La ĉati, singarda kaj ruza altrangulo, ne kontraŭis al la faraono, sed penis sobrigi la junan reganton, montrante nenombreblajn malfacilaĵojn de rekomenco de konstruaj laboroj en provincoj, nun, kiam ĉiuj laboristoj de la ŝtato iĝis koncentritaj en la ĉefurba regiono, kaj la provincoj malriĉiĝis, kaj la trezorejo de la dio jam ne povas kolekti necesajn monrimedojn…
Dum Ĝedefra estis konsiliĝanta kun la ĉati, Baŭrĝed en tristo solece sidis sur bordo de la rivero, ne kuraĝante reveni hejmen. En lian kapon ne povis veni ideo peni ŝanĝi la ordonon de la faraono, la ordonon de la viva dio. Kiel vera filo de la Nigra Tero, la juna trezoristo nur sian landon opiniis la loko de sia vivo kaj morto. Pro kio sendas al li la dioj tian malfacilan elprovon?
Malantaŭ la dorso de Baŭrĝed aŭdiĝis susuro.
La trezoristo turniĝis kaj ekvidis la superan direktiliston de sia ŝipo. Li rememoris, ke nur hieraŭ li sendis al tiu ordonon veni. Ŭaĥeneb respekte kliniĝis antaŭ Baŭrĝed:
— Mi malhelpis al vi en medito, sinjoro… Heroldo transdonis al mi vian ordonon…
— Ne, estas bone, ke vi venis, Ŭaĥeneb! Vi necesos al mi… Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, ordonis al mi iri supren, en la Landon de Spiritoj, ĝis atingos mi la randon de la tero, kaj ne reveni en Ta-Kem-on, ne penetrinte suden, ĝis la Granda Arko mem…
La direktilisto, ĉe la mencio de la faraono kliniĝinta eĉ pli malalte, forŝanceliĝis.
— Mi prenas vin kaj la ceterajn, irintajn kun mi al la Verda maro, spertajn en vojaĝoj, — daŭrigis Baŭrĝed, atente rigardante al la vizaĝo de la direktilisto kun nekonsciita deziro trovi en ĝi esprimon de konsterniĝo kaj teruro. Sed la direktilisto ekregis sin, kaj lia severa vizaĝo ne spegulis la timon, deziratan de Baŭrĝed. — Kial do vi silentas, Ŭaĥeneb? — malkontente demandis la juna trezoristo. — Ĉu vin ne timigas pereo tie, tiel malproksime de la Nigra Tero?
— Estas timinde resti sen entombigo malproksime de la tomboj de prauloj, — mallaŭte diris la severa direktilisto. — Mi estas malgranda, filo de simpla homo, kaj mia afero estas obei… Sed mi scias — delonge vivas en la popolo la revo pri la riĉa Punt, pri la lando, kie neniu estas fleksita de timo kaj malsato, kie vasta estas la tero kaj abundas arboj kun dolĉaj fruktoj… Ne ekzistas pli granda timo, ol perei en vojaĝo, sed ne estos ankaŭ pli granda gloro por jarcentoj, se ni metos tien vojojn por filoj de la Nigra Tero… — Ŭaĥeneb rompis la parolon, liaj ekbrilintaj okuloj estingiĝis.
— Bone, — diris mirigita Baŭrĝed. — Vi estas kuraĝa kaj hardita en vojaĝoj… Mi vokis vin por alia afero, ankoraŭ ne sciante la volon de la Granda Domo. Vi povas iri en hejmon vian, mi ree vokos vin, kiam necesos.
La juna trezoristo sekvis per rigardo la forirantan direktiliston. La konversacio kun la severa Ŭaĥeneb ŝajne faciligis lian animon. Eble, Baŭrĝed eksentis sin malpli soleca, rememorinte, ke centoj da fidelaj homoj servos al li dum la vojaĝo. Eble, plenumo de la volo de la faraono komencis ŝajni ne tiom senespera.
Kaj ankoraŭ malklara ĉagreno pri si mem aldonis firmecon al Baŭrĝed. La trezoristo konsciis, ke li, nobela kaj potenca altrangulo, montris sin en io pli malforta ol lia direktilisto — simpla homo, renkontinta la teruran ordonon kun kuraĝo kaj trankvilo, indaj por batalisto.
Iom trankviliĝinte, la juna trezoristo malrapide direktis sin al la hejmo. Sed impeta despero de lia juna edzino ree konsternis Baŭrĝed-on. Li ne povis kaŝi de ŝi la teruran veron…
Post larmoj kaj desperaj krioj, post tenera petego la juna virino ĵetiĝis al temploj, turninte sin al helpo de dioj.
Kune kun Baŭrĝed ŝi kliniĝadis en duonmallumaj sanktejoj antaŭ bestokapaj bildoj de tiuj, kiuj devis savi Baŭrĝed-on de la sorto, ŝanĝinte ĝin, kaj doni alian direkton al la pensoj de la faraono.
