Выбрать главу

Kompreneble, ili sekvis lin, huante kaj hurlante, sercxante en la arbaro. Sed ili ne sxatas la sunon, cxar gxi sxanceligas iliajn krurojn kaj turnas al ili la kapojn. Ili ne povis trovi Bilbon, dum li portis la ringon, kasxtrotante inter la arbaj ombroj, kurante rapide kaj senbrue, kaj evitante la sunon, kaj ili baldaux devis rezigni, kaj grumblante kaj sakrante iris reen por gvati la pordon. Bilbo estis eskapinta.

6. El la pato en la fajron

Bilbo eskapis de la goblenoj, sed ne sciis kie li trovigxis. Li perdis siajn kapucxon, mantelon, nutrajxojn, poneon, butonojn kaj arnikojn. Li vadis pluen, gxis la suno subiris okcidente — cxi-foje malantaux la montoj. La montaj ombroj etendigxis sur la vojon, kaj li rigardis malantauxen. Tiam li rigardis antauxen kaj nur vidis krestojn kaj deklivojn gxis la subaj platlandoj, kiujn li ekvidis inter la arboj.

— Bona cxielo! — li ekdiris. — SXajnas ke mi atingis la alian flankon de la Nebulecaj Montoj, cxe la limo de la Transa Lando! Sed kien iris Gandalfo kaj la gnomoj? Mi esperas nur, ke ili ne restas malantauxe kaptitaj de la goblenoj!

Li promenis plu el la alta malkruta valo, trans la valan egxon kaj subiris la deklivon. Sed iom post iom venis al li la ideo, ke io misis. Li demandis sin, cxu li devus — helpe de la magia ringo — reveni al tiuj teruraj, hororaj tuneloj por sercxi siajn amikojn. Li jxus konsciigxis kun granda bedauxro pri sia devo retroiri, kiam li auxdis vocxojn.

Li haltis kaj auxskultis. Ne sonis goblene, kaj li sxteliris antauxen tre prudente. Li sekvis sxtonan vojeton, kiu serpentis suben, kun maldekstre rokoza muro, kaj aliflanke subiris malkruta deklivo al valetoj sxirmitaj de arbustoj kaj arbetoj sub la vojnivelo. En unu el tiuj valetoj sub arbustoj iuj parolis.

Li kasxiris pli proksimen, kaj subite inter du rokegoj li vidis gvatantan vizagxon sub rugxa kapucxo. Jen Balino staris kiel sentinelo. Bilbo preskaux aklamis kaj aplauxdis, sed li bridis sin. Li ankoraux portis la ringon, cxar li timis ion neatenditan kaj malagrablan, kaj li vidis, ke Balino rigardas lin sed nenion rimarkas.

— Mi surprizos cxiujn, — li pensis kaj enrampis la arbustojn flanke de l’ valeto. Gandalfo estis disputanta kun la gnomoj. Ili diskutis pri kio okazis en la tuneloj, debatis kaj sin demandis kion fari. La gnomoj grumbladis, kaj Gandalfo diris, ke ili ne povus dauxrigi la vojagxon se ili lasus sinjoron Baginzo en la manoj de goblenoj sen scii cxu li vivas aux mortis, kaj sen provi savi lin.

— Cetere, li estas mia amiko, — diris la sorcxisto, — kaj ne malbona etulo. Mi respondecas pri li. Mi tre bedauxras, ke vi perdis lin.

La gnomoj deziris scii, kial oni fine kunprenis lin, kial li ne kapablis sekvi ilin kaj resti proksima de siaj amikoj, kaj kial la sorcxisto ne elektis iun pli lertan.

— Li pli damagxis ol utilis gxis nun, — iu diris. — Se ni devos reiri nun en tiujn abomenajn tunelojn por sercxi lin, mi diras: li estu malbenita.

Gandalfo respondis kolere:

— Mi kunprenis lin, kaj mi neniam kunportas ion malutilan. Aux vi akompanos min por sercxi la hobiton, aux mi forlasos vin cxi tie, por eliri el la kacxo tute solaj. Se iel ni trovos lin, vi dankos min je la fino. Mi volas scii, kial vi faligis lin, Dorio?

— Ankaux vi faligus lin, — diris Dorio, — se gobleno kaptus vian kruron de malantauxe en la mallumo, krocxigus viajn piedojn, kaj piedbatus vin je l’ dorso!

— Do kial vi ne reprenis lin?

— CXielo mia! CXu vi ne divenas? Goblenoj batalis kaj mordis en la mallumo, cxiuj stumblis sur falintoj kaj sin frapis? Vi preskaux senkapigis min per Glamdringo, kaj Torino ponardis tien kaj cxien per Orkristo. Subite vi kreis fulmobrilon, kaj ni vidis la goblenojn fugxi hurlantaj. Vi kriis: “CXiu sekvu min!” kaj cxiuj devis sekvi. Ni kredis, ke cxiuj efektive sekvis. Ne restis tempo por nombri nin, kiel vi ja scias, gxis ni hastis tra la pordogardistoj, eliris tra la suba pordo, kaj en senorda rapido kuris cxi tien. Kaj jen ni, sen la malgratulinda rompsxtelisto!

