Выбрать главу

Ne longe for trovigxis lia insulo, pri kiu Bilbo sciis nenion, kaj tie en kasxita loko li gardis tre belan kaj tre mirindan ajxon. Li havis oran kaj multvaloran ringon.

— Mia naskigxdata donaco, — li siblis al si, kiel ofte li faris dum la senfinaj mallumaj tagoj. —Jen kion ni volas nun, jes, ni volas gxin!

Li volis gxin, cxar gxi estis ringo de potenco, kiu nevidebligis tiun, kiu surfingrigis gxin, kaj tiu revideblis nur dum la plensuno — kaj ecx tiam nur per svaga kaj pala ombro.

“Mia naskigxdata donaco! GXi venis al mi je mia naskigxtago, trezoro mia”. Tion li cxiam diris al si. Sed kiu scias, kiamaniere Golumo ricevis tiun donacon, jam en praepoko, kiam tiaj ringoj ankoraux ofte trovigxis en la mondo? Eble ecx la Mastro, kiu regis ilin, ne povus diveni. Golumo portis gxin komence surfingre, gxis gxi lacigis lin, kaj tiam li gardis gxin en posxeto cxe sia hauxto, gxis gxi agacis lin, kaj nun li kutime kasxis gxin en truo sur roko sur sia insulo, kaj li ade revenis por gxin miri. Kaj li ankoraux foje surmetis gxin, kiam li ne plu povis toleri gxian foreston, aux kiam li estis tre ege malsata kaj enuigxis pri fisxkarno. Tiam li enrampis la mallumajn tunelojn, sercxante perditajn goblenojn. Li foje ecx aventuris en lokojn lumigitajn de torcxoj, kiuj palpebrumigis kaj pikis liajn okulojn, cxar li tamen estis sendangxera. Li efektive estis tre sekura. Neniu kapablis lin vidi, neniu rimarkis lin, gxis kiam li surfingris iun gorgxon. Unu-du horojn antauxe li estis portinta gxin, kaj estis kaptinta gobleneton. GXi ja pepis lauxte! Li ankoraux havis unu-du ostojn por mordeti, sed li emis rongxi ion pli sukoplenan.

— Sendangxere, jes, — li flustris al si. — GXi ne vidos nin, cxu ne, trezoro mia? Ne, gxi ne vidos nin, kaj gxia fia glaveto malutilos, jes gxuste.

Jen kio venis al lia malica fispirito, dum li glitis subite for de Bilbo, plauxdis al sia boato, kaj foriris en la mallumon. Bilbo kredis, ke li senigxis de li. Sed li atendis lin, cxar li ankoraux ne havis ideon kiel trovi senpere la elirejon.

Tiam li auxdis subitan kricxon. GXi tremigis al li la dorson. Golumo blasfemis kaj lamentis en la malhelo, sxajne ne tro malproksime laux la bruo. Li rampis sur sia insulo, vane sercxante kaj strebante.

— Kie gxi estas? Kie gxi estass? — Bilbo auxdis lin krii. — Perdita mia trezorego estass, perdita, perdita! Mi estu damnita kaj pistita, mia trezoro perdigxis!

— Kio estas? — vokis Bilbo, — Kion vi perdis?

— GXi ne rajtas nin demandi! — kriis Golumo. — GXi zorgu pri siaj propraj aferoj, jess! Perdita, gxi estas, perdita! Golum’, golum’, golum’!

— Nu ankaux mi estas perdita, — kriis Bilbo. — Kaj mi deziras esti malperdita! Mi gajnis la ludon, kaj vi promesis. Venu do! Venu, kaj liberigu min, kaj poste vi povos dauxrigi la sercxadon.

Kvankam Golumo sxajnis kortusxe malfelicxa, Bilbo apenaux sentis kompaton kaj konstatis, ke se Golumo tiom deziris ion, tio ne povus esti bona.

— Venu do!, — li kriis.

— Ne, ankoraux ne, trezoro! — respondis Golumo. — Ni devas sercxi gxin, gxi estas perdita, golum’.

— Sed vi ne solvis mian lastan enigmon, kaj vi promesis, — diris Bilbo.

— Ne solvis! — diris Golumo, kaj subite el la mallumo venis akra siblado: — Kion gxi havas en siaj posxoj? Diru do. GXi devas diri.

Bilbo ne havis kialon por ne diri. Golumo jam divenis la veron pli rapide ol li, cxar kompreneble Golumo pensis pri la objekto kiun li trovis antaux tre longa tempo, kaj li cxiam timis, ke oni sxtelus gxin. Sed la prokrasto gxenis Bilbon. Li opiniis, ke li gajnis la ludon juste kaj je granda risko.

— Solvojn oni divenas, sed ne donacas, — li diris.

— Sed gxi estis maljusta demando, — diris Golumo, — gxi ne estis enigmo, trezoro, ne.

— Nu se temas nur pri simplaj demandoj, — Bilbo respondis, — mi fakte demandis antaux vi. Kion vi perdis? Diru al mi tion!

— Kion gxi havas en siaj posxoj? — La sono revenis pli sible kaj akre, kaj kiam Bilbo rigardis tiudirekten, teruris lin du lumaj punktetoj kiuj gvatis lin el la mallumo. Dum suspektoj venis al la Goluma spirito, liaj okuloj pale flagris pli intense.

