Выбрать главу

— Ne dum tiu cxi luno, — diris Elrondo. Li redonis la mapon al Torino kaj iris al la rando de l’ rivero por vidi la elfojn danci kaj kanti je la lasta vespero antaux la somermezo.

La sekva mateno anoncis somermezon belan kaj fresxan, kun blua sennuba cxielo, kaj la suno dancanta sur la akvo. Ili forrajdis, dum elfoj adiauxis ilin per kantoj kaj bondeziroj. Iliaj koroj ardigxis pri estontaj aventuroj kaj ili pripensis la vojon, kiun ili devos sekvi trans la Nebulecaj Montoj al la foraj landoj.

4. Tramonte kaj submonte

Multaj padoj kondukis supren al tiu montaro, kaj multaj pasejoj transiris gxin. Sed pluraj padoj estis falsaj kaj trompaj, kaj multaj estis sen fino kaj kondukis nenien. Preskaux cxiuj pasejoj estis infestitaj de malicajxoj kaj teruraj dangxeroj. Gvidite de la sagxaj konsiloj de Elrondo kaj la sagaca memoro de Gandalfo, la gnomoj kaj la hobito sekvis la gxustan padon al la gxusta pasejo.

Multajn longajn tagojn post kiam ili elgrimpis la valon kaj lasis longe for la Lastan Hejmecan Domon, ili ankoraux supreniris. La pado estis malfacila kaj dangxera, kaj gxi estis nerekta, soleca kaj longa. Ili nun povis retrovidi la landojn, kiujn ili lasis, longe etenditajn malsupre. Bilbo sciis, ke en la fora okcidento, kie estis blue kaj nebule, trovigxis lia lando de sekuraj kaj komfortaj aferoj, kun lia eta hobitotruo. Li tremis. La monta aero akre malvarmigxis, kaj la vento fajfegis inter la rokoj. Foje sxtonegoj liberigxis de la deklivoj pro la sunfandita negxo kaj falis malsupren inter la vojagxantoj (bonsxance!) aux foje super iliaj kapoj (terure!). La noktoj estigxis malkomfortaj kaj frostaj. Ili ne kuragxis kanti aux tro lauxte paroli, cxar la ehxoj estis misteraj, kvazaux la silento volus, ke oni auxdu nur la bruon de l’ akvofluo, la flustron de l’ lamenta vento kaj la frakasan fluon de sxtonetoj.

“Ankoraux someras sube de ni, — pensis Bilbo. — Kaj oni rikoltas fojnon kaj piknikas. Oni finos la rikolton kaj amasigos rubusojn, antaux ol ni ecx komencos la subiron, se ni dauxre marsxos tiel malrapide”.

Ankaux la aliaj sopiris, kvankam kiam ili adiauxis Elrondon dum kuragxiga mezsomera mateno, ili gaje parolis pri la transmontiro, kaj pri rapida rajdado al la foraj landoj. Ili supozis veni al la sekreta pordo de la Soleca Monto eble je la unua auxtuna lunociklo. “Kaj eble tio okazos dum la Festo de Durino”, — ili diris. Nur Gandalfo skuis la kapon, kaj nenion diris. Gnomoj ne plu vojagxis tien depost jaroj, sed Gandalfo jes. Li sciis kiom malico kaj dangxero kreskis kaj prosperis en Sovagxujo, de kiam la drakoj pelis homojn for de tiuj landoj, kaj la goblenoj disvastigxis sekrete post la batalo de la Minejoj de Morio. Ecx la bonaj planoj de lertaj sorcxistoj kiel Gandalfo kaj de bonaj amikoj kiel Elrondo devojigxas kelkfoje, kiam oni riskas aventuri trans la Limo de Sovagxujo. Kaj Gandalfo estis suficxe sagxa sorcxisto por scii tion.

Li sciis, ke povus okazi ia ajn hazardo, kaj li ne kuragxis esperi, ke ili pasus senriske trans tiuj altaj montegoj kun solecaj pintoj kaj valoj, kie regis neniu regxo. Kaj prave. CXio iris glate, gxis kiam iutage ili frontis fulmotondron — pli gxuste fulmobatalon. Vi scias kiom terura estas tre forta fulmotondro en la kampoj kaj valoj, cxefe kiam du sxtormoj kunvenas kaj konfliktas. Ecx pli teruraj estas fulmo kaj tondro en la montara nokto, kiam sxtormoj venas el la oriento kaj okcidento, kaj kunbatalas. La fulmo frapas la montopintojn, kaj rokoj tremas frakasante la aeron, disrulante kaj resaltante en cxiun kavernon kaj kavon. Kaj tiam la mallumon plenigas netolerebla bruo kaj subita lumo.

Bilbo neniam antauxe vidis nek imagis tian spektaklon. Ili trovigxis en loko alta kaj mallargxa, apud timige apika kaj sombra valoflanko. Tie ili tranoktis sxirmitaj de sxtonbreto, kaj li kasxis sin sub kovrilo kaj tremis de l’ kapo gxis la piedoj. Kiam li kuragxis sxtelrigardi la fulmon ekstere, li vidis promeni du sxton-gigantojn, kiuj lude jxetis rokegojn inter si, kaptante ilin kaj skuante ilin en la mallumon, kie tiuj frakasigxis malproksime en la arbaro aux dispece eksplodis. Tiam venis vento kaj pluvo, kaj la vento vipis la gutojn kaj hajlon cxiudirekte, gxis la klifa breto ne plu sxirmis ilin. Ili baldaux estis gxisoste malsekaj. La poneoj klinis siajn kapojn suben, kun vostoj inter siaj kruroj, kaj kelkaj henis pro timo. Ili povis auxdi la gigantojn ridegi kaj krii inter la montoj.

