Выбрать главу

Malfelicxe por Golumo, Bilbo auxdis ion similan antauxe, kaj krome, la respondo cxirkauxis lin.

— Mallumo, — li diris, sen ecx grati al si la frunton, aux cerbumi.

Sen kovro, sen cxarniro la skatolo. Tamen enestas gxin valora oro.

GXis li povus elpensi vere malfacilan enigmon, tiun li starigis por gajni tempon. Li konsideris gxin facila vortludo, kvankam li ne uzis la kutiman formulon. Sed gxi tre perpleksis Golumon. Li siblis al si, kaj kiam li ne trovis respondon, li flustris kaj balbutis.

Post longa dauxro, Bilbo igxis malpacienca.

— Nu, kio gxi estas? — li diris. — La respondo ne estas supersxutanta bolilo, laux la bruo de via pensado.

— Donu al ni sxancon. Ke gxi al ni donu unu sxancon, trezoro mia. Ss, ss.

— Nu, — diris Bilbo, post kiam li donis longan sxancon al li. — Kio pri via respondo?

Subite Golumo rememoris, ke li sxtelis el nestoj jam delonge, kaj sidis sub la rivera bordo, kie li rigardis la kukolon demeti… rigardis la kukolon demeti…

— …Ovon! — li siblis. — Temas pri ovo! Tiam li demandis:

Senspire vivkarna, mortece malvarma; nek soifas, nek trinkas, kirasite ne tintas.

Siavice li konsideris tiun terure facila, cxar li cxiam revis pri la respondo. Sed, li ne povis elpensi ion pli malfacilan, cxar li estis tre konsternita de la ovo-provo. Tamen gxi sxajnis tre malfacila al Bilbo, kiu nenion sciis pri akvo, kaj nenion deziris scii. Mi supozas, ke vi jam scias la respondon, kompreneble, aux povus diveni post palpebrumo, cxar vi sidas trankvile hejme, kaj vin ne gxenas la risko, ke oni mangxos vin. Tiam Bilbo sidis kaj nervoze tusis, sed ne havis respondon. Baldaux Golumo komencis sibli al si kun memkontento.

— CXu gxi estass bona, trezoro mia, cxu gxi estass sukoza? CXu gxi estass bonguste krakmacxebla? — li komencis gvati Bilbon el la mallumo.

— Momenteton! — diris la hobito, tremetante. — Mi jxus antauxe donis al vi tre longan sxancon!

— GXi devas hassti, hassti! — diris Golumo, kiu grimpis el sia boato al la lagobordo por aliri Bilbon. Sed kiam lia piedo tusxis la akvon, fisxo elsaltis pro timo kaj falis al la piedfingroj de Bilbo.

— Acxe! GXi estas malvarma kaj humidacxa, — li diris, kaj dank’ al tio li divenis. — Fisxo, fisxo! — li kriis. — Temas pri fisxo!

Tio senkuragxigis Golumon, sed Bilbo starigis novan enigmon kiel eble plej rapide, por ke Golumo revenu al sia boato por cerbumi.

Senkruro sur unukruro restis, dukruroj sur trikruroj sidis, kvarkruroj kelkon ricevis.

Ne estis la bona momento por tia enigmo, sed Bilbo ne disponis tempon. Se li starigus gxin alitempe, gxi estus malfacila por Golumo. Sed pensante pri fisxoj, “senkruro” ne estis tiom malfacila: “Fisxo sur tableto, viro apude sur trikrura tabureto, kaj la ostoj restas por la kato”. Jen evidente la solvo, kiun Golumo tuj diris. Nun li opiniis, ke venis la momento starigi tre malfacilan kaj malagrablan enigmon. Li parolis jene:

Ci tiu voras cxiujn estojn: arbojn, florojn, birdojn, bestojn; macxas feron, sxtalon mordas; durajn rokojn piste tordas; regxojn, urbojn, mortsvenigas, altajn montojn ebenigas.

La kompatinda Bilbo sidis en la mallumo kaj pensis pri cxiuj nomoj de gigantoj kaj ogroj, kiujn oni rakontis en fabeloj, sed neniu el ili rolis kiel en la enigmo. Li emis pensi, ke la solvo estis tute alia, kaj ke li devus scii gxin. Sed li ne povis gxin elpensi. Li komencis timi, kaj timo ne tauxgas por cerbumado. Golumo grimpis el sia boato. Li plauxdis en la akvon, kaj vadis al la bordo. Bilbo vidis liajn okulojn alproksimigxi. Lia lango sxajnis fiksigxi en sia busxo, kaj li volis ekkrii “Donu al mi pli da tempo! Mankas al mi tempo!” Sed li balbute nur pepis:

— Tempo, tempo!

Bilbo estis savita de bona fortuno. CXar li diris, kompreneble, la gxustan respondon. Golumo denove senkuragxigxis, kaj nun kolerigxis kaj enuigxis pri la ludo. Kaj tio komencis tre malsatigi lin. CXi-foje li ne revenis al la boato. Li sidis en la mallumo apud Bilbo. Tiu igxis tre malkomforta kaj konfuzita.

