Выбрать главу

Denove Bilbo hastis al nova loko, sed nun pluraj araneoj kuris al diversaj lokoj en la senarbejo, kie ili logxis, kaj sxpinadis retojn en la spacoj inter la trunkoj. La hobito baldaux kaptigxus en densa cxirkauxanta barilo — almenaux tio estis la plano de la araneoj. Bilbo staris meze de cxasantaj kaj sxpinantaj insektoj, kuragxigis sin kaj komencis novan kanton:

Lola Lob kaj fola Kob sxpinas por kateni min. Mi pli frando ol viando, sed ne eblas veni min!

Mi lauxvola musx’ petola; grasaj vi kaj lolaj. Ne kapablas kapti min araneajxoj folaj.

Kaj tiam li turnis sin kaj trovis, ke araneajxo jam sxtopis la lastan trapasejon inter du altaj arboj — sed felicxe gxi ne estis fortika araneajxo, kaj gxi estis farita de nur grandaj aranefadenoj duoble teksitaj, haste sxpinitaj tien kaj reen inter du trunkoj. Rapide li eligis sian etan glavon. Li dishakis la fadenojn kaj eliris kantante.

La araneoj rimarkis la glavon, kvankam mi dubas, ke ili divenis gxian naturon, kaj cxiuj senhezite postkuris la hobiton sur la grundo kaj inter la brancxoj, svingante siajn felajn krurojn, klakigante siajn pincxilojn kaj sxpinilojn, elsxovante siajn okulojn kaj sxauxmante pro kolero. Ili sekvis lin en la arbaron, gxis Bilbo iris tiel longe kiel li kuragxis. Tiam pli silente ol muso li sxtele retrovenis.

Li konsciis, ke li disponis treege malmulte da tempo antaux ol la araneoj revenos trompitaj al la arboj, kie pendis la gnomoj. Dume, li devis savi tiujn. Lia plej malfacila tasko estis atingi la longan brancxon, kie la faskoj svingigxis. Mi supozas, ke li ne sukcesus, se araneo ne forlasus hazarde pendolantan sxnuron, kaj pere de tiu, kvankam gxi gluigxis al lia mano kaj dolorigis lin, li baraktis supren — sed nur por renkonti maljunan araneon malrapidan kaj malican kun vasta grasa korpo, kiu restis por gardi la kaptitojn, kiujn gxi ade pincxis por jugxi, kiu estis la plej suka mangxopeco. GXi esperis komenci la festenon dum la aliaj forestis, sed sinjoro Baginzo ne deziris prokrasti kaj antaux ol la araneo sciis kio okazis, gxi sentis lian pikon, kaj ruligxis de sur la brancxo mortinte.

La sekva tasko de Bilbo estis liberigi gnomon. Kion fari? Se li trancxus la sxnuron, sur kiu iu pendis, la mizera gnomo plauxdus teren post longa falo. Fingropinte grimpante laux la brancxo (kio sxancelis kaj dancigis la kompatindajn gnomojn kiel maturajn fruktojn), li fine atingis la unuan faskon.

“Filio, aux Kilio, — li pensis laux la blua kapucxpinto, kiu vidigxis cxe la supro. — Versxajne Filio”, li pensis laux la longa nazo elstaranta tra la sxpinitaj fadenoj. Li sukcesis klinigxi por fortrancxi la plimulton de la fortaj gluaj trikajxoj kiuj ligis lin, kaj post piedbato kaj forta barakto, Filio plejparte eliris. Mi konfesas, ke Bilbo poste ridis, vidante lin rigide etendi siajn brakojn kaj krurojn, dum li dancis kun la aranea sxnuro sub siaj brakoj, kiel unu el tiuj ludiloj kun balancisto sur strecxita sxnureto.

Iumaniere Filio atingis la brancxon, kaj klopodis helpi la hobiton, kvankam li sentis sin nauxzita pro la aranea veneno kaj la longa tranokta pendado en strikte volvita sxpinajxo kun nura naztruo por spiri. Li bezonis tre longan tempon por eligi tiun sxtofacxon de siaj okuloj kaj brovo, kaj rilate sian barbon, li devis fortondi la plimulton. Nu fine, kunlaborante ili komencis hisi la unuan gnomon supren, kaj tiam la sekvan por liberigi ilin pertrancxe. Neniu fartis pli bone ol Filio, kaj kelkaj fartis tre malbone. Iuj apenaux povis spiri (oni konstatas tamen, ke foje utilas longaj nazoj), kaj aliaj pli suferis pro venenigxo.

Tiel ili liberigis Kilion, Bifuron, Bofuron, Dorion kaj Norion. La kompatinda Bomburo estis tiel laca, — li estis la plej grasa, kaj estis konstante pincxata kaj pikata, — ke li simple ruligxis de sur la brancxo kaj plauxdis teren, bonsxance sur foliaron, kaj tie kusxigxis. Sed restis ankoraux kvin gnomoj pendantaj de la brancxofino, kiam la araneoj ekrevenis pli koleraj ol antauxe.

Bilbo tuj aliris la trunkon de kie forkigxis la brancxo, kaj haltigis tiujn, kiuj suprengrimpis. Li jam eligis sian ringon, kiam li liberigis Filion, kaj forgesis remeti gxin, kaj nun ili komencis sibli:

— Nun ni vidas vin, fia eta kreitacxo! Ni mangxos vin kaj pendigos viajn ostojn kaj hauxton de sur arbo. Ahx! Li havas pikilon, cxu? Nu, estas egale cxar ni kaptos lin, kaj pendigos lin per la piedoj supren por unu-du tagoj.

