Выбрать главу

— Nu bone, — diris Gandalfo. — Konduku nin malproksimen de cxi tie al loko, kiun vi deziras! Ni jam multon sxuldas al vi. Sed intertempe, ni suferas pro la malsato.

— Mi preskaux mortas pro gxi, — diris Bilbo per malforta vocxo, kiun neniu auxdis.

— Tion oni eble helpos, — diris la Mastro de l’ Agloj. Poste oni povis vidi brilan lumon sur la roka breto, kun gnomaj figuroj kuirantaj cxirkauxe kaj farantaj bonan rostajxan odoron. La agloj estis alportintaj sekajn brancxetojn kiel brulajxojn, ankaux kuniklojn, leporojn kaj malgrandan sxafon. La gnomoj preparis cxion. Bilbo estis tro malforta por helpi, kaj cetere ne tre lertis pri kunikla senfeligo, aux viandhakado, cxar kutime bucxisto liveris al li cxion kuiroprete. Ankaux Gandalfo kusxigxis, farinte sian taskon, tio estas, bruliginte la fajron, cxar Oino kaj Gloino perdis siajn tindrujojn. (La gnomoj neniam sxatis alumetojn, ecx nun.)

Jen finigxis la aventuroj de l’ Nebulecaj Montoj. Baldaux la ventro de Bilbo igxis denove plena kaj komforta, kaj li povis dormi kontente, kvankam li estus preferinta panon kun butero pli ol viandopecojn rostitajn sur stangoj. Li dormis buligxinte sur la malmola roko pli profunde ol li dormis sur la plumplena lito en sia hejma truo. Sed li dormis songxante pri sia domo, kaj promenis tra cxiuj siaj cxambroj, sercxante ion, kion li ne povis trovi kaj kies aspekton li ne memoris.

7. Stranga logxejo

Bilbo vekigxis la sekvan matenon, kiam la frua sunlumo trafis liajn okulojn. Li levigxis kun salto por kontroli la horlogxon kaj prepari la teujon — sed konstatis ke li ne estis hejme. Tiam li sidigxis kaj sopiris vane okazon por lavi kaj kombi sin. Sed tion li ecx ne povis fari, kaj same li ne ricevis teon, nek rostitan panon, nek lardon por sia matenmangxo, nur malvarman sxafajxon kaj kuniklajxon. Tiam li devis pretigxi por nova vojagxo.

CXi-foje oni permesis al li grimpi sur dorson de aglo kaj teni sin inter ties flugiloj. La aero cxirkauxblovis lin, kaj li fermis la okulojn. La gnomoj kriis adiauxon kaj promesis rekompenci la Mastron de l’ Agloj, se ial ili revenus, dum dek kvin birdegoj ekflugis majeste de la monta flanko. La suno ankoraux sxtelrigardis super la orienta horizonto. La mateno estis frida, kaj nebuloj kusxis en la valoj kaj kavoj, sxvebante inter la montaj pintoj kaj pinakloj. Bilbo malfermis unu okulon kaj vidis, ke la birdoj jam flugis tre alten, la grundo vidigxis tre longe for, kaj la montaro forvelkis malantaux ili, Li refermis la okulojn, kaj tenis pli forte.

— Ne pincxu min! — diris la aglo. — Vi ne devus timi kiel kuniklo, ecx se vi iom similas gxin. Estas bela mateno sen forta vento. Kio pli belas ol flugi?

Bilbo emus diri: “Pli belas varma bano, kaj poste malfrua matenmangxo sur la gazono”, — sed li opiniis, ke pli tauxgus nenion diri, kaj li tenis iomete pli malforte.

Post longa tempo la agloj sxajne vidis la lokon, kiun ili celis, ecx de tia alteco, cxar ili komencis subeniri, cirkulante en grandaj cirkloj. Tiel ili flugis dum longa tempo, kaj fine la hobito remalfermis la okulojn. La grundo nun pli proksimis, kaj sub ili vidigxis arbaroj kun kverkoj, ulmoj kaj vasta herbejo, kie fluis rivero. Sed sur la tero, meze de rivereto, kiu serpentis cxirkaux gxi, staris grandega roko. GXi aspektis kiel sxtona monteto, kvazaux lasta posteno de la fora montaro, aux sxtona pecego jxetita mejlojn en la ebenejon de la plej giganta giganto.

Nun tre rapide la agloj unu post la alia plongxis suben al la rokega supro, kaj lasis tie siajn pasagxerojn.

— Bonan vojagxon! — ili kriis. — Kien ajn vi iros, viaj nestoj akceptu vin je la vojfino! — Kaj tiamaniere agloj gxentile adiauxas.

— La vento sub viaj flugiloj portu vin tien, kie la suno velas kaj la luno vagas, — diris Gandalfo, sciante la gxustan respondon.

Kaj tiel ili disigxis. Kaj kvankam la Mastro de l’ Agloj farigxis poste Regxo de CXiuj Birdoj kaj portis oran kronon, kaj liaj dek kvin klanestroj portis orajn kolumojn (el oro donacota de la gnomoj), Bilbo neniam revidis ilin — krom de malproksime dum la Batalo de Kvin Armeoj. Sed tio okazos fine de cxi tiu rakonto, kaj ni ne parolu pri tio nun.

