Выбрать главу

Tiam subite venis goblenoj kurante kaj kriante. Ili kredis, ke komencigxis batalo kun la arbhakistoj, sed ili baldaux konstatis, kio efektive okazis. Kelkaj fakte sidigxis kaj ridis. Aliaj svingis siajn lancojn, kaj frapis la fustojn kontraux siajn sxildojn. Goblenoj ne timas fajron, kaj ili baldaux havis planon, kiu multe amuzus ilin.

Kelkaj goblenoj kunvenigis la lupojn en grupon. Kelkaj stakis filikojn kaj veprojn cxirkaux la arbojn. Aliaj rapidis tien kaj reen, kaj stamfis kaj batis, batis kaj stamfis, gxis kiam estingigxis cxiuj flamoj — sed ili ne estingis la fajron apud la arboj, kie trovigxis la gnomoj. Tiun fajron ili nutris per folioj, brancxetajxoj kaj aliaj filikoj. Ili baldaux kreis ringon da fumo kaj flamoj cxirkaux la gnomoj, kaj ili permesis, ke la ringo ne iru eksteren sed nur enen. Fumo venis en la okulojn de Bilbo, li sentis la flagran varmecon, kaj vidis tra la fajronubo la goblenojn rondiri dancante kiel homoj cxirkaux somermeza festofajro. Ekster la rondo da dancantaj militistoj kun lancoj kaj hakiloj, staris lupoj je respektema distanco, gvatante kaj atendante.

Li auxdis la goblenojn ekkanti teruran kanton:

Dek kvin birdoj sur kvin arboj, la plumojn ventolas incendioj! Sed strangaj birdetoj senflugilaj! Kion ni faru pri cxi sxlemilaj! Rostu vivantajn, aux stufu enpote; aux ili fritigxu, boligxu mangxote?

Tiam ili haltis kaj kriis:

— Forflugu birdetoj! Forflugu se vi volas! Subeniru, birdetoj, aux vi rostigxos en viaj nestoj! Kantu, kantu birdetoj! Kial vi ne kantas?

— Foriru! Knabetoj! — kriis Gandalfo responde. — La birdoj ankoraux ne eknestas. Kaj knabetoj kiuj ludas kun fajroj, pro petolo punendas.

Li diris tion por kolerigi ilin, kaj por montri ke li ne timis ilin, kvankam li ja timis malgraux tio ke li estis sorcxisto. Sed ili ne atentis tion kaj dauxrigis la kanton.

Brulu arb’, filika karb’! sxrumpa sorcxo! Sibla torcxo, nokte lumo por nia gastumo, Ja hej!
Baku, fritu, rostu, marmitu! gxis barboj flamas, okuloj skvamas, haroj fetoras, hauxtoj sulkas, grasoj fandigxas, ostoj fulgas, cindras rube cxielosube!
Jam mortos gnomoj en nokta lum’ por nia gustum’. Ja hej! Ja-hari-hej! Ja hej!

Kaj post tiu “Ja hej!” la flamoj flagris sub la arbo de Gandalfo. Post momento gxi etendigxis al la aliaj. La arbosxelo ekbrulis, la malsupraj brancxoj kraketis.

Tiam Gandalfo grimpis gxis la suprajxo de sia arbo. Subita grandioza brilo fulmofrapis de lia bastono, dum li pretigxis por salti de supre sur la amasigxintajn goblenajn lancojn. Tio estus lia fina ago, kvankam li mortigus multe da ili tuj kiam li falus sur ilin kiel tondrobato. Sed li ne saltis. GXuste tiam, la Mastro de l’ Agloj plongxis suben, kaptis lin per siaj ungegoj kaj foriris.

Venis furioza hurlado pro konsternigxo de la goblenoj. Lauxte kriis la Mastro de l’ Agloj, al kiu Gandalfo nun parolis. La aliaj birdoj, kiuj akompanis lin, reflugis malsupren kaj venis kiel grandegaj obskuraj ombroj. La lupoj hurloplendis kaj grincis per siaj dentoj; la goblenoj kricxis kaj stamfis pro kolero, jxetante siajn lancojn vane aeren. Super ili siblis la agloj, la sombra spiro de iliaj batantaj aloj balais ilin teren aux pelis ilin for. Iliaj ungegoj sxiris goblenajn vizagxojn. Aliaj birdoj flugis al la arbaj suprajxoj kaj prenis la gnomojn, kiuj grimpis nun tiel supren, kiel ili kuragxis iri.

La kompatinda Bilbo denove preskaux igxis forgesita! Li apenaux sukcesis kapti la krurojn de Dorio, cxar Dorio estis la lasta, kiu estis forportita, kaj ili ambaux supreniris for de la tumulto kaj brulado, Bilbo sxanceligxis en la aero kaj liaj brakoj estis preskaux rompitaj.

Nun tre malproksime sube la goblenoj kaj lupoj disigxis tien kaj reen en la arbaron. Kelkaj agloj ankoraux cirkulis kaj kirligxis super la batalejo. La flamoj cxirkaux la arboj tuj saltis al la plej supraj brancxoj. Grimpis la arbojn kraketanta fajro, kaj vidigxis subita kunflagro da fajreroj kaj fumo. Bilbo eskapis tre gxustatempe!

