Выбрать главу

»Nu ni cxesigu la parolojn, trezoro, kaj ni hastu. Se la Baginzo iris tien, ni devos rapidi kaj vidi. Ek al! La loko ne malproksimas nun. Ni hastu!

Kun salto, Golumo starigxis kaj rapide marsxis pluen. Bilbo haste sekvis lin sed atenteme, kvankam li pli timis, ke li brue falus pro plankaj tuberoj. Lia kapo turnigxis pro espero kaj mirego. SXajnis ke la ringo, kiun li tenis, estis sorcxita. GXi igis nevidebla! Li jam auxdis pri tiaj aferoj, kompreneble, en malnovaj fabeloj. Estis tamen nekredeble, ke li trovis gxin tute hazarde. Sed jen efektive kio okazis. Golumo kun siaj brilaj okuloj gxuste preterpasis lin nur kelkajn futojn de li.

Ili pluiris. Golumo plauxdis siajn piedojn, siblante kaj sakrante, kaj Bilbo postsekvis lin, tiel mallauxte kiel hobitoj povas. Ili baldaux venis al lokoj kie, kiel Bilbo jam rimarkis survoje, tuneloj brancxigxis disdirekten. Golumo komencis tuj nombri ilin.

— Unu maldekstre, jes. Unu dekstre, jes. Du dekstre, jes, jes. Du maldekstre, jes, jes.

Kaj tiel plu. Kiam la vojoj plinombrigxis, li igxis pli malrapida, sxanceligxis kaj ploretis, cxar li forlasis tre malantauxe sian akvon, kaj li komencis timi. Goblenoj nun povis trovigxi en la cxirkauxajxo, kaj li perdis sian ringon. Fine li staris apud malalta truo, maldekstre de ilia vojo.

— Sep dekstre, jes. Ses maldekstre, jes! — li flustris. — Jen gxi. Jen la vojo al la malantauxa pordo, jes. Jen la vojo!

Li enrigardis, kaj retiris sin.

— Sed ni ne devus eniri, trezoro, ne. Goblenoj trovigxas tie sube. Goblenoj, multe da! Ni flaras ilin. Sss!.. Kion ni faru? Ili estu damnitaj kaj pistitaj! Ni devas atendi cxi tie, trezoro, atendi kaj rigardi.

Ili do haltis tie. Golumo tamen venigis Bilbon al la gxusta tunelo, sed Bilbo ne povis eniri gxin! Golumo sidis tie kunpremite apud la enira aperturo, kaj liaj okuloj brilis fride sur lia vizagxo. Li svingis sian kapon inter siaj genuoj. Bilbo sxteliris de la muro pli silente ol muso, sed Golumo tuj rigidigxis, snufis kaj liaj okuloj igxis verdaj. Li siblis mallauxte sed minace. Li ne povis vidi la hobiton, sed li nun estis vigle agopreta, kaj li havis sentumojn de auxdo kaj flaro akrigitajn de la senlumo. Li sxajnis kauxri, kun fingroj etenditaj surplanke, kun la kapo antauxklinita kaj la nazo preskaux gxisplanka. Kvankam li aspektis nur kiel malhela ombro malantaux la brilo de siaj propraj okuloj, Bilbo povis vidi kaj senti, ke li estis strecxita kiel pafonta arkosxnuro.

Bilbo cxesis spiri kaj mem rigidigxis. Li estis senespera. Li konstatis, ke li devis eskapi el tiu mallumo, dum li ankoraux havis fortojn. Li devis batali. Li devis ponardi tiun acxajxon, eligi gxiajn okulojn, mortigi gxin: gxi ja volis mortigi lin. Sed ne, tio estus nehonesta. Li mem nun estis nevidebla. Golumo ne havis glavon. Golumo ne minacis murdi lin, aux almenaux ne jam provis. Kaj li estis mizera, sola kaj perdita. Subita kompreno, kompato miksita kun hororo, plenigis la koron de Bilbo: kun ekvido de senfinaj sendistingaj tagoj sen lumo kaj la espero pri plibonigxo, senmovaj sxtonoj, malvarmaj fisxoj, rampado kaj flustrado. CXiuj tiaj pensoj fulmis en li nur dum unu sekundo. Li tremis. Kaj tiam, dum la sekva momento, kvazaux revigligita de refortigxo kaj findecido, li saltis.

Ne temus pri granda salto por homoj, sed li efektive faris grandan salton en la mallumon. Super la Goluma kapo, li saltis sep futojn antauxen kaj tri alten, kvankam li ne konstatis, ke li apenaux ne frakasis sian kapon kontraux la malalta koridora plafono.

Golumo saltis malantauxen, etendante la manojn al la hobito, kiu superflugis lin. Sed tro malfrue. Liaj manoj drasxis la aeron, kaj Bilbo falis bonsxance sur siajn fortikajn piedojn, kaj forfugxis en la novan tunelon. Li ne returnis sin por vidi, kion faris Golumo. Unue siblado kaj sakrado auxdigxis preskaux cxe liaj maleoloj, sed poste gxi finigxis. Kaj tiam venis horora kricxo, plena je malamo kaj malespero. Golumo malvenkis. Li ne kuragxis iri plu. Li perdis la batalon, sian predon, kaj ankaux la ununuran objekton, pri kiu li zorgis: sian trezoregon. La krio premis la koron de Bilbo, sed li persistis. Tiam malforte kiel ehxo, sed ankoraux minacante, la vocxo auxdeblis de malantauxe:

— SXtelinto, sxtelinto, sxtelinto! Baginzo! Ni malamas gxin, ni malamas gxin, ni malamas gxin por cxiam!

