Выбрать главу

— Sankta cxielo, ne, ne, NE, NE! — diris Gandalfo. — Ne estu stultulo, sinjoro Baginzo, se vi povas, kaj nome de cxiuj mirindajxoj, nepre ne parolu pri felisto dum vi trovigxas ankoraux cent mejlojn proksime de lia domo. Nek pri tapisxo, mantelo, pelerino, mufo, nek aliaj malfelicxaj vortoj! Li estas transfelulo. Li transformas sian felon: foje, li estas grandega nigra urso, foje li estas fortika nigrohara viro kun enormaj brakoj kaj dika barbo. Mi povas diri nenion pli, sed tio devus suficxi. Kelkaj asertas, ke li estas ursido de la grandaj montaj praursoj, logxintaj tie epokojn antaux ol la gigantoj venis. Aliaj diras, ke li estas homo, ido de la unuaj homoj, vivintaj antaux ol Smauxgo kaj la aliaj drakoj venis cxi tien, kaj antaux ol la goblenoj venis al la montoj el la Nordo. Mi ne scias, sed konjektas nur, ke la dua rakonto pli pravas. Cetere, li ne estas persono respondema al tiaj demandoj. Kaj tamen, li ne cedas al sorcxado, krom al sia propra. Li logxas en kverkaro kaj posedas domegon el ligno. Kiel homo li gardas bovojn kaj cxevalojn, kiuj estas preskaux tiel mirindaj kiel li. Ili laboras por li kaj parolas kun li. Li ne mangxas ilin, nek cxasas nek mangxas sovagxajn bestojn. Li tenas abelujojn kun ferocaj abelegoj kaj provizas sin cxefe per kremo kaj mielo. Kiel urso, li vagas tre longe for. Foje mi vidis lin solan supre de l’ Karoko nokte, dum li rigardis la lunon subiri post la Nebulecajn Montojn, kaj mi auxdis lin grunti en la ursa lingvo: “Venos la tago, kiam ili pereos kaj mi revenos!” Jen tial mi kredas, ke li mem venis el tiu montaro.

Bilbo kaj la gnomoj nun meditis pri tio, kaj ili ne plu starigis demandojn. Restis ankoraux longa vojo antaux ili. Ili sekvis la ondojn de deklivoj kaj valoj. Igxis tre varme. Foje ili ripozis sub arboj, kaj tiam Bilbo tiel malsatis, ke li mangxus glanojn, se ili jam estus suficxe maturaj kaj falus grunden.

Dum la posttagmezo subite vidigxis bedoj da floroj samspecaj, kvazaux oni intence plantis ilin. Precipe trovigxis trifolioj, ondantaj bedoj da hedisaroj kaj purpuraj trifolioj, kaj vastaj etendajxoj da malaltaj blankaj melilotoj, dolcxaj kaj mielodoraj. En la aero cxio zumis kaj murmuris kaj bruadis. Abeloj aktivis tien kaj reen. Kaj kiaj abeloj! Bilbo neniam antauxe vidis ion similan.

“Se unu pikus min, — li pensis, — mi sxvelus duoble pli grase!”

Ili estis pli grandaj ol krabroj. La virabeloj estis tiel grandaj kiel via dikfingro, ecx pli, kaj la flavaj strioj sur iliaj dorsoj brilis kiel flamanta oro.

— Ni proksimigxas, — diris Gandalfo. — Ni estas rande de liaj abelaj pasxtejoj.

Post momento, ili venis al aleo da altaj kaj tre antikvaj kverkoj, kaj tra ili, al alta dornohegxo, kiun oni ne povis travidi nek trapasi.

— Vi devos atendi min cxi tie, — diris la sorcxisto al la gnomoj,—kaj kiam mi vokos aux fajfos, venu laux la vojo, kiun vi vidos min sekvi. Sed nur po du personoj, memoru, proksimume kvin minutojn inter cxiu paro. Bomburo estas la plej grasa, kaj egalas du personojn, kaj li do venos sola kaj lasta. Venu, sinjoro Baginzo! Devas trovigxi pordo tiudirekte.

Kaj poste li kaj la timanta hobito cxirkauxiris la hegxon.

Ili baldaux venis al ligna pordo, tra kiu vidigxis gxardenoj kaj aro da malaltaj lignaj konstruajxoj, el kiuj kelkaj estis pajlotegmentaj kaj misforme sxtipomuraj, kaj grenejoj, staloj, barakoj, kaj longa malalta ligno-domo. CXe la suda flanko de l’ granda hegxo, trovigxis vicoj da abelujoj, kun suproj klosxoformaj el pajlo. Oni nenion auxdis krom la abelegojn, kiuj bruadis flugante tien kaj reen kaj rampante en siajn ujojn.

La sorcxisto kaj la hobito pusxmalfermis la pezan knarantan pordon, kaj sekvis largxan vojon al la domo. Kelkaj tre sveltaj kaj belfelaj cxevaloj trotis al ili trans la gazono, kaj gvatis ilin atenteme per inteligentaj vizagxoj, kaj tiam forgalopis al la konstruajxoj.

— Ili iris por diri al li, ke alvenas fremduloj, — diris Gandalfo.

