Выбрать главу

Foje Pandiono intencis iri al ordinara baniĝo. Li ekstaris kaj vokis kun si la amikojn, sed tiuj rifuzis, komencinte ardan disputon pri diversaj manieroj de preparo de maĉaj folioj. Malproksime aŭdiĝis bruo de multaj voĉoj, krioj kaj admiraj kriegoj, per kiuj la pasiaj samgentanoj de Kidogo akompanadis ajnan eventon. Kidogo salte ekstaris, griza cindro de paleco disverŝiĝis sur lia vizaĝo, eĉ la brusto de la negro heliĝis. Iomete ŝanceliĝinte, Kidogo ekkuris al sia hejmo, kriinte trans la ŝultron al la maltrankviligitaj amikoj:

— Verŝajne, la filoj de vento!

Sango impetis en la kapojn de la etrusko kaj la heleno, ili same ekkuris laŭ la konata de Pandiono mallonga pado al la maro. Sur la eĝo de la monteto Pandiono kaj Kavi haltis.

— Ĝuste, la filoj de vento! — ekkriis Kavi.

Malhel-viola ombro de grandega monto ekkuŝis sur la bordon, etendiĝis malproksimen, malheliginte brilon de la maro kaj ĵetinte sur ĝin mornan kolornuancon de arbaraj densejoj. Nigraj ŝipoj, similaj al ŝipoj de helenoj, kun pruoj, konveksaj, kiel cignaj brustoj, jam estis eltrenitaj sur la griziĝintan sablon. Da ili estis kvin. Kun mallevitaj mastoj la ŝipoj similis al grandaj nigraj anasoj, ekdormintaj sur sablo.

Antaŭ la ŝipoj rapide iradis tien kaj reen barbaj batalistoj en krudaj grizaj manteloj, brilante per kupraj alforĝaĵoj de rondaj ŝildoj kaj balancante en la manoj larĝajn hakilojn sur longaj fustoj. Estroj, komercistoj kaj ĉiuj ŝipanoj, liberaj de gardo, verŝajne, jam foriris en la vilaĝon de Kidogo. La etrusko kaj la heleno turnis sin malantaŭen.

Ĉe la kabano ilin malpacience atendis Kidogo.

— La filoj de vento estas ĉe la tribestroj, — sciigis la negro. — Mi petis la onklon, li diros al nia ĉefa tribestro, kaj tiu mem traktos pri vi. Tiel estos pli firme. Por la filoj de vento estas danĝere kvereli kun li, ili transportos vin sekure… — La nergo ridetis kurbe kaj malgaje.

Centoj da homoj kolektiĝis sur la bordo por adiaŭi la forirantajn ŝipojn. La filoj de vento hastis — la suno estis kliniĝanta al subiro, kaj ili ial deziris nepre komenci la navigon hodiaŭ. La ŝipoj, jam ŝarĝitaj, estis malrapide balanciĝantaj ĉe la rando de la rifoj. Inter la ŝarĝo kuŝis la donaco de la popolo de Kidogo — la pago por revenigo de la ekssklavoj en la patrujon. Ĝis la ŝipoj necesis iri ĝisbruste en la akvo tra la borda malprofundaĵo. La estroj de la filoj de vento prokrastis, por adiaŭo petante la tribestrojn prepari pli da varoj por la sekvonta jaro, ĵuris nepre veni en la difinita tempo.

Kavi staris apud Kidogo, tenante per unu mano grandan rulaĵon kun la felo kaj la kranio de la terura giŝu. Por adiaŭo la nigra amiko donacis al Pandiono kaj Kavi du grandajn ĵettranĉilojn. Tiu milita inventaĵo de la popolo de Tengrelo havis aspekton de larĝa bronza plato, profunde dissekcita je kvin ekstremaĵoj: kvar estis serpe fleksitaj kaj akrigitaj, al la kvina, forĝita simile al fingro, estis alfiksita mallonga korna tenilo. La armilo, ĵetita per lerta mano, kun fajfo turniĝadis en la aero kaj tuj mortigadis la viktimon el dudek-ulna distanco.

Kun premata koro Pandiono rigardis ĉirkaŭe, pririgardante siajn novajn kunvojaĝantojn kaj gastigantojn. Iliaj malmolaj, krudiĝintaj pro vento vizaĝoj havis koloron de malhela briko, la netonditaj barboj hirtis ĉirkaŭ la vangoj, en la peza, balanciĝema irmaniero, en severaj faltoj de la lipoj kaj la fruntoj ne estis eĉ guto da facila bonanimeco, karaktera por la samgentanoj de Kidogo. Sed tamen Pandiono ial fidis al tiuj homoj — eble, tial, ke la filoj de vento, same kiel li, estis fidelaj al la maro, vivis en konkordo kun ĝi kaj komprenis ĝin. Aŭ tial, ke en ilia parolo Pandiono kaj Kavi renkontadis konatajn vortojn…

La filoj de vento volonte konsentis preni la ekssklavojn sur la ŝipojn kontraŭ la pago, proponita de la tribestro. La onklo de Kidogo Jorumefu eĉ sukcesis elmarĉandi ses dentegojn kaj du korbojn da kuracaj nuksoj. Tiun restaĵon oni ŝarĝis sur la ŝipon kiel havaĵon de Kavi, la libianoj kaj Pandiono. La filoj de vento dividis la homojn malgraŭ ilia deziro. Sur unu ŝipo veturis ses libianoj, sur la dua — Kavi kun Pandiono kaj tri libianoj.