Kaj poste venis silento. Sed ankaux gxi sxajnis minaca al Bilbo. “Se goblenoj estas tiel proksimaj, ke li flaris ilin, — li pensis, — ili do auxdis lian kriadon kaj sakradon. Do necesas atentemo, aux la vojo kondukos min al pli malbonaj aferoj”.

La tunelo estis tre malalta kaj krude fosita. GXi ne estis tro malfacila por la hobito, sed malgraux cxiuj liaj klopodoj, akrangulaj rokoj plurfoje kontuzis liajn piedojn. “Iom malalta tunelo por goblenoj, precipe por la granduloj”, — pensis Bilbo, kiu ne imagis, ke ecx la granduloj, la montaraj orkoj, iras tre rapide, cxar ili klinigxas kun la manoj preskaux surplanke.

La tunelo, kiu deklivis suben, nun resupreniris, kaj post momento gxi krutigxis. Sed finfine, la deklivo finigxis, la tunelo cxirkauxiris angulon, kaj gxi subeniris denove, kaj tiam fine de mallonga deklivo, vidigxis lumo pale venanta el post la angulo. Ne rugxa lumo, kvazaux fajro aux lanterno, sed pala natura lumo. Je tio Bilbo ekkuris.

Kiel eble plej rapide li cxirkauxiris la lastan angulon, kaj tuj venis al pli largxa loko, kie la lumo post tiom da tempo en la mallumo blindumis lin per sia brilego. Temis efektive nur pri sunradio tra pordo; granda, sxtona pordo, kiun oni lasis malfermita.

Bilbo palpebrumis, kaj tiam li ekvidis la goblenojn: kirasitajn goblenojn kun elingigitaj glavoj gxuste malantaux la pordo, gvatantaj rondokule la tunelon, kiu kondukis tien. Ili estis incititaj, lertaj, kaj pretaj por cxio.

Ili ekvidis lin pli rapide ol li ekvidis ilin. Jes, ili ja vidis lin. CXu pro hazardo, cxu pro lasta artifiko de la ringo antaux ol gxi prenis novan mastron, gxi ne plu trovigxis sur lia fingro. Kun gxojaj krioj, la goblenoj impetis al la hobito.

Doloro pro timo kaj perdo, kvazaux ehxo de la mizero de Golumo, fulmofrapis Bilbon, kiu forgesis elingigi sian glavon kaj enposxigis siajn manojn. Kaj tie trovigxis ankoraux la ringo, en lia maldekstra posxo, kaj gxi glitis sur lian fingron. La goblenoj subite haltis. De Bilbo ili ne plu vidis spuron. Li malaperis. Ili kricxis duoble pli forte ol antauxe, sed ne tiom gxoje.

— Kie gxi estas? — ili kriis.

— Supren en la tunelon! — kelkaj alvokis.

— CXi tien! — kelkaj hurlis.

— Tien! — aliaj kriis.

— Atentu la pordon! — mugxis ilia estro.

Fajfiloj fajfis, kirasoj klakis, glavoj grincis, goblenoj gruntis kaj riprocxis sin, kuris kaj pelis sin tien kaj reen, kunfrakasante kaj kolerigxante. Okazis gxenerala indignokrio, tumulto kaj konfuzo.

Bilbo terure timis, sed li suficxe spritis por konstati kio okazis, kaj sxtele rampis malantaux grandan barelon, plenan je trinkajxoj de l’ goblenaj gardistoj, kaj do kasxis sin kaj malhelpis, ke oni skuu lin, ke oni tretu lin piede, aux malkovru lin per tusxo.

“Mi devas atingi la pordon. Mi nepre devas atingi la pordon!” — li ripetis al si, sed pasis iom da tempo antaux li suficxe ekkuragxis por provi. Tiam komencigxis la terura blindludo. La loko plenis je cxirkauxkurantaj goblenoj, kaj la kompatinda hobito zigzagis cxiudirekte, falis post frakaso kun gobleneto, kiu ne komprenis kio okazis, rampis kvarpiede, glitis gxustatempe inter la kruroj de la estro, kaj elkuris tra la pordo.

GXi estis ankoraux iomete malfermita, kvankam unu el la goblenoj preskaux fermis gxin. Bilbo baraktis kun gxi, sed ne povis movi gxin. Li provis gliti tra la fendeto. Li ade premis, kaj tiam li kaptigxis! Estis terure. Liaj butonoj kojnigxis inter la pordo kaj la pordokadro. Li povis vidi la eksteron, kaj tie vidigxis kelkaj sxtupoj, kiuj subeniris al valo inter la montoj. La suno aperis de post nubo, kaj heligis la transpordan lokon — sed li ne povis tion atingi.

Subite unu el la gardistoj ene kriis:

— Estas ombro apud la pordo! Io trovigxas tie!

Bilbo preskaux saltis el sia hauxto. Li tordigxis forte kaj butonoj jxetigxis disen. Li eliris sukcese, kun sxirita jako kaj vesxto, kaj kuris suben kiel kapro, dum konsternitaj goblenoj prenis liajn belajn latunajn butonojn cxe la pordosojlo.