Выбрать главу

Ili vespermangxis aux pli gxuste festenis tiel, kiel ili ne faris de kiam ili foriris de la Lasta Hejmeca Domo en la okcidento, adiauxinte Elrondon. La torcxa kaj fajra lumo flagris cxirkaux ili, kaj sur la tablo trovigxis du altaj rugxaj abelvaksaj kandeloj. Dum ili mangxis, Beorno en sia rauxka vocxo, rakontis pri la sovagxaj landoj siaflanke de la montoj, kaj precipe pri la malluma kaj dangxera arbaro, kiu etendigxis longe de la nordo al la sudo, kaj trovigxis unu tagon da rajdado antaux ili. Tiel la terura Mornarbaro blokis ilian orientan vojon.

La gnomoj auxskultis kaj skuis siajn barbojn, cxar ili sciis, ke ili baldaux devos aventuri en tiu arbaro, kaj post la montoj gxi estos la plej malbona dangxero, kiun ili riskos, antaux ol ili venos al la draka fortikajxo. Kiam ili finis mangxi, ili komencis diri siajn proprajn rakontojn, sed Beorno sxajnis lacigxi kaj malmulte atentis ilin. Ili parolis plimulte pri oro, argxento kaj juveloj kaj pri laborado de forgxistoj, sed Beorno ne alte taksis tiajn aferojn. Ne trovigxis ajxoj el oro aux argxento en lia halo, kaj krom kelkaj trancxiloj, malmultaj objektoj estis el metalo.

Ili longe sidis cxe la tablo kun siaj lignaj trinkobovloj plenaj je medo. Ekstere la nokto igxis malluma. Oni nutris la halajn fajrojn per pliaj sxtipoj, kaj estingis la torcxojn, kaj ili dauxre sidis en la brila dancanta fajrolumo, kun la domaj kolonoj starantaj altaj malantaux ili kaj mallumaj kiel supra tavolo de arbaro. CXu per sorcxado aux ne, Bilbo kredis auxdi bruon kiel brancxflirtan venton en la supraj traboj kaj strigan ululon. Post nelonge lia kapo klinigxis pro dormemo, kaj la vocxoj sxajnis forvelki, gxis li vekigxis kun salto.

La granda pordo knaris kaj klakis. Beorno foriris. La gnomoj sidis kruckrure sur la planko, cxirkaux la fajro kaj baldaux komencis kanti. Kelkaj el la versoj kantigxis jene, kvankam ekzistas multe pli da ili, kaj la kantado dauxris tre longe:

Trans erikejon velkan ventis sed arbfolioj farnientis; nokte kaj tage ombris vage, kaj mallumajxoj rampsilentis.
La vento el la montoj fridis kaj tiel tajd’ ululis, stridis; la brancxoj gxemis, arbar’ ploremis, kaj sur la hum’ folioj litis.
La vento orienten blovis; komplete la arbar’ senmovis, sed akran falcxon trans la marcxon la fajfa vocx’ libere sxovis.
La herboj siblis, kvastoj kurbis, klakadis kanoj — vent’ plu sturmis tra laga krispo sub cxielfrisko, kie cxifitaj nuboj turbis.
GXi pasis preter Monto vaka kaj super la kaverno draka: kiel multloke nigris roke kaj enaeris fum’ zigzaga.
GXi de la ter’ forflugis alte trans vasta noktomar’ senhalte. La lun’ ekvelis, la vento pelis la stelojn eklumigis salte.

La kapo de Bilbo klinigxis denove. Gandalfo subite ekstaris.

— Venis la dormohoro, — li diris, — almenaux por ni, sed ne por Beorno. En cxi tiu halo ni povas resti trankvilaj, sed mi avertas vin, ke vi ne forgesu, kion diris Beorno antaux ol li lasis nin: je via risko vi ne rajtas vagi eksteren gxis la sunlevigxo.

Bilbo trovis la litojn jam pretaj flanke de l’ halo sur alta platformo inter la kolonoj kaj la ekstera muro. Por li provizigxis eta matraco el pajlo kun lanaj kovriloj. Li envolvis sin tre kontente, kvankam estis somero. La fajro flagretis malarde, kaj li ekdormis. Sed dum la nokto li revekigxis. La fajro nun velkis al cindroj, la gnomoj kaj Gandalfo cxiuj dormis, laux ilia spirado, kaj sur la planko aperis lummakulo de l’ alta luno, kiu sxtelrigardis enen tra la tegmenta fumotruo.

Io mugxis ekstere, kaj auxdigxis ia besta snufado cxe la pordo. Bilbo scivolis pri kio temis, cxu Beorno sorcxe transformigxis, kaj cxu li envenos kiel urso kaj mortigos ilin. Li plongxis sub la litkovrilon, kasxis sian kapon kaj ekdormis fine malgraux sia timo.

Kiam plene matenis, li vekigxis. Unu el la gnomoj stumblis sur lin en la ombroj kie li estis kusxanta, kaj ruligxis frakase planken de sur la platformo. Temis pri Bofuro, kaj li grumblis pri tio, kiam Bilbo malfermis la okulojn.

