Выбрать главу

— CXit! Ne atentu gxin!

La venontan tagon, ili komencis antaux la tagauxroro, kvankam ili ne longe tranoktis. Tuj kiam eklumigxis, ili povis vidi la arbaron alproksimigxi, kvazaux gxi venus renkonti ilin aux atendus ilin kiel nigra kaj minacanta muro. La tereno komencis deklivi supren, kaj sxajnis al la hobito, ke la etoso silentigxis. Birdoj malpli kantis. Cervoj kaj kunikloj ne plu vidigxis. Posttagmeze ili atingis la tegmentan randon de la Mornarbaro, kaj ripozis sub la grandaj superstarantaj brancxegoj de la eksteraj arboj. Ties trunkoj estis vastaj kaj noditaj, la brancxoj torditaj kaj la folioj malhelaj kaj longaj. Hedero grimpis sur ili, kaj trenigxis surtere.

— Nu, jen la Mornarbaro! — diris Gandalfo. — La plej granda arbaro de la Norda Tero. Mi esperas, ke gxia aspekto placxas al vi. Vi nun devas sendi hejmen cxi tiujn bonegajn poneojn, kiujn vi prunteprenis.

La gnomoj ekgrumblis pro tio, sed la sorcxisto diris, ke ili estis stultaj.

— Beorno ne estas tiom malproksime, kiom vi kredas. Kaj krome vi devus respekti viajn promesojn, cxar li estus feroca malamiko. La okuloj de sinjoro Baginzo estas pli akraj ol la viaj, se vi ne vidis cxiunokte post la krepuskigxo malhelan ursegon, dum li sekvis nin aux sidis ne longe for sub la luno, gvatante niajn bivakojn. Li ne nur gardis kaj gvatis vin, sed observis ankaux la poneojn. Beorno ja estas via amiko, sed li amas siajn bestojn kiel idojn. Vi ne povas imagi, kiel grandanima li estis, kiam li lasis gnomojn rajdi ilin tiel longe for kaj rapide, kaj vi ankaux ne imagas, kio okazus al vi, se vi provus konduki ilin en la arbaron.

— Kio pri via cxevalo? — diris Torino. — Vi ne menciis, ke vi resendos gxin.

— Prave, cxar mi ne resendos gxin.

— Kaj kio do okazos al via promeso?

— Mi okupigxos pri tio. Mi ne resendos la cxevalon. Mi rajdos gxin! Tiam ili eksciis, ke Gandalfo forlasos ilin rande de Mornarbaro, kaj ili malesperigxis. Sed iliaj paroloj ne povis sxangxi lian decidon.

— Nu, ni jam pritraktis tion antauxe, kiam ni alterigxis sur la Karokon. Estas neutile disputi. Mi devas, kiel mi jam klarigis al vi, okupigxi pri gravaj aferoj sude de cxi tie, kaj mi jam malfruas pro miaj zorgoj kaj klopodoj kun via grupo. Tute eblas, ke mi revidos vin antaux la fino, sed egale eblas, ke ne. Tio dependas de viaj fortuno, kuragxo kaj prudento, kaj mi kunsendas sinjoron Baginzo. Mi jam diris al vi antauxe, ke li havas pli da valoro ol oni divenus, kaj vi ja eltrovos tion post nelonge. Gajigxu do, Bilbo, kaj ne aspektu tiel deprimita. Gajigxu do Torino kaj Kompanio! Temas fine pri via ekspedicio! Pensu pri la trezoro je la fino, kaj forgesu la arbaron kaj la drakon, almenaux gxis morgaux matene!

Kiam estis morgaux matene, li parolis same. Ili do ne havis elekton, kaj rezigne plenigis siajn akvujojn en pura fonto, kiun ili trovis apud la arbara enirejo, kaj elpakis siajn ajxojn de sur la poneoj. Ili disdonis la pakajxojn kiel eble plej juste, sed Bilbo konsideris sian sxargxon lacige peza, kaj ne antauxgxuis, ke ili senfine marsxadus mejlojn kun tiom da ajxoj surdorse.

— Ne zorgu pri tio! — diris Torino. — GXi tro frue igxos malpli peza. Post nelonge, mi kredas, ke ni cxiuj deziros pli da ajxoj en niaj sakoj, kiam mankos la mangxajxoj.

Ili poste adiauxis la poneojn, kiuj turnis sin hejmen kaj fortrotis gaje, sxajne kontentaj pri la okazo direkti siajn vostojn al la Mornarbara ombro. Tuj kiam ili foriris, Bilbo certis, ke io urseca eliris el la arba ombro kaj trene rapidis post ili.

Gandalfo nun diris sian adiauxon. Bilbo sidigxis surtere, malkontentis kaj revis, ke li povu kunrajdi kun la sorcxisto sur lia cxevalo. Li jam vizitis la arbaron post sia matenmangxo (kiu ne kontentigis lin), kaj ene gxi sxajnis pli obskura ol la nokto kaj tre sekreta loko: “kvazaux io gvatus kaj atendus”, — li diris al si.

— Adiaux! — diris Gandalfo al Torino. — Kaj adiaux al vi cxiuj, adiaux! Rekte tra la arbaro vi devas vojiri nun! Ne forlasu la vojon! Se vi iam forlasos gxin, vi havos nur unu sxancon el mil por retrovi gxin kaj por eliri el la Momarbaro, kaj tiam mi supozas, ke nek mi nek iu ajn revidos vin!

