Poste ree ektiriĝis montoĉenoj, prikreskitaj de arbaro, ree verdaj muroj ĉirkaŭis la taĉmenton, kaj la platformo sur la elefanta dorso ŝajnis insulo, malrapide naĝanta laŭ oceano da folioj kaj branĉoj.
Pandiono rimarkis, kiel singarde kondukis la kondukantoj siajn potencajn animalojn. Dum haltoj ili skrupule pririgardadis haŭton de la elefantoj. La juna heleno demandis sian kondukanton, por kio li faras tion. La nigrahaŭtulo metis la manon sur vazon el frukto de iu arbo, alligitan al lia zono.
— Estas malbone, se elefanto ŝiros sian haŭton aŭ vundos sin, — diris la kondukanto. — Tiam ĝia sango putras kaj la animalo pereas. Necesas tuj ŝmiri la vundon per kuraca rezino — tial ni ĉiam tenas la kuracilon preta.
Por la juna heleno estis strange aŭdi pri tia facila vundebleco de la nefrakaseblaj kaj longe vivantaj gigantoj. Al li iĝis komprenebla la singardemo de la saĝaj animaloj.
Prizorgo pri ili postulis amason da klopodoj. Loko por noktumo kaj ripozo estis elektata skrupule, post longaj pririgardoj kaj konsiliĝoj; alligitajn elefantojn ĉirkaŭadis atentaj sentineloj, maldormantaj dum tuta nokto. Specialaj skoltoj estis sendataj malproksime antaŭen, por konvinkiĝi pri foresto proksime de sovaĝaj elefantoj. Renkontitajn animalojn oni forpeladis per laŭtaj krioj.
Dum bivakoj la amikoj konversaciis kun siaj kunvojaĝantoj. La severaj elefantaj regantoj kontentigadis sciemon de la fremdlandanoj.
Foje Pandiono demandis malaltan maljunan homon, kiu estris en la ekspedicio, kial ili volonte iras al kaptado de elefantoj, malgraŭ terura danĝero.
Profundaj faltoj ĉirkaŭ la buŝo de la estro iĝis eĉ pli akraj. Li sendezire respondis:
— Vi parolas, kiel malkuraĝulo, kvankam ne aspektas tia. Elefantoj estas povo de nia popolo. Kun ili ni vivas bone, en prospero. Sed ni pagas por tio per vivoj. Se ni timus, do ni vivus ne pli bone ol la triboj, nutrantaj sin per lacertoj kaj radikoj. Tiuj, kiuj timas morton, vivas en malsato kaj kolero. Se vi scias, ke en via morto estas vivo de viaj parencoj, tiam vi iras kuraĝe al ajna danĝero! Mia filo, kuraĝulo, en kulmino de la vivo pereis en elefanta ĉaso… — La ekspediciestro morne mallarĝigis la okulojn, celitajn al Pandiono. — Aŭ vi, fremduloj, pensas alie? Por kio do vi mem trairis tiom da landoj, batalis kontraŭ homoj kaj bestoj, sed ne restis en sklaveco?
Hontigita Pandiono ĉesis demandi. Subite Kidogo, sidinta proksime ĉe lignofajro, leviĝis kaj ekkrablis al bosketo de arbetoj, kiuj staris je ducent ulnoj for de la bivako. La subiranta suno origis ovalajn grandajn foliojn, maldikaj branĉoj malforte tremetis. Kidogo atente pririgardis tuberan, malglatan ŝelon de maldikaj trunkoj, ĝoje ekkriis kaj elprenis la tranĉilon. Iom poste la negro revenis al la lignofajro kun du grandaj faskoj da ruĝ-griza ŝelo. Unu faskon li donis al la estro de la taĉmento.
