Выбрать главу

La ŝipoj estis morne plonĝantaj en ondoj, turnitaj per la pruoj al okcidento. Nur post monato da irado ili turniĝis norden — tiel diris la filoj de vento. Potenca spirado de la oceano skuis la harojn de Pandiono. Apud li afereme kaj nehaste navedis silentemaj maristoj. La filoj de vento — posteuloj de antikvaj kretaj marvojaĝantoj — ŝajnis al Pandiono pli fremdaj, ol la nigrahaŭtaj loĝantoj de Afriko. La heleno kunpremis en la mano la pendantan sur lia brusto saketon kun la ŝtono, kiu konservis la bildon de Kidogo, kaj ekiris al la kamaradoj, malgaje kunpremiĝintaj en anguleto de la fremda ŝipo…

El trans montoj leviĝis oranĝa rondo de la luno. En ĝia lumo la oceano — la Granda Arko, brakumanta ĉiujn landojn de la mondo, — montriĝis prifosita per nigraj kavoj, super kiuj glate iris helaj pintoj de ondoj. La malgrandaj ŝipoj kuraĝe iris antaŭen, jen ĵetante la pruojn en la stelan ĉielon kaj disŝutante ĉirkaŭe arĝentajn ŝprucojn, jen falante malsupren, en obtuze bruantan mallumon. Al Pandiono tio ŝajnis simila al lia propra viva vojo. Antaŭe, malproksime, brilantaj pintoj de ondegoj estis kuniĝantaj en unu lumantan vojon, la steloj malleviĝadis malsupren kaj balanciĝadis en ondoj, kiel okazadis antaŭlonge, ĉe la bordoj de la patrujo. La oceano estis akceptanta la kuraĝajn homojn, konsentanta porti ilin sur si en la senliman foron, hejmen…

— Ĉu vi vidis, Eŭpalino, intajlon sur ŝtono de mara koloro — la plej perfektan verkon en Eniado… pli ĝuste dirante — en la tuta Helenujo?

Eŭpalino respondis ne tuj. Li aŭskultis sonoran henon de la amata ĉevalo, kiun tenis alta sklavo, pli dense fermis la mantelon el maldika lano. Printempa vento en ombro de markezo estis penetranta per malvarmo, kvankam grizaj deklivoj de ŝtonaj montoj, altantaj antaŭ la konversaciantoj, jam estis kovritaj de florantaj arboj. Sube per milde rozkoloraj nubetoj etendiĝis bosketoj de migdalo, pli alte malhele rozkoloraj, preskaŭ lilaj makuloj signifis veprojn. La malvarma vento, malleviĝanta de sur la montoj, estis eliganta migdalan aromon kaj flugis super valoj de Eniado kiel heroldo de la nova printempo. Eŭpalino ensuĉis per la nazotruoj la venton, frapis per la fingro lignan kolonon kaj malrapide diris:

— Mi aŭdis, ĝin faris adoptita filo de Agenoro, tiu, kiu tiel longe vagis ie… Oni lin opiniis mortinta, sed li antaŭnelonge revenis el tre malproksima lando.

— Kaj la filino de Agenoro, la bela Tessa… Vi, certe, aŭdis pri ŝi, ĉu?

— Mi aŭdis, ke ŝi dum ses jaroj ne deziris edziniĝi, kredante, ke revenos ŝia amato. Kaj ŝia patro-artisto permesis al ŝi…

— Mi scias, ke ne nur permesis — eĉ mem ĉiam atendis la adoptitan filon.

— Rara okazo, kiam la atendo praviĝis! Li vere ne pereis kaj iĝis edzo de Tessa kaj bonega artisto. Mi bedaŭras, ke vi ne sukcesis vidi la intajlon — vi estas bona spertulo kaj aprezus ĝin!

— Mi sekvos vian konsilon kaj veturos al Agenoro. Ĉe la Aĥeloa kabo loĝas li — nur dudek stadioj estas ĝis tie…

— Ho ne, Eŭpalino, vi malfruis! La majstro, kiu kreis la intajlon, donacis ĝin — nur pensu! — al sia amiko, vagulo-etrusko. Li alveturigis lin, ekmalsanintan en vojo, en la hejmon de Agenoro, kuracis lin kaj, kiam la vagulo estis ironta al sia patrujo, fordonis al li tion, kio povus glorigi la tutan Eniadon. Kaj la etrusko regalis lin per felo de aĉaspekta besto, neniam vidita antaŭe kaj terura…

— Kiel mizerulo li forveturis kaj revenis sama. Ĉu li nenion lernis en vagadoj, se faras valoregajn donacojn al iu ajn?

— Por mi kaj vi estas malfacile kompreni homon, tiom longe estintan en fremdaj landoj. Sed mi bedaŭras, ke la intajlo foriris de ni!

1945–1946 jj.