La etrusko kaj la heleno malrapide malleviĝis sur la sablon, malvarmetan, densan kaj glatan, kiel planko de gepatra hejmo.
Ripozinte, ili ĵetis sin en karesan balanciĝon de ondoj. La maro akceptis ilin, salutante per facilaj puŝoj. Pandiono kaj Kavi ĝuis odoron de salaj gutoj, tratranĉante per la manoj brilantajn eĝojn, ĝis iliaj saniĝantaj vundoj komencis bruli pro mara akvo. Tiam la du amikoj eliris sur la sablon, delicante kontemplon de la oceana foro. Ĝi sterniĝis antaŭ ili kiel blua ponto, ie tie, malproksime, kuniĝanta kun akvoj de la hejma maro; samaj ondoj estis ruliĝantaj nun sur la blankajn rokojn de la bordoj de Eniado, sur la flavajn krutaĵojn de la patrujo de Kavi.
La juna heleno sentis, kiel larmoj de ĝoja emocio priverŝas liajn okulojn; li ne pensis nun pri grandega distanco, plu staranta inter li kaj la patrujo. Ĉi tie estis maro, kaj trans la maro atendis lin Tessa, atendis ĉio hejma kaj tenera, forlasita kaj forŝirmita de jaroj da severaj travivaĵoj, de sennombraj suferoj de la malfacila vojo.
Per la vizaĝoj al la maro staris la etrusko kaj la heleno sur la mallarĝa strio de la bordo. Kaj malantaŭ ili altis potencaj montoj sub kovrilo de minacaj arbaroj — la rando de la fremda tero, kiu tiom longe tenis ilin kaptitaj en bruligantaj dezertoj, stepoj, sekaj altebenaĵoj, humidaj kaj malhelaj densejoj, de la tero, kiu prenis de ili jarojn da vivo — ĉion, kio povus esti donita al proksimuloj. Por liberiĝo necesis jaroj da heroa lukto, senekzemplaj penoj. Ĉio ĉi, oferita al la patrujo, donus respekton kaj gloron.
Kavi metis la pezajn manojn sur la ŝultrojn de Pandiono.
— Nia sorto nun estas en niaj propraj manoj, Pandiono! — ekkriis la etrusko. Pasia fajro brulis en liaj ordinare mornaj malhelaj okuloj. — Ni estas duope: ĉu ni ne atingos la Verdan maron, post kiam ni trabatiĝis al la bordo de la Granda Arko? Ne, ni revenos, ni estos apogo por niaj kamaradoj libianoj, ne lertaj en marnavigado…
Pandiono silente kapjesis. Antaŭ la vizaĝo de la maro li sentis neŝanceleblan certecon pri siaj fortoj.
La voĉo de Kidogo aŭdiĝis super la bordo. La maltrankviligita negro kun amaso da siaj ekscititaj parencoj kaj kamaradoj laŭ la vojaĝo estis serĉanta la kaŝiĝintajn amikojn. Pandionon kaj Kavi-n oni kondukis reen al la rivero, transportis sur la alian bordon, kaj tie jam ilin atendis kelkaj bovoj por transportado de vunditoj, de ŝarĝo kaj de armilaro.
Malgranda vojo restis por la vojaĝantoj. La promeso de Kidogo, donita sub arboj sur la bordo de Nilo, apud la mortantaj kamaradoj post la terura batalo kontraŭ rinocero, plenumiĝis. Ĉiuj dek naŭ ekssklavoj trovis afablan azilon kaj ripozon en la grandega vilaĝo proksime de la maro, sur bordo de granda, plenakva rivero, kiu fluis apud tiu, laŭ kiu ili alnavigis, adiaŭinte al la elefantaj regantoj.
Sed speciale ĝoja por Pandiono kaj Kavi estis informo pri tio, ke en la pasinta jaro, post dudekjara paŭzo, ĉi tien alnavigis filoj de vento. Tiel la samgentanoj de Kidogo nomis marajn homojn, delonge venantajn al la bordoj de la Suda Korno el la nordo por akiri eburon, oron, sanigajn vegetaĵojn kaj bestajn felojn. La indiĝenoj diris, ke laŭ ekstera aspekto la filoj de vento similas al la etrusko kaj la heleno, sed nur ilia haŭto estas pli malhela kaj la haroj estas pli krispaj. En la pasinta jaro venis kvar nigraj ŝipoj, ripetintaj vojojn de la patroj. La filoj de vento promesis veni ree, tuj kiam finiĝos la tempo de tempestoj en la Maro de Nebuloj. Laŭ kalkuloj de spertuloj, ĝis la veno de la ŝipoj restis ĉirkaŭ tri monatoj. Konstruado de propra ŝipo postulus plian tempon, ne parolante eĉ pri tio, ke la estonta vojo estis tute nekonata. Pandionon kaj Kavi-n maltrankviligis la penso, ĉu la maraj homoj prenos ilin sur la ŝipojn kune kun la dek kamaradoj, sed Kidogo, palpebrumante kaj mistere subridante, kredigis, ke li aranĝos tion.
