— Mi ne pardonas al mi la morton de Takel. Kulpas mi: ni ekiris sen sperta gvidisto, ni estas fremdaj en tiu ĉi lando, kie senzorgeco signifas pereon. Kaj kio? Ni ne havas nigran lignon, kaj unu el la plej bonaj kamaradoj kuŝas sub ŝtonamaso sur la bordo… Granda estas prezo de mia stulteco… Kaj mi ne kuraĝas nun iri ree. Ni ne havas, per kio ni pagu al la filoj de vento…
Pandiono silente elprenis el sia saketo manplenon da brilantaj ŝtonoj kaj metis ilin antaŭ la etrusko. Kavi aprobe kapjesis, poste subita dubo reflektiĝis sur lia vizaĝo:
— Se ili ne konas prezon de tiuj ŝtonoj, la filoj de vento povas rifuzi preni ilin. Kiu aŭdis pri tiaj ŝtonoj en niaj landoj? Kiu aĉetos ilin kiel juvelaĵojn? Kvankam… — La etrusko enpensiĝis.
Pandiono ektimis. La simpla konjekto de Kavi neniam antaŭe venis en lian kapon. Li preteratentis, ke la ŝtonoj por la okuloj de komercistoj povas esti senvaloraj. Konfuzo kaj timo pri la estonteco tremigis lian manon, etenditan al la ŝtonoj. La etrusko, legante laŭ la vizaĝo la maltrankvilon de la amiko, ekparolis ree:
— Kvankam mi aŭdis iam, ke diafanajn ŝtonojn de speciala malmoleco oni fojfoje alveturigadis sur Kipron kaj en Karion el la malproksima oriento, kaj ili havis tre altan prezon. Eble, la filoj de vento konas ilin?..
En la sekva mateno post la konversacio kun Kavi Pandiono ekiris laŭ pado al la piedo de la montoj, kie kreskis la herbecaj vegetaĵoj kun flavaj fruktoj. Estis proksimiĝanta la tempo de reveno de Kidogo. La amikoj malpacience atendis lin. La etrusko kaj la heleno deziris konsiliĝi kun li, kiel ili akiru ion valoran por la filoj de vento. La duboj de la etrusko detruis la certecon de Pandiono pri valoro de la ŝtonoj de la sudo, kaj nun la juna heleno ne povis trankviliĝi. Nevole Pandiono iradis al la montoj en malklara espero renkonti la taĉmenton de la nigrahaŭta amiko. Krom ĉio, li deziris iom resti sola, por pripensi novan verkon, ĉiam pli klare skiziĝantan en lia kapo. Pandiono sensone paŝis laŭ la firma, dense kompaktigita grundo de la pado. Li ne plu lamis, al li revenis la antaŭa facileco de iro. Renkontataj indiĝenoj, ŝarĝitaj per grapoloj de flavaj fruktoj, amike nudigadis siajn blankajn dentojn aŭ afable svingadis plukitajn foliojn. La pado turniĝis maldekstren. Pandiono iris inter du seninterrompaj muroj da sukoplena verdaĵo, plenigita de ora suna lumo. En ties arda brilo estis glate moviĝanta virino. Pandiono rekonis Njora-n. Ŝi estis elektanta el pendantaj grapoloj plej verdajn fruktojn kaj metanta ilin en altan plektitan korbon. Pandiono depaŝis en ombron de grandegaj folioj; la artista sento forŝovis ĉiujn aliajn pensojn. La juna virino transiradis de unu grapolo al la alia, fleksiĝeme kliniĝante al la korbo, kaj ree levadis sin sur la fingropintojn, tiriĝante per la tuta korpo, kun la manoj, etenditaj al alte pendantaj fruktoj. Oraj sunaj makuloj briletadis sur ŝia glata nigra haŭto, kontrastigita de freŝa kaj hela verdaĵo. Njora facile saltetis kaj, fleksiĝinte tuta, etendis la manojn en densaĵon de veluraj folioj. Absorbiĝinta Pandiono kroĉiĝis al seka tigo — en la profunda silento aŭdiĝis laŭta susuro. La juna virino momente turniĝis kaj rigidiĝis. Njora rekonis Pandionon; ŝia korpo, streĉiĝinta kiel kordo, ree iĝis trankvila, ŝi restarigis la spiradon kaj ridetis al la juna heleno. Sed Pandiono ne rimarkis ĉion ĉi. Krio de admiro elŝiriĝis el lia brusto, la larĝe malfermiĝintaj orecaj okuloj rigardis al Njora, ne vidante ŝin; la buŝo duonmalfermiĝis en malforta rideto. La konfuzita virino depaŝis. La fremdulo subite turniĝis kaj impetis for, ekkriante ion en la lingvo, nekomprenebla por ŝi.
Subite Pandiono faris grandan malkovron. La juna heleno dum tuta tempo senkonscie kaj sencede iris al ĝi, ĉiuj obsedaj pensoj, senfinaj meditoj vagis ĉirkaŭ tiu malkovro. Li ne trovus ĝin, se ne vidus tiel multe, se ne komparadus kaj ne serĉadus palpe propran novan vojon. En la vivaĵo ne povas esti senmoveco! En viva kaj bela korpo neniam estas morta senmoveco, estas nur kvieto, tio estas momento de halto de moviĝo, finiĝinta kaj preta ŝanĝiĝi al alia, kontraŭa. Se kapti tiun momenton kaj reflekti ĝin en senmova ŝtono, tiam la mortaĵo ekvivos.
