Выбрать главу

— Nu, do! — diris vocxo. — Rigardu do! Hobito Bilbo sur poneo. Kara mia, cxu ne cxarme?

— Absolute mirige kaj rave.

Tiam ili ekkantis ridindan kanzonon kiel tiun, kiun mi jxus transskribis. Finfine, unu el ili, alta junulo, venis el la arboj kaj riverencis antaux Gandalfo kaj Torino.

— Bonvenon al la valo, — li diris.

— Dankon, — diris Torino, iom malafable, sed Gandalfo jara elseligxis kaj interparolis gaje kun la elfoj.

— Vi iomete misvojigxis, — diris la elfo, — se efektive vi celas la unikan vojon trans la riveron kaj al la domo aliflanke. Ni gvidos vin al la gxusta vojo, sed estus pli facile iri piede gxis kiam vi transiros la ponton. CXu vi restos cxi tie iomete por kanti kun ni, aux cxu vi intencas pluiri al la domo? La vespermangxo estas tie preparata, — li diris, — kaj mi jam flaras la lignofajron pretan por kuirado.

Kvankam Bilbo estis laca, li preferus iomete resti. Elfa kantado auxdindas sub la somera stelaro, kaj auxdendas se oni sxatas tion. Kaj li ankaux volis paroli kun anoj de tiu raso, kiu sxajnis koni lin kaj lian nomon, kvankam li neniam antauxe renkontis ilin. Kaj li tre sxatus scii ilian opinion pri la aventuro. La elfoj scias multon, kaj ekscias novajxojn pri la popoloj kaj landoj tiel rapide kiel kuranta akvo, aux ecx pli rapide.

Sed la gnomoj insistis tuj vespermangxi kaj ne volis atendi. CXiuj do pluiris, kondukante la poneojn, gxis kiam ili estis gviditaj al bona vojo, kaj finfine al la bordo de la rivero. GXi fluis rapide kaj brue, kiel montara rojo dum la someraj vesperoj kiam la suno varmigis la negxokovritajn montopintojn. La ponto estis el sxtono sen randomuro, kaj suficxe largxis nur, por ke la poneoj kapablu transiri gxin. Ili do pasis malrapide kaj atenteme, unu post la alia, kondukante la poneojn perbride. La elfoj alportis brilajn lanternojn al la bordo, kaj ili kantis gajan kanzonon dum la transiro.

— Ne trempu la barbon en la sxauxmon, Mosxto, — ili vokis al Torino, kiu iris preskaux kvarpiede. —GXi jam estas suficxe longa sen akvumado.

— Kaj atentu, ke Bilbo ne formangxu la kukojn, — ili vokis. — Li estas ankoraux tro grasa por pasi tra sxlosiltruo!

— CXit, cxit, Bona Popolo! Kaj bonan nokton! — diris Gandalfo, kiu venis laste. — La valoj havas orelojn, kaj kelkaj elfoj havas tro gajajn langojn. Bonan nokton!

Kaj tiel fine ili cxiuj venis al la Lasta Hejmeca Domo, kaj trovis la pordon largxe malfermita.

Nu, estas strange, ke bonaj aferoj kaj plezuraj okazoj bezonas nur mallongan klarigon, kaj ne tre rakontindas, kvankam aferoj malkomfortaj estas nerezisteble allogaj, kaj teruroj naskas multajn bonajn fabelojn, kiuj krome necesigas multe da rakontado. Ili restis en tiu domo almenaux dek kvar tagojn, kaj estis malfacile je la fino foriri. Bilbo volus tie resti por cxiam, kaj ecx magio ne forportus lin senpene al lia hobitotruo. Tamen oni ne povas rakonti multon pri tiu pauxzo.

La domestro estis elfamiko — unu el tiuj homoj, kies patroj rolis en la strangaj fabeloj pri prahistorio kaj la militoj inter malicaj goblenoj, elfoj kaj la unuaj homoj en la Nordo. Dum la epoko de nia rakonto ankoraux trovigxis homoj, kiuj estis praidoj de la elfoj kaj la herooj de la Nordo, kaj la domestro Elrondo estis ilia cxefo.

Li estis nobla, belvizagxa kiel elfestro, forta kiel militisto, sagxa kiel sorcxisto, respektinda kiel gnomregxo, kaj afabla kiel la somero. Li aperas en multaj fabeloj, tamen lia rolo en la glora aventuro de Bilbo estas eta sed grava — kiel vi konstatos, se iel ni atingos la finon. La hejmo de Elrondo perfekte tauxgis por mangxi, dormi, labori, rakonti legendojn kaj kanti kanzonojn, ecx por simple sidi kaj pensi, aux fari cxion samtempe. En tiu valo malico tute mankis.