— Levigxu, pigrulo, — li diris, — aux ne plu restos matenmangxo por vi.

Bilbo tuj ellitigxis.

— Matenmangxo! — li kriis.— Kie estas la matenmangxo?

— Ene de ni, precipe, — respondis la aliaj gnomoj, kiuj cirkulis en la halo, — sed la restajxo trovigxas en la verando. Ni jam ellitigxis por sercxi Beornon post la sunlevigxo, sed de li ne restas spuro ie ajn, kvankam ni trovis la pretan matenmangxon, kiam ni eliris.

— Kie estas Gandalfo? — diris Bilbo, tuj irante por sercxi iom da nutrajxo.

— Ho, ie apude, — ili diris al li. Sed li ne trovis la sorcxiston gxis la vespero. Antaux la sunsubiro, tiu enmarsxis en la halon, kie la hobito kaj la gnomoj vespermangxis, servate de la mirindaj bestoj de Beorno, kiel ili estis servataj dum la tuta tago. Pri Beorno ili nenion auxdis aux vidis depost la pasinta vespero, kaj ili komencis konsternigxi.

— Kie estas nia gastiganto? Kaj kie vi mem estis la tutan tagon? — ili cxiuj kriis.

— Unu demando post la alia, neniu demando antaux la vespermangxo! Mi ne mangxis ecx peceton depost cxi mateno.

Fine Gandalfo forpusxis sian teleron kaj krucxon, mangxinte du kompletajn panojn (kun monteto da butero, mielo kaj kremo) kaj trinkinte almenaux litron da medo, kaj eligis sian pipon.

— Mi respondos la duan demandon unue, — li diris, — sed vidu, vidu, vidu! Jen bonega loko por krei fumoringojn!

Kaj dum longa tempo ili ne povis igi lin paroli, cxar li okupigxis pri fumoringoj dancigante ilin cxirkaux la halaj kolonoj, igante ilin diversformaj kaj buntkoloraj, kaj pelante ilin unu post la alia tra la tegmenta fumotruo. Ili devis aspekti tre strangaj de ekstere, lauxorde eksxvelante en la cxielon: verdaj, bluaj, skarlataj, argxentogrizaj, flavaj, blankaj, grandaj kaj malgrandaj evitante la aliajn aux ligante sin por fari okforman cxenon, kaj forflugantaj kiel birdaro en la malproksimon.

— Mi iris sercxi ursospurojn, — li diris finfine. — SXajne okazis tuta ursa kunveno cxi tie apude la pasintan nokton. Mi rapide konstatis, ke Beorno ne povis krei ilin cxiujn; ili estis tro multaj, kaj ili estis diversgrandaj. Mi dirus, ke cxeestis etaj ursoj, grandaj ursoj, ordinaraj ursoj kaj gigantaj ursoj, cxiuj dancis cxi tie apude de la krepusko gxis sunlevigxo. Ili venis de cxiu direkto, krom de la okcidento trans la rivero kaj de l’ montaro. Tien nur direktis unu spuro, tien kaj ne reen. Mi sekvis tiun gxis la Karoko. GXi malaperis en la rivero, sed la akvo tro profundis kaj tro fortis post la roko, por ke mi povu transiri. Estas suficxe facile, kiel vi memoras, iri de tiu cxi bordo al la Karoko pere de la vadejo, sed cxe la alia flanko klifo levigxas el la kirligxanta akvofluo. Mi devis marsxi mejlojn antaux ol mi trovis lokon, kie la rivero suficxe mallargxis kaj malprofundis por ke mi travadu, kaj poste mejlojn retroen por retrovi la spuron. Tiam estis tro malfrue por sekvi gxin tre longe. GXi iris rekte al la pinarbaro oriente de la Nebulecaj Montoj, kie ni tiel agrable festis gaste cxe la vargoj la antauxpasintan nokton. Kaj nun, mi kredas, ke mi respondis ankaux vian unuan demandon, — finis Gandalfo, kaj sidis silente dum longa tempo.

Bilbo kredis scii, kion celis la sorcxisto.

— Kion ni faru, — li kriis, — se li kondukos la vargojn kaj goblenojn cxi tien? Ni kaptigxos kaj cxiuj mortos! Mi kredis, ke vi diris, ke li ne estas ilia amiko!

— Mi ja diris tion. Kaj ne estu idiota! Vi devas enlitigxi, cxar vi tiel malspritas.

La hobito sentis sin venkita kaj cxar li ne havis alian elekton, li enlitigxis. Dum la gnomoj dauxrigis sian kantadon, li ekdormis ankoraux konsternite pri Beorno, gxis li songxis pri centoj da ursoj rigide dancantaj kaj lante rondirantaj en la korta lunlumo. Tiam li vekigxis, dum la aliaj dormis, kaj li auxdis la saman skrapadon, skuadon, snufadon kaj mugxadon kiel antauxe.