. La besto malproksime similis al makula hieno, sed de nekredebla, monstra grandeco: ĝia kapo situis sur alto je kvin ulnoj for de la tero. La larĝa brusto, la ŝultroj kaj la kolo premis per sia masiveco, bule elstaris potencaj muskoloj, kaj grandegaj kurbaj ungegoj malbonpromese frapadis, kaŭzante timon.
La besto estis iranta per strangaj, malglataj moviĝoj, skuante la malaltan postaĵon kaj klinante la pezan kapon. La buŝego estis mallevita tiel, ke la malsupra makzelo estis preskaŭ alpremiĝanta al la gorĝo.
— Kio estas tio? — obtuze demandis Pandiono, ĉirkaŭlekante la sekiĝintajn lipojn.
— Mi ne scias, — perplekse respondis Kidogo. — Mi neniam aŭdis pri tiaj bestoj…
La besto subite turniĝis; la grandaj, direktitaj rekte al la vojaĝantoj okuloj de la animalo ekbrulis per flagranta fajro. La besto ĉirkaŭskribis negrandan arkon dekstren de la starantaj homoj, poste ree turniĝis al ili per la buŝego kaj haltis. La rondaj oreloj elstaris oblikve supren ĉe la flankoj de la kapo.
— La besto estas saĝa: ĝi ekstaris tiel, ke la luno estu kontraŭ ni, — flustris, ofte spirante, Kidogo.
Pandionon skuis nerva tremo, kiu ĉiam aperadis al la juna heleno antaŭ danĝera batalo.
La besto ensuĉis aeron kaj komencis malrapide alproksimiĝi. En la moviĝoj de la animalo, en ĝia malbonpromesa silento, en persista rekta rigardo de grandaj okuloj sub la elstaranta frunto estis io diferenciganta ĝin disde ĉiuj bestoj, konataj al la amikoj. La homoj instinkte komprenis, ke la animalo, kiun ili renkontis, estas restaĵo de alia, antikva mondo, kun aliaj leĝoj de vivo. Ŝultron ĉe ŝultro, elstariginte la lancojn, la homoj ekiris kontraŭ la nokta monstro. Por momento ĝi haltis, konsternita; poste, eliginte ian raŭkon, ĵetis sin al la tri amikoj. Malfermiĝis la grandega faŭko, dikaj dentoj brileris en lunaj radioj, kaj tri longaj klingoj de la potencaj lancoj enpikiĝis en la larĝan bruston kaj la kolon de la monstro. La homoj ne povis teni la premon — la besto posedis gigantan forton. La lancoj, enpikiĝintaj en masivajn ostojn, elŝiriĝis el la manoj: la etrusko, la heleno kaj la negro deflugis malantaŭen. Kidogo kaj Pandiono sukcesis ekstari, sed Kavi estis subpremita de la besto. Ambaŭ amikoj impetis por helpo. La monstro eksidis sur la malantaŭajn krurojn kaj subite rapide svingis la antaŭajn. La malakriĝintaj ungegoj batis Pandionon laŭ la femuro kun tia forto, ke li falis, preskaŭ sveninte. La besto, surpaŝinte per grandega piedo sur la kruron de la heleno, kaŭzis al li nekredeblan doloron: la artikoj krakis, ungegoj de la animalo disŝiris karnon kaj haŭton.
Pandiono, ne ellasante la lancon el la manoj, forpuŝis sin de la tero per ambaŭ manoj, penante ekstari, kaj aŭdis krakadon de la lanco de Kidogo. Leviĝinte sur la genuojn, Pandiono ekvidis, ke la negro estas subpremita de la besto, alproksimiganta al li sian malfermitan faŭkon. Kidogo kun elorbitiĝantaj okuloj premis per la manoj sub la makzelon de la nokta monstro, vane penante forturni de si la dentojn de la besto. Antaŭ la okuloj de Pandiono estis pereanta lia fidela amiko. Abnegacie, jam ne sentante doloron, la juna heleno ekstaris kaj enpikis la lancon en la kolon de la animalo. La besto laŭte klakis per la dentoj kaj turniĝis al Pandiono, faliginte lin per tiu movo. La juna heleno ne ellasis la lancon kaj, apoginte la stangon sur la teron, haltigis la monstron por kelkaj momentoj, kaj Kidogo sukcesis elpreni la tranĉilon. Nek la negro, nek la heleno vidis, ke ĉe la alia flanko de la besto leviĝis Kavi. La etrusko malvarmsange celis kaj per ambaŭ manoj enprofundigis la lancon sub la skapolon de la monstro. La longa klingo eniris je ulna profundo; muĝo elŝiriĝis el la malfermiĝinta faŭko, la besto konvulsie tremeregis, turniĝinte maldekstren al la etrusko. Tiu, entirinte la kapon en la alte levitajn ŝultrojn, ŝanceliĝis, sed plu staris. Kidogo kun strida kriego batis per la tranĉilo la gorĝon de la besto, kaj tiumomente la lanco de la etrusko atingis la koron de la monstro. La peza korpo ektremis en kramfoj, neeltenebla fetoro disiĝis ĉirkaŭe. Pandiono elŝiris la lancon, enpikinte ĝin ree en la nukon, sed tiu ĉi lasta bato jam estis nenecesa. La besto, etendinte la kolon kaj faliginte la buŝegon al la piedoj de la etrusko, ĵetis flanken la malantaŭajn krurojn. Ili estis ankoraŭ moviĝantaj, la ungoj skrapis la grundon, sub haŭto kuntiriĝadis muskoloj, sed la hararo, starinta sur la nuko, jam falis.