Выбрать главу

Ili ne marsxis longe antaux ol ili komencis malami la arbaron tiom arde, kiom ili malamis la goblenajn tunelojn, kaj gxi iom post iom igis ilin rezigni definitive cxian esperon pri eliro. Sed ili devis ade dauxrigi, jam delonge forlasinte la esperon revidi la sunon kaj cxielon, kaj cxesinte sopiri, ke la vento blovu denove sur iliajn vizagxojn. La aero neniel movigxis sub la arbara volbo, kaj la arbaro estis senfine kvieta, morna kaj senaera. Ecx la gnomoj sentis la etoson, kvankam ili spertis pri tunelfosado kaj longa vivtenado sen sunlumo, sed la hobito, kiu sxatas uzi truojn por fabriki domon sed ne por pasigi la someron, sentis ke li iom post iom sufokigxas.

La noktoj estis la plej malbonaj. Tiam la mallumo igxis karbonigra. Ne vere temis pri karbo, sed fakte igxis absolute senlume, tiel senlume, ke oni vidis nenion ajn. Bilbo provis svingi la manon antaux sia nazo, sed malvidis gxin. Nu, fakte ne estus prave diri, ke ili nenion vidis: ili ja vidis okulojn. Ili dormis kunpremite, kaj vacxis lauxvice. Kiam venis la vico de Bilbo, li vidis glimojn en la cxirkauxa mallumo, kaj foje spektis lin de malproksime flavaj, rugxaj aux verdaj okuloj, kiuj tiam velkis kaj denove en alia loko malrapide rebrilis. Foje ili brilis de la brancxoj super li, kaj tio plie teruris lin. Sed la okuloj, kiujn li plej malsxatis, estis hororaj palaj ampolecaj okuloj. “Jen insektaj okuloj, — li pensis, — ne bestaj okuloj, sed ili estas ecx pli grandaj”.

Kvankam ne estis jam malvarme, dumnokte ili provis bruligi fajrojn. Tamen ili baldaux rezignis pri tio. La fajroj venigis centojn da okuloj cxirkaux ili, kvankamlabestoj, cxu fakte ili estis bestoj aux ne, atente ne montris sin en la fajra brilo. Ecx pli malfelicxe, la fajroj venigis milojn da palgrizaj kaj nigraj papilioj foje tiel grandaj kiel manoj, kiuj flirtis kaj zumis cxirkaux iliaj oreloj. Tion ili ne povis toleri, nek la enormajn vespertojn, tiel nigrajn kiel nigraj altcxapeloj, kaj ili do rezignis pri fajroj kaj nokte sidis dormante malkviete en la vasta mistera mallumo.

SXajnis al la hobito, ke tio dauxris dum longa tempo, kaj li estis cxiam malsata, cxar ili tre zorge atentis siajn provizojn. Tamen post multaj tagoj en senfine simila arbaro, ili komencis konsternigxi. La nutrajxoj ne dauxrus por cxiam, kaj ecx nun elcxerpigxis. Ili provis pafi la sciurojn, kaj ili malsxparis multajn sagojn antaux ili sukcesis faligi unu el ili al la vojo. Sed kiam ili rostis gxin, ili trovis gxin malmangxebla, kaj ili do ne plu provis cxasi ilin.

Ili estis egale soifaj, cxar ili ne havis suficxe da akvo, kaj dum la tuta arbara vojagxo, ili ne vidis fonton aux rojon. Tiel ili statis, kiam unu tagon ili trovis, ke la vojon blokis rivero. GXi fluis rapide kaj forte, sed ne tre largxe trans la vojon, kaj gxi estis nigra, kaj aspektis tia en la mallumo. Estis bone, ke Beorno avertis ilin pri gxi, aliel ili emus trinki el gxi, malgraux gxia koloro, kaj plenigus kelkajn malplenajn ujojn je gxia bordo. Sed nun ili nur pensis kiel transiri gxin sen trempi sin en la akvo. Antauxe transiris gxin ligna ponto, sed gxi forputris kaj postlasis nur rompitajn fostojn apud la rivera bordo.

Bilbo genuis sur la bordo, rigardis antauxen kaj kriis:

— Vidigxas boato je la alia flanko! Se nur gxi trovigxus cxi-flanke!

— Kiomlonge gxi estas for, laux vi? — demandis Torino, cxar ili jam sciis, ke inter ili Bilbo havis la plej akrajn okulojn.

— Ne longe for. Mi kalkulus pli malpli dek du jardojn.

— Dek du jardojn! Mi pensis, ke gxi estas almenaux pli ol tridek jardojn for, sed miaj okuloj ne tiel bone vidas, kiel antaux cent jaroj. Sed por ni dek du jardoj egalas mejlon. Tion ni ne kapablas transsalti, kaj nepre ne devas travadi aux tranagxi.

— CXu iu el vi povas jxeti sxnuron?

— Kial ajn? La boato certe estas ligita, ecx se ni alkrocxus ion al gxi, pri kio mi cetere dubas.

