Выбрать главу

Tiam giganta araneo, kiu ligadis lin dum li dormis, venis de malantauxe kaj atakis. Li povis vidi nur gxiajn okulojn, sed li sentis gxiajn felajn krurojn, dum gxi provis volvi siajn abomenajn fadenojn cxirkaux lin. Estis bonsxance, ke li vekigxis gxustatempe. CXar li baldaux ne plu povus movigxi. Malgraux tio, li devis barakti por liberigi sin. Li forbatis la kreitacxon per siaj manoj, dum gxi provis silentigi lin per veneno — kiel faras malgrandaj araneoj al musxoj — gxis li rememoris pri sia glavo kaj elingigis gxin. Tiam la araneo retrosaltis, kaj li disponis tempon por trancxi kaj malligi siajn krurojn. Post tio, estis lia vico por ataki. La araneo evidente ne spertis viktimojn armitajn de tiaj pikiloj, aliokaze gxi tuj forirus pli rapide. Bilbo skermis al gxi antaux ol gxi povis malaperi, kaj lia glavo trafis gxin rekte en la okulojn. Tiam gxi frenezigxis, saltante kaj dancante, horore disjxetante siajn krurojn, gxis li mortigis gxin per plia bato, kaj tiam li falis kaj nenion plu memoris dum longa tempo.

Kiam li revigligxis, cxirkauxis lin la kutima morozgriza taglumo de l’ arbaro. La araneo kusxis morta je lia flanko, kaj lia klingo estis makulita de nigro. Iamaniere la fakto, ke li mortigis la gigantan araneon, tutsole en la mallumo senhelpe de la sorcxisto, gnomoj aux aliaj personoj, havis grandan signifon por sinjoro Baginzo. Li sentis, ke li farigxis alia persono, pli feroca kaj kuragxa malgraux sia malplena ventro, kaj li visxis sian glavon per la herbo kaj eningigis gxin.

— Mi havigos al vi nomon, — li diris al gxi. — Mi nomos vin Piko. Poste li iris esplori. La arbaro estis moma kaj silenta, sed evidente li devis unue sercxi siajn amikojn, kiuj ne devis trovigxi tro longe for, se ilin ne kaptis elfoj (aux pli malicaj estajxoj). Bilbo konstatis, ke krii estus dangxere, kaj staris longe sin demandante kien li iru por sercxi la gnomojn.

— Ho, kial ni ne sekvis la konsilojn de Beorno kaj Gandalfo! — li lamentis. — Kian kacxon ni enfalis! Nu mi diras “ni”, sed mi sxatus, ke ni kune estu en la kacxo. Estas terure, kiam oni estas sola.

Fine li divenis kiel eble plej bone la plej gxustan direkton de la krioj, kiuj auxdigxis la pasintan nokton, kaj bonsxance (li naskigxis kun bona dozo da fortuno) li divenis pli malpli prave, kiel mi rakontos. Kun certa ideo pri la direkto, li sxteliris antauxen tre lerte. La hobitoj estas sagacaj pri senbrua sxtelirado, precipe en arbaroj, kiel mi jam rakontis, kaj Bilbo surfingrigis sian ringon antaux ol ekiri. Tial la araneoj ne vidis nek auxdis lin alveni.

Li jam longe serpentis diskrete inter la arboj, kiam li rimarkis tre profundan ombrejon antaux si. GXi estis tre malluma, ecx kompare kun la arbaro, kaj aspektis kiel meznokta makulo, sxajne neniam lumigita de la tago. Kiam li alproksimigxis li rimarkis, ke gxi konsistis el araneajxoj plektitaj kaj sxpinitaj unu sur la alian. Li ankaux tuj rimarkis, ke sidis super li en la brancxaro araneoj enormaj kaj hidaj, kaj li tremis malgraux sia magia ringo timante, ke ili malkovrus lin. De malantaux arbo, li longe gvatis aranean grupon, kaj poste en la arbara silento kaj senmovo li konstatis, ke tiuj hororaj kreitacxoj parolis kune. Iliaj vocxoj knaris kaj fajfis, sed li povis kompreni multajn iliajn parolojn. Ili parolis pri la gnomoj!

— Temis pri barakta batal’, sed valoris la penon, — diris unu. — Ili ja havas tre acxajn dikajn hauxtojn, kompreneble, sed mi certas, ke ene estas bona suk’.

— Jes ja, ili nutros nin bone bone, post kiam ili pendos longe longe, — diris alia.

— Ne pendigu ilin tro longdauxre, — diris tria araneo. — Ili ne estas tiom grasaj, kiom oni preferus. Ili ne provizis sin suficxe lastatempe, laux mi.

— Bucxu ilin, mi diras, — siblis kvara. — Masakru ilin nun kaj pendigu ilin mortintaj longtempe.

— Mi vetas, ke ili jam de longe longe estas mortintaj, — diris la unua.

— Mortintaj ili ne estas. Mi )us vidis unu el ili tordigxi. Tiu jxus vekigxis, mi supozas, post longa bela dorm’. Mi montros gxin al vi.

