Li vidis la junulinon ĉe la trunko de la arbo kun floroj, kiel ruĝaj torĉoj… La koro de Pandiono komencadis ofte bati. Li klare imagadis brilon de ŝia haŭto, malhela kaj delikata, ŝiajn ruzetajn okulojn, plenajn je flagranta fajro… La ronda vizaĝeto de Iruma kun rideto, kun facila kaj varmega spirado alproksimiĝadis al lia vizaĝo; li aŭdis ŝian voĉon…
Iom post iom Pandiono konatiĝis kun vivo de la gaja kaj bonanima popolo de Kidogo. Altaj, kun kupra tono de la nigra haŭto, ĉiuj bonstaturaj, la samgentanoj de Kidogo okupiĝis precipe pri terkultivado. Ili kultivis malaltajn palmojn kun fruktoj, plenaj de oleo[211] kaj ankoraŭ grandegajn herbecajn vegetaĵojn kun gigantaj folioj, ventumile disirantaj el faskoj de molaj tigoj[212]. Tiuj vegetaĵoj estis donantaj pezajn grapolojn da longaj flavaj, serpe fleksitaj fruktoj kun delikata kaj aroma dolĉa enhavo. La fruktojn oni kolektadis en grandega kvanto, kaj ili konsistigis la ĉefan manĝaĵon de la popolo de Kidogo. Al Pandiono ili tre plaĉis. La fruktojn oni manĝis krudaj, bolkuiritaj aŭ frititaj. La indiĝenoj okupiĝadis ankaŭ pri ĉasado, akirante eburon kaj felojn, kolektadis la sorĉajn kaŝtansimilajn nuksojn, kiuj iam kuracis Pandionon el lia stranga malsano, bredadis kornohavajn brutojn kaj birdojn.
Inter ili estis lertaj metiistoj — konstruistoj, forĝistoj kaj potistoj. Pandiono admiris verkojn de multaj artistoj, ne cedantaj en majstreco al Kidogo.
Grandaj domoj, konstruitaj el ŝtonoj, adoboj aŭ modlitaj tute el malmola argilo, estis ornamitaj per komplika kaj bela arabesko, klare ĉizita sur la muraj surfacoj. Fojfoje la murojn oni ornamadis per koloraj freskoj, rememorigantaj al Pandiono murajn pentraĵojn de antikvaj ruinoj de Kreto. Sur belformaj argilaj vazoj li vidis fajnajn pentraĵojn, plenumitajn kun delikata gusto. Multaj lignaj farbitaj statuoj renkonteblis en grandaj konstruaĵoj por publikaj kunvenoj kaj en domoj de estroj. Skulptaj bildoj de homoj kaj bestoj ravis Pandionon per ĝusteco de transdonita impreso, per sukcese kaptitaj karakteraj trajtoj.
Sed, laŭ opinio de Pandiono, al la skulptarto de la popolo de Kidogo mankis profunda kompreno de formo. Ĝi malestis ankaŭ ĉe majstroj de Aegyptos. Skulptaĵoj de Ta-Kem estis rigidiĝintaj en senvivaj, senmovaj pozoj, malgraŭ ellaborita dum jarcentoj fajneco de plenumo kaj delikateco de ornamo. La skulptistoj de la popolo de Kidogo, male, kreadis akran impreson de vivo, sed nur en iuj apartaj, intence emfazitaj detaloj. Kaj la juna heleno, pensante pri verkoj de indiĝenoj, komencis malklare senti, ke la vojo al perfekteco de skulptaĵo devas esti ia tute nova — ne en blinda peno transdoni la naturon kaj ne en penoj reflekti apartajn impresojn.
La popolo de Kidogo ŝatis muzikon, ludis sur komplikaj instrumentoj el longaj vicoj de lignaj tabuletoj, kunigitaj kun oblongaj malplenaj kukurboj. Kelkaj malgajaj, vaste kaj milde disverŝiĝantaj kantoj emociis Pandionon, rememorigante al li kantojn de la patrujo…
La etrusko sidis ĉe estingiĝinta fajrujo apud la kabano, maĉis vigligantajn foliojn[213] kaj penseme skuetadis per bastoneto varmegan cindron, en kiu estis bakataj la flavaj fruktoj. Kavi ellernis prepari el la flavaj fruktoj farunon por flanoj.
Pandiono eliris el la kabano, alsidiĝis al la amiko.
Milda vespera lumo kuŝiĝis sur polvajn padojn, estingiĝis en senmovaj branĉoj de ombraj arboj.
— Enigma estas por mi tiu ĉi popolo, — penseme ekparolis la etrusko, kraĉante flanken la pikantan sukon. — Ĉi tie estas granda sekreto, kaj mi ne povas ĝin kompreni.
— Kia sekreto? — distrite demandis Pandiono.
— La sekreto de simileco de tiu ĉi popolo kun la mia. Ĉu vi ne rimarkis?
— Ne rimarkis, — konfesis la heleno. — Tiuj homoj tute ne similas al vi…
— Mi diris ne pri ekstera simileco, vi ne komprenis. Iliaj konstruaĵoj estas preskaŭ samaj, kiel de mia popolo, ilia supera dio estas dio de fulmo, kiel ĉe ni, ja ankaŭ ĉe vi same! Kantoj de la popolo de Kidogo rememorigas al mi tiujn, kiujn mi mem kantis en la juneco… Kiel tio povas esti? Kion ni havas komunan kun la nigrahaŭta popolo, loĝanta tiel malproksime en la varmega sudo? Aŭ iam iliaj kaj miaj prauloj loĝis najbare?
