Выбрать главу

— Kial ajn mi vekigxis? — li kriis. — Mi songxis tre bele. Mi songxis pri arbara promeno, kiel tiu cxi, sed gxin lumigis torcxoj de sur la arboj kaj lampoj pendolantaj de l’ brancxoj, kun flagrantaj fajroj surtere, kaj oni grandioze festenis ade kaj por cxiam. CXeestis arbara regxo kun folia krono, kaj oni gaje kantadis, sed mi ne povus nombri aux priskribi iliajn mangxajxojn kaj trinkajxojn.

— Vi ne bezonas priskribi tion, — diris Torino. — Fakte, se vi ne povas paroli pri aliaj aferoj, vi devus silenti. Ni jam suficxe gxenigxis pro vi. Se vi ne estus vekigxinta, ni devus vin forlasi por dauxrigi viajn idiotajn songxojn en la arbaro. Porti vin ne estas sxerco, precipe post semajnoj kun reduktitaj porcioj.

Nun ili ne havis alian elekton krom buki la zonojn pli strikte cxirkaux siajn malplenajn ventrojn, kaj sursxultrigi siajn malplenajn sakojn kaj pakajxojn, kaj trene pasxi antauxen sen atendi, ke ili atingus la finon antaux ol ili kusxus mortante pro malsalto. Ili marsxis tiuhumore dum la tuta tago, lante kaj lace, dum Bomburo lamentadis pri siaj kruroj, kiuj laux li ne plu kapablis porti lin, kaj pri siaj kusxemo kaj dormemo.

— Ne, vi ja ne rajtas rekusxi! — ili diris. — Ke viaj kruroj partoprenu la marsxadon, cxar ni jam portis vin suficxe!

Sed li subite rifuzis pasxi pluen kaj jxetis sin teren.

— Dauxrigu, se vi volas, — li diris, — sed mi kusxos cxi tie por dormi kaj songxi pri mangxado, se oni ne permesas al mi tion fari alimaniere. Mi esperas, ke mi ne plu vekigxos.

Guste tiam, Balino, kiu marsxis antauxe, alvokis:

— Kio estis tio? Mi kredas, ke mi vidis lumobrilon en la arbaro. Ili cxiuj rigardis, kaj sxajne tre fore ili vidis rugxan tremantan ekbrilon en la mallumo, kaj poste alian, kaj apude alian. Ecx Bomburo levigxis, kaj tiam ili pluiris, ne zorgante cxu temis pri troloj aux goblenoj. La lumo aperis maldekstre de la vojo antaux ili, kaj kiam fine ili venis samnivele al gxi, sxajnis klare ke brulis torcxoj kaj fajroj sub la arboj kvankam longe for de la pado.

— SXajnas, ke miaj songxoj realigxas, — miris Bomburo anhelante malantaux ili. Li deziris hasti en la arbaron por atingi la lumojn. Sed la aliaj pli serioze memoris la avertojn de la sorcxisto kaj Beorno.

— Ne utilus festeno, el kiu ni neniel povus eskapi vivaj, — diris Torino.

— Sed sen festeno ni efektive ne longe restos vivaj,—diris Bomburo, kaj Bilbo tutkore konsentis. Ili longe disputis la kialojn kaj la tialojn, gxis ili konsentis fine sendi du spionojn por sxtelrampi proksime al la lumoj kaj eltrovi pli da informoj pri ili. Sed tiam ili ne povis konsenti pri kiu spionos, cxar sxajne neniu avidis por esti perdita kaj neniam retrovi siajn amikojn. Finfine, malgraux la avertoj, la malsato persvadis ilin, cxar Bomburo dauxre priskribis la bonajn mangxajxojn en la arbara festeno de sia songxo. Ili do cxiuj eliris la vojon kaj kune impetis en la arbaron.

Post multe da rampado kaj sxtelirado, ili rigardis cxirkaux trunkoj al loko senarba kaj ebena. Tie trovigxis multe da elfaspektaj personoj, cxiuj vestitaj per verdo kaj bruno, sidantaj en granda rondo sur rondaj trunktrancxoj de hakitaj arboj. Flagris fajro en la mezo, kaj estis fiksitaj torcxoj sur kelkaj cxirkauxaj arboj, sed la plej mirinda vidajxo, estis ke ili cxiuj mangxis, trinkis kaj gaje ridis.

La odoro de rostita viando tiel ravis ilin, ke sen konsulti unu la alian, cxiu el ili starigxis kaj hastis antauxen en la rondon, nur dezirante peti iom da mangxajxo. Tuj kiam ili entrudigxis en la senarbejon, la lumoj estingigxis kvazaux per sorcxado. Iu piedbatis la fajron, kaj gxi eksplodis disjxetante fajrerojn, kaj malaperis. Ili estis perditaj en absolute senluma mallumo, kaj ili ecx ne povis retrovi unu la alian, almenaux dum kelka tempo. Post kiam ili fusxvadis freneze cxiudirekten, stumblante sur sxtipojn, sin batante kontraux arbojn, kriante kaj vokante gxis ili supozeble vekis cxiun arbaran estajxon for je kelkaj mejloj, ili fine sukcesis retrovi sin kaj nombris sin per tusxoj. Sed kiam ili finis tion, kompreneble, ili tute forgesis la direkton al la vojo kaj estis senespere perditaj, almenaux gxis la mateno.

