Выбрать главу

— Dauxrigu la rakonton, do! — diris Beorno, kiu neniam estis tre gxentila.

— Okazis tiam terura sxtormo, la sxtongigantoj estis jxetantaj rokojn, kaj en la vojsupro, ni rifugxis en kaverno, la hobito kaj mi, kun kelkaj kunuloj…

— CXu vi nomas du kelkaj?

— Nu, ne. Fakte, estis pli ol du.

— Kie ili estas? Mortaj, mangxitaj aux hejmenirintaj?

— Nu, ne. Ili sxajne ne cxiuj venis, kiam mi fajfis. Mi supozas, ke ili estas timemaj. Vi eble komprenas ke ni kredis nin tro multnombraj, por ke vi gastigu nin.

— Nu, refajfu do! Mi sxajne gastigas aron da festantoj, kaj estos egale, se venos unu-du pliaj, — li grumblis.

Gandalfo denove fajfis, sed Norio kaj Orio venis jam antaux ol li cxesis, cxar, se vi bone memoras, Gandalfo ordonis ilin veni po paroj cxiujn kvin minutojn.

— Ha lo! — diris Beorno. — Vi venis iom rapide, sed kie vi kasxigxis? Venu, venu miaj karaj saltpupoj!

— Norio, je via servo, Orio je via… — ili komencis, sed Beorno interrompis ilin.

— Dankon! Kiam mi deziros vian helpon, mi petos gxin. Sidigxu, kaj ni dauxrigu la rakonton, aux estos jam la horo por vespermangxi antaux la fino.

— Tuj kiam ni ekdormis, — dauxrigis Gandalfo, — fendo malfermigxis funde de l’ kaverno, kaj elvenis goblenoj, kiuj kaptis la hobiton kaj la gnomojn kaj nian trupon da poneoj.

— Trupon? Kiuj vi estis? Cirka trupo? Aux cxu vi sxatas kunporti multe da sakoj? Aux cxu ses poneoj egalas trupon?

— Ho ne! Fakte, ili nombris pli ol ses, cxar ni estis pli ol sesopo! Kaj jen venas du pliaj! — GXuste tiam aperis Balino kaj Dvalino, kiuj riverencis tiel malsupren, ke iliaj barboj brosis la sxtonan plankon. La virego mienis severe, sed ili klopodis konduti tiel terure gxentile, kapklinigxante, genuante, riverencante kaj svingante siajn kapucxojn, ke li cxesis grimaci kaj ekridis pro iliaj komikaj gestoj.

— Vi pravis pri trupo, — li diris. — Efektive tre komika trupo. Venu, venu, miaj gajuloj, kaj kiel vi nomigxas? Mi ne bezonas vian servon, nur viajn nomojn, kaj sidigxu kaj cxesigu la svingadon.

— Balino kaj Dvalino, — ili diris, kaj ili ne kuragxis ofendigxi, kaj sidigxis surteren kun plauxdo, iom surprizite.

— Nu, dauxrigu! — diris Beorno al la sorcxisto.

— Kie rai estis? Ho, jes, oni ne kaptis min. Mi mortigis unu-du goblenojn per fulmobrilo.

— Bone! — gruntis Beorno. — Sorcxistoj do valoras iom!

— … kaj sxtelgrimpis en la fendon antaux ol gxi refermigxis. Mi sekvis la vojon gxis la granda halo, kie amasigxis goblenoj. La Granda Gobleno trovigxis tie kun tridek aux kvardek armitaj gardistoj. Mi diris al mi: “Ecx se ili ne estis katenitaj, kion povas fari dekopo kontraux tiom da goblenoj?”

— Dekopo! Jen la unua fojo, kiam oni nomas okopon dekopo! Aux cxu vi ankoraux kasxas pli da pupoj, kiuj ne jam saltis el siaj skatoloj?

— Nu, jes, sxajnas, ke nun venas unu-du pliaj. Filio kaj Kilio, mi kredas, — diris Gandalfo, kaj tiuj nun aperis kun ridetoj kaj riverencis.

— Suficxas! — diris Beorno. — Sidigxu kaj silentu! Nu, dauxrigu, Gandalfo.

Tiam Gandalfo dauxrigis la rakonton, gxis li rakontis la lukton en la mallumo, la malkovron de la malsupra pordo, kaj ilian hororon, kiam ili trovis, ke oni forlasis sinjoron Baginzo.

— Ni nombris nin, kaj trovis, ke ne plu estis hobito. Restis nur dek kvar!

— Dek kvar? Jen la unua fojo, kiam mi auxdis, ke dek minus unu estas dek kvar! CXu vi ne celas naux, aux cxu vi ne ankoraux diris al mi cxiujn nomojn de via trupo?

— Nu, kompreneble vi ne jam vidis Oinon kaj Gloinon. Kaj mi estu benita, jen ili! Mi esperas, ke vi pardonos ilin pro la gxeno.

— Ho, lasu cxiun veni! Hastu, hastu! Venu, ambaux, kaj sidigxu! Sed, auxskultu, Gandalfo, ecx se vi nur nombras vin kaj dek gnomojn kun la perdita hobito, tio nur egalas dek unu! (plus unu perdita), kaj ne dek kvar, krom se sorcxistoj ne kalkulas kiel aliaj homoj. Sed nun, bonvolu dauxrigi la rakonton.