La haveno de la filoj de vento troviĝis proksime de la Pordego de Nebuloj, en grandega distanco for de la patrujo de Kidogo — ne malpli ol du monatoj da navigado ĉe la plej bona vetero. Eĉ Kavi kaj Pandiono perpleksiĝis — ili ne imagis al si la veran longecon de la vojo kaj komprenis, ke la filoj de vento estas samaj elstaraj luktantoj kun maro, kiaj estis la elefantaj regantoj en lukto kun potenco de afrikaj stepoj. Ekde la haveno de la filoj de vento ĝis la patrujo Pandiono devis ankoraŭ tranavigi preskaŭ la tutan Grandan Verdan maron, sed tiu distanco estis du-kaj-duon-oble malpli granda, ol la vojo ekde la vilaĝo de Kidogo ĝis la haveno de la filoj de vento. La filoj de vento trankviligis Pandionon kaj Kavi-n per kredigo, ke al ili ofte venas ŝipoj de fenicoj el Tiro, el Kreto, Kipro kaj el la granda Libia golfo[221].

Sed Pandiono nun, starante sur la bordo, ne pensis pri tio. En konsterno li retrorigardadis al la maro, kvazaŭ penis mezuri la atendantan lin grandegan vojon, kaj turniĝadis al Kidogo. La estro de ĉiuj ŝipoj, kun kapringo el forĝita oro en la krispaj haroj, laŭte ekkriis, ordonante iri sur la ŝipojn.

Kidogo kaptis la manojn de Pandiono kaj Kavi, ne kaŝante larmojn.

— Adiaŭ por ĉiam, Pandiono, kaj vi, Kavi! — flustris la negro. — Tie, en via fora patrujo, rememoru pri Kidogo, fidela kaj amanta vin ambaŭ! Rememoru niajn tagojn en sklaveco en Kemt, kiam nur amikeco subtenis nin, la tagojn de la ribelo, de la fuĝo, la tagojn de la granda iro al la maro… Mi estos kun vi en miaj pensoj. Vi foriras por ĉiam for de mi, vi, kiuj iĝis por mi pli karaj, ol la vivo! — La voĉo de la negro fortiĝis. — Mi kredos, ke iam homoj lernos ne timi vastaĵojn de la mondo. Maroj kunigos ilin… Sed mi ne vidos vin plu… Granda estas mia malfeliĉo… — La grandega korpo de Kidogo ekskuiĝis pro ploro.

Lastfoje kuniĝis la manoj de la amikoj. La filoj de la vento ekkriis de sur la ŝipo…

La manoj de Pandiono malpremiĝis, deiris Kavi. La etrusko kaj la heleno eniris en la varman akvon kaj, glitante sur ŝtonoj, ekrapidis al la ŝipoj.

Unuafoje post longaj jaroj Pandiono paŝis sur ferdekon; li rememoris antaŭlonge forpasintajn tagojn de feliĉaj vojaĝoj. Sed la pasinteco nur glitis en la memoro kaj ree malaperis. Ĉiuj pensoj koncentriĝis sur la alta nigra figuro, staranta aparte de la homamaso, ĉe la rando mem de la akvo. La remiloj plaŭdis kaj ekoftis per egalmezuraj batoj, la ŝipo eliris ekster la linion de la rifoj. Tiam la maristoj levis grandan velon, kaj vento subkaptis la ŝipon.

Ĉiam malpli grandaj iĝadis la homoj sur la bordo; baldaŭ nur malgranda nigra punkto signis la perditan por ĉiam Kidogon. Surŝoviĝinta krepusko ŝirmis la bordon, nur la malhela montaro morne altis post la poŭpo. Kavi viŝis jam pluran grandan larmon. Grandega vesperto, alfluginta de sur la bordo, laŭ kiu iris la ŝipoj, facile tuŝis per la flugilo la vizaĝon de Pandiono. Tiu silkeca saluto ŝajnis al la heleno la lasta saluto de la forlasita lando. Profundan konsternon kaŭzis en Pandiono la disiĝo kun la amiko-negro, kun la lando, kie li tiom multe travivis, kie lasis parton de sia koro. Malklare sentis li, ke tie, en la patrujo, en horoj de laco kaj malgajo, Afriko staros antaŭ li ĉiam loga kaj bela ĝuste tial, ke li perdis ĝin por ĉiam… kiel Iruma-n. Deĵetinte ĉion, kio iĝis proksima kaj kutima, turninte al Helenujo la vizaĝon kaj la animon, Pandiono tremeregis pro maltrankvilo. Kio atendas lin tie post tiom longa foresto? Kiel li vivos inter la proksimuloj, kiam revenos? Kiun li trovos? Tessa… Ĉu ŝi estas viva, ĉu amas lin kiel antaŭe, aŭ…

вернуться

221

la granda Libia golfo — golfo Granda Sirto sur la norda bordo de Afriko, okcidente de Egiptujo.