— GXi devass al ni starigi demandon, trezoro mia, jes, jess, jesss. La lastan demandon, jes, jess, — diris Golumo.

Sed Bilbo absolute ne povis elpensi demandon por tiu estajxo frida kaj humidacxa, kiu sidis apude, tusxante kaj palpante lin. Bilbo gratis sian frunton kaj pincxis sin, sed ne kapablis trovi ion ajn.

— Demandu nin, testu nin.

Bilbo repincxis kaj manfrapis sin, li tenajle tenis sian glaveton, kaj li ecx sercxis en sia posxo per sia libera mano. Tie li trovis la ringon kiun li prenis de la tunela planko kaj pri kiu li entute forgesis.

— Kion mi havas en mia posxo? — li diris lauxtvocxe. Li parolis al si, sed Golumo kredis, ke temis pri enigmo kaj farigxis terure konsternita.

— Nejuste! Nejuste! — li siblis. — Ne estas juste, trezoro mia, ke gxi al ni demandas kion gxi havass en siaj acxaj posxoj?

Bilbo konstatis la reagon de Golumo, kaj cxar li ne havis pli bonan demandon, li persistis je sia enigmo.

— Kion mi havas en mia posxo? — li diris pli lauxte.

— S-s-s-s, — siblis Golumo. — GXi devas doni al ni provojn, trezoro mia, tri provojn.

— Konsentite! Divenu do! — diris Bilbo.

— Manojn! — diris Golumo.

— Malgxuste, — diris Bilbo, kiu felicxe jxus eltiris la sian. — La dua provo!

— S-s-s-s, — diris Golumo, pli malkontente ol cxiam. Li pensis pri cxio, kion li gardis en siaj posxoj: fisxostoj, goblenodentoj, humidaj konkoj, vesperta flugilo, akra sxtono por akrigi siajn dentojn, kaj aliajn acxajxojn. Li provis pensi, kion aliaj personoj gardas en siaj posxoj.

— Trancxilon! — li diris, fine.

— Malgxuste! — diris Bilbo, kiu perdis la sian jam de longe. — La lasta provo!

Nun Golumo statis pli malbone ol kiam Bilbo starigis al li la ovo-provon. Li siblis kaj balbutis, li sxancelis sin antauxen kaj reen, kaj stamfis siajn piedojn, tordigxante cxiudirekte, sed li ne kuragxis uzi sian lastan provon.

— Respondu do, — diris Bilbo. — Mi atendas! — Li deziris sxajni auxdaca kaj gaja, sed li ne certis, ke la ludo bone rezultus, cxu Golumo gxuste respondus aux ne.

— Via tempo finigxis, — li diris.

— SXnureton aux nenion! — sxirkriis Golumo, nejuste, cxar li enmetis samtempe du respondojn.

— Ambaux malgxustaj! — kriis Bilbo, trankviligita, kaj li tuj starigxis, metis sin dorse al muro, kaj antauxmetis sian etan glavon. Li sciis, kompreneble, ke la enigmoludo estis fidinda antikva tradicio, kaj ke ecx fiaj kreitajxoj ne kuragxis prifriponi gxin. Sed li sentis, ke li ne povis fidi je iaj promesoj de tiu sxlima ajxo. Tiu probable profitus de ajna kialo por malplenumi la promeson. Kaj, krome, lia lasta demando ne estis auxtenta enigmo laux la antikvaj reguloj.

Sed cxiuokaze Golumo ne tuj atakis lin. Li povis vidi la glavon en la mano de Bilbo. Li sidis senmova, tremante kaj flustrante. Fine Bilbo ne plu povis atendi.

— Nu? — li diris, — kio pri via promeso? Mi volas eliri de cxi tie. Vi devas al mi montri la vojon.

— CXu ni diris tion, trezoro? Montri al la acxcxa Baginzzo la elirejon, jes, jes. Sed kion gxi havas en siaj posxoj, ha? Ne sxnureton, kaj ne nenion. Ho ne, golum’!

— Ne insistu, — diris Bilbo. — Promeso estas promeso.

— Malkontenta gxi estas, malpacienca, trezoro, — siblis Golumo. — Sed gxi devas atendi, jes gxi devas. Ni ne povas supreniri tro haste en la tunelojn. Ni devas antauxe sercxi kelkajn aferojn, jes, aferojn por helpi nin.

— Nu bone, sed ne prokrastu! — diris Bilbo, kiu almenaux kontentis pensi, ke Golumo forirus. Li kredis ke Golumo fabrikis kialon kaj ne intencis reveni. Pri kio tiu parolis? Kion utilan tiu povus gardi en malluma lago? Sed Bilbo malpravis. Golumo ja intencis reveni. Li nun estis furioza kaj malsata. Kaj tiu mizera fiulo jam havis planon.