Rezigninte, ili pretigis sin por tranokti kie ili trovigxis, kaj ecx ne kuragxis sercxi la mangxajxojn sur la grundo, cxar ili timis novan disigxon. Sed ili ne kusxis longe, kaj Bilbo nur komencis dormeti, kiam Dorio, kiu vacxis siavice, diris kun forta susuro:

— La lumoj brilas denove tie, kaj nun vidigxas pliaj.

Ili saltlevigxis. Jen efektive ne tro malproksime vidigxis amaso da briletantaj lumoj, kaj ili auxdis la vocxojn kaj ridadon tre klare. Ili rampis malrapide al ili lauxvice, cxiu tusxante la dorson de sia antauxulo. Kiam ili proksimigxis, Torino diris:

— Ne hastu enen cxi-foje! Neniu malkasxu sin, gxis kiam mi ordonos. Mi sendos sinjoron Baginzo por paroli kun ili. Ili ne timos lin, (“Sed cxu ilin timos mi?” — pensis Bilbo). Krome mi esperas, ke ili ne traktos lin malice.

Kiam ili atingis la lumrondan limon, ili subite ensxovis Bilbon de malantauxe. Antaux ol li trovis tempon por surglitigi sian ringon, li stumblis antauxen en la plenan brilon de l’ fajro kaj torcxoj. Estis vane. Estingigxis cxiuj lumoj denove, kaj igxis komplete mallume.

Se estis malfacile amasigxi antauxe, cxi-foje estis ecx pli malbone. Kaj ili ne povis trovi la hobiton. CXiam kiam ili renombris sin, sume rezultis nur dek tri. Ili kriis kaj vokis:

— Bilbo Baginzo! Hobito! Vi, malbenita hobito! Hej! Hobito malgratulinda, kie vi estas? — kaj simile, sed ne venis respondo.

Ili jxus rezignis esperon, kiam Dorio bonsxance stumblis sur lin. En la mallumo, li falis sur tio kion li kredis esti sxtipo kaj li trovis, ke temis pri la hobito, ruligxinta kaj profunde dormanta. Oni bezonis multe skui por veki lin, kaj kiam li vekigxis, li estis tre malkontenta.

— Mi songxis tre agrable, — li grumblis, — pri belega mangxo.

— Bona cxielo! Li farigxis kiel Bomburo! — ili diris. — Ne rakontu pri viaj songxoj. Songxmangxoj ne utilas, kaj ni ne povas partopreni ilin.

— Tio estas la plej bona mangxo, kiun mi povus atendi en cxi tiu acxa loko, — li murmuris dum li kusxis apud la gnomoj kaj klopodis redormi kaj retrovi sian songxon.

Sed la arbaraj lumoj ne finigxis. Pli malfrue kiam plene noktigxis, Kilio, kiu vacxis, venis kaj vekis ilin denove.

— Komencigxis ardega brilo ne longe for; oni versxajne bruligis centojn da torcxoj kaj multajn fajrojn tute subite kaj magie. Auxskultu la kantadon kaj la harpojn!

Ili kusxis kaj auxskultis longe, kaj trovis ke ili ne povus rezisti la inciton alproksimigxi kaj reprovi sercxi helpon. Denove ili levigxis, kaj cxi-foje rezultis katastrofe. La festeno nun estis ecx pli majesta ol antauxe, kaj sidis je la cxefa sidloko inter multaj festenantoj la arbara regxo kun folia krono sur sia ora hararo, gxuste kiel Bomburo priskribis lin en sia songxo. La elfoj pasigis bovlojn de mano al mano kaj trans la fajroj, kelkaj ludante harpojn kaj multaj kantante. En iliaj brilaj hararoj estis enplektitaj floroj, verdaj kaj blankaj juveloj glimis sur iliaj kolumoj kaj zonoj, kaj iliaj vizagxoj plenis je gajeco. Lauxte, klare kaj bele ili kantis, kaj en ilian rondon Torino enpasxis.

Meze de vorto sxtona silento forigis cxion. La lumo estingigxis. La fajroj nigrafume forvelkis supren. Cindroj kaptigxis en la okuloj de l’ gnomoj, kaj denove la arbaro resonis pro iliaj bruoj kaj krioj.

Bilbo rondkuris (almenaux, li kredis sin rondkuri), vokante “Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Filio, Kilio, Bomburo, Bifuro, Bofuro, Dvalino, Balino, Torino Kverkasxildo”, dum cxirkaux li same rondiris la aliaj ankaux foje aldonante “Bilbo!” Sed li ne povis vidi aux tusxi ilin. La krioj de la aliaj iom post iom igxis malproksimaj kaj mallauxtaj, kaj kvankam poste li kredis, ke la krioj farigxis kricxoj kaj helpvokoj en la malproksimo, fine cxiu bruo fadis, kaj li trovis sin sola, en absoluta silento kaj senlumo.

Bilbo pasigis tie unu el siaj plej mizeraj momentoj. Sed li baldaux decidis, ke plua esplorado ne valoros la penon antaux la taglumo, kaj ke estas neutile stumbli cxien lacige sen espero trovi matenmangxon por vigligi sin. Li do sidigxis dorse al arbo, kaj ne lastfoje rememoris sian hobitotruon, kun ties belaj mangxosxrankoj. Li estis revanta pri lardo kaj ovoj kaj rostita pano kun butero kiam li sentis, ke io tusxis lin. Iu glueca sxnureto tusxetis lian maldekstran manon, kaj kiam li provis movigxi, li trovis, ke liaj kruroj jam estis ligitaj de la sama sxtofo, tiel ke, kiam li levigxis, li ekfalis.