Выбрать главу

— Iu sonorilas cxe l’ pordo, — li diris, palpebrumante.

— Jes, kvar, mi konjektas laux la sono, — diris Filio. — Krome, ni vidis ilin iri malproksime post ni.

La kompatinda hobiteto sidigxis en la vestiblo, kaj kunpremis la kapon per la manoj, demandante al si, kio okazis, ja okazas, baldaux okazos, kaj cxu ili restos vespennangxi. Tiam resonoris plej lauxte, kaj li devis kuri al la pordo. Temis ne pri kvar, sed pri kvin! Unu plia gnomo aldonigxis, dum li hezitadis malantaux la pordo. Li apenaux finturnis la anson, antaux ol ili envenis, riverencis kaj salutis “Je via servo” unu post la aliaj. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino ili nomigxis; kaj baldaux pendis sur la hokoj du kapucxoj purpuraj, unu griza, unu bruna kaj unu blanka kapucxo; kaj jen ili formarsxis, kun largxaj manoj sub oraj kaj argxentaj zonoj, por renkonti la aliajn. Jam farigxis preskaux amaso. Iuj mendis bieron, aliaj porteron, kaj unu kafon, kaj cxiuj mendis kukojn, tiel ke la hobito estis tre okupita dum longa tempo.

Granda krucxo da kafo jam estis en la kameno, la grenumitaj kukoj jam estis formangxitaj, kaj la gnomoj jxus ekmangxis la buteritajn skonojn[1], kiam auxdigxis lauxta frapo. Ne sonorado, sed forta frap-frapado cxe la bele verda pordo de la hobito. Iu frapegis per bastono!

Bilbo kolerege hastis laux la koridoro tre konfuzita kaj konsternita — estis la plej gxena merkredo, kiun li iam ajn spertis. Li sxire malfermis la pordon, kaj jen ili cxiuj enfalis, unu sur la aliajn. Pliaj gnomoj, ankoraux kvar! Kaj post ili trovigxis Gandalfo, apoganta sin je sia bastono kaj ridanta. Li ja vere faris kavon sur la bela verda pordo, kaj cetere li ankaux forbatis la sekretan signon, kiun li faris hieraux matene.

— Atentu, atentu, — li diris. — Ne estas via maniero, Bilbo, atendigi homojn cxe l’ sojlo, kaj poste malfermi la pordon kiel sxtoppafilon! Mi prezentu Bifuron, Bofuron, Bomburon, kaj precipe Torinon!

— Je via servo, — diris Bifuro, Bofuro kaj Bomburo, starantaj vice. Poste ili pendigis du flavajn kapucxojn, unu palverdan kaj unu lazuran kapucxon kun longa argxenta kvasto. Tiu lasta apartenis al Torino, tre grava gnomo, efektive, la granda Torino Kverkasxildo mem, al kiu tute ne placxis terenfali sur la piedmaton de Bilbo, sube de Bifuro,

Bofuro kaj Bomburo. Krome, Bomburo estis ege grasa kaj peza. Torino ja estis tre fiera, kaj nenion diris pri servo; sed Bilbo tiel petis pardonon, ke fine li gruntis “ne gravas” kaj cxesis sombre mieni.

— Nun, cxiuj ni estas cxi tie! — diris Gandalfo, vidante sur la hokoj la linion de dek tri kapucxoj, kiuj estis krome la plej bonaj demeteblaj kapucxoj destinataj al festoj, kaj sian cxapelon. — Bela renkontigxo! Mi esperas, ke restas io por mangxi kaj trinki por la malfruintoj. Kion? Teon? Ne, dankon! Glaseton da rugxa vino, por mi, mi petas.

— Ankaux por mi, — diris Torino.

— Kaj framb-marmeladon, kaj pomtorton, — diris Bifuro.

— Kaj sek-fruktajn tortetojn, kaj fromagxon, — diris Bofuro.

— Kaj pork-pastecxon, kaj saladon, — diris Bomburo.

— Kaj pli da kukoj, kaj da biero, kaj da kafo, se estas egale al vi, — kriis la aliaj gnomoj de malantaux la pordo.

— Kuiru kelkajn ovojn, jen bravulo! — postkriis Gandalfo, dum la hobito forstamfis al la provizejo. — Kaj ne forgesu la malvarman kokidajxon kaj peklitajn kukumetojn.

“Kvazaux li scius, kion mi scias pri la enhavo de miaj provizejoj!” — pensis sinjoro Baginzo, kiu konsternite demandis sin, cxu aventuracxo alvenis gxuste cxi tien, en lian domon. Post kiam li kunigis la botelojn, telerojn, trancxilojn, forkojn kaj aliajn ajxojn sur grandajn pletojn, li igxis tre varma, rugxmiena, kaj gxenita.

— Estu konfuzitaj kaj damnitaj tiuj gnomoj, — li vocxis. — Kial ili ne helpas min!