— Kion vi perdis? — persistis Bilbo.

Sed nun la Goluma okulbrilo igxis verda fajro, kaj gxi proksimigxis. Golumo revenis en sia boato, padelante sovagxe gxis la senluma lagobordo. Tiel ardis lia senigxo kaj suspektemo, ke neniu glavo plu terurus lin.

Bilbo ne povis diveni, kio pikis tiun mizeran kreitacxon, sed li vidis, ke la ludo venis al sia fino, kaj ke Golumo intencis murdi lin malgraux cxio. Gustatempe, li turnis sin kaj blinde ekkuris en la tunelon, kiun li antauxe malsupreniris, palpe gvidante sin per la flankaj muroj.

— Kion gxi havas en siaj posxoj? — li auxdis la sibladon malantaux si, kaj la plauxdadon dum Golumo eligxis de sia boato.

— Nu, kion mi havas, fakte? — li demandis sin, pluen anhelante kaj stumblante. Li enposxigis la maldekstran manon. La ringo tre malvarmis, kiam gxi glitis sur lian sercxantan montrofingron.

La siblado nun sekvis lin de proksime. Li turnis sin kaj vidis la okulojn de Golumo verdlucerne supreniri laux tunela deklivo. Afliktite, li strebis kuri pli rapide, sed liaj piedfingroj kaptigxis pro sxtona tubero sur la planko, kaj li falis teren kun sia glaveto sub la korpo.

Post momento Golumo atingis lin. Sed antaux ol Bilbo povis reagi iel ajn, spiri, levi sin aux svingi sian glavon, Golumo preterpasis kaj malatentis lin, kaj kuris pluen sakrante kaj susurante.

Kion tio signifis? Golumo ja povis vidi en la mallumo. Kaj Bilbo povis vidi la palecon de liaj okuloj brili ecx de malantauxe. Dolorige li levis sin, eningigis sian glavon, kiu denove brilis malforte, kaj tiam tre atenteme li komencis sekvi lin. Li havis neniun elekton. Ne valoris la penon reiri al la lago de Golumo. Eble, se li sekvus Golumon, tiu senintence kondukus lin al la elirejo.

— Damnita, damnita, damnita! — siblis Golumo. —Damnita Baginzo! GXi foriris! Kion gxi havas en siaj posxoj? Ho, ni divenass, ni divenass, trezorego, jess. Li trovis gxin, li nepre trovis gxin. Mian naskigxdatan donacon.

Bilbo strecxis la orelojn. Li fine komencis diveni la veron. Li hastis kiel eble plej proksime al Golumo, kiu iris ankoraux tre rapide. Tiu ne rigardis posten sed svingis sian kapon ambauxdirekte, kiel Bilbo povis vidi pro la brileto je la muroflankoj.

— Mia naskigxdata donaco! Damne! Kiel ni povis perdi gxin, trezoro mia? Jes, jen kiel! Kiam ni pasis cxi tien lastafoje, kiam ni tordis tiun junan pepulon. Jen kial. Damne! GXi forglitis de ni, post tiom da jaroj! GXi foriris, golum’!

Golumo tuj sidigxis kaj lamentis kun plorkria kaj glugla bruo, kiu malagrable auxdigxis. Bilbo haltis kaj platigis sin cxe la tunela muro. Post momento Golumo cxesis plori kaj komencis paroli. Li sxajne disputis kun si.

— Ne utilas reiri tien por sercxi, ne. Ni ne memoras la lokojn, kie ni vadis. Kaj malutilus. La Baginzo havas gxin en siaj posxoj, tiu fiflarulo troviss gxin, ni dirass.

»Ni konjektass, trezoro, nur konjektass. Ni ne scios antaux ol ni kaptos la kreitacxon kaj tordos gxin. Sed gxi ne scias, kion la donaco kapablas fari, cxu? GXi nur gardos gxin en siaj posxoj. GXi ne scias, kaj gxi ne povos foriri tre longe. GXi perdigxis, tiu acxa nazsxovema fiajxo. GXi ne konas la elirejon. GXi diris tion.

»GXi tion diris, jes. Sed gxi estas sagaca. GXi ne diras kion gxi celas. GXi ne diras kion gxi havas en siaj. posxoj. GXi scias. GXi konas la enirejon, kaj gxi devas koni la elirejon, jes. GXi celas la malantauxan pordon. Ek al la malantauxa pordo, jes.

»La goblenoj kaptos gxin do. GXi ne eliros tie, trezorego.

»Sss, sss, golum’! Goblenoj! Jes, sed se gxi havas la donacon, nia trezora donaco, la goblenoj havos gxin, golum’! Ili trovos gxin, kaj malkovros gxiajn povojn. Ni ne plu estos sekuraj! Neniam, golum’! Unu el la goblenoj surmetos gxin, kaj neniu plu povos vidi lin. Li estos cxi tie, sed ne videblos. Ecx niaj lertaj okuloj ne rimarkos lin, kaj tiu farigxos sagaca kaj auxdaca kaj kaptos nin, golum’! golum’!