Jen kion ekvidis Pandiono en Njora, haltinta pro timo, kiam ŝi rigidiĝis, kiel statuo el nigra metalo. La juna heleno soliĝis sur negranda kampeto sub arbo. Se iu rigardus tien, do, sendube, konvinkiĝus pri frenezo de Pandiono: li estis faranta abruptajn movojn, fleksante kaj malfleksante jen brakon, jen kruron, kaj atente observis ilin, kurbiginte la kolon kaj turmente strabante. La juna heleno revenis hejmen nur vespere, ekscitita, kun febra brilo de la okuloj. Li devigis Kavi-n, por grandega miro de la etrusko, stari antaŭ si, iri kaj halti laŭ ordono. La etrusko komence pacience toleris la kapricon de la amiko, finfine tio tedis al li, kaj li, frapinte sin laŭ la frunto, decideme eksidis sur la teron. Sed Pandiono eĉ tiam ne lasis Kavi-n trankvila — li observadis lin, aliradis jen dekstre, jen maldekstre, ĝis la etrusko ekblasfemis kaj, deklarinte, ke Pandiono ekmalsanis per febro, minacis ligi la helenon kaj meti sur la liton.
— Iru al korvoj! — gaje ekkriis Pandiono. — Mi volvos vin ŝraŭbe, kiel kornon de blanka antilopo!
Kavi ankoraŭ ne vidis, ke lia amiko tiel petolis. Li ĝojis pri tio, ĉar delonge rimarkis spiritan prematecon de la juna heleno. Grumblante, la etrusko facile batis Pandionon, kaj tiu, subite humiliĝinte, deklaris, ke estas nekredeble malsata. Ambaŭ amikoj eksidis por vespermanĝi, kaj Pandiono penis klarigi al la etrusko sian grandan malkovron. Malgraŭ la atendo Kavi tre ekinteresiĝis kaj longe pridemandadis Pandionon, penante kompreni la esencon de la malfacilaĵoj, starantaj antaŭ skulptisto ĉe penoj rekrei vivan formon.
La etrusko kaj la heleno sidis ĝis malfrue kaj estis finantaj la konversacion en mallumo.
Subite io ŝirmis brileton de stela lumo en la enira aperturo, kaj la voĉo de Kidogo igis ilin ĝoje tremeri. La negro subite revenis kaj tuj decidis viziti la amikojn. Al la demando, ĉu la ĉaso estis sukcesa, Kidogo respondis nedifinite, pretekstante lacon, kaj promesis morgaŭ montri la trofeojn. Kavi kaj Pandiono rakontis al li pri la morto de Takel kaj pri la ekspedicio de Kavi por nigra ligno. Kidogo terure furioziĝis, kriis pri ofendo de lia gastamo, eĉ nomis la etruskon maljuna hieno. Finfine la negro kvietiĝis: malgajo pri la pereinta kamarado superis la koleron. Tiam la etrusko kaj la heleno rakontis al li pri siaj maltrankviloj pri pago al la filoj de vento kaj petis konsilon. Kidogo rilatis al ilia maltrankvilo kun grandega indiferenteco kaj foriris, ne respondinte iliajn demandojn.
La konsternitaj amikoj decidis, ke la strangan konduton de Kidogo kaŭzis la malgajo pro la pereo de la libiano. Ili ambaŭ longe turniĝadis sur siaj litoj en silenta medito.
Kidogo venis al ili malfrue, kun stampo de ruzo sur la bonanima vizaĝo. Li venigis kun si ĉiujn libianojn kaj tutan amason da junaj viroj. La parencoj de Kidogo palpebrumadis al la nenion komprenantaj fremdlandanoj, laŭte ridegadis, interflustradis kaj interkriadis per pecoj de nekompreneblaj frazoj. Ili aludis al sorĉo, kvazaŭe sciata de ilia popolo, kredigante, ke Kidogo scipovas transformi simplajn bastonojn en nigran lignon kaj eburon, kaj riveran sablon — en oron. Tutan tiun sensencaĵon la fremduloj aŭdadis dum la vojo al la hejmo de la nigra amiko. Kidogo kondukis ilin al negranda tenejo. Ĝi diferencis de aliaj simplaj kabanoj per malpli granda amplekso kaj per ekzisto de pordo, subapogita per grandega ŝtono. Kidogo helpe de kelkaj homoj defaligis la ŝtonon, la junularo ekstaris ĉe ambaŭ flankoj de la malfermiĝinta pordo. Kidogo, fleksiĝinte, eniris en la tenejon kaj permane vokis la kamaradojn post si. Kavi, Pandiono kaj la libianoj, ankoraŭ nenion komprenante, silente staris en mallumo, ĝis iliaj okuloj kutimiĝis al malforta lumo el ringa fendo inter la konusa tegmento kaj la supra rando de la argil-verga muro. Tiam ili ekvidis kelkajn dikajn nigrajn trabojn, amason da elefantaj dentegoj kaj kvin altajn malfermitajn korbojn, ĝissupre plenigitajn per kuracaj nuksoj. Kidogo, atente observante la vizaĝojn de la kamaradoj, laŭte diris: