Выбрать главу

La glavo revenis en sian ingon.

— Sekvu min, rapide! — diris arda sed trankvila vocxo, kaj antaux ol Bilbo komprenis kio okazis, li denove hastis antauxen en tunelojn mallumajn, kiel eble plej rapide cxe la fino de la vico, dum la krioj en la goblena halo farigxis malpli fortaj malantaux li. Nun pala lumo kondukis ilin.

— Pli rapide, pli rapide! — diris la vocxo. — Oni baldaux relumigos la torcxojn.

— Momenteton! — diris Qorio, deca gnomo, kiu staris antaux Bilbo. Li sursxultrigis la hobiton tiel bone kiel eblis pro iliaj kunligitaj manoj, kaj tiam ili pluiris kurante, kun la tint-tintado de la cxenoj, kaj multe stumblante cxar ili ne povis ekvilibrigi sin per siaj brakoj. Ili dauxrigis dum longa tempo, kaj ne cxesis antaux ol ili venis almenaux al la plej profunda monta koro.

Tiam Gandalfo lumigis sian bastonon. Kompreneble temis pri Gandalfo, sed tiam ili estis tro okupitaj por demandi, kiamaniere li aperis tie. Li eligis denove sian glavon, kaj denove gxi propralume brilis en la mallumo. GXi brilis pro kolero, kiu sxaltis gxin kiam goblenoj proksimigxis. Kaj nun gxi flamis per blua brilo, cxar gxi gxojis pri la mortigo de la Granda Kavernestro. GXi sengxene trancxis la goblenajn cxenojn, kaj ili rapide liberigxis. La nomo de la glavo estis Glamdringo, Kiu Martelas Malamikojn, se vi bone memoras. La goblenoj simple nomis gxin Murdanto, kaj malamis gxin pli ol Mordanton. Ankaux Orkristo estis savita, cxar Gandalfo kunportis gxin, forpreninte gxin de unu el la goblenaj gardistoj. Gandalfo atentis pri multaj aferoj, kaj kvankam li ne povis fari cxion, li kapablis efektivigi multon por amikoj en embaraso.

— CXu cxiu cxeestas? — li diris, kaj redonis al Torino lian glavon riverencante. — Ni vidu. Unu — jen Torino, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, dek unu; kie estas Filio kaj Kilio? Jen ili! Dek du, dek tri; kaj jen sinjoro Baginzo; dek kvar! Nu, bone! La rezulto povus esti pli malbona. Sed tamen, ni ne jam fineskapis. Ni ne plu havas poneojn, mangxajxojn, ni ne konas la vojon kaj nin sekvas la goblenaj hordoj. Do ni pluiru!

Kaj ili pluiris. Kaj Gandalfo entute pravis, cxar ili auxdis goblenajn bruojn kaj terurajn kriojn malantauxe en la tuneloj, kiujn ili jam trapasis. Tio hastigis ilin pli ol antauxe. Estas notinde, ke kiam ili estas devigataj, gnomoj povas kuri tute rapide. Sed cxar la kompatinda Bilbo ne povis egalpasxi la aliajn, ili lauxvice portis lin surdorse.

Sed goblenoj iras pli rapide ol gnomoj. La goblenoj konis pli bone la vojon, cxar ili mem kreis tiujn tunelojn, kaj ili tiel akre koleris, ke la gnomoj, malgraux siaj klopodoj, auxdis la kriojn kaj hurlojn proksimigxi. Ili baldaux auxdis la batadon de multegaj goblenaj piedoj, kiuj alvenis cxirkaux la lasta angulo. Malantaux ili en la tunelo briletis rugxaj torcxoj, kaj ili sentis sin terure lacaj.

— Kial finfine mi foriris de mia hobitotruo! — diris la kompatinda sinjoro Baginzo, skuigxante sur la dorso de Bomburo.

— Kial finfine mi kunportis mizeran hobiton por trezorsercxado! — diris la kompatinda Bomburo, kiu estis grasa kaj stumblis antauxen kun sxvito kuranta laux lia nazo pro varmo kaj timo.

Tiumomente, Gandalfo malantauxeniris kun Torino. Ili cxirkauxiris abruptan angulon.

— Turnigxu, — li kriis. — Elingigu vian glavon, Torino!

Ili ne havis elekton, kaj la goblenoj ne sxatis la rezulton. Tiuj rapide trotis el post la angulon kun lauxtaj krioj, kaj trovis Tiujn, Kiuj Disfendas Goblenojn kaj Martelas Malamikojn, brilantaj fride kaj brule en iliajn surprizitajn okulojn. La antauxuloj faligis siajn torcxojn kaj ekkriis unufoje antaux ol ili mortis. La postirantoj kriis pli forte, kaj saltis malantauxen faligante tiujn, kiuj sekvis ilin. “Mordanto kaj Murdanto!” — ili sxrikis, kaj baldaux ili konfuzigxis, pusxegante unu aliajn reen al la vojoj, de kie ili venis.

