Выбрать главу

Tamen antaux ol ili povus aklami la pafon, Bilbo terure gxemis, kaj tio cxesigis ilian antauxgxuon pri cervajxo.

— Bomburo falis! Bomburo dronas! — li kriis.

Kaj prave. Bomburo nur surbordigis unu piedon, kiam la cervo komatakis kaj supersaltis lin. Li stumblis, movis la boaton disde l’ bordo, kaj sxanceligxis retroen en la malhelan akvon, kaj liaj manoj vane glitis sur la sxlimaj bordaj radikoj, dum la boato forspiralis kaj malaperis.

Ili ankoraux povis vidi lian kapucxon super la akvo kiam ili kuris al la rivera bordo. Ili rapide jxetis sxnuron kun hoko al li. Lia mano kaptis gxin, kaj ili tiris lin sur la bordon. Li estis kompreneble akvosaturita de l’ haroj gxis la botoj, sed ne tio estis la plej malbona. Kiam ili kusxigis lin sur la bordon, li profunde dormis, kaj tenis la sxnuron tiel rigide, ke ili ne povis eligi gxin el lia mano. Kaj li plu dormis malgraux cxiuj iliaj klopodoj.

Ili ankoraux staris super li, lamentante la misfortunon kaj la fusxemon de Bomburo, kaj plendante, ke la boato foriris kaj malebligis ilin sercxi la cervon, kiam ili konstatis iom post iom la sonadon de korntrumpetoj super la arbaro kaj de hundoj hurlantaj longe for. Tiam ili eksilentis, kaj dum ili sidis, la bruo de granda cxasado forpasis longe norde de la vojo, kvankam ili ne vidis spuron de gxi.

Tie ili sidis dum longa tempo, kaj ne kuragxis movigxi. Bomburo dauxre dormis kun rideto sur sia ampleksa vizagxo, kvazaux li ne plu zorgus pri iliaj embarasoj. Subite sur la vojo antaux ili aperis blankaj cervoj, cervino kun siaj idoj tiel negxe blankaj kiel la vircervo estis nigra. Ili brilis en la ombroj. Antaux ol Torino povis krii, tri gnomoj starigxis kun salto kaj pafis sagojn. Neniu sxajnis trafi sian celon. La cervoj turnis sin, kaj malaperis en la arbaron, tiel silente kiel ili aperis, kaj la gnomoj sendis siajn sagojn vane.

— Haltu, haltu! — kriis Torino. Sed tro malfrue. La incititaj gnomoj forpafis cxiujn siajn lastajn sagojn, kaj nun la pafarkoj, kiujn al ili donis Beorno, estis neutilaj.

La grupo estis sombra tiunokte, kaj la sombro profundigxis cxirkaux ili dum la sekvaj tagoj. Ili transiris la sorcxitan riveron, sed trans gxi la vojo vadis pluen kiel antauxe, kaj ili vidis, ke la arbaro estis sama. Sed se ili scius pli pri gxi, kaj pri la signifo de la cxasado kaj la blankaj cervoj, kiuj aperis sur la vojo, ili konstatus, ke ili jam alproksimigxis al la orienta arbara rando, kaj estus venintaj, se ili povus ankoraux kuragxigi sin kaj gardi sian esperon, al malpli dikaj arboj kaj senarbejoj, kie venis denove sunradioj.

Sed ili ja ne sciis tion, kaj ili estis sxargxitaj de la peza korpo de Bomburo, kiun ili devis kunporti inter si lauxeble, kun kvar portantoj lauxvice sursxultrigantaj tiun lacigan pezon, dum la aliaj portis ties sakojn. Se la sakoj ne estus farigxintaj malpli pezaj lastatempe, ili ne sukcesus porti ilin. Post kelkaj tagoj venis la momento, kiam restis preskaux neniu mangxajxo aux trinkajxo. Ili vidis neniun mangxindajxon en la arbaro, nur fungojn kaj herbojn palfoliajn kaj fetorajn.

Kvar tagojn post la rivero, ili venis al loko, kie la arboj estis plimulte fagoj. Unue la kontrasto gajigis ilin, cxar malpli da veproj kreskis tie, kaj la ombroj malpli profundis. Verda lumeto cxirkauxis ilin, kaj en kelkaj lokoj ili vidis suficxe longe for ambauxflanke de la vojo. Sed la lumo montris al ili nur senfinajn grizajn arbotrunkojn kiel rektajn kolonojn de iu enorma krepuska halo. Sentigxis legxera ventoblovo, sed gxi sonis lamente. Kelkaj folioj susure falis malsupren por memorigi ilin pri la venonta auxtuno. Iliaj piedoj krispigis la falintajn foliojn de sennombraj pasintaj auxtunoj, kies folioj drivis disde la karmezinaj subarbajxoj sur la vojrandojn.

Bomburo dauxre dormis kaj ili igxis tre lacaj. Foje ili auxdis konsternan ridadon. Foje oni ankaux kantis en la malproksimo. Ja ridis vocxoj gajaj ne goblenaj, kaj la kantado estis bela, sed ankaux stranga kaj tremiga, kaj cxar gxi ne kvietigis ilin, ili hastis for de tiu loko kun tiom da forto, kiom ili povis trovi.

Du tagojn poste ili trovis, ke la vojo subeniris, kaj post nelonge ili trovigxis en valo da fortikaj kverkoj.