Dume la aliaj gnomoj okupigxis pri la restantaj kaptitoj, forhakante la fadenojn per siaj trancxiloj. Ili baldaux cxiuj liberigxis, kvankam neniu certis, kio okazus post tiam. La araneoj kaptis ilin suficxe facile la pasintan vesperon, sed tiam ili estis ne avertitaj kaj en la mallumo. CXi-foje sxajnis, ke okazos terura batalo.

Subite Bilbo rimarkis, ke surtere kelkaj araneoj cxirkauxis la maljunan Bomburon, religis kaj estis fortrenontaj lin. Li kriis, kaj hakis la araneojn antaux si. Ili rapide cedis la vojon, kaj li grimpis kaj glitis malsupren por fali meze de la surgrunda grupo. La pikoj de lia glaveto estis por ili io noveca. GXi impetis tien kaj reen! GXi brilis kun ravita gxuo, kiam li ponardis ilin. Sesopo da ili estis mortigitaj antaux ol la aliaj retiris sin kaj lasis Bomburon al Bilbo.

— Subiru, subiru! — li vokis al la gnomoj sur la brancxo. — Ne restu tie supre por enretigxi! — CXar li vidis araneojn svarmi supre de la cxirkauxaj arboj kaj rampi laux la brancxoj super la kapoj de l’ gnomoj.

Ili do baraktis malsupren, saltante aux falante en stakon da dek unu gnomoj, el kiuj la plimulto estis malekvilibraj kaj tro trememaj por marsxi pluen. Jen dekduopo, inkluzive ankaux de la kompatinda maljuna Bomburo apogita sur sia kuzo Bifuro kaj sia frato Bofuro, kaj Bilbo, kiu dancante cxiudirekten svingis sian Pikon, dum centoj da koleraj araneoj spektis ilin de cxirkauxe kaj supre. La situacio sxajnis senespera.

Tiam la batalo ekis. Kelkaj gnomoj havis trancxilojn, aliaj havis bastonojn, cxiuj povis havigi al si sxtonojn, kaj Bilbo tenis sian elfan ponardon. Foje kaj refoje la araneoj estis forbatitaj kaj multaj mortigitaj. Sed tio ne povis longe dauxri. Bilbo estis preskaux elcxerpita, kaj nur kvar gnomoj kapablis stari firme. Ili baldaux englutigxus kiel lacaj musxoj. La araneoj jam komencis resxpini siajn retojn cxirkaux ili de arbo al arbo.

Fine Bilbo havis nur lastan planon, kaj li devis rakonti al la gnomoj la sekreton pri sia ringo. Li iom bedauxris tion, sed ne estis alternativo.

— Mi malaperos, — li diris. — Mi forlogos la araneojn de vi, se mi povos, kaj vi devos resti kune kaj iri kontrauxdirekten. Tien maldekstren. Jen pli malpli la lasta loko, kie ni vidis la elfajn fajrojn.

Estis malfacile konvinki ilin, cxar ili estis ankoraux konfuzitaj kaj ankoraux vertigxis pro bastonbatado kaj sxtonjxetado, sed fine Bilbo sentis, ke li ne plu povos atendi — la araneoj ade fermis sian cirklon cxirkaux ili. Li tuj surfingrigis la ringon, kaj je la surprizo de l’ gnomoj, li malaperis.

Baldaux revenis la kanto pri “Lola Lob” kaj “Aterkopo” de la foraj arboj dekstre. Tio multe konsternis la araneojn. Ili cxesis antauxeniri, kaj kelkaj iris al la vocxo. “Aterkopo” tiel kolerigis ilin, ke ili farigxis senspritaj. Tiam Balino, kiu pli bone komprenis la planon de Bilbo ol la aliaj, komencis atakon. La gnomoj kunpremigxis en nodon, lancxis pluvegon da sxtonoj, pelis la araneojn je la maldekstro kaj eliris el la cirklo. Longe malantaux ili la kriado kaj kantado subite cxesis.

Esperante ke Bilbo ne kaptigxis, la gnomoj dauxrigis pluen. Sed ne suficxe rapide. Ili estis lacaj kaj malsanaj, kaj ili ne povis iri pli rapide cxar ili lamis kaj sxanceligxis, kvankam multaj araneoj venis tre proksime malantaux ili. Foje ili turnis sin kaj batalis kontraux la bestoj kiuj preterpasis ilin, kaj kelkaj araneoj jam atakis ilin de la superaj arboj, jxetante longajn fadenojn.

La situacio denove igxis fiaska, kiam subite Bilbo reaperis kaj sturmis la surprizitajn araneojn de neatendita flanko.

— Plueniru! Antauxen! — li kriis. — Mi okupigxos pri la pikado!

Kaj tiel li okupigxis. Li saltis tien kaj reen, hakante araneajxojn, trancxante krurojn, ponardante grasajn korpojn, kiam ili tro proksimigxis. La araneoj sxvelis pro kolero, sxprucis kaj sxauxmis, siblante terurajn malbenojn, cxar ili komencis timi por siaj vivoj la Pikon, kaj ili malkuragxis proksimigxi al gxi, precipe kiam gxi revenis. Do malgraux iliaj blasfemoj, ilia predo foriris malrapide sed iom post iom pli malproksimen. La terura cxasado sxajnis dauxri horojn. Sed finfine, kiam Bilbo pensis ke li ne plu povus levi la manon por plia frapo, la araneoj subite rezignis kaj cxesis persekuti lin, revenante senespere al sia malluma nesto.