Teruraj, farbitaj je nigra kaj malhel-ruĝa koloroj, statuoj de dioj-bestoj sidis antaŭ la juna geo en timiga senmoveco. Kaj ambaŭ nevole suspiradis kun faciliĝo, elirante al la suna lumo el templo, en kiu ambaŭ sentis sin solecaj, premitaj kaj elĵetitaj, malgraŭ flataj kredigoj de pastroj.
La tristo, ronĝanta la junan trezoriston, nur plifortiĝis, kiam malfrue vespere li kun la edzino revenis en sian riĉan kaj komfortan domon. Kaj Baŭrĝed ree sentus malkontenton pri si, se li povus scii, kio okazis tiutempe en la dometo de Ŭaĥeneb, starinta ĉe la bordo mem, en la malsupra rando de la urbo. Kiam la veninta hejmen direktilisto rakontis al la edzino pri la estonta ŝipvojaĝo, tiu ektimis, sed rapide ekregis sin. Ankoraŭ fortika kvardekjara virino, kreskiginta tri infanojn, ŝi kutimiĝis al malfacilaĵoj de vivo sen Ŭaĥeneb, tiel ofte foriranta en siajn vojaĝojn. Ĉi tie estis alio: terura minaco ekpendis super la neriĉa, sed bonstata vivo de la tuta familio. Sed tamen la edzino de Ŭaĥeneb penis ne montri al la edzo sian kruelan maltrankvilon, sciante, ke li neniel povos helpi kaj al ŝi, kaj al si.
Kuŝiginte la edzon por ripozo, ŝi komencis kuiri; elprenis bieron, vokis amikojn. Kaj en tiu vespero sur la malgranda korto de Ŭaĥeneb longe ne eksilentis bruo de ekscititaj paroloj, rememoroj pri travivitaj danĝeroj, vigligaj kantoj, kiuj helpas vivi al ŝipistoj, terkultivistoj kaj gvidistoj de karavanoj tra senĝojaj, senvivaj dezertoj…
Despero, larmoj kaj petegoj al dioj ne helpis: en la difinita tempo Baŭrĝed ekstaris antaŭ la faraono. Longa konversacio kun la pastro de Toto Men-Kaŭ-Tot vigligis la junulon. Post konsiloj de la pastro Baŭrĝed ricevis esperon al reveno, kvankam en la hejmo oni lin estis priplorantaj, kiel irantan al senduba pereo.
— Mi ordonis al la trezoristo de la nordo liberigi vin de zorgoj, — diris Ĝedefra.
Baŭrĝed nenion respondis.
— Do, kian vojon vi elektis? — daŭrigis la faraono.
— Mi intencis iri supren, — respondis Baŭrĝed, — sed la saĝa Men-Kaŭ-Tot malkonsilis al mi. Mi navigos laŭ la Lazuraj Akvoj — tiel estos pli rapide…
Ĝedefra kontentigite klinis la kapon.
— Mi ordonos al sklavoj ŝmiri vin. Sendu en la havenon Suu[47] mian ordonon antaŭ vi, por ke la plej bonaj ŝipoj venu tien de la lagoj de Serpento kaj staru pretaj. Prenu la plej bonajn batalistojn, sklavojn, spertajn en navigado, armilaron, provianton kaj trezorojn, kiom necesos. Kaj ne prokrastu la ekvojaĝon — la vojo estas neimageble malproksima, ankoraŭ neniu el filoj de la Nigra Tero aŭdacis trairi ĝin… Kaj mi deziras, ke vi revenu plej baldaŭ. Mesaĝo pri malkovro de vojo en la teron de dioj vigligos malsatulojn, riĉaĵoj, kiujn vi alveturigos, trankviligos soifon de nobeloj. Ĝis la limoj de la mondo etendiĝos potenco de la Nigra Tero, kaj verŝiĝos riĉaĵoj en ĝin per torento, simila al Ĥapi. Riĉaĵoj, prenitaj el fremda lando, pli baldaŭ venigos Ta-Kem-on al nova forto, ol longa konstruado de kanaloj kaj digoj. Jen kial je vi estas granda espero. Estu kuraĝa, kiel indas por filo de Ta-Kem kaj por via alta rango. Kaj brakumos vi infanojn viajn, trankviliĝos en tombo via[48]. Kaj mi zorgos, ke la tombo estu inda je vi! — La senmova vizaĝo de la faraono eklumis per favora rideto.
Baŭrĝed, alpremiĝinte al la piedoj de la reganto, dankis Ĝedefra-n kaj estis degnita per novaj favorsignoj.
Granda homamaso kunvenis ĉe elfrotitaj ŝtupoj, irantaj al la rivero kontraŭ la ĉefa bazara placo. Tri grandaj ŝarĝoŝipoj malrapide eliris sur la mezon de la rivero. Luktante kontraŭ la fluo, la remistoj batadis laŭ la akvo, kaj facilaj ŝprucoj fajreris sub la suno ĉirkaŭ la egalmezure balanciĝantaj remiloj.