Выбрать главу

— Ĉio ĉi estas via! Tion kolektis por vi mia popolo por facila kaj feliĉa vojo! La filoj de vento devas preni kun si du dekojn da homoj, sed ne unu kontraŭ tia prezo…

— Via popolo donacas al ni tiom… pro kio?! — ekkriis afekciita Kavi.

— Pro tio, ke vi estas bonaj homoj, kuraĝaj homoj, pro tio, ke vi faris tiom da heroaĵoj, pro tio, ke vi estas miaj amikoj kaj helpis al mi reveni, — penante ŝajni senemocia, nombris Kidogo. — Sed atendu, tio estas ne ĉio!

La negro paŝis flanken, ŝovis la manon inter korbojn kaj eltrenis saketon el firma ledo, grandan je ne malpli ol homa kapo.

— Prenu! — Kidogo etendis la saketon al Kavi.

La etrusko, submetinta la manplatojn, fleksiĝis pro neatendita pezo kaj preskaŭ faligis la sakon. La negro surdige ekridegis kaj ekdancis pro ekstazo. Laŭta, gaja rido de la junularo eĥis al li trans la muroj de la tenejo.

— Kio estas tio? — demandis Kavi, plu alpremante al si la pezan saketon.

— Vi demandas, ho saĝa maljuna batalisto, — gajis Kidogo, — kvazaŭ ne scias, ke en la mondo havas tian pezon nur unu afero!

— Oro! — ekkriis la etrusko en sia lingvo, sed la negro komprenis.

— Jes, oro, — konfirmis li.

— Kie do vi prenis tiom? — enmiksiĝis Pandiono, palpante la dense plenŝtopitan saketon.

— Anstataŭ ĉaso ni iris al la orporta altebenaĵo. Dum ok tagoj ni fosadis tie sablon kaj lavis ĝin en akvo… — La negro silentis iom, poste finis: — La filoj de vento ne ĝisveturigos vin ĝis la patrujoj. Tie, sur via maro, vin ĉiujn atendas malsamaj vojoj, kaj ĉiu povos atingi sian hejmon. Dividu la oron kaj kaŝu bone, tiel, ke ne vidu la filoj de vento dum la vojo.

— Kiu ankoraŭ estis kun vi en tiu «ĉaso»? — rapide demandis la etrusko.

— Jen ili ĉiuj. — La negro almontris la junulojn, amasiĝintajn ĉe la enirejo.

La ĝojaj, ĝislarme kortuŝitaj amikoj ĵetis sin al la negroj kun dankaj vortoj. Kaj tiuj sinĝeneme tretis la lokon kaj iom post iom malaperadis post la domo.

La kamaradoj eliris el la tenejo, fermis la pordon per la ŝtono. Kidogo subite iĝis silentema, lia gajo malaperis. Pandiono altiris al si la nigran amikon, sed tiu liberiĝis el lia brakumo, metis la manojn sur la ŝultrojn de la heleno kaj longe rigardis en liajn orecajn okulojn.

— Kiel mi disiĝu kun vi, Kidogo! — pretervole diris Pandiono.

La fingroj de la negro enpikiĝis en liajn ŝultrojn.

— La dio de fulmo vidas, — kun peno diris Kidogo, — mi fordonus tutan oron de la altebenaĵo, fordonus ĉion, kion mi havas, ĝis lasta lanco, pro tio, ke vi konsentu loĝi kun mi por ĉiam… — La vizaĝo de la negro misformiĝis, li fermis la okulojn per la manoj. — Sed mi eĉ ne petas vin… — La voĉo de Kidogo tremis, rompiĝante. — En la kaptiteco mi eksciis, kio estas la patrujo… Mi komprenas, vi ne povas resti… kaj mi, jen, vidu, mem penas, ke vi forveturu… — La negro subite lasis Pandionon kaj impetis al la domo.

La juna heleno rigardis post la amiko, kaj larmoj nebuligis lian rigardon. La etrusko peze suspiris malantaŭ la dorso de Pandiono.

— Venos tempo — kaj ankaŭ mi kaj vi disiros, — mallaŭte kaj malgaje diris Kavi.

— Mia kaj via hejmoj estas ne tiom malproksimaj, kaj ŝipoj navigas tie ofte, — diris, turninte sin al li, Pandiono. — Sed Kidogo… restos ĉi tie, ĉe la rando de la Ekumeno…

Trankviliĝinte pri la estonteco, Pandiono fordonis sin tutan al kreado. Li hastis — grandeco de la amikeco, ricevita en lukto por libero, inspiris lin kaj urĝis. Li anticipe vidis ĉiujn detalojn de la intajlo.

Tri homoj devis stari brakumiĝinte sur fono de la maro, al kiu ili strebis, de la maro, reveniganta ilin en la patrujon.

Pandiono decidis montri sur la granda plata edro de sia ŝtono la tri amikojn — Kidogon, Kavi-n kaj sin en brilanta, diafana lumo de mara foro, kiun plej bone enkorpigis la blu-verda kristalo.