— Estas malutile! — diris Torino. — Se ni ne estos forblovitaj, dronigitaj aux fulmofrapitaj, unu el tiuj gigantoj forprenos nin kaj piedbatos nin cxielen kiel pilkojn.

— Nu, se vi konas pli tauxgan lokon, konduku nin! — diris Gandalfo, kiu sentis sin grumblema, kaj mem ne tre kontentis pro la gigantoj.

La kverelo finigxis kiam oni sendis Filion kaj Kilion por sercxi pli ŝirmitan lokon. Ili estis tre akrokulaj, cxar ili estis kvindek jarojn pli junaj ol iu ajn el la aliaj gnomoj. Ili kutime ricevis tian taskon, kiam cxiu vidis, ke nepre ne utilus sendi Bilbon. Valoras cxiam la peno okule sercxi, se oni volas trovi ion (almenaux tiel Torino diris al la junaj gnomoj). Oni certe ofte trovas ion se oni sercxas, sed egale oni ne cxiam trovas la aferon, kiun oni unue celis. Kaj temis gxuste pri tio cxi-foje.

Baldaux Filio kaj Kilio revenis rampante en la vento, tenante per la ungoj la cxirkauxajn rokojn.

— Ni trovis sekan kavernon, — ili diris, — ne longe post la proksima vojturno, kaj ni cxiuj kun la poneoj povos eniri.

— CXu vi gxisfunde esploris gxin? — diris la sorcxisto, kiu sciis, ke montaj kavernoj ne ofte estis sen okupantoj.

— Jes, jes, — ili diris, kvankam cxiu sciis, ke ili ne estis tie suficxe longe kaj revenis iom tro frue. — GXi estas ne tro granda kaj ne tro longa.

Tio estas la risko pri kavernoj. Oni foje ne scias kiom profundaj ili estas, nek kien iras la plej profundaj pasejoj, nek kio atendas ene. Sed cxi-foje la informoj de Filio kaj Kilio sxajnis suficxe bonaj. Ili do levigxis por ekiri. La vento hurlis kaj la tondro mugxis, kaj ili malfacile vigligis sin kaj la poneojn. Tamen ili ne devis iri tro longe, kaj baldaux ili venis al elstara roko en la pado. Kiam ili pasis post gxin, ili trovis malaltan arkon en la monta flanko. Estis nur suficxeda spaco, por ke la poneoj trapasu sen siaj sakoj kaj seloj. Kiam ili eniris sub la arkon, estis kontentige auxdi la venton kaj pluvon ekstere anstataux cxirkauxe, kaj ili sentis sin sekuraj for de la gigantoj kaj iliaj rokoj. Sed la sorcxisto ne deziris riski. Li lumigis sian bastonon — samkiel li faris jam delonge en la mangxocxambro de Bilbo, se vi memoras tion — kaj per tiu lumo ili esploris la kavernon gxisfunde.

GXi estis pli malpli ampleksa, sed ne tro granda kaj mistera. GXi havis sekan plankon kaj komfortajn nicxojn. CXe unu fino trovigxis loko por la poneoj; kaj tie ili staris tre kontentaj pro la translokigxo, vaporante kaj macxante en siaj muzelsakoj[2]. Oino kaj Gloino volis bruligi fajron cxe la pordo por sekigi siajn vestajxojn, sed Gandalfo ne permesis tion. Ili do etendis siajn trempitajxojn sur la plankon, eligis sekajn ajxojn el siaj pakoj, arangxis siajn litkovrilojn, prenis siajn pipojn kaj komencis blovi fumoringojn, kiujn Gandalfo kolorigis kaj dancigis sub la tegmenton por ilin distri. Ili longe parolis, kaj forgesis pri la sxtormo, diskutante kion cxiu el ili faros pri sia parto de la trezoro — se ili tion amasigus, kaj tio sxajnis suficxe farebla tiumomente. Kaj jen ili ekdormis unu post la alia. Kaj tio estas la lasta fojo, kiam ili uzis la poneojn, sakojn, pakajxojn, ilojn kaj ilarojn, kiujn ili kunportis.

Tamen tiunokte montrigxis bonsxance, ke ili konvinkis Bilbon kunvojagxi. CXar ial li longe ne sukcesis ekdormi, kaj kiam li komencis dormi li spertis kosxmarojn. Li songxis, ke fendo profunde de l’ kaverno farigxis pli largxa kaj granda. Li tre timis sed ne kapablis krii aux agi, krom kasxi sin kaj spekti. Tiam li songxis, ke la kaverna planko disvelkis kaj li forglitis malsupren, suben kaj suben gxis oni ne scias kien.

Je tio li vekigxis kun terura tremo, kaj trovis, ke lia songxo parte pravis. Fendo ja aperis fine de la kaverao, kaj jam farigxis largxa pasejo. Li vekigxis gxustatempe por vidi la voston de lasta poneo malaperi en la truon. Kompreneble li tre lauxte kriis, tiel lauxte kiel hobitoj povas krii. Tia lauxto surprizas, se oni konsideras ilian etecon.

вернуться

muzelsako (angle nosebag). Sako kun aveno, kiun oni metas sur la muzelon de la cxevalo.