Выбрать главу

— Temis pri malcerta situacio, — li diris, — tikla truko.

Sed kompreneble, Gandalfo studis jam delonge fajran kaj luman sorcxadon, kaj ecx la hobito ne forgesis pri liaj magiaj artfajrajxoj dum la somermezaj festoj de l’ Maljuna Tjuko, kiel vi sendube memoras. Ni konas la sekvon, krom ke Gandalfo sciis pri la malantauxa pordo, kiel la goblenoj nomis la suban pordon, kie Bilbo perdis siajn butonojn. Fakte cxiu kiu logxis apud tiu cxi montara regiono sciis pri gxi, sed necesis sagxa sorcxisto por gvidi ilin el la tuneloj al la gxusta vojo.

— Ili fabrikis tiun pordon jam delonge, — li diris, — cxefe kiel urgxan elirejon, se ili bezonis tion, sed ankaux por atingi la transajn landojn, kien ili venas foje kaj faras malicajxojn. La pordo estas cxiam gardata, kaj neniu sukcesis bloki gxin. Post nun ili sendube gardos gxin duoble, — li ridis.

Ankaux la aliaj ridis. Ili perdis multon, sed ili ja mortigis la Goblenestron kaj multajn aliajn, kaj ili eskapis. Tiel oni povus diri, ke gxis nun ili ne malsukcesis.

Sed la sorcxisto revigligis ilin.

— Ni devas tuj dauxrigi la vojagxon post cxi tiu mallonga pauxzo, — li diris. — Ili revenos po centoj kiam noktigxos, kaj la ombroj jam longigxas. Ili kapablas flari niajn pasxojn dum horoj post nia trapaso. Ni devos esti longe for de cxi tie antaux la sunsubiro. Estos iom da luno je nia bonsxanco. Kvankam la luno ne tro gxenas ilin, gxi almenaux donos iom da lumo por ke ni direktigxu.

— Ho jes! — li diris responde al pliaj demandoj de l’ hobito. — Vi perdis vian temposenton en goblenaj tuneloj. Estas jxauxdo, kaj ni kaptigxis dum lundo vespere aux mardo matene. Ni vojiris plurajn mejlojn, kaj trapasis la montokernon gxis la transa flanko — jen mallongigo! Sed ni ne atingis la lokon, kien la vojo kondukus nin. Ni trovigxas tro norde, kaj restas antaux ni malfacila regiono. Kaj ni trovigxas pli supre. Ni iru do!

— Mi terure malsatas, — plendis Bilbo, kiu subite konstatis ke li maltrafis cxiun mangxon depost du vesperoj antaux la lasta. Imagu tion por hobito! Li sentis sian ventron malplena kaj malkompakta, kaj la krurojn sxanceligxemaj post tiom da ekscitigxo.

— Estas neeviteble, — diris Gandalfo. — Krom se vi dezirus retroiri kaj peti gxentile al la goblenoj, ke ili redonu al vi la poneon kaj saketojn.

— Ne, dankon! — diris Bilbo.

— Nu bone, ni devos marsxi pluen kun zonoj pli strikte fermitaj, aux oni el ni preparos vespermangxon. Kaj tio estas malpli bonvena ol senmangxa vespero.

Dum ili pluiris, Bilbo sercxis ambauxflanke ion por mangxi, sed la rubusoj ankoraux nur floris, kaj kompreneble ne estis nuksoj, nek ecx kratagberoj. Li mangxetis iom da okzalo, kaj trinkis el monta rojo, kiu transiris la vojon, kaj li mangxis tri sovagxajn fragojn, kiuj trovigxis je l’ bordo de la rojo. Sed tio ne satigis lin.

Ili iris ade pluen. La kruda vojeto malaperis. La arbustoj kaj longaj herboj inter la sxtonegoj, la platajxoj da kuniklorongxita herbo, la timiano, salvio, majorano kaj etaj flavaj heliantemoj cxiuj malaperis, kaj ili trovigxis je l’ suprajxo de apika deklivo, farita de falintaj sxtonoj, restajxo de tersxovigxo. Kiam ili komencis subeniri, rubo kaj sxtonetoj sxutigxis de sub iliaj piedoj, kaj baldaux pli grandaj rokeroj subiris klaktinte, igante aliajn pecojn fali kaj subgliti; tiam rokoj delokigxis kaj ruligxis suben, frakasante malsupren kun polvo kaj bruo. Post mallonga tempo, la tuta deklivo super kaj sub ili sxajnis movigxi, kaj ili forglitis kunpremitaj en konfuza amaso da glitfalantaj, tremantaj kaj klakantaj terpecoj kaj sxtonoj.

Nur la subaj arboj savis ilin. Ili glitis gxis ili atingis randon de grimpanta pinarbaro, kiu staris meze de la montoflanko longe for de la pli ombra profunda arbaro de la malsupra valo. Kelkaj kaptis arbotrunkojn, kaj svingigis sin al malsupraj brancxoj, aliaj (kiel la eta hobito) kasxis sin malantaux arbo por eviti la sxtonan inundon. La dangxero baldaux pasis, la tersxovigxo haltis, kaj auxdigxis la lastaj tre malproksimaj frakasoj, kiam la plej grandaj sxtonoj ruligxis kaj resaltis inter la filikoj kaj pinaj radikoj tre malsupre.

