Выбрать главу

Tamen mi ne sxatus anstatauxi sinjoron Baginzon en tiu situacio. La tunelo sxajnis senfina. Li nur konsciis, ke gxi konstante subeniris kaj gardis la saman direkton, malgraux kelkaj turnigxoj kaj volvigxoj. Trovigxis foje disdirektaj pasejoj ambauxflanke, kiujn li sentis per sxangxo de la glava brilo, aux kiam li tusxis la muron. Sed li malsekvis ilin, kaj hastis por postlasi ilin, cxar li timis, ke el ili saltus goblenoj aux aliaj ombrecaj estajxoj, laux lia imago. Pluen li ade marsxis, pli kaj pli suben, sed li ankoraux nenion auxdis, krom la flirtadon de vespertoj cxirkaux siaj oreloj, kiu unue timigis lin, sed poste tiel oftis, ke li ne plu rimarkis gxin. Mi ne scias kiom da tempo dauxris lia subiro — kiu teruris lin, sed kiun li ne povis rezigni — gxis kiam li estis plene laca. GXi sxajnis dauxri la tutan tagon, gxis morgaux kaj preter tiam.

Subite li plauxdis en akvon! Brr! La akvo estis tiel akre malvarma, ke li tuj haltis kaj konsternigxis. Li ne sciis cxu temis pri flako, aux subtera rivero kiu transiris la tunelon, aux pri bordo de granda submonta lago. La glavo apenaux brilis. Li staris senmove, kaj kiam li zorge auxskultis, li auxdis gut-gutadon de sur iu nevidebla plafono al la malsupra akvo. Tio estas la ununura sono, kiun li kapablis auxdi.

“GXi estas do aux flako aux lago, kaj ne subtera rivero”, — li pensis. Tamen, li ne kuragxis vadi en la mallumon. Li ne sciis nagxi, kaj li timis acxajn sxlimajn estajxojn kun grandaj sxvelantaj okuloj, eble tordigxantaj en la akvo. Strangaj bestoj vivas en la subteraj basenoj kaj lagoj: fisxoj kies parencoj ennagxis tien jam de multaj epokoj kaj neniam elnagxis, dum iliaj okuloj sxvelis grandaj por vidi en la senlumo. Kaj ekzistas tie ajxoj pli strangaj ol fisxoj. Ecx en la tuneloj kaj kavernoj fositaj de goblenoj vivas estajxoj de ili ne konataj, kiuj enrampis de ekstere por sin kasxi en la mallumo. Kelkaj el tiuj kavernoj devenas de epokoj antaux la goblenoj, kiuj nur plilargxigis ilin kaj ligis ilin kun aliaj tuneloj, kaj la originaj logxantoj ankoraux sxtele vagas kaj snufas tie en diversaj anguloj.

En tiu cxi profundajxo apud la senluma akvo vivis la maljuna Golumo, kreitacxo sxlimoza kaj malgranda. Mi ne scias de kie li venis, nek kiu aux kio li estis. Li simple estis Golumo, tiel malhela kiel la mallumo, krom du grandaj rondaj okuloj en sia magra vizagxo. Li posedis etan boaton, kaj li remis gxin tute senbrue en la lago. Kaj efektive temis pri lago, kiu estis largxa, profunda kaj glacie malvarma. Li padelis per siaj grandaj piedoj pendantaj de la boataj flankoj, sed li ne kreis ondetojn. Li efektive tre lertis. Liaj palaj ampolecaj okuloj sercxis blindajn fisxojn, kiujn li klake kaptis per siaj longaj fingroj. Sed li sxatis diversajn viandojn. Goblenkarnon li tre alte taksis, kiam li povis akiri gxin, sed li tre atentis, ke ili ne eltrovu lin. Li simple strangolis ilin de malantauxe, se ili okaze aventuris gxis la akvobordo dum li spionvagis. Tamen ili tre malofte venis, cxar ili suspektis, ke io malagrabla kauxris tie en la montofundo. Ili trafis tiun lagon, kiam ili fosis tunelojn jam tre delonge, kaj ili ne povis plu iri. La vojo do cxesis tie, kaj ne plu restis kialo veni tien, krom kiam la Goblenestro tion ordonis. Foje li kaprice mendis fisxon el la lago, kaj kelkfoje nek gobleno nek fisxo revenis.

Golumo fakte logxis sur sxlima roka insulo meze de l’ lago. Li jam delonge gvatis Bilbon per siaj palaj teleskopecaj okuloj. Bilbo ne povis vidi lin, sed tiu tre scivolis pri Bilbo, cxar li konstatis, ke Bilbo ne estis gobleno.

— Ssankta ssango, trezoro mia! Mi vetus, ke gxi provizus bonan festenon, almenaux bonan mangxopecon por ni, golum’! — Kaj kiam li diris “golum’”, li eligis teruran glutan bruon. el sia gorgxo. Jen kial li nomigxis tiel, kvankam li cxiam nomis sin “trezoro mia”.

