Rekonsciiĝinte, la tri amikoj pririgardis siajn vundojn. Ĉe la etrusko estis elŝirita tuta peco da karno el la ŝultro, sulkoj pro longaj ungegoj striis la dorson. La kruro de Pandiono ne estis rompita — li trovis profundan vundon sub la genuo, en la piedo estis, evidente, deformitaj aŭ disŝiritaj ligamentoj tiel, ke paŝi sur la piedon la juna heleno ne povis. Lia flanko ŝvelis kaj malheliĝis pro la bato de la manego, sed la ripoj estis sendifektaj. Pleje suferis Kidogo, kiu ricevis kelkajn grandajn vundojn kaj estis forte premita.
La amikoj vindis unu la alian per vestaĵoj, disŝiritaj je pecoj, kaj ĝoje sentis sian liberiĝon de la terura monstro, kiu senmove sterniĝis antaŭ ili en hela luna lumo. Plej afliktita estis Pandiono: la vundita kruro ne permesis al li iri.
Kidogo trankviligis la amikon, kredigante, ke nun ili estas sekuraj: la kadavro de la monstro defendas ilin de ĉiuj aliaj rabobestoj, kaj la elefantaj regantoj nepre rememoros pri ili kaj ĉe la tagiĝo trovos la restintojn.
Pacience superante la doloron pro brulantaj vundoj, la amikoj ekkuŝis sur la malmola gruzo, sed ne povis ekdormi pro ekscitiĝo.
La tagiĝo ekbrulis neatendite baldaŭ, la suno forpelis misteran kaj mornan ombron de nokto. Pandiono, elturmentita de la doloro en la kruro, malfermis la lacajn okulojn pro laŭta ekkrio de Kidogo. La negro estis pririgardanta la noktan persekutinton kaj klariganta al la etrusko, ke li vidis bildon de simila besto en Ta-Kem, inter desegnaĵoj de diversaj animaloj en tombego apud la urbo de Blankaj Muroj. Kavi malfideme elŝovis la malsupran lipon. Kidogo ĵuris kaj persvadis la amikon, ke loĝantoj de Kemt en antikveco sendube renkontadis saman animalon. La suno estis leviĝanta pli alte. Soifo turmentis la tri amikojn, suferigis febro pro la ricevitaj vundoj. Kidogo kaj Kavi decidis ekiri por trovi akvon kaj tiam ekaŭdis voĉojn. Tri elefantoj kun batalistoj sur la dorsoj estis moviĝantaj tra la stepo, sub la ŝtona deklivo, sur kiu la amikoj renkontiĝis kun la nokta monstro. La elefantaj regantoj, aŭdinte kriojn de la negro, turnis la animalojn kaj igis ilin plirapidigi la paŝojn. La elefantoj estis alirantaj al la fremdlandanoj, sed subite maltrankvile ektrumpetis kaj retropaŝis, levante la rostrojn kaj disŝovante la orelojn. La batalistoj desaltis de sur la plektitaj platformoj kaj alkuris al la kadavro de la monstro kun krioj: «Giŝu! Giŝu!»
La estro de la hieraŭa ĉaso aprobe rigardis al la amikoj, dirinte per raŭka voĉo:
— Vi estas bravaj batalistoj, se venkis triope la teruron de noktoj, la voranton de dikhaŭtuloj!
La elefantaj regantoj rakontis al la fremdlandanoj pri giŝu — tre rara kaj danĝera besto. Tage ĝi kaŝiĝas nesciate kie, kaj nokte vagas en silento, atakante junajn elefantojn, rinocerojn kaj idojn de aliaj grandaj animaloj. Giŝu estas neordinare forta kaj persista en batalo — ĝiaj teruraj dentoj dum momento disronĝos kruron de elefanto, kaj la potencaj antaŭaj kruroj premas la viktimon, frakasante ties ostojn.
Kavi per gestoj petis la ĉasistojn helpi al li demeti la felon. Kvar batalistoj volonte ekagis, ne atentante la abomenan odoron, irantan de la animalo.
La felo kaj la forhakita kapo estis surmetitaj sur elefanton, samtien la batalistoj levis la vunditajn fremdlandanojn. La elefantoj, obeante al facilaj batoj de hokecaj tranĉiloj, ektrotis, rapide trairante spacon de la stepo.
Ĉe la tagmezo la tri amikoj estis en la vilaĝo. La loĝantoj renkontis ilin per salutoj: la batalistoj, akompanantaj la fremdlandanojn, de sur la alto de elefantaj dorsoj laŭte kriis pri la farita heroaĵo.
Ĝojega Kidogo sidis apud Pandiono sur balanciĝanta larĝa platformo, sur alto je kvin ulnoj for de la tero. La negro plurfoje komencadis kanti, sed ĉiufoje lin interrompadis elefantaj regantoj, avertante, ke elefantoj ne ŝatas bruon kaj kutimiĝis moviĝi en silento.