Ili baldaux atingis korton, kies tri murojn formis du longaj aloj de la ligna domo. Meze kusxis granda kverka trunko, kun apude multaj forhakitaj brancxoj. Tie staris enorma viro kun dikaj nigra barbo kaj hararo, kun ampleksaj nudaj brakoj kaj muskolnoditaj kruroj. Li estis vestita de lana tuniko gxis siaj genuoj, kaj apogis sin per granda hakilo. La cxevaloj staris apud li kun siaj muzeloj cxe liaj sxultroj.

— Ha, jen ili, — li diris al la cxevaloj. — Ili ne aspektas dangxeraj. Vi povas foriri! — kaj li tondre ridis, lasis sian hakilon surtere, kaj venis antauxen.

— Kiuj vi estas, kaj kion vi volas? — li demandis malafable antaux ili, starante multe pli alte ol Gandalfo. Li estis tiom pli alta ol Bilbo, ke tiu povus marsxi inter liaj kruroj sen subigi la kapon por eviti la randon de ties bruna tuniko.

— Mi estas Gandalfo, — diris Gandalfo.

— Neniam auxdis pri li, — grumblis la viro. — Kaj kio estas tiu etulo? — li diris, klinigxante por severe rigardi la hobiton de sub siaj tufaj nigraj brovoj.

— Li estas sinjoro Baginzo, hobito de bona familio kun nedubinda reputacio, — diris Gandalfo. Bilbo riverencis. Li ne havis cxapelon por demeti, kaj gxene konstatis, ke mankis multaj el liaj butonoj. — Mi estas sorcxisto, — dauxrigis Gandalfo. — Mi jam auxdis pri vi, kvankam vi ne auxdis pri mi. Sed cxu eble vi auxdis pri mia bona kuzo Radagasto, kiu logxas cxe la suda limo de Momarbaro?

— Jes, ne malbona ulo kvankam sorcxisto, mi kredas. Mi vidis lin foje, — diris Beorno. — Nu, mi nun scias, kiuj vi estas, almenaux kiuj vi pretendas esti. Kion vi volas?

— Por diri la veron, ni perdis niajn sakojn kaj nian vojon, kaj bezonas iom da helpo aux konsiloj. Mi devas konfesi, ke ni iom embarasigxis pro goblenoj en la montaro.

— Goblenoj? — diris la viro iom malpli grumble. — Ha, cxu ili embarasis vin? Kial vi proksimigxis al ili?

— Ni ne intencis tion. Ili surprizis nin noktomeze en montara vojo, kiun ni devis trapasi, dum ni iris el la Okcidentaj Landoj cxi tien. Temas pri longa rakonto.

— Vi do devus enveni kaj rakonti al mi iom pli, se tio ne dauxrus la tutan tagon, — diris la viro kondukante ilin tra malluma pordo, kiu kondukis el la korto en la domon.

Ili sekvis lin kaj trovigxis en vasta halo, kies mezon okupis fajrejo. Kvankam estis somero, fajro brulis kaj fumo supreniris al la nigrigxintaj traboj, kie gxi sercxis fluejon tra la tegmento. Ili tramarsxis la sombran halon, lumigitan nur per la fajro kaj truo en la supera tegmento, kaj venis tra pli malgranda pordo al verando sur lignaj fostoj fabrikitaj el solstarantaj trunkoj. GXi frontis suden, kaj gxin ankoraux varmigis la suno, kiu subiris okcidenten kaj kies sunlumo briligis oran gxardenon da floroj sternitaj gxis la sxtupoj.

Tie ili sidigxis sur lignaj benkoj dum Gandalfo komencis sian rakonton, kaj Bilbo svingis siajn pendolantajn krurojn, kaj miris la gxardenajn florojn, al si demandante iliajn nomojn, cxar li neniam antauxe vidis pli ol la duono.

— Mi transiris la montojn kun unu-du amikoj, — diris la sorcxisto.

— Unu-du? Antaux miaj okuloj estas nur unu, kaj tre malgranda unu, — diris Beorno.

— Nu por diri la veron, mi ne volis gxeni vin per multaj personoj, gxis kiam mi certigxis, ke vi ne estis tro okupata. Mi alvokos ilin, se permesite.

— Permesite, alvoku do!

Kaj Gandalfo longe kaj akre fajfis. Post momento Torino kaj Dorio cxirkauxiris la domon, sekvante la gxardenan vojon, kaj staris riverencante antaux ili.

— Vi celis unu-tri, evidente! — diris Beorno. — Sed tiuj ne estas hobitoj, ili estas gnomoj!

— Torino Kverkasxildo, je via servo! Dorio, je via servo! — diris la du gnomoj denove riverencante.

— Mi ne bezonas vian servon, dankon, — diris Beorno, — sed mi konjektas, ke vi bezonas la mian. Gnomoj ne tro placxas al mi. Sed se estas vere, ke vi ja estas Torino (filo de Traino, nepo de Troro, mi kredas), kaj ke via kunulo estas respektinda, kaj ke vi ja estas malamikoj de la goblenoj, kaj ke vi ne intencas fari damagxon en mia lando… nu, kion vi faras cxi tie?

— Ili vojiras por viziti la landon de siaj parencoj, orienten trans la Mornarbaro, — interrompis Gandalfo, — kaj estas simple hazarde, ke ni trovigxas en viaj bienoj. Ni estis transirantaj la Altan Vojon, kiu devis nin konduki al vojo pli suda ol via lando, sed nin atakis malicaj goblenoj, kiel mi estis dironta al vi.