Выбрать главу

Tuj elsaltis goblenoj, grandaj goblenoj, malbelaj goblenegoj, amasoj da goblenoj, antaux ol oni povus diri “blokoj kaj rokoj”. Ili venis almenaux sesope por cxiu gnomo, kun ecx du por Bilbo, kaj ili estis kaptitaj kaj forportitaj en la fendon, antaux oni povus diri “saliko kaj tindro”. Sed ne Gandalfo. Almenaux la krio de Bilbo sukcesis averti lin, kaj li tuj vekigxis. Kiam la goblenoj venis por lin kapti, terura fulmo ekbrilis en la kaverno, kaj multaj el ili falis mortintaj.

La fendo subite fermigxis, kaj Bilbo kaj la gnomoj sin trovis cxe la malgxusta flanko! Kie estis Gandalfo? Tion sciis nek ili nek la goblenoj, kaj la goblenoj ne scivolis suficxe por sercxi lin. Ili kaptis Bilbon kaj la gnomojn, kaj haste marsxigis ilin suben. La vojo estis profunda kaj senluma, kaj nur la goblenoj, kiuj kutimis vivi en la submontaj profundajxoj, povis vidi gxin. La pasejoj estis plektitaj kaj implikitaj en cxiu direkto, sed la goblenoj konis la vojon tiel bone kiel ni scias atingi la posxtoficejon. La vojo subiris plu, kaj estigxis tre sufoke. La goblenoj perfortis ilin, pincxante senkompate kaj ridante per rauxkaj rokecaj vocxoj. Bilbo estis ecx pli malfelicxa ol kiam la trolo kaptis lin per la piedfingroj. Li sopiris denove sian belan brilan hobitotruon. Ne por la lasta fojo.

Nun glimis rugxa luno antaux ili. La goblenoj komencis kanti, aux pli gxuste graki, stamfante la plauxdan ritmon per siaj piedoj sur la tona planko kaj samtempe skuante siajn kaptitojn.

Klak! Krak! Nigra vrak’! Pen, prem! Pincx, gxem! Kaj laux kurb’ al Koboldurb’ jen vojo, knab’!
Macx, bat! Drasx, sxpat! Martel-ambose! Ferme kaj sxlose! Pistsufero sub la tero! Oj-oj-o, knab’!
Pulsa vibro! Vipa siblo! Frapo, lamento! Kricxo kaj plendo! Labor’, laboro! Sen torporo, dum la koboldoj drinkas, ridas, karusele sub-subtere sen gxojo, knab’!

La bruo estis terura. La muroj resonis per “klak, krak!” kaj “drasx, sxpat!”, kaj malbela ridado de ilia “oj-oj-o, knab’”. La senco de la kanto estis suficxe klara, cxar la goblenoj nun tenis vipojn kaj ilin frapis “vipa siblo”, pelante ilin antauxen kiel eble plej rapide. Pluraj gnomoj estis lamentantaj kaj blekantaj, kiam ili subite stumblis en grandan kavernon.

GXin lumigis granda rugxa fajro meze de l’ halo kaj torcxoj cxirkaux la muroj, kaj gxin plenigis la goblenaro. Ili ridis, stamfis kaj aplauxdis, kiam enkuris la gnomoj kun la kompatinda Bilbo cxe la fino plej proksime de l’ vipoj, dum la pelantaj goblenoj gxojkriis kaj svingis siajn vipojn malantaux ili. La poneoj jam kunpremigxis tie en angulo, kaj trovigxis ankaux la sakoj kaj pakajxoj, kiujn la goblenoj jam malfermis kaj sercxis kaj jam pridisputis.

Mi bedauxras, ke temis pri la lasta fojo, kiam ili vidis la poneojn, inkluzive de bela forta poneeto, kiun donacis Elrondo al Gandalfo, cxar ties cxevalo ne tauxgis por la monta vojo. La goblenoj kutimas mangxi cxevalojn, poneojn kaj azenojn — kaj krome pli terurajn aferojn — kaj ili cxiam malsatas. Sed tiam la kaptitoj pensis nur pri si. La goblenoj katenis iliajn manojn malantaux la dorsoj, ligis ilin per cxenoj kaj trenis ilin gxisfunde de l’ kaverno kun la eta Bilbo tirita cxe la fino.

Tie en la ombroj sur granda plata sxtono sidis horora gobleno kun grandega kapo, cxirkauxita de armitaj goblenoj kun hakiloj kaj kurbaj glavoj, kiujn ili emas uzi. Efektive, goblenoj estas kruelaj, malicaj kaj malbonkoraj. Ili fabrikas ne belajn ajxojn, sed lertajn ilojn. Ili fosas tunelojn kaj minas preskaux tiel bone kiel la plej kompetentaj gnomoj, kiam ili faras al si la penon, kvankam kutime ili estas malordaj kaj malnetaj. Ili havis talenton por marteloj, hakiloj, glavoj, ponardoj, piocxoj, tenajloj kaj cxiuj torturiloj, aux ili fabrikigis ilin laux siaj planoj fare de sklavoj kaj kaptitoj, kiuj devis labori gxismorte pro manko de aero kaj lumo. Estas probable, ke ili inventis multe de la masxinoj, kiuj nun tiom cxagrenas la mondon, nome ingxeniajn murdilojn por amas-mortigo. GXuste pistmasxinoj kaj eksplodiloj cxiam placxis al ili, cxar ili ne sxatis troe labori per siaj propraj manoj. Sed en tiu epoko kaj tiu sovagxa lando, ili ne progresis tiom (kiel oni kutimas diri). Ili ne specife malamis gnomojn, ne pli ol ili malamis aliajn personojn kaj aferojn, cxefe ordemulojn kaj ricxulojn, kaj foje gnomoj en kelkaj lokoj aliancis kun ili. Tamen ili sentis apartan malamon al la popolo de Torino pro la milito, kiun mi menciis antauxe, sed kiu ne rolas en tiu cxi rakonto. CXiamaniere, al goblenoj estas egale, kiun ajn ili kaptas — kondicxe ke la kaptado farigxu vigle kaj kasxe, kaj ke la kaptatoj ne povu sin defendi.

