Выбрать главу

La sekvan matenon ilin vekis Beorno mem.

— Ha, vi estas ankoraux cxi tie! — li diris. Li levis la hobiton detere kaj ridis. — CXu vargoj, goblenoj aux malicaj ursoj ne jam mangxis vin?

— kaj li fingropikis la vesxton de sinjoro Baginzo senrespekte. — CXi tiu eta kuniklulo regrasigxas denove dank’ al pano kaj mielo, — li ridetis.

— Venu, kaj remangxu iom pli!

Ili do akompanis lin por matenmangxi. Beorno estis nekutime bonhumora, fakte li sxajnis eksterordinare kontenta, kaj ridigis ilin rakontante amuzajxojn. Kaj ili ne devis atendi longe klarigon pri lia foresto kaj lia nova gastigemo, cxar li mem diris tion al ili. Li estis vojagxinta trans la riveron rekte en la montaron. Oni povas diveni, ke li marsxis tre rapide, almenaux en ursa formo. Li konstatis en la bruligita renkontejo de l’ lupoj, ke tiu ero de ilia rakonto estis vera, sed li malkovris pli ol tion. Li kaptis vargon kaj goblenon, kiuj vagis en la arbaro. De tiuj li lernis novajxon: la goblenaj patroloj kaj la lupoj ankoraux sercxis la gnomojn, cxar ili inkandeske kolerigxis pro la morto de l’ Granda Gobleno, la brulita nazo de l’ CXeflupo, kaj la pereo de multe de ties pli fortaj cxefservistoj. Tion ili senhezite konfesis, sed li supozis, ke ili ne rakontis aliajn pli malicajn planojn, kaj ke la goblena armeo sxajne preparis kun siaj lupamikoj grandan rabekskurson en la apudmontajn landojn por trovi la gnomojn, aux vengxi sin kontraux la homoj kaj bestoj logxantaj tie, kaj kiuj supozeble helpis kaj sxirmis ilin.

— Via rakonto ja estis bona, — diris Beorno, — sed gxi ecx pli placxas al mi, cxar mi certigis min pri gxia veredo. Vi devas pardoni mian nekredemon. Se vi vivus apud la Momarbara limo, ankaux vi ne kredus la parolojn de iu, kiun vi ne konas kiel fraton, aux kiun vi pli fidas ol tiun. Cetere, mi konfesas, ke mi tuj revenis kiel eble plej rapide por certigi vian sekurecon kaj por proponi al vi mian helpon. Mi pli alte taksos gnomojn depost nun. Vi mortigis la Grandan Goblenon, cxu? Ha, mortigis la Grandan Goblenon! — kaj li feroce ridis al si.

— Kion vi faris kun la gobleno kaj la vargo? — subite demandis Bilbo.

— Venu kaj vidu! — diris Beorno, kaj ili sekvis lin ekster la domon. Jen pendis goblena kapo sur la pordo, kaj varga felo estis najlita al proksima arbo. Beorno kiel malamiko estis feroca. Sed nun li estis ilia amiko, kaj Gandalfo opiniis oportuna, ke ili diru cxion pri sia rakonto, inkluzive la celon de l’ vojagxo, por ke ili ricevu la helpon, kiun ili bezonis.

Jen la parolo de Beorno. Li promesis provizi poneojn por cxiu kaj cxevalon por Gandalfo dum la vojagxo gxis la arbaro. Kaj li sxargxis iliajn sakojn per mangxajxoj por kelkaj semajnoj, se ili uzus ilin sxpareme, kaj pakis cxion por facila portado — ekzemple nuksojn, farunon, bokalojn da sekaj fruktoj, rugxfajencajn mielujojn kaj duoble bakitajn kukojn facile konserveblajn, kiuj satigis ecx post malgrandaj porcioj kaj favoris longan marsxadon. Ties recepto estis unu el liaj grandaj sekretoj. Sed enestis mielo, kiel en multe de liaj nutrajxoj, kaj ili estis bongustaj, kvankam ili vekis soifon. Li deklaris, ke la gnomoj ne devus porti akvon antaux la arbaro, cxar trovigxis riveretoj kaj fontoj apud la vojo.

— Sed via vojo tra Mornarbaro estos malluma, dangxera kaj malfacila, — li diris. — Akvo tie ne trovigxos facile, nek mangxajxoj. Ne jam venis la nuksosezono, kvankam tiu sezono eble venos kaj pasos antaux ol vi eliros la alian flankon, kaj nuksoj estas la nura mangxinda furagxo tie. Tie la vivantajxoj estas mallumaj, strangaj kaj sovagxaj. Mi provizos vin per felaj ujoj por porti akvon, kaj mi donos al vi kelkajn pafarkojn kun sagoj. Sed mi tre dubas, ke vi trovos aliajn mangxindajn aux trinkindajn ajxojn. Mi scias, ke tie fluas forte nigra rivereto trans la vojon. Tion vi nepre ne trinku, nek ennagxu, cxar mi auxdis, ke gxi enhavas sorcxadon, kiu igas dormema kaj forgesema. Kaj en la ombreca mallumo, mi kredas, ke vi ne sukcesos pafi ion mangxeblan aux nemangxeblan, sen forlasi la vojon. Tion vi NEPRE ne devos fari, por neniu kialo. Jen cxiuj miaj konsiloj. Post la arbara rando mi ne povos helpi vin. Vi devos dependi de viaj fortuno kaj kuragxo kaj de la nutrajxoj, kiujn mi donos al vi. Antaux la arbara enirejo, mi petas, ke vi resendu miajn cxevalon kaj poneojn. Sed mi deziras al vi rapidan vojagxon, kaj mia domo restos malferma al vi, se iam vi revenos cxi tien.