Pandiono intencis respondi, ke lin delonge interesis penso pri parenceco de popoloj de Afriko kun loĝantoj de la Granda Verda maro, sed tiam lian atenton altiris preterpasanta virino. Li rimarkis ŝin jam en la unuaj tagoj de veno en la urbon de Kidogo, sed ekde tiam ial ne renkontis ŝin. Ŝi estis edzino de unu el parencoj de Kidogo, kaj ŝia nomo estis Njora. Njora distingiĝis per sia belo eĉ inter siaj belaj samgentaninoj. Nun ŝi malrapide iris pretere kun digno, kiu distingigas virinojn, konsciantajn sian belon. La juna heleno kun admiro rigardis ŝin… Soifo de kreado subite ekbrulis en li kun antaŭa forto.
Peco de verd-blua ŝtofo strikte ĉirkaŭvolvis la femurojn de Njora. Fadeno da bluaj bidoj, pezaj korsimilaj orelringoj kaj mallarĝa ora drato sur la maldekstra manradiko konsistigis la tutan veston de la juna virino. La grandaj okuloj trankvile rigardis el sub la densaj okulharoj. La mallongaj haroj, kolektitaj sur la verto kaj komplike interplektitaj, estis plilongigantaj la kapon. La vangostoj elstaris sub la okuloj per rondaj montetoj, kiel ĉe sanaj kaj bone manĝantaj helenaj infanoj.
La glata nigra haŭto, tiel elasta, ke la korpo ŝajnis fera, brilis sub sunaj radioj, kaj ĝia kupra tono ricevis oran nuancon. La longa kolo estis iomete klinita antaŭen kaj fiere subtenis la kapon.
La alta, fleksiĝema korpo estis senriproĉa laŭ siaj linioj, laŭ neordinara glateco kaj modereco de moviĝoj.
Al Pandiono ŝajnis, ke en la aspekto de Njora antaŭ li aperis unu el tri Haritoj[214] — diinoj, kiuj, laŭ lia kredo, vivigadis belon kaj donadis al ĝi nevenkeblan altiremon.
La bastoneto de la etrusko subite frapis la kapon de Pandiono.
— Kial vi ne kuris post ŝi? — kun ŝerca domaĝo demandis la etrusko. — Vi, helenoj, pretas admiri ĉiun virinon…
Pandiono rigardis al sia amiko sen kolero, sed tiel, kvazaŭ ekvidis lin unuafoje, kaj impete brakumis la etruskon.
— Aŭskultu, Kavi, vi ne ŝatas paroli pri via vivo… Ĉu vin mem tute ne emocias virinoj? Ĉu vi ne sentas, kiel ili estas belegaj? Ĉu por vi ili ne estas parto de ĉio ĉi, — Pandiono ĉirkaŭskribis per la mano cirklon, — de la maro, la suno, la belega mondo?
— Ne, kiam mi vidas ion belan, mi deziras ĝin manĝi! — ekridis la etrusko. — Mi ŝercas, — daŭrigis li serioze. — Memoru, ke mi estas duoble pli aĝa ol vi kaj malantaŭ la hela flanko de la mondo por mi pli videbla estas la alia — la malhela, abomena. Vi jam forgesis pri Ta-Kem, — Kavi movis la fingrojn laŭ la ruĝa stampo sur la ŝultro de Pandiono, — sed mi nenion forgesas. Sed mi envias al vi: vi kreos belon, dum mi povas nur detrui en lukto kontraŭ malhelaj fortoj. — Kavi silentis iom kaj per tremerinta voĉo finis: — Vi malmulte pensas pri viaj proksimuloj tie, en la patrujo… Mi tiom da jaroj ne vidis miajn infanojn, mi ne scias eĉ, ĉu ili estas vivaj, ĉu ekzistas tuta mia gento. Kiu scias, kio okazas tie, inter malamikaj triboj…
La sopiro, eksoninta en la tono de la ĉiam diskreta etrusko, plenigis Pandionon per kunsento. Sed kiel li povis konsoli la amikon? La vortoj de la etrusko samtempe dolore pikis lin: «Vi malmulte pensas pri viaj proksimuloj tie, en la patrujo…» Se Kavi povis diri al li tiel… Ne, ĉu malmulte signifis por li Tessa, la avo, Agenoro? Sed tiam li devus iĝi simila al morna Kavi, tiam li ne ensorbus en sin grandan diversecon de la vivo — kiel lernus li kompreni la belon?.. Pandiono implikiĝis en kontraŭdiroj kaj ne povis kompreni sin mem. Li ekstaris kaj proponis al la etrusko iri por bani sin. Tiu konsentis, kaj ambaŭ amikoj direktis sin trans la montetojn, post kiuj je kvin mil ulnoj for de la vilaĝo plaŭdis la oceano.
212
grandegajn herbecajn vegetaĵojn kun gigantaj folioj, ventumile disirantaj el faskoj de molaj tigoj — bananujoj.
213
vigligantajn foliojn — folioj de sterkuliacoj aŭ de tabako kaj aliaj vegetaĵoj, enhavantaj ekscitantajn substancojn.
214
Haritoj — Haritoj, poste Gracioj — diinoj de virina ĉarmo kaj belo ĉe helenoj. Da Haritoj estis tri.