— Sed jen la rompsxtelisto! — diris Bilbo, elpasxante inter ili kaj demetante la ringon.

Ho, kiel ili saltis! Poste ili kriis kun surprizo kaj gxojo. Gandalfo same surprizigxis kiel la aliaj, sed eble pli kontente ol cxiuj. Li vokis Balinon kaj diris, kion li opiniis pri gvatistoj, kiuj lasas personojn tiel eniri senaverte. La gnomoj efektive taksis la reputacion de Bilbo multe pli alte post tiu momento. Se ili antauxe dubis, ke li estis eksterordinara rompsxtelisto, malgraux la paroloj de Gandalfo, ili nun ne plu dubis. Balino estis la plej perpleksita, sed cxiu konfesis, ke la reveno de Bilbo estis treege lerta.

Fakte Bilbo tiel fieris pri iliaj lauxdoj, ke li ridis al si kaj nenion diris pri la ringo. Kaj kiam ili demandis al li kiel li faris tion, li diris:

— Ho, mi nur rampis, vi scias, tre atente kaj silente.

— Nu estas la unua fojo, kiam ecx muso rampis atente kaj silente sub mia nazo kaj ne rimarkigxis, — diris Balino. — Kaj mi demetas mian kapucxon antaux vi.

Li tion faris kaj diris:

— Balino, je via servo.

— Sinjoro Baginzo, via servisto, — diris Bilbo.

Ili volis scii cxion pri liaj aventuroj post kiam ili perdis lin, kaj li sidigxis kaj rakontis cxion — krom pri kiel li trovis la ringon (“Ne estas tauxga momento”, — li pensis]. Ili tre interesigxis pri la enigmoludo, kaj sxatis kun tremo lian priskribon de Golumo.

— Kaj tiam mi ne kapablis starigi plian enigmon cxar li sidis je mia flanko, — finis Bilbo, — tiam mi diris: “Kion mi havas en mia posxo?” Kaj li ne sukcesis diveni post tri provoj. Tiam mi diris: “Kio pri via promeso? Montru al mi la elirejon!” Sed li venis por mortigi min, kaj mi kuris, falis kaj li maltrafis min en la mallumo. Tiam mi sekvis lin, cxar mi auxdis lin paroli al si. Li pensis, ke mi jam konis la elirejon, kaj li iris tien. Kaj tiam li sidigxis en la tunela enirejo, kaj mi ne povis trapasi. Do mi supersaltis lin kaj eskapis, kaj kuris gxis la pordo.

— Kio pri la gardistoj?— ili demandis. — CXu ili ne estis tie?

— Ho, jes! Multaj, sed mi evitis ilin. Mi kaptigxis en la pordo, kiu estis nur iom malfermita, kaj perdis multajn butonojn, — li rigardis malfelicxe siajn vestojn. — Sed mi sukcesis trapasi, kaj jen mi.

La gnomoj miris lin kun novtrovita respekto, kiam li parolis pri evitado de la gardistaro, salto super Golumo, kaj trapasado, kvazaux li trovus tiajn aferojn nek malfacilaj nek timigaj.

— Kion mi diris al vi? — diris Gandalfo ride, — sinjoro Baginzo havas pli da kvalitoj ol vi divenus. — Kaj dum li diris tion, li rigardis Bilbon strangokule de sub sia brovo, kaj la hobito sin demandis, cxu li divenis tiun eron de l’ rakonto, kiun li efektive forlasis.

Tiam li starigis siajn proprajn demandojn, cxar se Gandalfo klarigis cxion al la gnomoj, Bilbo ankoraux ne auxdis tion. Li deziris scii, kiel la sorcxisto reaperis, kaj kie ili nun estis.

La sorcxisto, por diri la veron, ne malkonsentis rakonti plurfoje pri sia propra lerteco. Kaj li diris al Bilbo, ke Elrondo kaj li jam sciis, ke malicaj goblenoj okupis tiun montaran regionon. Sed ties cxefpordo trovigxis en vojo pli facile trapasebla, kaj tiel ili povis kapti malfelicxajn vojagxantojn apud la enirejo. Evidente, multaj vojagxantoj ne plu iris tien, kaj la goblenoj devis malfermi novan pordon supre de l’ valo, kie pasis la gnomoj. Sed tio nur okazis antaux nelonge, cxar oni konsideris tiun pasejon tute sekura gxis nun.

— Mi devus vidi, cxu mi ne povus trovi plimalpli decan giganton por rebloki gxin, — diris Gandalfo. — Aux baldaux ne plu restos vojo trans la montaro.

Tuj kiam Gandalfo estis auxdinta la krion de Bilbo, li sciis kio okazis. Post kiam la fulmobrilo mortigis la goblenojn kiuj kaptis Bilbon, Gandalfo kasxis sin en la fendon antaux ol gxi refermigxis. Li sekvis la gardistojn kaj kaptitojn gxis la enirejo de la granda halo, kaj tie li sidigxis kaj lauxeble pretigis en la ombroj siajn plej bonajn magiajn artifikojn.