— CXu cxi tiu malbenita arbaro neniam finigxos? — diris Torino. — Oni devas grimpi arbon por provi vidi super la alta brancxaro kaj rigardi cxirkauxen. La sola maniero estas elekti la plej altan arbon, kiu pendas super la vojo.

Kompreneble per “oni” estis celita Bilbo. Ili elektis lin, cxar por esti utila grimpanto, oni devas levi sian kapon super la plej altajn arbojn, kaj oni do devas esti malpeza por le vigxi al la plej altaj kaj maldikaj brancxoj. Kompatinda sinjoro Baginzo ne multe spertis arbgrimpadon, sed ili hisis lin al la plej malaltaj brancxoj de vasta kverko, kies trunko kreskis en la vojomezo, kaj li supreniris tiel bone, kiel li povis. Li trapusxis sin supren tra la interplektitaj brancxoj, kiuj plurfoje klakfrapis lian vizagxon. Lin verdigis kaj sxlimigis la antikva sxelo de l’ plej grandaj brancxoj, kaj plurfoje li glitis kaj tenis sin gxustatempe. Fine post longa barakto en malfacila loko, kie trovigxis neniuj oportunaj brancxoj, li proksimigxis al la suprajxo. Dum tiu grimpado, li demandis sin, cxu trovigxus araneoj en la arbo, kaj kiamaniere li malsuprenirus, krom per subita plongxo.

Fine lia kapo trapikis la foliaran volbon, kaj tiam li ja malkovris araneojn. Sed ili estis malgrandaj kaj ordinaraj, kaj ili sercxis papiliojn. La sunlumo preskaux blindigis liajn okulojn. Li auxdis la gnomojn voki lin de malsupre, sed li ne povis respondi, kaj simple tenis sin firme kaj palpebrumis. La suno brilis forte, kaj li kutimigxis nur post longa tempo. Kiam li povis vidi, cxirkauxis lin maro da profunda verdajxo, krispita foje de venteto, kaj la aeron plenigis centoj da papilioj. Mi supozas, ke ili estis speco de purpura imperiestro[3], specio kiu preferas la suprojn de kverkarbaroj, tamen ili estis ne purpuraj sed malhele kaj velure nigraj sen videblaj markoj.

Li longe rigardis la nigrajn imperiestrojn, kaj gxuis senti la venton sur siaj hararo kaj vizagxo, sed poste la krioj de l’ gnomoj, kiuj sube stamfis senpacience, memorigis lin pri lia celo. Estis vane. Li longe gvatis, sed li nenie kapablis vidi la finan limon de la folioj kaj arboj. Lia koro, kuragxigita de la sunlumo kaj ventaj karesoj, cxagrenigxis, kaj sube li ecx ne povis atendi mangxon.

Fakte, kiel mi jam rakontis, ili trovigxis ne tro fore de la arbara rando, kaj se Bilbo estus suficxe sagaca, li komprenus ke la arbo, sur kiun li grimpis, kvankam gxi estis alta, staris funde de largxa valo, kies arbosuproj sxajnis cxirkauxsxveli kiel rando de vasta bovlo, kaj evidente li ne kapablis scii, cxu la arbaro etendigxis pluen. Tamen li ne povis vidi tion, kaj li grimpis suben deprimite. Kiam li atingis la malsupron, li estis tre gratita, varmega kaj mizera, kaj li vidis nenion en la suba mallumo. Lia raporto igis ilin same senesperaj.

— La arbaro dauxras senfine por cxiam, cxien! Kion do ni faru? Kaj kiucele oni sendis hobiton? — ili kriis, kvazaux estis lia kulpo. Ili entute malzorgis pri papilioj, kaj ecx pli koleris, kiam li rakontis pri la bela venteto, kiun ili neniel sentus cxar ili estis tro pezaj por grimpi supren kaj senti gxin.

Tiuvespere ili mangxis la lastajn pecojn kaj panerojn de sia provianto, kaj la sekvan matenon, kiam ili vekigxis, ili tuj trovis, ke ili estis terure malsataj. Tuj poste ekpluvis kaj gutoj plauxdis peze sur la arbaran grundon. Tio nur memorigis ilin, ke ili estis gorgxraspe soifaj, kaj nenio cxirkaux ili povis kvietigi ilian trinkbezonon. Oni ne povas satigi la soifon starante sub gigantaj kverkoj kaj atendante, ke gutoj falu sur la langon. La nuran komfortigon neatendite ebligis Bomburo.

Li vekigxis subite, eksidante kaj gratante sian kapon. Li ne sciis kie li estis, nek kial li sentis sin tiel malsata, cxar li forgesis cxion, kio okazis depost ilia ekvojagxo jam delonge tiun pasintan matenon en majo. Lia lasta memorajxo estis la festo en la hobita domo, kaj ili ne facile kredigis lin je siaj rakontoj pri aventuroj okazintaj post tiam.

Kiam li auxdis, ke restis neniu mangxajxo, li sidigxis kaj ekploris, cxar li ne sentis siajn krurojn tre fortaj nek ekvilibraj.

вернуться

purpura imperiestro (latine apatura iris; angle purple emperor). Granda brila purpura papilio, kiu apartenas al la familio nimfalidoj. GXi havas longajn antenojn, helajn strekojn sur la flugiloj kaj okulecan punkteton sur la postflugiloj.