— Kiuj estas tiuj mizeruloj? — diris la Granda Gobleno.

— Gnomoj. Kaj tio! — diris unu el la pelistoj, tirante la cxenon de Bilbo, por ke tiu falu surgenuen. — Ni trovis ilin sxirmitaj en nia cxefenirejo.

— Kion vi celis fari? — diris la Granda Gobleno, turnante sin al Torino. — Malutilon, supozeble. Vi venis spioni la privatajn aferojn de mia popolo, laux mia konjekto! SXtelistoj, murdistoj kaj elfamikoj vi versxajne estas! Diru! Kion vi respondas?

— Gnomo Torino, je via servo, — li respondis, sed temis nur pri gxentila formulo. — Pri cxiuj viaj suspektoj kaj supozoj, ni ignoras cxion. Ni sxirmis nin kontraux la sxtormo tie, kie sxajne estis oportuna kaj neuzita kaverno. Neniel ajn ni intencis gxeni goblenojn. — Kaj li ne diris malveron.

— Hm! — diris la Granda Gobleno. — Tion vi pretendas! CXu mi rajtas demandi, kion vi faris en la montaro, kaj de kie vi venis, kaj kien vi iris? Fakte, mi tre sxatus scii cxion pri vi. Sed tio ne helpos vin, Torino Kverkasxildo. Mi scias jam tro multe pri via popolo. Sed nun ek al la vero, aux mi preparos ion aparte malagrablan por vi!

— Ni vojagxas por viziti niajn parencojn, niajn genepojn, gekuzojn kaj pragekuzojn kaj aliajn praparencojn, kiuj logxas cxe la orienta flanko de tiuj cxi tre gastigemaj montoj, — diris Torino, kiu ne tuj sciis kion respondi, kiam la vereco evidente ne tauxgis.

— Li mensogas, ho Mosxto tre Terura! — diris unu el la pelistoj. — Kelkaj el ni estis frapitaj de fulmo en la kaverno, kiam ni invitis tiujn estajxojn subiri, kaj nun ili kusxas mortaj kiel sxtonoj. Kaj li ne klarigis cxi tion! — Kaj li eltenis la glavon, kiun portis Torino kaj kiu venis de la trola kusxejo.

La Granda Gobleno hurlegis pro kolero, kiam li rigardis la glavon, kaj liaj soldatoj grincigis la dentojn, frapis siajn sxildojn kaj stamfis. Ili tuj rekonis gxin. GXi mortigis centojn da goblenoj siatempe, kiam la belaj elfoj de Gondolino persekutis ilin inter la montoj aux batalis antaux iliaj muroj. La elfoj nomis gxin Orkristo, Kiu Disfendas Goblenojn, sed la goblenoj simple nomis gxin Mordanto. Ili malamis gxin kaj plie malamis tiun, kiu portis gxin.

—Murdistoj kaj elfamikoj! — kriis la Granda Gobleno. — Trancxu ilin! Frapu ilin! Mordu ilin! Grincigu ilin! Forportu ilin al la serpent-plenaj truoj, kaj igu, ke ili ne plu vidu lumon! — Li tiel koleregis, ke li saltis de sur sia segxo kaj hastis al Torino kun gapanta fauxko.

Guste tiam en la kaverno cxiu torcxo estingigxis, kaj la granda fajro sxvelis supren en brila blua kolono alta gxis la plafono, disjxetante pikantajn blankajn fajrerojn sur la goblenojn.

La sekvintaj hurloj kaj ploracxoj, kricxoj, krioj, bojoj kaj blasfemado, gruntado kaj grakado, sxirkrioj kaj plorplendoj ne estis priskribeblaj. La bruo de kelkaj centoj da sovagxaj katoj kaj hundoj kunrostataj ne suficxus por kompari gxin. La fajreroj bruligis la goblenojn, kaj la fumo nun falis de la plafono kaj densigis la aeron, malhelpante la goblenojn travidi gxin. Ili baldaux stumblis unu sur la alian, falante surtere en amasojn, interbatante kaj mordante sin kvazaux ili cxiuj frenezigxus.

Subite glavo ekbrilis propralume. Bilbo vidis gxin tratrancxi la Grandan Goblenon, dum tiu staris konsternite en sia kolerego. Li falis mortinta, kaj la goblenaj soldatoj fugxis antaux la glavo hurlante en la mallumo.