Kelkajn tagojn antaŭ tio Kidogo kolektis junajn virojn kaj junulojn de la tribo. La negro diris al siaj samgentanoj, ke, krom lancoj kaj pecoj da ŝtofo sur la femuroj, liaj kamaradoj, atendantaj la ŝipojn, nenion posedas, kaj la filoj de vento ne prenos ilin sur la ŝipojn sen pago.
— Se ĉiu el vi, — diris Kidogo, — konsentos helpi per la plej malgranda, tiam la fremdlandaj amikoj povos reveni hejmen. Ili helpis al mi liberiĝi el sklaveco kaj ree ekvidi vin ĉiujn.
Vigligita per ĉies konsento, Kidogo proponis iri kun li sur la orportan altebenaĵon, kaj por tiuj, kiuj ne povos — oferi eburon aŭ nuksojn, ledon aŭ trunkon de valora arbo.
En la sekva tago Kidogo deklaris al la amikoj, ke li iras al ĉaso, kaj rifuzis preni ilin kun si, persvadante ŝpari fortojn por la estonta vojo.
La vojaĝaj kamaradoj de Kidogo ne eksciis pri la veraj celoj de la entrepreno. Kvankam pensoj pri pago pro veturo plurfoje maltrankviligis ilin, ili esperis, ke la misteraj filoj de vento prenos ilin kiel remistojn. Pandiono ankoraŭ sekrete intencis uzi la ŝtonojn de la sudo — la donacon de la maljuna tribestro. Kavi, same nenion dirante al Kidogo, du tagojn post la foriro de la nigrahaŭta amiko kolektis la libianojn kaj ekiris supren laŭ la rivero, esperante trovi nemalproksime nigran lignon[215], haki kelkajn trunkojn kaj flosigi ĝis la vilaĝo la pezajn, dronantajn en akvo trabojn sur flosoj el malpeza ligno.
Pandiono plu lamis, kaj Kavi lasis lin en la vilaĝo, malgraŭ protestoj. Pandiono koleris: jam duan fojon la kamaradoj estis lasantaj lin sola, kiel tiam, dum la ĉaso al ĝirafoj. Kavi, orgojle elstariginte la barbon, deklaris, ke tiam li ne perdis la tempon vane kaj nun ree povas ripeti la samon. Mutiĝinta pro furiozo, la juna heleno impetis for kun ofendo en la koro. La etrusko atingis lin kaj, frapante laŭ la dorso, petis pardonon, sed insistis, persvadante la amikon pri neceso tute saniĝi.
Finfine Pandiono konsentis, kun amareco sentante sin kompatinda kriplulo, kaj haste kaŝiĝis en la kabano, por ne ĉeesti la foriron de siaj sanaj kamaradoj.
Restinte sola, Pandiono eĉ pli akre eksentis neceson elprovi siajn fortojn post la sukcesa sperto kun la statuo de la elefanta instruisto. Dum la lastaj jaroj li vidis tiom da mortoj kaj detruoj, ke ne deziris okupiĝi pri malfortika argilo, strebante krei verkon el firma materialo. Tian materialon Pandiono ne havis. Eĉ se ĝi trafus en liajn manojn, tutegale mankis necesaj instrumentoj por prilaboro.
Pandiono ofte kontempladis la ŝtonon de Jaĥmos, kiu finfine venigis lin al la maro, kiel naive kredis Kidogo, ema agnoski potencon de sorĉaj aĵoj.
La diafana klareco de la firma ŝtono pensigis Pandionon elĉizi intajlon. Tamen, la ŝtono estis pli malmola ol tiuj, kiujn oni uzis por tio en Helenujo. Oni tie prilaboradis ilin per smirgo el la insulo Nakso[216]. Subite la heleno rememoris, ke li, se kredi al la maljuna tribestro de la elefantaj regantoj, havis ŝtonojn, per malmoleco superantajn ĉiujn aĵojn de la mondo.