La fajra lumo desupre sxajnis velki kvazaux rugxa glimo sur nigra planko, kaj ili nun trovigxis tre alte en la cxielo, ankoraux suprenirante en fortaj rondiraj cirkloj. Bilbo neniam forgesis tiun flugon, tenajlante la maleolojn de Dorio. Li plendis: “Miaj brakoj, miaj brakoj!”, sed Dorio plendis: “Miaj kompatindaj kruroj, miaj kompatindaj kruroj!”

Bilbo kutime vertigxis pro alteco. Lia kapo turnigxis ecx kiam li rigardis suben de sur malgrandaj klifoj, kaj. li sxatis nek sxtuparojn, nek arbojn (al kiuj antauxe li ne devis fugxi de lupoj). Vi povas do imagi, kiel li vertigxis nun, rigardante malsupren inter siaj pendolantaj piedfingroj kaj vidis la malluman landon kun rokaj deklivoj aux ebenejan rivereton sub la lunlumo.

La palaj montopintoj nun alproksimigxis kiel lunlumigitaj rokstangoj elstarantaj en la nigraj ombroj. CXu somere aux ne, sxajnis estigxi tre malvarme. Li fermis la okulojn, kaj demandis sin, cxu li povos plu elteni. Tiam li imagis kio okazus se li malfiksus la manojn, kaj sentis nauxzon.

La flugo finigxis por li, gxuste kiam liaj brakoj estis malkrocxigxontaj. Li lasis la maleolojn de Dorio kun ekkrio, kaj falis sur la krudan subajxon de agla nestejo. Jen li kusxis sen paroli, kaj liaj pensoj miksigxis de surprizigxo, pro tio ke oni savis lin, kaj de timo ke li falus de tiu malvasta loko en la profundajn ambauxflankajn ombrojn. Li sentis sin tre strange nun post tiom da teruraj aventuroj dum la tri pasintaj tagoj sen nutrajxoj, kaj li sentis sin diri lauxtvocxe:

— Nun mi scias, kion sentas lardostrio kiam oni eligas gxin de l’ pato per forko, kaj remetas gxin sur la breton!

— Vi ne pravas! — diris Dorio responde, — cxar la lardo scias, ke gxi pli malpli baldaux revenos al la pato, kaj estas esperinde, ke tio ne estos nia sorto. Agloj ne estas forkoj!

— Ho ne! Ili neniel similas orkojn… forkojn, mi celas, — diris Bilbo, kiu sidigxis kaj rigardis maltrankvile aglon sidantan apude. Li demandis al si kiom da fatraso li jam diris, kaj cxu la aglo konsideris lin malgxentila. Oni ne devus malgxentili kun aglo, kiam oni estas hobito granda, precipe en aglonesto dum la nokto!

La aglo simple akrigis sian bekon sur sxtono, netigis siajn plumojn kaj ne atentis.

Dua aglo baldaux alflugis.

— La Mastro de l’ Agloj petas, ke vi venigu viajn kaptitojn al la Granda Breto, — li kriis kaj forflugis.

La aglo prenis Dorion per siaj ungegoj, kaj forflugis kun li en la nokton, kaj lasis Bilbon sola. Li nur havis suficxe da forto por sin demandi, kion la mesagxisto celis per la vorto “kaptitoj”, kaj komencis timi, ke oni dispecigos lin por la vespermangxo kiel kuniklon, kiam venis lia vico.

La aglo revenis, prenis lin cxe la kapucxo per siaj ungegoj, kaj forkirligxis. CXi-foje, la flugo ne estis longa. Bilbo baldaux kusxigxis, tremante pro timo, sur largxan breton sur la montoflanko. Ne trovigxis vojo por atingi gxin de supre, kaj neniu vojo iris suben, krom klifo de kie oni devus salti. Tie li trovis cxiujn aliajn sidantaj dorse al la monta deklivo. Tie estis la Mastro de l’ Agloj, kiu parolis kun Gandalfo.

Evidente Bilbo ne estis mangxota. La sorcxisto kaj la Mastro de l’

Agloj sxajnis koni unu la alian, kaj ecx tre amikis. Fakte, Gandalfo, kiu ofte vojiris en la montoj, iam helpis la aglojn kaj resanigis ilian mastron pro sagovundo. Oni do komprenas, ke per “kaptitoj” ili celis nur “kaptitoj liberigitaj dis de la goblenoj”, kaj ne “kaptitoj de la agloj”. Dum Bilbo auxskultis Gandalfon paroli, li komprenis, ke ili finfine povos eskapi de tiu terura montaro. La sorcxisto diskutis arangxojn kun la Granda Aglo, por ke oni transportu la gnomojn malproksimen al tauxga loko por ke ili dauxrigu sian vojagxon sur la malsupraj ebenejoj.

La Mastro de l’ Agloj tamen ne emis konduki ilin al loko, kie logxas homoj.

— Ili pafus al ni per taksusaj arkoj, — li diris, — cxar ili kredus, ke ni cxasus iliajn sxafojn. Kaj alifoje ili pravus. Ne! Ni estas gxojaj, cxar ni perturbis la goblenajn ludojn kaj cxar ni montros nian dankemon al vi, sed ni ne riskos niajn vivojn pro gnomoj en la sudaj ebenejoj.