La juna skulptisto desegnis kelkajn skizojn sur maldikaj platetoj el eburo, kiun uzis virinoj de la tribo por disfrotado de iaj ŝmiraĵoj. La malkovro, farita de li, devigis lin konstante vidi antaŭ la okuloj vivajn korpojn, sed tio ne estis malfacila. La etrusko tutegale ĉiam estis kun li, kaj Kidogo, antaŭsentante proksiman venon de ŝipoj de la filoj de vento, forlasis ĉiujn siajn aferojn kaj estis nedisigebla de la amikoj.

Ofte Pandiono devigadis la etruskon kaj la negron stari antaŭ li brakumiĝinte, kaj tiuj, subridetante, plenumadis la peton.

La amikoj longe konversaciadis, konfidencante ĉiujn siajn kaŝitajn pensojn, maltrankvilojn kaj planojn, kaj en profundo de ĉies animo kiel akra najlo sidis la penso pri neeviteblo de la disiĝo.

Pandiono, konversaciante, ne perdadis la tempon vane kaj persiste ĉizadis la malmolan ŝtonon. Fojfoje la skulptisto eksilentadis, lia rigardo iĝadis penetra — la heleno kaptadis en trajtoj de la amikoj ian gravan por li detalon.

Ĉiam pli elstaraj kaj vivaj iĝadis la tri brakumiĝintaj viraj figuroj. En la centro eblis rekoni la grandegan Kidogon, dekstre de li, iomete turniĝinte al la restinta peceto da glata edro, staris Pandiono, kaj maldekstre — la etrusko, ambaŭ kun lancoj en la manoj. Kavi kaj Kidogo trovis grandan similecon kun si, sed kredigis Pandionon, ke li malbone montris sin. La skulptisto, ridetante, respondis, ke tio ne gravas.

La figuroj de la amikoj, malgraŭ malgrandaj ampleksoj, estis tute vivaj, vera majstreco videblis en ĉiu detalo. Turniĝoj de la korpoj estis fortaj, akraj kaj samtempe fajne moderaj. En la manoj de Kidogo, larĝe disĵetitajn sur la ŝultrojn de la etrusko kaj la heleno, Pandiono sukcesis esprimi moviĝon de defendo kaj frata kareso. Kavi kaj Pandiono staris kun atente, preskaŭ minace klinitaj kapoj, esprimantaj streĉan atenton de povaj batalistoj, pretaj certe rebati ajnan malamikon. Ĝuste tiun impreson de belega povo kaj certeco faris la tuta grupo, kaj Pandiono penis esprimi en sia verko ĉion plej bonan, kio estis en la homoj, kiuj iĝis karaj por li dum la vojo el la sklaveco al la patrujo. La skulptisto komprenis, ke li finfine sukcesis krei veran artaĵon. Kidogo kaj Kavi ĉesis moketi Pandionon. Retenante la spiron, ili dum horoj observadis movojn de la sorĉa ĉizilo, kaj malklara admiro pri majstreco de la artisto determinis ilian nunan rilaton al Pandiono. Ilia juna amiko, kuraĝa, gaja kaj eĉ petolema, foje amuza pro sia admiro de virinoj, evidentiĝis granda artisto! Tio samtempe ĝojigis kaj mirigis Kidogon kaj Kavi-n.

Kaj Pandiono enmetadis la tutan amon al la kamaradoj en impeton de sia verkado. Nun la komenca ideo ĉizi sur la ŝtono Tessa-n ne plu altiris lin. Tessa, Iruma kaj Njora, apartenantaj al malsamaj popoloj, estis fratinoj laŭ belo, kiu ĉe ĉiuj tri havis saman altiran forton… Sed ĉu estis li fratinoj en ĉio cetera — tion Pandiono ne sciis. Ĉu povus Tessa tiel parenciĝi kun Njora, kiel li kun Kidogo? Sed en la amikeco de Pandiono kun Kidogo kaj Kavi, en kamaradeco kun ĉiuj ceteraj ekssklavoj, da kiuj restis ĉi tie jam tiom malmulte, estis frateco de komunaj pensoj kaj streboj, kunfandita pli firme ol ŝtono per fideleco kaj kuraĝo. Jes, ili estas veraj fratoj, kvankam la unuan portis same nigra, kiel li mem, patrino ĉi tie, sub strangaj arboj de la sudo, la dua kuŝis en lulilo en kabano, skuata de koleraj vintraj tempestoj, kaj la tria tiutempe jam militis kontraŭ ferocaj nomadoj de foraj stepoj sur bordo de malhela maro… Iliaj koroj kunplektiĝis per streĉaj vejnoj, centfoje elprovitaj en komunaj malfeliĉoj, kaj kiel malmulte signifis nun malsameco de iliaj landoj, vizaĝoj, korpoj kaj kredoj!

Tagoj flugis rapide. Pandiono subite rekonsciiĝis: pasis ĉirkaŭ monato kaj duono, kaj la tempo, difinita por veno de la filoj de vento, jam finiĝis. Maltrankvilo kaj faciliĝo miksiĝis en la animo de la juna heleno: maltrankvilo — ĉar la filoj de vento povis tute ne veni, kaj faciliĝo — pro penso, ke la neevitebla disiĝo kun Kidogo malproksimiĝas. En maltrankvila malgajo Pandiono fojfoje forlasadis sian laboron — tamen, ĝi estis preskaŭ finita. La heleno ree komencis ofte venadi al la maro, penante reveni pli baldaŭ, por ne apartiĝi disde la amikoj.