Выбрать главу

Baldaŭ Pandiono komprenis, ke li ree ne sukcesas pri transdono de vivo. Dum la figureto estis nur skizita, la facilaj linioj vivis. Kiam la artisto penis fari la platan bildon elstaranta, tuj la viva korpo ŝtoniĝis, iĝis malvarma kaj rigida. Jes, li ne komprenis la sekreton de la arto. Kaj tiu ĉi lia verko ne estos viva! Li ne sukcesos plenumi la intencon! Rompinte la ĉizilon pro emocio, Pandiono prenis la ŝtonon kaj komencis pririgardi ĝin el distanco de etendita mano. Jes, li ne povas krei bildon de Tessa, kaj la belega intajlo ne estos finita.

Tra la diafana ŝtono penetris radioj de la suno, plenigante ĝin per oreca tono de la hejma maro. Pandiono lasis netuŝita la glatan kampon de la granda edro de la kristalo kaj ĉizis la figuron de la junulino dekstre, ĉe la rando mem. En la ŝtono, kiel sur bordo de maro, staris junulino kun vizaĝo de Tessa, sed ŝi ne estis Tessa. La inspiro, kun kiu laboris Pandiono pri la ŝtono ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro, kun malpacienco atendante ĉiun sekvan tagon, forlasis lin. Pandiono kaŝis la ŝtonon, kolektis la ĉizilojn kaj malfleksis la dolorantan dorson. La malfeliĉon de malvenko faciligis la konscio, ke li tamen povas krei belon… sed ĝi estis mizera kompare kun la viva!

Absorbita de la laboro, Pandiono ĉesis atendi revenon de la kamaradoj kaj nur nun rememoris pri ili. Kvazaŭ responde al la pensoj de Pandiono al li alkuris knabo.

— La densbarbulo alveturis, li vokas vin al la rivero! — sciigis la sendito de Kavi, fiera pri la komisio.

Tio, ke la etrusko restis sur la rivero kaj vokis lin tien, maltrankviligis Pandionon. Li hastis al la bordo laŭ pado, sinuanta inter dornaj arbustoj. De malproksime li rimarkis sur sabla deklivo grupon de la kamaradoj, kiuj staris ringe ĉirkaŭ ligaĵo de kanaj tigoj. Sur la kano sterniĝis homa korpo. Pandiono mallerte ekkuris, penante ne surpaŝi la ankoraŭ malfortan kruron, kaj eniris en la silentan rondon de la vojaĝaj kamaradoj. Li rekonis en la kuŝanto junan libianon Takel-on, la partopreninton de la fuĝo tra dezerto. La juna heleno ekstaris sur la genuojn super la korpo de la kamarado. Antaŭ la okuloj de Pandiono aperis la sufoka fendo inter deklivoj de sablaj montoj, kie li trenis sin, duonmorta pro soifo. Takel estis inter tiuj, kiuj, gvidataj de mortinta Aĥmi, alportis renkonten al li akvon el la fonto. Nur antaŭ la kadavro de Takel al Pandiono iĝis klare, kiel kara kaj proksima estas ĉiu el la kamaradoj laŭ la ribelo kaj la vojaĝo. Li parenciĝis kun ili kaj ne povis imagi sian ekziston aparte de ili. Pandiono povis dum semajnoj ne komunikiĝi kun la kamaradoj, kiam sciis, ke ili estas proksime en trankvilo kaj sekureco kaj okupiĝas pri siaj aferoj, sed nun la perdo ŝokis lin. Ne leviĝante de sur la genuoj, li ĵetis al la etrusko demandan rigardon.

— Takel-on mordis serpento en densejo, — malgaje diris Kavi, — kie ni vagis, serĉante nigran lignon. Ni ne konis kuracilon… — La etrusko peze suspiris. — Ni lasis ĉion kaj alnavigis ĉi tien. Kiam ni elportis lin sur la bordon, Takel jam estis mortanta. Mi vokis vin por adiaŭi al li… Malfrue… — Kavi ne findiris, kunpremante la manojn, li mallevis la kapon.

Pandiono ekstaris. La morto de Takel ŝajnis tiel maljusta kaj sensenca: ne en glora milito, ne en batalo kontraŭ besto — ĉi tie, en paca vilaĝo, ĉe la maro, promesanta revenon post ĉiuj gloraj heroaĵoj, faritaj de li, post persista kuraĝo en la longa vojo. Tio estis speciale dolora por la juna heleno. Larmoj nebuligis la okulojn, kaj li, por ekregi sin, celis la rigardon al la rivero. Ĉe flankoj de la sabla malprofundaĵo altis densejoj, barantaj la riveran vastaĵon per verdaj muroj. La bulo de hela sablo situis kvazaŭ en larĝa pordego. Sur arbara rando kreskis blankaj arboj, kurbaj kaj nodecaj, kun etaj folioj. Ĉiuj branĉoj de tiuj arboj estis vestitaj per lanugaj rubandoj de intense ruĝaj floroj[219], kies plataj lanugecaj amasiĝoj ŝajnis strioj el transversaj mallongaj streketoj, surfadenigitaj sur maldikajn tigojn, jen fleksiĝantajn malsupren, jen starantajn rekte supren, al la ĉielo. La floroj estis skarlataj, kaj la blankaj arboj brulis en la verda pordego, kiel sepultaj torĉoj ĉe la pordego de Hadeso[220], kien jam direktis sin la animo de mortinta Takel. Malrapide estis ruliĝanta la malklara stana akvo de la rivero, kovrita de malprofundaĵoj de flavaj sabloj. Centoj da krokodiloj kuŝis sur la sablo. Sur la plej proksima al Pandiono terlango kelkaj grandegaj rampuloj en dormo malfermis siajn larĝajn faŭkojn, kiuj ŝajnis sub la suno nigraj makuloj, borderitaj de blankaj kojnoj de teruraj dentoj. La korpoj de la krokodiloj larĝe disŝoviĝadis sur la sablo, kvazaŭ platigitaj per propra pezo. Laŭlongaj faldoj de skvama haŭto de la ventro estis ĉirkaŭfluantaj la platajn dorsojn, kovritajn de vicoj da pikiloj, pli helaj, ol la nigra-verdaj interspacoj inter ili. La kruroj kun mallerte elturnitaj eksteren artikoj estis malbele disĵetitaj flanken. Fojfoje iu el la rampuloj movetadis la eĝecan voston, puŝante la alian, — tiu, maltrankviligita en dormo, klakfermadis sian faŭkon kun frapo, aŭdiĝanta super la rivero.

La kamaradoj levis la mortinton kaj silente ekportis lin en la vilaĝon sub maltrankvilaj rigardoj de alkurintaj loĝantoj. Pandiono iris malantaŭe, aparte de Kavi. La etrusko opiniis sin kulpa pri la pereo de la libiano, ĉar la ideo pri akirado de nigra ligno estis lia. Kavi paŝis flanke de la malgaja procesio, mordadis la lipojn kaj taŭzadis la barbon.

Pandionon turmentis rimorso: li same sentis sin kulpa. Estis malbone, ke li inspiriĝis pri bildo de la amata junulino, kiam li devus krei verkon por memoro de la batala amikeco de la malsamaj homoj, pasintaj ĉiujn elprovojn, fidelajn antaŭ vizaĝo de morto, malsato kaj soifo, en malgajaj tagoj de la malfacila vojaĝo. «Kiel povis tiu penso ne veni en mian kapon antaŭ ĉio?» — demandadis sin la juna heleno. Ne senkaŭze li malsukcesis — la dioj punis lin pro sendankeco… Do la hodiaŭa malfeliĉo instruu lin vidi pli bone…

Malaltaj lil-grizaj nuboj estis peze surrampantaj sur la firmamenton; kiel grego da bubaloj, amasiĝadis en densan mason. Aŭdiĝis obtuza tondro. Estis proksimiĝanta pluvego, homoj haste entiradis en la kabanojn siajn aĵojn, disĵetitajn ĉirkaŭe.

Apenaŭ Kavi kaj Pandiono sukcesis kaŝiĝi en sia loĝejo, en la ĉielo renversiĝis giganta tasego, muĝo de falanta akvo superis bruon de tondro. La pluvego finiĝis rapide, kiel ĉiam; adstringe odoris vegetaĵoj en la freŝiĝinta, humida aero, malforte lirlis sennombraj rojetoj, defluantaj al la rivero kaj al la maro. Malsekaj arboj obtuze bruis sub vento. Ilia bruo estis severa kaj malgaja, ĝi neniel similis al rapida susurado de foliaro en sekaj, serenaj tagoj. Kavi aŭskultis la voĉon de arboj kaj neatendite diris:

вернуться

219

Ĉiuj branĉoj de tiuj arboj estis vestitaj per lanugaj rubandoj de intense ruĝaj floroj — kombreto.

вернуться

220

Hadeso — subtera regno en la kredo de helenoj, kien trafas animoj de forpasintoj post la morto.