Выбрать главу

— Ni eskapu el tiu fiodoro! — diris Filio. Ili do elportis la potojn kun moneroj, kaj la mangxajxojn netusxitajn kaj mangxeblajn, kaj ankaux unu barelon da biero ankoraux plenan. Ili volis matenmangxi, kaj cxar ili ankoraux malsatis, ili ne rifuzis tion, kion ili trovis en la trola mangxosxranko. Iliaj propraj mangxajxoj malmultis. Nun ili havis panon kaj fromagxon, kaj multe da biero, kaj lardon por rosti gxin super bragxoj.

Poste ili dormis, cxar ilia nokto estis interrompita, kaj ili nenion plu faris gxis la posttagmezo. Tiam ili alkondukis la poneojn, kaj forportis la orplenajn potojn, kaj subterigis ilin tre sekrete ne malproksime de la apudrivera vojo, jxetante sorcxojn sur ilin, por la okazo, se ili revenus kaj retrovus ilin. Fininte tion, ili surseligxis kaj trotetis laux la orienta vojo.

— Kien vi iris, se mi rajtas demandi? — diris Torino al Gandalfo dum ili kunrajdis.

— Mi rigardis antauxen, — li diris.

— Kio revenigis vin gxuste en minuto de nia bezono?

— Mi rigardis malantauxen, — li diris.

— Klare! — diris Torino, — sed cxu vi povas plu klarigi?

— Mi iris vidi nian vojon. GXi baldaux farigxos dangxera kaj malfacila. Mi ankaux malkvietigxis pro replenigo de niaj malmultaj provizoj. Mi tamen ne longe iris antauxen, gxis mi renkontis du amikojn de Rivendelo.

— Kio estas tio? — demandis Bilbo.

— Ne interrompu! — diris Gandalfo. —Vi venos tien post kelkaj tagoj, se vi estos bonsxancaj, kaj vi scios cxion pri gxi. Kiel mi diris, mi renkontis du kunulojn de Elrondo. Ili hastis pro timo de la troloj. Ili diris al mi, ke tri troloj venis malsupren de l’ montaro kaj eklogxis en la arbaro proksime de la vojo. Ili jam fortimigis cxiun el la regiono, kaj ili embuskis por kapti vojagxantojn. Mi tuj sentis, ke oni bezonas min malantauxe. Retrorigardante, mi vidis fajron malproksiman kaj venis al gxi. Do jen vi scias cxion. Bonvolu esti pli atentaj la sekvan fojon, aux ni neniam antauxeniros.

— Dankon! — diris Torino.

3. Mallonga ripozo

Ili nek kantis nek rakontis fabelojn dum tiu tago, kvankam la vetero plibonigxis, nek la sekvan tagon, nek la tagon poste. Je cxiu flanko ili komencis senti pli proksiman dangxeron. Ili bivakis sub la steloj, kaj kvankam restis suficxe da herbo por la poneoj, al ili mankis nutrajxoj malgraux la provizoj, kiujn ili prenis de la troloj. Unu matenon ili transvadis largxan riveron, kiu murmuris kaj sxauxmis sur sxtonoj. La kontrauxa bordo estis kruta kaj glita. Kiam ili atingis la bordosupron kondukante la poneojn, ili vidis, ke la granda montaro estis proksima. SXajnis, ke ili estis nur unu tagon for de la piedo de la plej proksima monto. Malluma kaj moraa gxi aspektis, kvankam sur gxiaj brunaj deklivoj vidigxis makuloj de sunlumo, kaj malantaux la montosxultroj brilis negxkovritaj pintoj.

— CXu gxi estas nia Monto? — demandis Bilbo solene, gapante gxin rondokule. Li neniam antauxe vidis tiel grandan objekton.

— Kompreneble ne! — diris Balino. — GXi estas nur la komenco de la Nebulecaj Montoj, kaj ni devos iamaniere trairi, supreniri, aux subiri ilin, antaux ol veni al Sovagxejo, kiu trovigxas longe for. Kaj restas longa marsxo ekde la transflankaj deklivoj al la Soleca Monto en la oriento, kie Smauxgo kusxas sur nia trezoro.

— Ho! — diris Bilbo, kaj tiam li sentis sin treege laca. Li denove — kaj ne lastfoje! — sopiris sian komfortan segxon apud la fajro en la plej sxatata salono de sia hobitotruo, kun kantanta teujo.

Gandalfo nun gvidis ilin.

— Ni devos ne mistrafi la vojon, aliel ni pereos,—li diris. — Ni devos trovi mangxajxojn kaj pli malpli sekuran ripozejon. Kaj plie vi devos sekvi la gxustan vojon inter la Nebulecaj Montoj, aliel vi perdigxos tie kaj devos reveni por rekomenci cxion — se iel vi sukcesus reveni.

Ili demandis per kiu vojo li intencis konduki ilin, kaj li respondis:

— Vi estas venintaj al la limo de la Sovagxejo, kaj tion iuj el vi jam scias. Ie antaux ni estas kasxita la bela valo Rivendelo, kaj tie logxas Elrondo en la Lasta Hejmeca Domo. Mi sendis mesagxojn pere de miaj amikoj, kaj ni estas atendataj.