Tiam unu el la grasaj araneoj kuris laux sxnuro gxis gxi venis al dekduopo da faskoj pendantaj en vico de alta brancxo. Bilbo hororis, cxar li nun rimarkis ilin pendoli en la ombroj, kaj vidis gnoman piedon montrigxi el faskofundo, kaj foje ankaux nazpinton, barberon aux kapucxon.

La araneo nun venis al la plej dika fasko (“Mi konjektas, ke temas pri la kompatinda Bomburo”, — pensis Bilbo.) kaj mordis feroce la elstaran nazon. Auxdigxis sufokita huo en la sako, kaj piedfingro tuj supreniris kaj tre forte kaj precize batis la araneon. Bomburo evidente ankoraux batalemis. Tiam auxdigxis bruo kvazaux de malsxvelinta pilko, kaj la furioza araneo falis de sur la brancxo, kaj nur gxustatempe tenis sin proprafadene. La aliaj ridis.

— Vi tute pravas. La viand’ vivas kaj piedbatemas!

— Mi ja cxesigos tion! — siblis la kolera araneo, kiu regrimpis al sia brancxo.

Bilbo vidis, ke venis momento por agi. Li ne povis atingi la bestojn, kaj li ne havis pafilon. Sed li rimarkis, ke cxirkauxe kusxis multe da sxtonoj en tiu loko, kiu estis malgranda seka prarivero. Bilbo estis spertulo pri sxtonjxetado, kaj li bezonis malmulte da tempo por trovi belan, glatan ovforman sxtonon, kiu komforte kusxis en lia mano. Kiam li estis knabo, li ekzercis sin pri sxtonjxetado, gxis kiam kunikloj, sciuroj kaj ecx birdoj tuj evitis lin kiam ili vidis lin klinigxi teren. Kaj kiel plenkreskulo, li ofte distris sin per jxetringoj, sagetoj, bastoncela pafado, globludo, kegloj kaj aliaj trankvilaj jxetludoj; kaj cetere li scipovis multajn aferojn krom blovi fumoringojn, starigi enigmojn kaj kuiri, kiujn mi ne jam rakontis pro tempomanko. Kaj ni ne disponas la tempon nun. Dum li elektis sxtonojn, la araneo atingis Bomburon, kaj post nelonge li estus mortinta. Tiumomente Bilbo jxetis. La sxtono trafis la araneon cxe la kapo kun kava klako, kaj gxi sinkis senspire de l’ arbo, alterigxante kun sxmaco, dum gxiaj kruroj ruligxis en bulon.

La sekva sxtono vipis tra granda araneajxo trancxante gxiajn fadenojn faligante la araneon, kiu sidis tie en la mezo; kaj kun plauxda frap’ tiu tuj pereis. Tiam okazis granda tumulto en la aranea nesto, kaj ili forgesis la gnomojn dum momento, kiel oni povas facile imagi. Ili ne vidis Bilbon, sed ili povis diveni la direkton de la sxtonfetado. Fulmorapide, ili alkuris la hobiton svingante kaj disjxetante siajn longajn fadenojn cxiudirekten, gxis la aero sxajnis sxpinita de sxnuraj kaptiloj.

Tamen Bilbo rapide kasxis sin en alia loko. La ideo venis al li, ke li povos konduki ilin malproksimen de la gnomoj, samtempe ekscitante, incitante kaj kolerigante ilin. Kiam kvindekopo da araneoj atingis la lokon, kie li antauxe estis, li jxetis pliajn sxtonojn al tiuj kaj al aliaj, kiuj haltis malantaux ili, kaj li dancis inter la arboj kantante por turmenti ilin, igante, ke ili sekvu lin kaj ankaux auxdigante sian vocxon al la gnomoj.

Jen lia kanto:

Araneo grasa, enarbeda sxpin’! Araneo grasa ne rimarkas min! Aterkopo, Aterkop’! Venis jam la tempo — hop! CXesu sxpini kaj sercxadu min! Olda Tomnodio[4], grasa cxe talio, Olda Tomnodio, ne ekvidas min! Aterkopo, Aterkop’! Suben saltu, suben — hop! En la arbo vi ne kaptos min!

GXi estis ne tre lirika, eble, sed vi devas memori ke li devis inventi gxin improvize en malfacila momento. GXi funkciis laux lia celo cxiuokaze. Dum li kantis, li jxetis pliajn sxtonojn kaj stamfis. Preskaux cxiuj araneoj de tiu loko postcxasis lin, kelkaj saltis de arboj, aliaj kuris laux la brancxoj, svingis sin de arbo al arbo, aux sxpinis novajn sxnurojn trans la mallumajn spacojn. Ili celis lian bruadon pli rapide ol li taksis. Ili estis timige furiozaj. Krom la sxtonoj neniu araneo sxatis, ke oni nomu gxin Aterkopo, kaj kompreneble Tomnodio estas por cxiu ofenda.

вернуться

Tomnodio (angle Tomnoddy). Moknomo por malsprita vantulo.