Sed jen! Staris Balino kaj Dvalino cxe la pordo de l’ kuirejo, kaj malantauxe Filio kaj Kilio, kaj antaux ol li povis ecx diri “trancxilo”, ili metis la pletojn kaj du tabletojn en la salonon kaj pretigis cxion.

Gandalfo havis la cxefan sidlokon, kun la dek tri gnomoj cxirkauxe, kaj Bilbo sidis sur tabureto cxe la kameno, mordetante biskviton — lia malsato jam malaperis — sxajnigante, ke cxio estas en ordo, kaj entute ne temas pri aventuro. La gnomoj ade mangxis, ade parolis, kaj pasis horoj. Finfine, ili forpusxis siajn segxojn, kaj Bilbo ekhastis por kunigi la telerojn kaj glasojn.

— Mi supozas ke vi restos vespermangxi? — li diris, per sia plej gxentila kaj neurgxa maniero.

— Kompreneble! — diris Torino, — Kaj poste. Ni ne arangxos la aferon gxis malfrue, kaj devos antauxe gxui muzikon. Ek al la ordigo!

Je tio la dek du gnomoj — sed ne Torino, kiu estis tro grava kaj plu parolis kun Gandalfo — ekstaris, kaj stakigis cxion alte. Kaj ili foriris, ne atendinte pletojn, jxonglante per unu mano stakojn da teleroj kun botelo supre, dum la hobito postkuris ilin preskaux pepante pro timo: “Atentu, mi petas” kaj “Bonvolu ne gxeni vin, mi mem povas”. Sed la gnomoj nur ekkantis:

La glasojn dissplitu, fendigxu la vazoj! Trancxilojn difektu, kurbigu la forkojn! CXar Bilbon cxagrenas tiaj okazoj — frakasu botelojn, brulumu la korkojn!
Trancxu la tukon, la grason surtretu! Versxu la lakton jam provizoj-planke! Sur maton dormcxambran ostaron demetu! La pordojn makulu per vin’ cxiuflanke!
En akvon bolantan mergegu fajencojn; ilin per stango pistadu skrupule; se iuj cxefine rezistis l’ atencojn, ilin tra l’ halo jxetegu disrule!
CXar Bilbon cxagrenas tiaj okazoj, zorge, tre zorge traktu pri l’ vazoj.

Kaj kompreneble, ili ne faris tiujn fiajxojn, kaj cxion netigis kaj ordigis fulmorapide, dum la hobito rondiris en la centro de la kuirejo, klopodante kontroli, kion ili faris. Poste ili revenis kaj trovis Torinon fumi pipon kun la piedoj sur la fendro. Li elblovis grandegajn fumoringojn, kiuj iris tien, kien li ordonis — supren en la kamentubon, malantaux la horlogxon sur la kamenbreto, sub la tablon, aux cirkle sub la plafono; sed kien ajn ili iris, ili ne suficxe rapidis por eviti Gandalfon. Hop! Li sendis malpli grandan fumringon el sia mallonga argila pipo gxuste tra la ringoj de Torino. Tiam la fumringo de Gandalfo verdigxis kaj revenis sxvebi super la kapo de l’ sorcxisto. CXirkaux li jam estis nubo da ili, kaj en la ombra lumo li aspektis stranga kaj magieca. Bilbo staris fikse, kaj rigardis, cxar li sxatis fumringumi, kaj li rugxigxis, rememorante, kiom fiera li estis hieraux matene pri la fumringoj, kiujn li blovis en la venton trans la Monteton.

— Nun, ek al la muziko! — diris Torino. — Alportu la muzikilojn!

Kilio kaj Filio hastis al siaj sakoj kaj alportis etajn violonojn, Dorio, Norio kaj Orio prenis flutojn el siaj jakoj, Bomburo havigis al si tamburon el la vestiblo. Ankaux Bifuro kaj Bofuro eliris kaj revenis kun klarnetoj, kiujn ili estis lasintaj en la bastonujo. Dvalino kaj Balino diris:

— Pardonu, sed ni lasis la niajn antaux la pordo.

— Alportu ankaux la mian, — diris Torino.

Ili revenis kun vjoloj, tiel grandaj kiel ili, kaj kun la harpo de Torino, pakita en verda tolo. GXi estis bela, ora harpo, kaj kiam Torino gxin plukis, la muziko tuj komencigxis, tiel subite kaj dolcxe, ke Bilbo forgesis cxion, kaj forportigxis en ombrajn landojn sub fremdaj lunoj, for de la Akvo, kaj tre longe for de sia hobitotruo sub la Monteto.

La mallumo envenis la cxambron tra la fenestreto, kiu estis sur la flanko de la Monteta deklivo; la fajro flagretis — estis aprilo — kaj ili plu ludis, dum la ombro de l’ Gandalfa barbo svingigxis sur la muro.

вернуться

skono (angle scone). Hordea flano, kuko mangxata kun sxauxmkremo kaj teo dum la tradicia brita posttagmeza temangxo.