Tio sxajnis placxa kaj kuragxiga, sed ili ankoraux ne atingis gxin, kaj ne estus tiom facile trovi la Lastan Hejmecan Domon okcidente de la montaro. Antaux ili vidigxis nek arbaro, nek valo, nek montoj, nur unu grandega deklivo, kiu supreniris iom post iom antaux ol veni al la unuaj montopiedoj. La vasta regiono estis kovrita de eriko kaj fenditaj rokoj, kun elstaraj verdaj makuloj kaj strekoj da musko kaj herbo, kie eble trovigxis akvo.

La mateno pasis kaj venis la posttagmezo, sed en la tuta dezerto ne vidigxis spuro de logxejo. Ili farigxis maltrankvilaj, cxar ili vidis, ke la domo estis kasxita ie ajn inter ili kaj la montaro. Ili malkovris neatenditajn valojn, mallargxajn kaj krutajn, kiuj subite fendigxis sub iliaj piedoj. Ili rigardis suben kaj vidis arbojn kaj fluantan akvon. Estis ravinetoj, kiujn ili povis preskaux transsalti, sed tiuj estis tre profundaj kun akvofaloj. Estis malhelaj ravinoj, kiujn oni povis nek transsalti nek engrimpi. Estis marcxoj, kelkaj verdaj kaj placxaj kun altaj kaj brilaj floroj. Sed poneo, kiu eble malsuprenirus tien kun kofro, ne kapablus eliri.

Oni ne povis antauxe imagi, kiom vaste etendigxis la lando ekde la travadejo gxis la montaro. Bilbo miregis. La sola vojeto estis markita de blankaj sxtonoj; kelkaj estis malgrandaj kaj aliaj duonkovritaj de musko aux eriko. Entute necesis longa vojagxo por sekvi tiun vojstrekon, ecx kiam gvidis Gandalfo, kiu sxajne bone konis la gxustan direkton.

Liaj kapo kaj barbo skuigxis tien kaj reen, sercxante la sxtonojn, kaj ili sekvis lian kondukadon. Sed ili ne sxajnis proksimigxi al la celo, antaux ol la tago komencis forvelki. La tehoro jam pasis, kaj same pasus baldaux la vespermangxa horo. Flirtis noktaj papilioj, kaj estigxis mallume, cxar la luno ankoraux ne levigxis. La poneo de Bilbo ekstumblis pro la radikoj kaj sxtonoj. Ili venis al rando de profunda deklivo tiel subite, ke la cxevalo de Gandalfo preskaux glitis suben.

— Ni estas cxi tie finfine! — li kriis, kaj la aliaj venis al li, kaj rigardis trans la randon. Malproksime sube, ili vidis valon. Ili auxdis akvon flustri kaj hasti laux la rokplena fluejo. Arbara bonodoro sentigxis en la aero, kaj vidigxis lumo en la transrivera valo.

Bilbo neniam forgesis, kiel ili subeniris dum la vesperigxo, glitante kaj stumblante sur la zigzaga vojo al la sekreta valo Rivendelo. La aero varmigxis, dum ili malsupreniris, kaj la pina odoro tiel ripozigis lin, ke foje li duondormis kaj preskaux elseligxis antaux ol lia nazo trafis la kolon de sia poneo. La malsupreniro kuragxigis ilin. La arboj sxangxigxis al kverkoj kaj fagoj, kaj ili sentis sin pli komfortaj en la krepuska mallumo. La herba verdo apenaux forpaligxis, kiam ili venis fine al maldensejo proksime de la riverbordo.

— Ho, mi flaras elfojn! — pensis Bilbo, kaj li suprenrigardis al la steloj. Ili flagretis brile kaj blue. GXuste tiam auxdigxis rida kanto el la arboj:

Vi kien descendas, al kia fincelo? La hufoj ferendas! Fluadas rivero! O! tra-la-la-lale cxi-sube envale!
Vi kion nazumas, kaj kien vi vagas? Brulsxtipoj parfumas, Platkukojn ni bakas! O! tril-lil-lil-lole envale petole, ha! ha!
Al kia stacio dum barboj flirtemas? Sen scio pro kio Baginzo alvenas Kaj Balin kaj Dvalin descende envalen junie ha! ha!
CXu restos vi plue Aux cxu vi forkuros? Jam estas malfrue! Taglumo obskuros! Forkuro malspritas, Restado gxojridas. Do restu festene gxis morgaux matene arie ha! ha!

Tiel ili ridis kaj kantis en la arboj; kaj eble vi opinias, ke temas nur pri belaj sensencajxoj. Sed ili ne zorgas pri tio, kaj ili ridus ecx pli lauxte, se vi tion dirus al ili. Evidente ili estis elfoj. Baldaux Bilbo ekvidis ilin, dum la mallumo densigxis. Li sxatis elfojn, kvankam li malofte renkontis ilin, sed li ankaux iom timis ilin. La gnomoj ne tro amikas kun la elfoj. Ecx decaj gnomoj kiaj Torino kaj kompanio opinias ilin malsagxaj (kio estas tre malsagxa opinio), kaj trovis ilin gxenaj. CXar la elfoj incitetas kaj mokas ilin, cxefe pro iliaj barboj.