Выбрать главу

— Li estos mangxita, se ni ne faros ion, — diris Torino, cxar cxirkauxis ilin nun pli kaj pli proksima hurlado. — Dorio, — li vokis, cxar Dorio estis la plej malsupra sur la plej facila arbo, — rapidu kaj helpu sinjoron Baginzo supreniri!

Dorio estis fakte deca ulo, malgraux sia grumblado. La kompatinda Bilbo ne povis atingi lian manon, ecx kiam tiu grimpis gxis la malsupra brancxo kaj mallevis sian brakon kiel eble plej malsupren. Do Dorio malgrimpis de sia arbo, kaj lasis Bilbon rampi sur la dorson.

GXuste tiam, la lupoj entrotis la senarbejon hurlante. Subite centoj da okuloj rimarkis ilin. Sed Dorio ne forlasis Bilbon. Li atendis, ke tiu grimpu de sur liaj sxultroj al la brancxoj, kaj poste li impetis por atingi la brancxojn. Sed gxustatempe! Lupo ekmordis al lia mantelo dum li svingis sin supren, kaj preskaux trafis lin. Post minuto la luparo amasigxis kaj bojis cxirkaux la arbo, saltante sur la trunkon, kun okuloj flagrantaj kaj langoj elpendantaj.

Sed ecx la sovagxaj vargoj (tiel nomigxis la malicaj lupoj logxantaj trans la limo de Sovagxujo) ne sciis grimpi arbojn. Felicxe estis varme, kaj ne vente. Arboj ne estas tre komfortaj lokoj por longa sidado, sed en malvarmo kaj vento, kun lupoj cxirkauxantaj kaj atendantaj vin malsupre, ili povas esti tre mizeraj lokoj.

La senarba cirklo estis evidente renkontejo por lupoj. Ade alvenis pluraj aliaj. Ili lasis sentinelojn cxe la bazo de l’ arbo, kie trovigxis Dorio kaj Bilbo, kaj cxirkauxsnufis gxis ili malkovris cxiun arbon, kiu kasxis iun. CXe tiuj ili ankaux lasis sentinelojn, dum la aliaj — sxajne nombre de kelkaj centoj — foriris kaj sidigxis en granda rondo sur la senarbejo. Meze de l’ senarbejo sidis grandega griza lupo. Li parolis al ili en la terura varga lingvo. Gandalfo komprenis gxin. Bilbo ne komprenis, kvankam gxi sxajnis al li hororsona, kvazaux ili parolus pri kruelaj kaj malicaj aferoj, kaj li pravis. Foje cxiuj vargoj en la rondo respondis kune al sia griza estro, kaj ilia timiga bruego preskaux faligis lin de la pino.

Mi rakontos al vi kion Gandalfo auxdis, kvankam Bilbo ne komprenis gxin. La vargoj kaj goblenoj ofte helpis unuj la aliajn por fari malicon. Goblenoj ne ofte aventuras longe for de siaj montoj, krom se ili fugxas de iu, aux sercxas novajn logxejojn, aux marsxas al milito (kio felicxe ne okazis jam de tre longe). Sed dum tiu epoko ili ofte ekskursis por rabi, cxefe por sercxi nutrajxojn aux sklavojn por ke tiuj faru ilian laboron. Tiam ili ofte petis helpon de la vargoj, kaj dividis kun ili siajn rabajxojn. Kelkfoje ili rajdis vargojn, kiel homoj cxevalojn. CXi-foje sxajnis ke arangxigxis por tiu nokto granda goblena rabinvado. La vargoj devis renkonti la goblenojn, kaj la goblenoj estis malfruaj. La kialo, sendube, estis la morto de la Granda Gobleno kaj ankaux la konsternigxo kreita de la gnomoj, Bilbo kaj la sorcxisto, kiujn ili supozeble ankoraux postkuris.

Malgraux la dangxeroj de tiu fora lando, kuragxaj homoj antaux nelonge revenis el la sudo kaj establigxis tie, hakante arbojn kaj konstruante domojn en la pli agrablaj arbaraj valoj kaj apud la riverobordoj. Ili estis multnombraj, kuragxaj kaj bone armitaj, kaj ecx la vargoj ne kuragxis ataki ilin se ili estis pluraj aux dum lumaj tagoj. Sed nun ili arangxis helpe de la goblenoj por iri dum la nokto al la apudmontaj vilagxoj. Se ili realigus tiun planon, neniu plu restus tie la venontan tagon; cxiu estus mortigita krom tiuj, kiujn kaptus la goblenoj kaj lupoj kaj forportus al la kavernoj kiel kaptitojn.

Jen horora temo por tiu, kiu komprenus gxin, ne nur pro la bravaj arbhakistoj kaj iliaj edzinoj kaj infanoj, sed ankaux pro la dangxero, kiun riskis nun Gandalfo kaj liaj amikoj. La vargoj tre koleris kaj perpleksigxis pro tio ke iuj trovigxis en ilia propra renkontejo. Ili kredis, ke tiuj estis amikoj de arbhakistoj, kiuj venis por spioni ilin kaj forporti la novajxojn pri iliaj planoj al la valoj, kaj tiam la goblenoj kaj lupoj devus fari teruran batalon anstataux kapti sklavojn kaj formangxi dormantojn. La vargoj do ne intencis lasi tiujn supre de l’ arboj eskapi, almenaux gxis la mateno. Kaj longe antaux tiam, laux ili, goblenaj soldatoj devos veni el la montoj, kaj goblenoj scias kiel grimpi arbojn, aux haki ilin teren.