Nur post longa tempo ili riskis cxirkauxiri tiun angulon. Sed tiam la gnomoj jam pluiris longe antauxen en la mallumajn tunelojn de la goblena regno. Kiam la goblenoj malkovris tion, ili estingis siajn torcxojn, surpiedigis molajn sxuojn kaj elektis la plej rapidajn kuristojn kun la plej akraj okuloj kaj oreloj. Tiuj kuris antauxen, rapide kiel nokt-vagantaj musteloj, kaj senbrue kiel vespertoj.

Tial nek Bilbo, nek la gnomoj, nek Gandalfo auxdis ilin veni. Kaj ili ecx ne vidis la goblenojn. Sed la goblenoj ja vidis ilin, kaj rapide postkuris ilin, cxar Gandalfo lasis pale brili sian bastonon por helpi la gnomojn dum ilia vojo.

Subite Dorio, kiu nun postmarsxis portante Bilbon, estis kaptita de malantaux si en la mallumo. Li kriis kaj falis. La hobito ruligxis de sur lia dorso en la mallumon, frapis sian kapon kontraux malmolan rokon kaj nenion plu memoris.

5. Enigmoj en la mallumo

Kiam Bilbo malfermis la okulojn, la mallumo estis tiel profunda, ke li apenaux kredis ke liaj okuloj estis malfermaj. Neniu restis proksime, kaj li trovis sin tute sola. Oni povas imagi lian timon. Li povis auxdi nenion, vidi nenion, kaj li sentis nenion krom la sxtonan plankon.

Tre malrapide li levis sin kaj rampis kvarpiede, gxis li palpis tunelan muron. Sed kiam li esploris gxin ambauxdirekte, li trovis nenion; nek goblenajn spurojn nek gnomajn. Li havis vertigxon kaj ne certis pri la direkto, kiun la aliaj sekvis, post kiam li falis. Li lauxeble divenis la vojon, kaj palpiris dum longa tempo, gxis subite li metis la manon sur etan malvarman ringon kusxantan sur la subajxo de l’ tunelo. Temis pri turnopunkto en lia kariero, sed tiam li ne konsciis tion. Kvazaux senpense li enposxigis gxin, cxar gxi ne sxajnis tre utila tiumomente. Li haltis, kaj sidigxis sur la malvarman plankon, kaj lasis sin malesperi dum longa tempo. Li revis pri frititaj ovoj kaj lardo en sia hejma mangxejo. CXar li de longe sentis interne ke jam venis la tempo por mangxi, sed tio nur plie senkuragxigis lin.

Li ne povis elpensi planon, kaj havis neniun ideon pri kio okazis, kial oni postlasis lin, aux kial, se oni ja efektive fugxis sen li, la goblenoj ne jam rekaptis lin, aux ecx kial lia kapo tiel doloris. La vero estis ke li senspure kusxis en senviva kaj senluma loko dum suficxe longa tempo.

Post momento li palpe sercxis sian pipon. Felicxe gxi ne estis rompita. Tiam li sercxis sian saketon kaj iom da tabako trovigxis ene. Jen pluso. Tiam li sercxis alumetojn, sed malsukcesis trovi ecx unu, kaj tio tute malesperigis lin. Des pli bone, li opiniis poste, kiam li plene revigligxis. CXielo scias, kia estajxo vekigxus kaj grimpus el la senlumaj truoj, se oni bruligus alumetojn kaj fumus tabakon en tiu horora loko. Sed tiumomente li sentis sin plene venkita. Sed cxar li gxisfunde cxirkauxpalpis sin kaj siajn posxojn sercxante alumetojn, li metis sian manon sur la tenilon de sia troldevena glaveto, kiun li tute forgesis, kaj kiun la goblenoj entute malatentis, cxar li portis gxin ene de sia pantalono.

Li nun elingigis gxin. GXi brilis pale kaj malhele antaux liaj okuloj. “Do ankaux gxi estas elfa klingo, — li pensis, — kaj goblenoj nek tro proksimas nek tro foras”.

Sed ial li eksentis sin pli komforte. Estis honore porti klingon fabrikitan en Gondolino por la kontrauxgoblena milito, pri kiu refrenis multaj kantoj, kaj li ankaux rimarkis, ke tiaj armiloj tre impresis la goblenojn, kiuj okaze alfrontis ilin.

“CXu iri reen? — li pensis. — Senprospere! CXu flanken? Maleble! CXu antauxen? Restas nur unu ebleco: Pluen!”

Li levigxis kaj plupasxis, kun sia glaveto antauxtenita, kaj kun unu mano sur la tunela muro, dum malkviete lia koro pulsis.

Bilbo certe trovigxis en tio, kion oni nomas embarasa situacio. Sed vi devas memori, ke gxi ne estis tiel embarasa, kiel por mi aux vi. La hobitoj ne estas tute kiel ordinaraj homoj, kaj kvankam ili logxas en tre bonaj komfortaj truoj, kiuj estas suficxe bone aerumataj kaj tre malsimilaj al la goblenaj tuneloj, ili tamen pli bone konas tunelojn ol ni, kaj ili ne facile perdas sian direkton subtere, ecx kiam iliaj kapoj resanigxas post dolora frapo. Ili egale scias movigxi silente, sin kasxi, kaj mirige resanigxi post faloj kaj kontuzoj. Ili ankaux konas multajn sagxajxojn kaj proverbojn, kiujn la homoj neniam konis aux forgesis jam delonge.