Jam kvar tagoj estis apartigantaj la amikojn disde la urbo de la elefantaj regantoj. La promeso de la tribestro plenumiĝis. Al la taĉmento de la ekssklavoj estis permesite iri okcidenten kun la ekspedicio de la tribo. Kavi, Kidogo kaj Pandiono, kies vundoj ankoraŭ ne saniĝis, ricevis lokon sur la dorso de unu el ses elefantoj, la ceteraj dek ses iliaj kamaradoj estis irantaj perpiede laŭ spuroj de la taĉmento. La animaloj estis moviĝantaj dum malpli ol duono da tago, la cetera tempo estis uzata por ilia manĝigo kaj ripozo. La piedirantoj sukcesadis atingi la elefantojn nur antaŭ veno de nokto.
La elefantaj kondukantoj kondukis la animalojn tute ne laŭ tiu vojo, kiun elektus homoj. Ili ĉirkaŭiradis lokojn de alta arbaro, direktante sin tra kampetoj kaj veproj, kie homoj devus trahaki vojon. La grizaj gigantoj trankvile metadis por si la vojon. De tempo al tempo la antaŭa elefanto estis anstataŭigata per la plej malantaŭa kaj estis sendata por ripozo en la finon de la taĉmento. Post la elefantoj en densejoj restadis pado, kaj la kamaradoj de Pandiono iris kaj iris sen eĉ sola bato de tranĉilo, admirantaj pri facileco de venko super netraireblaj arbaroj. Eĉ pli bone fartis la tri amikoj, veturantaj sur la elefanto. La platformo facile balanciĝadis, sencede naĝante super la tero kun ties dornoj, insektoj kaj danĝeraj serpentoj, droniga koto de putrantaj flakoj, akra gruzo de ŝtonecaj deklivoj, tranĉanta herbo kaj profundaj, faŭkantaj fendoj. Nur nun komprenis Pandiono, kiom multe da atento postulis danĝeroj de perpieda irado en profundo de afrikaj arbaroj kaj stepoj. Nur konstanta atento permesis al homo resti sen difektoj, konservi fortojn kaj batalkapablon por plua vojo. Nun, sur la dorso de la elefanto, paŝanta kun nefrakasebla fidindeco de ŝtona roko, la juna heleno avide sorbadis kolorojn, formojn kaj odorojn de la naturo de la fremda lando, kun ties belega povo de animala kaj vegeta vivo. En blindiga lumo de sunaj radioj puraj tonoj de floroj atingadis neordinaran intensecon, malklare maltrankviligantan la nordanon. Sed tuj kiam la ĉielon kovradis pezaj nuboj aŭ la taĉmenton ĉirkaŭadis krepusko de ombra arbaro, la koloroj estingiĝadis. Monotonaj ŝanĝiĝoj de koloroj ŝajnis mornaj kaj malmildaj kompare kun mildaj, meditaj kaj harmoniaj koloroj de la patrolando de Pandiono.
La taĉmento trairis la plej proksiman branĉon de la arbaro kaj denove trafis en montetan stepon kun ruĝa grundo, prikreskita de senfoliaj arboj, eligantaj laktecan sukon. Iliaj blu-verdaj branĉoj estis morne leviĝantaj en la blindigan ĉielon, la glata, kvazaŭ tondita surfaco de la foliaroj similis harojn sur alto je tridek ulnoj for de la tero. En tiuj densejoj, starantaj senmove, ne renkonteblis birdoj, nek bestoj — varmega senviva kvieto regis super la ruĝaj montetoj. Grandegaj trunkoj kaj branĉoj ŝajnis kandelingoj, gisitaj el verda metalo. Grandaj ruĝaj floroj skarlatis sur finoj de branĉoj, kvazaŭ centoj da torĉoj, brulantaj sur morna tombejo. Plue la grundon pritranĉis profundaj akvospuroj — sub la fajre ruĝa tero kuŝis tavoloj de blindige blanka sablo. La taĉmento eniris en reton de mallarĝaj montofendoj. Malkompaktaj purpuraj muroj estis leviĝantaj je centoj da ulnoj ĉe la flankoj. La elefantoj estis singarde trairantaj en ĥaoso de eroziitaj deklivoj, piramidoj, turoj kaj maldikaj fostoj. Iuloke en rondaj, kiel tasoj, profundaj kavoj oni renkontadis longajn debranĉiĝojn, disirantajn radie transverse de la glata fundo. La debranĉiĝoj estis leviĝantaj per akraj krutaj muroj el malkompakta tero; fojfoje ili subite falegadis, kiam la taĉmento iris apude, kaj timigadis la elefantojn, ĵetiĝantajn flanken. Koloro de la eroziita malkompakta grundo estis senĉese ŝanĝiĝanta: post muro de varma ruĝa tono altis hel-bruna, poste iris piramidoj de hela sun-flava koloro, alternantaj kun blindige blankaj strioj kaj elstaraĵoj. Al Pandiono ŝajnis, ke li trafis en sorĉan regnon. En tiuj profundaj, sekaj kaj senvivaj valoj kaŝiĝis tuta mondo da ludo de intensaj koloroj de malviva naturo[209].
209
tuta mondo da ludo de intensaj koloroj de malviva naturo — regiono de fortaj lateritaj tavoloj de Okcidenta Afriko.