— Nu, tio movis nin antauxen, — diris Gandalfo, — kaj ecx goblenoj cxasante niajn spurojn ne facile sekvos nin cxi tien senbrue.

— Konsentite, — grumblis Bomburo. — Sed egale ili ne malfacile sendos sxtonojn sur niajn kapojn.

La gnomoj kaj Bilbo ne sentis sin tre kontentaj, kaj frotis siajn kontuzojn kaj vunditajn krurojn kaj piedojn.

— Sensencajxoj! Ni forlasos la tersxovigxan vojon cxi tie. Ni devas hasti! Rigardu la lumon!

La suno subiris la montaron. La ombroj jam densigxis cxirkaux ili, kvankam inter la arboj kaj super la nigraj suprajxoj de tiuj kreskantaj pli sube, ili povis vidi la vesperajn lumojn de la malsupraj ebenejoj. Ili lamis kiel eble plej rapide malsupre de la malkruta pinarbara deklivo laux nerekta vojo kiu kondukis ilin suden. Foje ili trapusxis amason da filikoj kun frondoj altaj gxis la hobita kapo; foje ili marsxis silente sur pinpingla tero dum la arbara sombreco pli ombrigxis kaj la arbaro pli silentis. Tiun vesperon ecx ne venis vento por igi la brancxojn susuri.

— CXu ni devas iri pluen? — demandis Bilbo, kiam tiel mallumigxis, ke li apenaux vidis pendoli je sia flanko la barbon de Torino, kaj la senbruo tiel silentis, ke li auxdis la gnomojn spiradi tre lauxte. — Miaj piedoj estas entute kontuzitaj kaj torditaj, miaj kruroj doloras, kaj mia ventro svingigxas kiel malplena sako.

— Iom pluen, — diris Gandalfo.

Post sxajne tre longa tempo, ili subite venis al loko, kie arboj ne kreskis. La luno estis alta, kaj brilis en la senarbejon. Iel ili sentis ke gxi ne estis bona loko, kvankam ili ne vidis ion misan.

Tute subite ili auxdis hurladon malsupre de l’ monto, hurladon tre longan kaj tremigan. GXin respondis alia ne malproksime je ilia dekstro, kaj plia respondis proksime maldekstre. Temis pri lupoj hurlantaj je l’ luno, lupoj kiuj amasigxis!

Apud la truo de sinjoro Baginzo ne vivis lupoj, sed li rekonis tiun sonon. Oni priskribis gxin en fabeloj suficxe ofte. Unu el liaj kuzoj, el la Tjuka flanko, estis granda vojagxanto kaj imitis gxin por timigi lin. Auxdi gxin el la arbaro kaj sub la luno perdigis al Bilbo la flegmon. Ecx magiaj ringoj ne utilas kontraux lupoj, specife la malicaj luparoj logxantaj sub la ombro de goblenoplena montaro, trans la rando de Sovagxujo, je la limoj de neimagitaj landoj. Tiaj lupoj flaras pli lerte ol goblenoj, kaj ne bezonas vin vidi por vin kapti!

— Kion ni faru? Kion ni faru? — li kriis. — El goblenaj manoj ni eskapis, al lupaj fauxkoj ni eniros! — li diris, kaj gxi farigxis proverbo, kvankam ni dirus “el la pato en la fajron” en same malkomfortaj situacioj.

— Sur la arbojn, rapide! — kriis Gandalfo kaj ili kuris al la arboj apud la rando de l’ senarbejo, sercxante brancxojn malaltajn aux arbojn suficxe maldikajn kaj facile grimpeblajn.

Ili kiel eble plej rapide trovis ilin, kiel vi imagus, kaj grimpis tiom supren kiom ili fidis la brancxojn. Vi ridus (de sekura distanco), se vi vidus la gnomojn sidi supre de la arboj kun barboj pendantaj, kvazaux ili estus maljunuloj frenezigxinte ludantaj kiel knabetoj. Filio kaj Kilio trovigxis supre de alta lariko simila al grandega kristnaska arbo. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino pli komfortis sur giganta pino, kies brancxoj orde elstaris kiel biciklaj radioj. Bifuro, Bofuro, Bomburo kaj Torino trovigxis sur alia pino. Dvalino kaj Balino grimpis sur tre maldikan, altan abion kun malmultaj brancxoj kaj tre malfacile trovis lokon supre de l’ arbo. Gandalfo, multe pli alta ol la aliaj, trovis arbon, kiun ili ne povis grimpi, grandan pinon cxe la ekstrema rando de l’ senarbejo. Li estis preskaux kasxita de la brancxoj, sed oni povis vidi liajn okulojn glimi en la lunlumo, dum li gvatis eksteren.

Kaj Bilbo? Li ne povis grimpi sur arbon, kaj kuris de unu trunko al alia, kiel kuniklo perdinta sian truon kaj cxasita de hundo.

— Vi denove forgesis la rompsxteliston malantaux vi! — diris Norio al Dorio rigardante suben.

— Mi ne povas cxiam porti sxtelistojn surdorse, — diris Dorio, — malsupren de tuneloj kaj supren de arboj! Kio vi kredas min esti? Portisto?