— Mi ne kredas, ke gxi estas ligita, — diris Bilbo, — sed kompreneble mi ne povas certigi tion pro la mallumo. Tamen sxajnas al mi, ke gxi estas nur surbordigita, kaj tie la grundo estas malalta, cxar la vojo venas suben al la akvo.

— Dorio estas la plej forta, sed Filio estas la plej juna kaj ankoraux plej bone vidas, — diris Torino. — Venu cxi tien Filio kaj provu vidi la boaton, pri kiu parolas sinjoro Baginzo.

Filio pensis ke li vidos, kaj post kiam ili gvatis longe por kalkuli la direkton, la aliaj alportis sxnuron. Ili havis multajn sxnurerojn, kaj je la fino de la plej longa ili ligis grandajn ferajn hokojn, kiujn ili antauxe uzis por krocxi la sakojn al cxirkauxsxultraj rimenoj. Filio enmanigis tion, balancis gxin momente, kaj poste lancxis gxin trans la rivereton.

Kun plauxdo gxi falis en la akvon!

— Ne suficxe longe! — diris Bilbo, kiu klopodis rigardi antauxen. — Du-tri futojn pli antauxen kaj vi enjxetos gxin en la boaton. Reprovu. Mi ne supozas, ke la akvo tiel ensorcxitis, ke malseka kaduka sxnuro dolorigos vin.

Filio reprenis la hokon, kiam li finis retiri gxin, kvankam li ankaux pridubis gxin. CXi tiam, li ecx pli forte jxetis gxin.

— Atentu! — diris Bilbo. — Vi nun jxetis gxin en la transan arbaron. Retiru gxin ne tro rapide.

Filio tiris la sxnuron retroen malrapide kaj post momento diris:

— Atentu! GXi nun trovigxas sur la boato! Espereble, la hoko alkrocxigxos.

GXi ja krocxigxis. La sxnuro rigidigxis, kaj Filio vane tiris. Kilio venis por helpi, kaj poste Oino kaj Gloino. Ili ade tiris kaj retiris, kaj poste subite falis surdorsen. Bilbo, kiu tamen atente rigardis, kaptis la sxnuron kaj per bastono gvidis la boaton dum gxi rapidis trans la riveron.

— Helpon! — li kriis, kaj Balino gxustatempis por mankapti la boaton, antaux ol gxi forflosus en la akvofluon.

— Tamen gxi estis ligita! — li diris, rigardante la sxiritan ligsxnuron, kiu ankoraux pendis de gxi. — Tio estis ja bonega tirado, miaj bravuloj, kaj estas bonsxance, ke nia sxnuro estis pli forta.

— Kiu transiros unue? — demandis Bilbo.

— Mi mem, — diris Torino, — kaj vi akompanos min, kun Filio kaj Balino. Jen tiom multe, kiom la boato kapablos enteni samtempe. Sekvos Kilio kaj Oino kaj Gloino kaj Dorio, sekve Orio kaj Norio, Bifuro kaj Bofuro, kaj fine Dvalino kaj Bomburo.

— Mi estas cxiam lastavica, kaj mi ne sxatas tion, — diris Bomburo.

— Devus esti alies vico hodiaux.

— Vi ne devus esti tiom grasa. Dum vi estas tia, vi venos en la lasta kaj plej malpeza boato. Ne komencu grumbli kontraux ordonoj, aux io malbona okazos al vi.

— Ne estas remiloj. Kiel ni pusxos la boaton al la alia flanko? — demandis la hobito.

— Donu al mi alian sxnuron kaj hokon, — diris Filio, kaj kiam ili pretigis tion, li jxetis gxin en la mallumon antaux si kiel eble plej alten. CXar gxi ne refalis teren, ili konstatis, ke gxi devis fiksigxi en la brancxaro.

— Eniru gxin nun, — diris Filio, — kaj unu el vi tiru per la sxnuro krocxita al arbo je la alia flanko. Unu el la aliaj tenu la hokon, kiun ni unue uzis, kaj kiam vi estos sekuraj je la alia flanko, tiu rehoku gxin, por ke vi povu tiri la boaton reen.

Tiamaniere ili cxiuj baldaux trovigxis sur la transa bordo de l’ sorcxita rivero. Dvalino elgrimpis kun la volvita sxnuro sub sia brako, kaj Bomburo, ankoraux grumblante, sekvis lin, kiam okazis io misa. Auxdigxis bruo de galopantaj hufoj sur la vojo antaux ili. Tuj vidigxis figuro de kuranta cervo. GXi rapidis al la gnomoj kaj disigis ilin teren, kaj tiam gxi pretigis sin por salti. GXi impetis alten kaj majeste supersaltis la akvon. Sed gxi ne sekure atingis la alian flankon. El cxiuj Torino estis la sola, kiu gardis sin ekvilibra kaj vigla. Post kiam ili albordigxis, li tuj kurbigis sian pafarkon kaj sxargis sagon supozante, ke povus aperi la kasxita gardisto de l’ boato. Nun li pafis celante senhezite la saltantan beston. Kiam gxi atingis la transan bordon, gxi stumblis. La ombroj englutis gxin, sed ili auxdis la hufobruon heziti kaj poste halti.