Pandiono elprenis la plej malgrandan el la donacitaj al li ŝtonoj de la sudo kaj singarde movis la akran eĝon laŭ la rando de la blu-verda kristalo. Sur la necedema glata surfaco restis blanka streko. La juna heleno premis pli. La ŝtono tratranĉis profundan kanelon, kvazaŭ ĉizilo el nigra bronzo sur peco de mola marmoro. La neordinara forto de la diafanaj ŝtonoj de la sudo vere superis ĉion, ĝis nun konatan de Pandiono. En liaj manoj estis sorĉaj ĉiziloj, farantaj la taskon facila.
Pandiono dispecetigis la malgrandan ŝtonon, skrupule kolektis ĉiujn akrajn rompopecojn kaj enigis ilin helpe de malmola rezino en lignajn bastonetojn. Nun li havis dekon da ĉiziloj de malsama dikeco — kaj por kruda prilaboro, kaj por la plej maldikaj strekoj. Kion do montros li sur la belega blu-verda kristalo, akirita de Jaĥmos en ruinoj de miljara templo kaj alportita sendifekta al la maro, kies simbolo ĝi tiel longe servis en la sufoka kaptiteco de la tero? Malklaraj bildoj estis flugantaj en la kapo de Pandiono.
La juna heleno foriris el la vilaĝo kaj vagis en soleco, ĝis trafis al la maro. Li longe sidis sur ŝtono, jen celante rigardon malproksimen, jen observante maldikan tavolon de diafana akvo, alkurantan al liaj piedoj. Venis vespero, mallonga krepusko neniigis brilon de la maro, moviĝo de ondoj iĝis nerimarkebla. Ĉiam pli netravidebla iĝadis la velure nigra nokto, sed samtempe en la ĉielo ekbriladis ĉiam pli da helaj steloj, kaj ree la ĉielaj fajretoj, ekbalanciĝinte en ondoj, vigligis la rigidiĝintan maron. Levinte la kapon al la ĉielo, la juna heleno estis kaptanta konturojn de nekonataj stelfiguroj. La arko de la Lakta Vojo estis trairanta per sama, kiel en la patrujo, arĝenta ponto tra la tuta firmamento, sed ĝi estis pli mallarĝa. Unu ĝia fino estis profunde dissplitita kaj disigita je apartaj makuloj inter larĝaj malhelaj strioj. Flanke kaj sube brulis per blu-blanka lumo du nebulaj stelaj nuboj[217]. Apud ili klare distingiĝis granda nepenetreble nigra makulo de pirsimila formo, kvazaŭ peco da karbo ŝirmis en tiu ĉi loko ĉiujn stelojn[218]. Nenion similan vidis Pandiono en la hejma ĉielo de la nordo. La kontrasto inter la nigra makulo kaj la blankaj nuboj subite afekciis lin. La juna heleno ekvidis en ĝi subite la esencon mem de la suda lando. Nigro kaj blanko en tuta rekteco kaj klara krudeco de tiu kombino — jen kio konsistigis la animon de Afriko, ĝian vizaĝon, tian, kia Pandiono nun eksentis ĝin. Nigraj kaj blankaj strioj de la neordinaraj ĉevaloj, la nigra haŭto de la indiĝenoj, kolorigita per blanka farbo kaj kontrastiganta blankajn dentojn kaj okulblankaĵojn, artaĵoj el nigra kaj perle blanka ligno, nigraj kaj blankaj kolonoj de arbaj trunkoj en arbaroj, lumo de stepoj kaj mallumo de arbaraj densejoj, nigraj rokoj kun blankaj strioj de kvarco kaj multe da samo traflugis antaŭ la okuloj de Pandiono.
Tute alia afero estis en la patrujo — sur malriĉaj kaj ŝtonaj bordoj de la Verda maro. La rivero de la vivo tie ne ruliĝis per furioza torento, ne kunpuŝiĝadis tiel malkaŝe la nigraj kaj la blankaj ĝiaj flankoj.