Trovigxis placeto supre de l’ sxtona monteto, kun trivita vojo de multaj sxtupoj subirantaj al la rivero, kie travadejo el grandaj sxtonaj platoj kondukis al herbricxa regiono post la rivereto. Malgranda kaverno, kiu estis sendangxera kaj kies planko plenis je sxtonetoj, trovigxis malsupre de la sxtupoj apud la sxtona trapasejo. Tie la vojagxantoj kunvenis kaj diskutis kion fari.

— Mi cxiam intencis gvidi vin sekure, se eble, trans la montaron, — diris la sorcxisto, — kaj nun, dank’ al bona direktado kaj bona sxanco, mi atingis mian celon. Ni efektive vojagxis pli orienten ol mi antauxe deziris akompani vin, cxar malgraux cxio, cxi tiu aventuro ne estas mia. Mi povos kontroli vin poste antaux la fino, sed dume mi devas okupigxi pri aliaj aferoj.

La gnomoj gxemis kaj mienis tre gxenitaj, kaj Bilbo ploris. Ili komencis kredi, ke Gandalfo kunvojagxos gxis la fino kaj cxiam cxeestos por helpi ilin.

— Mi ne tuj malaperos, — li diris. — Mi akompanos vin unu-du tagojn. Mi povas helpi vin en via nuna embaraso, kaj mi mem bezonas iom da helpo. Ni ne havas mangxajxojn, pakajxojn kaj poneojn, kaj vi ne scias kie vi trovigxas. Mi nun povas diri tion al vi. Vi ankoraux estas kelkajn mejlojn norde de la vojo, kiun ni devis sekvi, se ni ne devus forlasi gxin iom haste. Tre malmultaj logxas en cxi tiu regiono, krom se iuj venis cxi tien depost la lasta fojo, jam de tre longe, kiam mi estis cxi tie. Sed ja logxas cxi tie iu, kiun mi konas, kaj tiu logxas ne tre fore. Tiu kreis la sxtupojn sur la granda roko: kaj li nomas gxin Karoko, mi kredas. Li ne ofte venas cxi tien, kaj nepre ne dum la tago, kaj estas neutile atendi lin. Fakte, estus tre dangxere. Ni devas iri sercxi lin, kaj se nia renkontigxo rezultos bona, mi foriros kaj adiauxos vin kiel la agloj: “Bonan vojagxon, kien ajn vi iros!”

Ili petis, ke li ne forlasu ilin. Ili proponis oron de l’ draka trezoro, argxenton kaj juvelojn, sed li obstinis.

— Ni vidos, ni vidos! — li diris, — kaj mi kredas, ke mi ja meritas jam iom de via draka trezoro, kiam ajn vi havigos gxin al vi.

Post tio ili cxesis peti. Tiam ili demetis siajn vestojn, kaj banis sin en la rivero, kie la travadejo estis malprofunda kaj sxtoneca. Kiam ili sekigxis sub la suno, kiu nun fortis kaj varmis, ili revigligxis, kvankam ili ankoraux estis vunditaj kaj iom malsataj. Ili baldaux transiris la pasejon portante la hobiton, kaj marsxis tra la longaj verdaj herboj kaj inter vicoj da vastbrakaj kverkoj kaj altaj ulmoj.

— Kaj kial gxi estas nomita Karoko? — demandis Bilbo, dum li marsxis flanke de l’ sorcxisto.

— Li nomis gxin Karoko, cxar karoko estas lia vorto por gxi. Li nomas tiajn ajxojn karokoj. Kaj tiu estas la Karoko, cxar gxi estas la sola apud lia hejmo, kaj li bone konas gxin.

— Kiu nomas gxin? Kiu konas gxin?

— Tiu, pri kiu mi parolis. Tre grava persono. Vi cxiuj devos konduti tre gxentile, kiam mi prezentos vin al li. Mi pensas, ke mi prezentos vin iom post iom, po du personoj. Kaj nepre atentu, ke vi devos ne gxeni lin, aux cxielo scias, kio okazos. Li hororas kiam li koleras, kvankam li estas suficxe afabla, se oni kontentigas lin. Sed mi avertas vin, ke li tre facile kolerigxas.

La gnomoj tuj kunpremigxis cxirkaux la sorcxisto, kiam ili auxdis lin tiel paroli kun Bilbo.

— CXu tiu estas la persono, al kiu vi nun kondukas nin? — ili demandis. — CXu vi ne povus trovi pli bonhumoran ulon? CXu vi ne povas klarigi cxion iom pli simple? — kaj tiel plu.

— Jes, tiu estas li! Ne, mi ne povus! Kaj mi jam klarigis tre simple, — respondis la sorcxisto kolere. — Se vi devas scii cxion, li nomigxas Beorno. Li estas fortika, kaj li estas transfelulo.

— Kio? CXu felisto, kiu nomas kuniklojn leporetoj, kiam li ne sxajnigas, ke ties felo estas el sciuro? — demandis Bilbo.