Beorno klopodis sxajnigi sin indiferenta, sed nun li tre interesigxis pri la rakonto. Oni devas kompreni, ke antauxe li bone konis la montaran regionon, kiun priskribis Gandalfo. Li kapjesis kaj gruntis, kiam li auxdis pri la hobita reapero, ilia subiro per sxtona lavango, kaj la lupo-rondo en la arbaro.

Kiam Gandalfo rakontis pri grimpado sur arbojn cxirkauxitajn de lupoj, li starigxis kaj pasxis tien kaj reen, murmurante:

— Se mi cxeestus tiam, mi estus farinta pli ol artfajrajxon!

— Nu, — diris Gandalfo, kontenta pro la impona efiko de sia rakonto. — Mi faris mian plejeblon. Ni kaptigxis tie kun frenezaj lupoj sub niaj arboj kaj la ekbrulanta arbaro, kiam la goblenoj de la montoj subiris kaj trovis nin. Ili jelpis pro gxojo, kaj mokis nin kantante: “Dek kvin birdoj en kvin abioj”.

— Bona cxielo! — mugxis Beorno. — Ne sxajnigu, ke goblenoj ne scias kalkuli. Ili ja scias. Dek du ne estas dek kvin, kaj ili scias tion.

— Ankaux mi. Restas ankaux Bifuro kaj Bofuro. Mi ne kuragxis enkonduki ilin antauxe, sed jen ili.

Envenis Bifuro kaj Bofuro.

— Kaj mi! — anhelis Bomburo malantaux ili. Li estis grasa, kaj ankaux malkontenta, cxar li devis veni laste. Li rifuzis atendi kvin minutojn, kaj tuj sekvis la du aliajn.

— Nu, vi nun nombras dek kvin, kaj cxar la goblenoj scias kalkuli, mi supozas, ke jen cxiuj, kiuj estis supre de l’ arboj. Eble nun ni povos fini la rakonton sen interrompoj.

Tiam sinjoro Baginzo konstatis la lertecon de Gandalfo. La interrompoj pli interesigis la rakonton al Beorno, kaj la rakonto malhelpis lin forigi la gnomojn kiel suspektindajn almozpetantojn. Li neniam gastigis en sia domo, se li povis. Li havis tre malmulte da amikoj, kaj ili logxis tre longe for, kaj li neniam invitis pli ol du personojn al la domo. Li nun havis dek kvin fremdulojn sur sia verando! Kaj kiam la sorcxisto finis sian rakonton pri ilia savo fare de la agloj kaj pri la vojagxo al la Karoko, la suno jam subiris la pintojn de l’ Nebulecaj Montoj, kaj la ombroj longis en la Beorna gxardeno.

— Tre bona rakonto! — li diris. — La plej bona, kiun mi auxdis depost longe. Se cxiuj almozuloj povus rakonti tiel bone, ili trovus min pli afabla. Eblas, ke vi inventis cxion, kompreneble, sed vi meritas vespermangxon por la rakonto mem. Ni mangxu ion!

— Jes, bonvole! — ili diris kune. — Grandan dankon!

En la halo, farigxis tre mallume. Beorno klakis la manojn, kaj entrotis kvar belaj poneoj, kaj kelkaj grandaj longkorpaj grizaj hundoj. Beorno diris ion al ili en stranga lingvajxo, kvazaux bestogrunta parolado. Tiuj eliris kaj baldaux revenis kun torcxoj en la muzeloj, kiujn ili lumigis per la fajro kaj metis sur malaltajn krampojn sur la halaj kolonoj apud la fajrejo. La hundoj povis stari sur siaj malantauxaj kruroj, se ili volis, kaj portis aferojn per siaj antauxpiedoj. Ili rapide eligis tabulojn kaj stablojn de la flankaj muroj, kaj muntis ilin apud la fajro.

Poste auxdigxis blekado, kaj envenis negxblankaj sxafoj, kondukitaj de granda karbonigra virsxafo. Li portis blankan tukon, broditan cxe la bordoj de bestaj figuroj, kaj aliaj kunportis sur siaj largxaj dorsoj bovlojn kaj telerojn, trancxilojn kaj lignajn kulerojn, kiujn la hundoj rapide prenis kaj metis sur la tablojn. Tiuj estis tre malaltaj, tiel malaltaj, ke Bilbo povis ecx sidigxi komforte. Apude, poneo sxovis du malaltajn benkojn kun largxaj salikaj malsuproj kaj malgrandaj malaltaj piedoj por Gandalfo kaj Torino, dum gxi metis cxe la alia tablofino similan grandan nigran segxon de Beorno, sur kiu tiu eksidis kun siaj grandaj longaj kruroj elpusxitaj sub la tablon. Li nur gardis tiujn segxojn en la halo, kaj li fabrikis ilin malaltaj supozeble por ke tiuj mirindaj bestoj povu servi lin pli oportune. Sed sur kio sidigxu la aliaj? Oni ne forgesis ilin. La aliaj poneoj enrulis tamburformajn sxtipotrancxojn, ebenajn kaj poluritajn, kaj suficxe malaltajn por Bilbo. Tiel baldaux ili cxiuj sidis cxe la tablo de Beorno, kaj la halo ne spertis tian kunvenon depost multaj jaroj.