Restis nur atendi, suferante pro nescio. La filoj de vento povis denove ne aperi ankoraŭ dum dudek jaroj. La etrusko kaj la heleno trankviligis sin per tio, ke, se la ŝipoj ne venos en la difinita tempo, ili komencos konstrui propran ŝipon.
La reveno de Kidogo estis la evento, kiun oni brue festis. Pandiono laciĝis pro festenoj. Al li tedis laŭdoj de lia heroeco, li laciĝis ripetadi rakontojn pri la gepatra lando, pri la travivitaj aventuroj.
Iel mem okazis, ke Kidogo, ĉiam ĉirkaŭita de parencoj kaj samgentanoj, absorbita de admiro de virinoj, iel malproksimiĝis de Pandiono kaj Kavi. La amikoj komencis intervidiĝi malpli ofte, ol en la ŝene kaj en la longa vojo tra Afriko. Kidogo iris en la vivo jam laŭ sia propra vojo, ne koincidanta kun la vojo de siaj amikoj. Ĉiuj kamaradoj de Kidogo laŭ la vojaĝo el triboj, parencaj al li, rapide disiris diversloken. Restis nur la etrusko, la heleno kaj la dek libianoj, kiuj opiniis, ke de Pandiono kaj Kavi dependas ilia reveno en la patrujon.
Ĉiuj dek du fremdlandanoj ekloĝis en vasta domo el malmola griz-verda argilo, sekigita sub la suno. Kidogo insistis, ke Kavi kaj Pandiono loĝu en bela kupolsimila kabano, kiu staris apud lia domo. Post longaj jaroj da vagado Pandiono povis ree ripozi sur propra kuŝejo. Ĉi tiu popolo ne havis la moron dormi sur la planko, sur feloj aŭ sur amasoj da herbo. La samgentanoj de Kidogo faradis lignajn kadrojn sur piedoj, ĉirkaŭplektitajn per reto el risortaj tigoj, karesantajn la korpon kaj speciale agrablajn por la malsana kruro de Pandiono.
La heleno nun havis multe da libera tempo, kaj li dediĉis ĝin al promenoj al la maro, kie li longe sidadis sola aŭ kun Kavi, aŭskultante egalmezuran murmuradon de ondoj. Pandiono sentis malklaran maltrankvilon. Lia nefrakasebla sano cedis al malfacilaĵoj de la vojo en nekutime varmega klimato.
Pandiono forte ŝanĝiĝis kaj mem konsciis tion. Iam, inspirita de la juneco kaj la amo, li sukcesis forlasi sian amatinon, la hejmon kaj la patrujon, strebante konatiĝi kun antikva arto, ekvidi aliajn landojn, ekkoni la vivon.
Nun li konis amaran sopiron, li ekkonis senĝojan kapton, premon de malespero, stultigantan, pezan laboron de sklavo. Kaj Pandiono kun maltrankvilo demandadis sin, ĉu ne foriris de li la forto de krea inspiro, ĉu kapablas li iĝi artisto. Samtempe Pandiono sentis: li spertis kaj vidis tiel multe, ke tio ne pasis senspure, riĉigis lin per granda vivsperto, per vico da neforgeseblaj impresoj. La severa vero de la vivo plenigis per malgajo lian animon, sed Pandiono ekkonis nun amikecon kaj kamaradecon, forton de frata helpo, unuiĝon kun homoj de fremdaj gentoj. Same firme, kiel tion, ke post tago venas nokto, li sciis, ke diversaj popoloj, disĵetitaj laŭ teraj vastaĵoj, esence, estas unu homa familio, disigita nur de malfacileco de vojoj, de diversaj lingvoj kaj kredoj. La plej bonaj homoj en tuta tiu amaso ĉiam iĝadis similaj kaj kompreneblaj al li laŭ siaj streboj.
Pandiono ŝatis pririgardadi sian lancon — la donacon de la patro de por eterne perdita Iruma, kiun li traportis tra arbaroj kaj stepoj, kiu plurfoje savis lin el morta danĝero. Ĝi ŝajnis al li simbolo de vira heroeco, garantio de homa sentimeco en lukto kun la naturo, totale reganta en la varmegaj vastaĵoj de Afriko. La juna heleno singarde karesadis la longan klingon, antaŭ ol surmeti sur ĝin la tegaĵon, kudritan de la manoj de Iruma. Tiu leda peco kun bunta ornamaĵo el lano estis ĉio, kio restis ĉe li por memoro pri la kara, fora kaj karesa junulino, kiun li renkontis sur la longa vojo al la patrujo. Eble, tiun tegaĵon Iruma faris por li, revante pri li… Sed ne indas pensi pri tio. La sorto senkompate disigis ilin, alie ne povis esti… Sed la koro doloras, ĝi ne obeas al la racio… Pandiono turnadis sin al la malhelaj montoj, ŝirmantaj la pasitajn de li landojn disde la vizaĝo de la oceano. Vico da tagoj de la senfina vojaĝo malrapide pasadis antaŭ li…