Pandiono ekstaris. La neĉirkaŭprenebla oceano, sur kies transa flanko estis lia Eniado, apartigis la junan helenon disde Afriko. Malantaŭe restis la lando, en la animo jam forlasita de li, morne ŝirmiĝinta per noktaj ombroj de montoj. Antaŭe laŭ ondoj transkuradis reflektoj de stelaj fajroj, kaj la maro estis kuniĝanta tie, norde, kun la gepatra Eniado, kaj Tessa estis sur ĝia bordo. Pro reveno al la patrujo, por Tessa li luktis kaj iris tra sango, sabloj, varmego kaj mallumo, tra senfinaj danĝeroj de bestoj kaj homoj.
Tessa, malproksima, amata kaj neatingebla, iĝis tute kiel tiuj nebulaj steloj super la maro, kie la norda «Ĉerpilo» mergiĝis per la rando trans la horizonton.
Kaj tiam venis la decido: li kreos sur la ŝtono — la firma simbolo de maro — Tessa-n, starantan sur bordo.
Pandiono kun furiozo kunpremis en la fortaj fingroj ĉizilon, kaj la firma bastoneto rompiĝis. Jam dum kelkaj tagoj li kliniĝadis super la ŝtono de Jaĥmos kun batanta koro, bridante per la volo la krean malpaciencon, jen certe desegnante longajn liniojn, jen kun senfina singardemo detranĉante malgrandegajn grajnetojn. La bildo iĝadis ĉiam pli klara. Kun la kapo de Tessa li sukcesis — en ĝia fiera turniĝo li vidis ĝin eĉ nun tute klare, same kiel en la adiaŭa horo sur la bordo de la Aĥeloa kabo. Li entranĉis ĝin en la diafanan profundon de la ŝtono, kaj nun ĝi elstaris per malbrila bluo sur la spegule glata surfaco. Haraj bukloj per facilaj, liberaj strekoj kuŝiĝis sur la rondan ŝultron, skizitan per klara arko, sed plue… plue Pandiono neatendite perdis la tutan vervon de sia inspiro. La juna artisto, kiel neniam certa pri si, tuj desegnis per profunda kanelo la maldikan konturon de la korpo de la junulino, kaj preciza fajneco de la linioj konfirmis sukceson de lia laboro. Pandiono fajlis la ĉirkaŭantan surfacon, por emfazi la figuron. Tiam li subite komprenis, ke li montris tute ne Tessa-n. En linioj de la femuroj, la genuoj kaj la brusto elstaris kaj ekvivis la korpo de Iruma, kaj apartaj strekoj, sendube, apartenis al la lasta impreso de la belo de Njora. La figuro de Tessa ne estis korpo de helena junulino — Pandiono kreis abstraktan bildon, en kiu reflektiĝis belo de afrikaj virinoj. Sed Pandiono deziris fari alion — montri vivan kaj amatan Tessa-n. Streĉante la memoron, li penis deŝiri tavolon da impresoj de la lastaj jaroj, ĝis konvinkiĝis, ke la novaj impresoj iĝis eĉ pli klaraj.
215
nigran lignon — nigran lignon donas diversaj specoj de afrikaj arboj, precipe el familio ebonacoj; ankaŭ dalbergio el familio fabacoj.
216
la insulo Nakso — la plej granda insulo en la grupo de Cikladoj, sude de la Egea maro.
217
du nebulaj stelaj nuboj — la Magelanaj nuboj, la Granda kaj la Malgranda, — grandaj stelamasoj kaj nebulozoj en la ĉielo de la suda hemisfero.
218
kvazaŭ peco da karbo ŝirmis en tiu ĉi loko ĉiujn stelojn — Karbosako, nigra amaso da maldiafana substanco en la ĉielo de la suda hemisfero.