— Transdonu ĝin al la tribestro kiel adiaŭan donacon de Kidogo, — diris la negro. — Tio estas kuracilo ne malpli bona ol la sorĉa herbo el la blua stepo. En horo de malsano, laco aŭ malfeliĉo li pistu ĝin kaj trinku dekokton, sed nemulte. Se trinki multe, tiam ĝi estos jam ne kuracilo, sed veneno. Tiu ŝelo redonas forton al maljunuloj, gajigas prematojn, vigligas malfortiĝintojn[210]. Notu tiun ĉi arbon — vi poste dankos min!
La estro ekĝojis, akceptante la donacon, kaj tuj ordonis akiri pli da ŝelo. Kidogo kaŝis la duan faskon en la felon de giŝu, kiun veturigis kun si Kavi.
En la sekva tago la elefantoj leviĝis sur ŝtonecan ebenaĵon, kie densa alta vepro, fleksita de ventoj, kliniĝis al la tero, kreante altajn verdajn ĝibojn, disĵetitajn inter griza seka herbo.
Agrabla freŝeco penetris en la nazotruojn kun blovo de renkonta vento. Pandiono vigliĝis. Io konata, senfine kara kaj forgesita estis en tiu odoro, sed ĝi perdiĝis inter aromoj, venantaj de varmigita foliaro de arbaro, vidiĝantaj malsupre. Malproksimen etendiĝis larĝaj kaj malkrutaj nudaj deklivoj, ilian bluetan surfacon estis trairantaj malhelaj strioj kaj makuloj de arbaraj densejoj. Ĉe la rando de la horizonto bluis alta montoĉeno.
— Jen ĝi, Tengrelo, mia lando! — senbride ekkriegis Kidogo, kaj ĉiuj turniĝis al li.
La negro svingadis la manojn, plorante kaj sulkigante la vizaĝon, liaj potencaj ŝultroj skuiĝis pro la emocio. Pandiono komprenis la sentojn de la amiko, sed malklara envio dolore pikis la junan helenon: Kidogo atingis la patrujon, sed por li ankoraŭ tiel multe restis trairi ĝis tiu granda horo, kiam li, simile al la amiko, povos ekkrii: «Jen mia patrujo!» Malsana kaj laca, Pandiono ĉiam pli ofte perdadis certecon pri siaj fortoj.
Mallevinte la kapon, la junulo nerimarkeble forturnis sin: li ne povis nun ĝoji kune kun la amiko.
La elefantoj estis malleviĝantaj laŭ nigra nuda deklivo de vulkana grundo — sur rigidiĝinta lafo kreskis neniuj arboj. Kun la vojo kruciĝis glata ŝtupego kun malgrandaj lagoj, disĵetitaj sur ĝi. La brilantaj makuloj da akvo, pura, blua kaj profunda, akre kontrastis inter la nigraj bordoj. Pandiono tremeris. Li rememoris subite kun neordinara viveco la bluajn okulojn de Tessa, ŝiajn densajn nigrajn harojn. Kaj ĉi tie la bluaj lagetoj kvazaŭ rigardis al li kun muta riproĉo, tiel, kvazaŭ viva Tessa vidus lin ĉi tie. Pandiono forflugis per la pensoj al Eniado, malklara kaj potenca malpacienco larĝigis lian bruston; li alŝoviĝis al la amiko kaj firme brakumis lin. Sur la nigran manon de Kidogo ekkuŝis la vejneca sunbruna mano de Kavi, kaj la tri amikoj kunkroĉis siajn manojn en firma kaj ĝoja premo.
Kaj la elefantoj estis malleviĝantaj plu — bordoj de larĝa valo ekstaris ĉe ambaŭ flankoj. Ankoraŭ nemulte — kaj dekstre alvenis dua sama valo. Kunfluiĝintaj rojoj kreis rapidan rivereton, ju plu, des pli multakvan. La elefantoj dum ioma tempo iris laŭ la maldekstra bordo, ĉe piedoj de detruitaj klifoj. La rokoj disiris antaŭe, pura akvo de la rivero kun gaja lirlado impetis sub ombron de altaj arboj, kiuj staris, kiel altaj verdaj arkoj, ĉe ambaŭ flankoj de ĝia fluejo, atinganta dek kvin ulnojn da larĝo. Ne atingante la arbojn, la elefantoj haltis.