La hobito tiel ektimis kiam li auxdis la sibladon, ke li preskaux saltis el sia hauxto kaj tuj vidis la elstarantajn palajn okulojn, kiuj gvatis lin.

— Kiu vi estas? — li diris, sxovante sian ponardon al Golumo.

— Kio li estass, trezoro mia? — flustris Golumo kiu cxiam parolis al si, cxar li kutimis paroli al neniu alia. Li ja venis rigardi Bilbon, cxar tiumomente li ne estis tro malsata sed simple scivolema. Aliokaze, li unue kaptus kaj mangxus sian predon, kaj al si parolus nur poste.

— Mi estas sinjoro Bilbo Baginzo. Mi perdis la gnomojn, kaj mi perdis la sorcxiston, kaj mi ne scias kie mi estas. Kaj tion mi ne tro volas scii, cxar mi nur volas eliri de cxi tie.

— Kion li havas en siaj manetoj? — diris Golumo, rigardante la glavon, kaj gxin ne sxatante.

— Glavon. Klingon, kiu devenas de Gondolino!

— Sss, — diris Golumo, kiu tuj igxis gxentila. — Eble, ni sidigxu cxi tie kaj klacxu iom kun gxi, trezoro mia? Eble placxass al gxi enigmoj, cxu?

Li volis montri sin agrabla, almenaux tiumomente, gxis kiam li povus eltrovi pli da informoj pri la glavo kaj la hobito, cxu li vere tie venis sola, cxu li estis bongusta, kaj cxu Golumo mem vere estis malsata. Nur enigmoj venis en lian cerbon tiumomente. Starigi kaj solvi enigmojn estis la sola ludo, kiun li ludis kun la aliaj strangaj kreitajxoj en siaj truoj jam de tre longe, antaux ol li perdis siajn amikojn, kaj forpeligxis, fugxante sola al la profunda mallumo de la submontoj.

— Konsentite, — diris Bilbo, kiu deziris kunlabori, gxis kiam li lernus pli multe pri tiu estajxo, cxu li estis tute sola, cxu li estis kruela aux malsata, kaj cxu li estis amiko de la goblenoj. —Vi starigu la unuan, — li diris, cxar li ne jam havis la tempon elpensi enigmon.

Do Golumo siblis:

Kio sen radikoj pli altas ol salikoj, supren-supren krestas sed neniam kreskas?

— Facile! — diris Bilbo. — Monto, mi supozas.

— CXu gxi divenass faccile? GXi devus havi konkursson kun ni, trezoro mia! Se trezoro mia starigos enigmon, kaj gxi ne solvos gxin, ni mangxos gxin, trezoro mia. Se gxi starigos gxin, kaj ni ne solvos, tiam ni faross kion gxi volass, cxu ne? Ni montross al gxi la elirejxon, jes!

— Nu bone! — diris Bilbo, kiu ne kuragxis malkonsenti, kaj freneze strecxis sian cerbon por trovi enigmojn, por ne esti formangxita.

Tridek cxevaloj rugxmonte sin trovas, unue krampas, poste stamfas, poste senmovas.

Jen la sola kiu venis al li, cxar tiumomente la ideo pri mangxado iom okupis lian spiriton. Tio estis iom ordinara enigmo, kaj Golumo sciis la respondon, kiel vi ja scias gxin.

— Malfresxa sxerco, — li siblis. —Dentoj, dentoj! Trezoro mia, sed ni nur havass seson da ili!

Tiam li starigas sian duan enigmon:

Senvocxe kriacxas, sen-ale veturas, sendente gxi macxas, senbusxe murmuras.

— Momenteton! — kriis Bilbo, kiu ankoraux pensis malkviete pri mangxado. Felicxe, li auxdis ion similan antauxe, kaj revigle trovis la solvon. — La vento, la vento, kompreneble! — Li diris, kaj li tiel kontentis, ke li tuj inventis enigmon senhezite. “GXi ja mistifikos tiun etan subteran kreitacxon”, — li pensis:

Okulo sur blua vizagxo vidis okulon sur verda vizagxo. “Similas l’ okulon l’ okulo, — diris l’ unua okulo, — sed malaltaloke, Ne altloke”.

— Ss, ss, ss, — diris Golumo. Li jam delonge vivis subtere, kaj forgesis pri tiaj aferoj. Sed dum Bilbo esperis, ke la mizerulo ne povus respondi, Golumo revenigis al si memorojn pri fora epoko, kiam li logxis cxe sia avino en truo en tero apud rivero. — Sss, sss, trezoro mia, — li diris. — Temas pri suno super la lekantetoj, jes.

Sed lin enuigis enigmoj pri cxiutagaj superteraj aferoj. Kaj ili ankaux memorigis lin pri tagoj, kiam li estis malpli soleca, sxtelema kaj sxlimoza, kaj tio igis lin malbonhumora. Plie, tiaj ideoj malsatigis lin, do li provis ion pli malfacilan kaj malagrablan:

Nevidebla, nepalpebla, neauxdebla, neflarebla, malantaux steloj, submontete, plenigas truojn gxi komplete, antauxiras kaj postfinas, vivon, ridojn, mortdestinas.