Mi tre sxatus disponi tempon por priskribi almenaux unu-du rakontojn aux kantojn, kiujn ili auxdis en tiu domo. CXiuj, inkluzive de la poneoj, refresxigxis kaj plifortigxis post kelkaj tagoj. Oni rebonigis iliajn vestajxojn, kontuzojn, humorojn kaj esperojn. Iliajn sakojn oni plenigis per provianto suficxe nutra kaj fortiga por la transmonta vojagxo. Oni plibonigis ilian vojagxplanon per bonaj konsiloj. Sed venis la vespero antaux la somermezo, kaj ili pretis ekiri je la somermeza auxroro.

Elrondo sciis cxion pri runoj cxiuspecaj. Tiutage li studis la glavojn portitajn el la trolaj kavernoj kaj diris:

— Tiuj ne estas fabrikitaj de troloj. Ili estas malnovaj glavoj, tre malnovaj glavoj de miaj parencoj, la Altaj Elfoj de l’ Okcidento. Ili fabrikigxis en Gondolino dum la militoj kontraux goblenoj. Ili supozeble devenas de draka trezoro, aux goblena rabajxo, cxar drakoj kaj goblenoj detruis tiun urbon antaux multaj epokoj. La vian, Torino, la runoj nomas Orkristo, Kiu Disfendas Goblenojn en la malnova lingvo de Gondolino. GXi estis fama klingo. La via, Gandalfo, nomigxas Glamdringo, Kiu Martelas Malamikojn, kiun portis iam la Gondolina regxo. Gardu ilin bone.

— Kie sxtelis ilin la troloj, mi scivolas, — diris Torino rigardante sian glavon kun nova intenco.

— Tion mi ne scias, — diris Elrondo, — sed oni povas diveni, ke viaj troloj rabis aliajn sxtelistojn, aux la restajxon de antikvaj rabajxoj kasxitaj en kaverno de la malnova montaro. Mi auxdis, ke ankoraux trovigxas perditaj trezoroj en la forlasitaj minejoj de Morio depost la milito inter gnomoj kaj goblenoj.

Torino pripensis tiujn vortojn.

— Mi gardos cxi tiun glavon kun honoro, — li deklaris. — Ke gxi baldaux disfendu goblenojn denove!

— Jen deziro eble baldaux plenumota en la montaro! — diris Elrondo — Sed nun vi devas montri al mi vian mapon!

Li prenis kaj profunde rigardis gxin, malrapide skuante la kapon, cxar kvankam li ne tute aprobis la gnomojn kaj ties avidon al oro, li ja malsxatis drakojn kaj ties malican kruelon. Lin cxagrenis la ruinigita urbo Dalo kun la gajaj sonoriloj, kaj la bruligitaj bordoj de la bela Rivero Rapida. La krescenta luno brilis argxente. Li levis la mapon kaj lasis la lumon trabrili gxin.

— Kio estas tio? — li diris.—Jen lunliteroj, apud la simplaj runoj, kiuj diras: “Kvin futojn altas la pordo, kaj triopo povas enmarsxi kune”.

— Kio estas lunliteroj? — demandis la hobito, tre ekscitita. Li sxatis mapojn, kiel mi menciis antauxe, kaj li sxatis ankaux runojn, literojn kaj sekretajn manskribajxojn, kvankam kiam li skribis ilin, tiuj sxajnis pikecaj kaj malnetaj.

— Lunliteroj estas runliteroj, kiujn oni ne povas vidi, — klarigis Elrondo. — Ne videblaj, kiam oni rigardas ilin rekte. Ili videblas, nur kiam malantauxe brilas luno, samforma kaj samsezona kiel en la tago, kiam ili unue skribigxis. La gnomoj inventis ilin, kaj skribis ilin per argxentaj skribiloj, kiel povas konfirmi viaj kunuloj. Tiuj estis skribitaj jam delonge, gxuste antaux la somermezo cxe krescenta luno.

— Kion ili diras? — demandis kune Gandalfo kaj Torino. Ili estis iom gxenitaj, cxar Elrondo malkovris tion antaux ili, kvankam ili ne povis tauxge malkovri ilin antauxe, kaj oni ne sciis kiam oni retrafus tiun okazon en la estonteco.

— “Staru apud la griza sxtono, kiam la turdo trilas. Je la Tago de Durino la lasta lumo de la sunsubiro brilos sur la sxlosiltruon”.

— Durino, Durino! — diris Torino. — Li estas la prapatro de la plej malnova gnoma popolo, la Longbarbuloj, kaj mia unua praulo. Mi estas lia heredanto.

— Kion signifas la Tago de Durino? — demandis Elrondo.

— La unua tago de la gnoma jaro, — diris Torino, — estas, kiel cxiu devus scii, la unua tago de la lasta lunciklo, inter auxtuno kaj vintro. La Tago de Durino okazas, kiam la lasta luno de auxtuno kaj la suno kunbrilas en la sama cxielo. Sed tio ne helpos nin, bedauxrinde, cxar oni perdis la kapablon kalkuli, kiam tiu horo reokazos.

— Ni vidos cxu vi pravas pri tio, — diris Gandalfo. — CXu restas aliaj skribajxoj?