— Ĉi tie, — diris la estro. — Ni ne iros pluen.
La tri amikoj mallevis sin de sur la elefantoj, adiaŭante al siaj gastigintoj. La taĉmento trairis la riveron. La amikoj longe rigardis post la grizaj gigantoj, kiuj estis trairantaj leviĝon sur la platan altaĵon norde de la rivero. Nevola suspiro de bedaŭro elŝiriĝis ĉe ĉiuj tri, kiam la potencaj animaloj malaperis malproksime. La etrusko, la negro kaj la heleno aranĝis signalan lignofajron por la kamaradoj, irantaj ie malantaŭe.
— Ni iru serĉi kanon kaj arbojn por konstruado de flosoj, — proponis Kidogo al la etrusko. — Ni rapide tranavigos la restaĵon de la vojo. Vi, lamulo, atendu ĉe la lignofajro, gardu la kruron! — kun kruda tenero diris la negro al la juna heleno.
Pandiono kaj Kavi lasis Kidogon sur la bordo de la rivero, inter liaj parencoj.
Odoro de la proksima maro ebriigis la amikojn, kiuj kreskis sur ĝia bordo. Ili depuŝis la floson kaj eknavigis en la maldekstran branĉon de la disbranĉita enfluejo. Baldaŭ la floso haltis — la branĉo estis surŝutita de sablo. La amikoj eliris sur la krutan bordon, implikiĝante en alta herbo. Ili transgrimpis montetan ĉenon; sufokiĝante pro emocio, haste leviĝis sur ĉebordan sablomonteton kaj rigidiĝis, ne kapablaj paroli kaj spiri.
Ilin ebriigis senfineco de la oceana vasto, mallaŭta plaŭdado de ondoj afekciis, kiel tondro. Kavi kaj Pandiono staris ĝis la brusto en herbo. Alte super iliaj kapoj balanciĝis plumecaj pintoj de palmoj. Rando de verda piedo de montetoj ĉe la strio de ĉeborda sablo, brulanta sub sunaj radioj, ŝajnis preskaŭ nigra. La oran sablon kadris moviĝanta arĝenta rubando de ŝaŭmo, post kiu balanciĝis diafanaj verdaj ondoj. Ankoraŭ pli malproksime rekta streko signis la limon de ĉebordaj rifoj. Ĝi ŝajnis blindige blanka sur fono de profunda bluo de la malfermita oceano. Laŭ la ĉielo malrapide naĝis malpezaj lanugaj flokoj de maloftaj nubetoj. Ĉe la bordo super la sablo staris, kliniĝinte, kvin palmoj. Iliaj longaj folioj jen larĝe etendiĝadis en la aero, jen fleksiĝadis sub blovoj de vento, kiel flugiloj de ŝvebantaj super la bordo hirtaj birdoj kun malhel-brunaj kaj orecaj plumoj. La palmaj folioj, kvazaŭ gisitaj el bronzo, estis ŝirmantaj la brilantan vaston de la oceano. Iliaj akraj randoj brileradis per bordero de brilanta fajro — tiel forte trairadis tra ili la potenca suno. Humida vento portis odoron de mara salo. Varmaj strioj de vento disfluadis laŭ la vizaĝo kaj la nuda brusto de Pandiono, kvazaŭ strebante en lian brakumon post longa diseco.
210
Tiu ŝelo redonas forton al maljunuloj, gajigas prematojn, vigligas malfortiĝintojn — ŝelo de arbo johimbo, el familio rubiacoj, al kiuj apartenas ankaŭ kinkono kaj kafarbo.