Vi nun povas kompreni kial Gandalfo, kiu auxskultis tiun hurladon kaj bojadon, terure timis, malgraux tio ke li estis granda sorcxisto, kaj sentis ke ili estis en tre maltauxga loko, de kie ili neniel eskapos. Tamen li ne deziris, ke ili havu cxion bonan, kvankam li ne povis fari multon supre de alta arbo kun malsupre multaj lupoj cxirkaux gxi. Li amasigis la grandegajn strobilojn de la brancxoj de sia arbo. Poste li bruligis unu per blua fajro, kaj jxetis gxin sible malsupren en la lupan rondon. GXi trafis la dorson de unu el ili, gxia felo tuj brulis kaj gxi saltis tien kaj reen kun terura kricxado. Sekvis pliaj: unu bluflama, alia rugxa, plia verda. Ili eksplodis meze de l’ rondo, kaj disjxetis kolorajn fajrerojn kaj fumon. Tre granda strobilo trafis la lupestron surnaze, kaj li saltis dek futojn aeren kaj hastis cxirkaux la cirklo, mordante la aliajn lupojn kaj klakante la fauxkon pro kolero kaj timo.

La gnomoj kaj Bilbo kriis kaj aklamis. La lupa furiozo estis horora vidajxo, kaj ilia bruo sonis tra la tuta arbaro. Lupoj cxiam timas fajron, sed cxi tiu estis timiga kaj stranga fajro. Kiam fajrero tusxis ilian felon, gxi fiksigxis kaj brulis enen, kaj se ili ne ruligxas sur gxin rapide, ili estas tute kovritaj de flamoj. Tre baldaux cxirkaux la senarbejo ruligxis lupoj klopodante estingi la fajrerojn sur iliaj dorsoj, dum brulantoj kuris kaj hurlis, bruligante aliajn gxis iliaj propraj amikoj forpelis ilin kaj ili fugxis malsupren de l’ deklivoj, plorante kaj plendante kaj sercxante akvon.

— Kio estas tiu bruacxo en la arbaro cxi-vespere? — diris la Mastro de l’ Agloj. Li sidis, nigra en la lunlumo, sur la suprajxo de soleca rokpinto je la orienta montara bordo. — Mi auxdas lupajn vocxojn! CXu goblenoj misas en la arbaro?

Li kirligxis supren, kaj du liaj sentineloj ekflugis de la apudaj rokoj por akompani lin. Ili cirkulis en la cxielo kaj rigardis suben al la varga rondo, kiu sxajnis malgranda makulo tre malsupre sub ili. Sed la agloj havas akrajn okulojn kaj povas vidi etajn ajxojn tre malproksime. La Mastro de l’ Agloj de l’ Nebulecaj Montoj povis per siaj okuloj vidi la sunon sen palpebrumi, kaj povis vidi kuniklon movigxi surtere unu mejlon malsupre ecx en la lunlumo. Do kvankam li ne povis vidi la kasxitojn sur la arboj, li povis konstati la lupan tumulton, vidi la etajn fajrerojn kaj auxdi la hurladon kaj bojadon, kiu venis de tre malsupre sub li. Li ankaux povis vidi la lunan glimon sur goblenaj lancoj kaj kaskoj, dum longaj kolumnoj da maliculoj rampis malsupren de la montaj deklivoj el sia pordo kaj eniris la arbaron.

Agloj ne estas afablaj birdoj. Kelkaj estas malkuragxaj kaj kruelaj. Sed la antikva gento de la nordaj montoj estis la plej grandioza inter cxiuj birdoj; ili estis fieraj, fortikaj kaj bonkoraj. Ili ne sxatis goblenojn, nek timis ilin. Kiam ili rimarkis ilin (kio ne oftis, cxar ili ne mangxis tiajn kreajxojn), ili plongxis malsupren kaj pelis ilin hurlantaj reen al la kavernoj, tiel malhelpante iliajn malicajn planojn. La goblenoj malamis la aglojn kaj timis ilin, sed ne povis atingi iliajn altajn nestojn, kaj neniam forpelis ilin el la montaro.

CXi-vespere, la Mastro de l’ Agloj brulis pro scivolemo por scii kio okazis. Li venigis plurajn aliajn aglojn, kaj ili kunflugis de la montoj kaj malrapide cirkulis kaj recirkulis suben kaj suben gxis la lupa rondo kaj la goblena renkontejo.

Kaj des pli bone! Tie okazis abomenaj aferoj. La lupoj ekbrulis kaj fugxis en la arbaron, bruligante gxin en pluraj lokoj. Estis somermezo, kaj oriente de l’ montoj ne pluvis jam longe. Flavaj filikoj, falintaj brancxoj, profundaj amasoj da pinpingloj kaj mortintaj arboj cxiuj ekbrulis. CXirkaux la varga senarbejo flamoj flagris cxielen. Sed la luposentineloj ne rezignis siajn arbojn. Frenezaj kaj koleraj, ili saltis kaj hurlis cxirkaux la trunkoj, malbenante la gnomojn per sia horora lingvo, kun la okuloj brilantaj feroce kiel la flamoj.