— CXu ni vere devos trapasi gxin? — gxemis la hobito.

— Jes, vi ja devos! — diris la sorcxisto, — se iam vi volas atingi la transan flankon! Vi devos aux trapasi gxin aux rezigni vian aventuron. Kaj mi ne permesos, ke vi retroiru nun, sinjoro Baginzo. Mi hontas, ke vi ecx konsideras tion! Vi nun mianome devas zorgi pri cxi tiuj gnomoj, — li ridis.

— Ne! Ne! — diris Bilbo. — Mi celis ne tion. Mi nur demandis, cxu ekzistas cxirkauxa vojo?

— Jes, se vi deziras, ekzistas vojo plimalpli ducent mejlojn norde de cxi tie, kaj poste duoble pli longe suden. Sed tiuokaze vi ne progresus sen vojo. Kaj ne ekzistas sendangxeraj vojoj en cxi tiu regiono. Memoru, ke vi nun estas en Sovagxujo kaj spertos diversajn distrajxojn cxiudirekte. Antaux ol vi cxirkauxirus la nordan Mornarbaron, vi atingus la Grizajn Montojn, kaj ili estas plenplenaj je goblenoj, koboldoj kaj orkoj nepriskribeblaj. Antaux ol vi cxirkauxirus la sudan parton, vi trovigxus en la limoj de la Nekromanciisto; kaj ecx vi, Bilbo, ne bezonas, ke mi rakontu al vi pri tiu misa sorcxisto. Mi absolute malkonsilas, ke vi proksimigxu al lokoj sub la ombro de lia malhela turo! Tenu vin proksime al la arbara vojo, restu gajaj, dauxre esperu kaj, kun enorma bonsxanco, vi eble eliros unu tagon kaj vidos antaux vi la Longajn Marcxojn, kaj post ili, en la alta oriento, la Solecan Monton, kie logxas nia kara Smauxgo, kvankam mi esperas, ke li ne atendas vin.

— Jes, tutcerte vi estas tre kuragxiga, — gruntis Torino. — Adiaux! Kaj se vi ne akompanas nin, vi devos foriri nun sen pli da paroloj!

— Adiaux, definitive adiaux! — diris Gandalfo, kaj li turnis sian cxevalon, kaj malsupreniris la deklivon en la okcidenton. Sed li ne povis malhelpi sin diri ion por la lasta fojo. Antaux ol li pasis de ilia auxdopovo, li returnis sin, metis siajn manojn al la busxo kaj alvokis ilin. Ili auxdis lian malfortan vocxon:

— Adiaux! Kondutu bone, atentu vin, kaj NE FORLASU LA VOJON!

Poste li forgalopis, kaj ne plu videblis.

— Ho, adiaux kaj foriru! — gruntis la gnomoj, ecx pli koleraj, cxar lia foriro profunde konsternis ilin.

Ili nun komencis la plej dangxeran etapon de la tuta vojagxo. CXiu sursxultrigis siajn egale pesitajn kaj solidajn pakajxon kaj akvujon, forturnis sin de la taglumo de l’ eksteraj landoj kaj plongxis en la arbaron.

8. Musxoj kaj araneoj

Ili marsxis spalire. La arbarvoja enirejo similis arkon, kaj kondukis en sombran tunelon kadre de du grandaj kadukaj arboj, apogitaj unu sur la alia kaj portantaj malmulte da nigrigxantaj folioj, cxar ilin strangole kovris hedero kaj likeno. La vojo estis mallargxa kaj serpentis inter la trunkoj. La ekstera brilo de l’ enirejo malantaux ili farigxis eta truo de malproksima lumo, kaj la silento tiel profundis, ke iliaj piedoj pasxis kvazaux stamfe, dum la arboj klinigxis super ili kaj auxskultis. Kiam iliaj okuloj kutimigxis al la mallumo, ili vidis iom malproksime ambauxflanke malhelan verdan lumecon. Foje, stria sunradio hazarde glitis tra la supra folioza arbtavolo, kaj ecx pli bonsxance ne kaptigxis en la interplektitaj kaj implikitaj trunkeroj kaj brancxoj, kaj ponarde plongxis en la grundon antaux ili. Sed tio ne oftis, kaj baldaux cxesis.

Nigraj sciuroj vivis en la arbaro. Kiam la akraj kaj sciavidaj okuloj de Bilbo kutimigxis al la mallumo, li ekvidis ilin rapidi for de la vojo kaj kuri malantaux trunkojn. Auxdigxis ankaux strangaj bruoj, gruntoj, trenado kaj hastado en la subarbajxo kaj inter folioj en kelkaj lokoj multe amasigxintaj surtere. Sed li ne kapablis vidi, kio kauxzis la bruojn. La plej horora vidajxo por li estis la araneajxoj: malhelaj, densaj retoj kun ege dikaj fadenoj, etenditaj de arbo al arbo, aux plektitaj ambauxflanke en la suba brancxaro. Neniu araneajxo etendigxis trans la vojo, sed ili ne povis diveni, cxu tio estis pro sorcxado aux alia kialo.