Ili dankis lin, kompreneble, kun multaj riverencoj kaj svingado de la kapucxoj, kaj multaj “Je via servo, ho Mastro de la Lignaj Haloj!” Sed liaj penigaj vortoj forigis ilian kuragxon, kaj tiam ili konstatis, ke la aventuro estis multe pli dangxera ol ili antauxe opiniis, kaj ke ecx se ili trapasus cxiujn riskojn de la vojo, la drako ankoraux atendus ilin je la fino.

Tiumatene ili preparadis. Post la tagmezo ili mangxis lastafoje kun Beorno, kaj poste ili surseligxis sur la pruntitajn poneojn, adiauxis lin plurfoje, kaj forrajdis rapidpasxe tra lia pordego.

Tuj kiam ili pasis la altan hegxon, oriente de liaj cxirkauxbaritaj bienoj, ili turnis sin norden kaj poste nord-orienten. Sekvante liajn konsilojn, ili ne celis la arbaran cxefvojon sude de liaj bienoj. Se ili prenus tiun pasejon, gxi kondukus ilin apud rivereto fluinta de la montaro kaj renkontinta la Grandan Riveron sude de la Karoko. CXe tiu loko, trovigxis profunda travadejo, kiun ili estus antauxe pasintaj se tiam ili havus poneojn, kaj poste gxi kondukis al la rando de la arbaro kaj la komenco de la malnova arbara vojo. Sed Beorno avertis ilin, ke goblenoj ofte uzis tiun vojon, dum la arbara vojo mem, laux liaj informoj, estis kaduke kovrita de plantaro kaj forlasita cxe la orienta flanko, kaj kondukis al netrapaseblaj marcxoj, kie la vojoj perdigxis. Plie, gxia orienta enirejo malfermigxis tre longe for kaj sude de la Soleca Monto, kaj de tie ili devus marsxi tre longe norden, antaux ol ili atingus la alian flankon. Norde de la Karoko, la okcidenta arbara bordo tusxis la bordojn de la Granda Rivero, kaj tie la montoj ankaux proksimigxis. Beorno konsilis al ili tiun vojon, cxar tiudirekte je kelkaj rajdotagoj norde de la Karoko trovigxis nekonata vojo, kiu iris preskaux rekte tra la Mornarbaro gxis la Soleca Monto.

— La goblenoj, — Beorno diris al ili, — ne kuragxos trapasi la Grandan Riveron cent mejlojn norde de la Karoko, nek venos al mia domo, cxar dumnokte gxi estas bone defendita! Sed rajdu rapide, cxar se ili baldaux faros sian rabekskurson, ili trapasos la riveron pli sude, kaj amasigxos cxe la arbara bordo por bari vian vojon — kaj vargoj kuras pli rapide ol poneoj. Tamen, la norda vojo estas pli sekura, ecx se sxajnas, ke vi pli proksimigxas al iliaj fortresoj, cxar tiudirekte ili malpli atendos vin, kaj ili devos rajdi pli longe por kapti vin. Nun iru for kiel eble plej rapide!

Tial ili nun rajdis silente, galopante kiam la tereno estis herboza kaj ebena, kun la montaro maldekstre, kaj longe for antaux ili la proksimigxanta rivera bordo je la horizonto. La suno nur komencis arki oriente, kiam ili foriris, kaj gxis la vespero gxi kreis oran brilon sur la suprajxojn de la cxirkauxa lando. Estis malfacile kredi, ke goblenoj postcxasis ilin, kaj kiam ili jam rajdis multajn mejlojn for de la Beorna domo, ili parolis kaj kantis denove kaj forgesis la malluman arbaran vojon, kiu atendis ilin. Sed vespere, kiam venis la krepusko kaj la montopintoj minace ardis en la sunsubiro, ili bivakis, postenis gvatiston, kaj la plimulto dormis malkviete songxante pri hurlado de cxasantaj lupoj kaj goblenaj kricxoj.

Tamen la sekva mateno denove auxroris bele kaj hele. Kusxis auxtuneca nebulo surtere, kaj la aero estis frida. Sed la rugxa suno baldaux levigxis, la nebulo forvelkis, kaj la ombroj ankoraux longis kiam ili ekiris denove. Tiel ili rajdis du tagojn, kaj ili nenion vidis krom herbejojn kaj florojn, birdojn kaj solajn arbojn, kaj foje grupetojn da cervoj, kiuj sin pasxtis aux sidis subombre en la meztaga suno. Foje Bilbo vidis vircervajn kornojn starantajn el longa herbejo, kaj unue li kredis, ke li vidis kadukajn brancxojn. La trian vesperon, ili tiel avidis por dauxrigi, cxar Beorno diris, ke ili devus atingi la arbaran pordon frue de la kvara tago, ke ili plu rajdis postkrepuske kaj dumnokte sub la luno. Dum la taglumo forvelkis, Bilbo kredis vidi en la fora dekstro, aux eble maldekstre, vualitan formon de ampleksa urso, sxtelvaganta samdirekten. Sed kiam li kuragxis priparoli tion kun Gandalfo, la sorcxisto nur diris: