Выбрать главу

Tiam la gnomoj rimarkis, ke ili venis al rando de l’ senarbeja cirklo, kie ili vidis la elfajn fajrojn. Ili ne povis scii, cxu temis pri loko, kiun ili vidis la pasintan vesperon. Sed sxajnis resti tie ia sorcxado, kiun la araneoj ne sxatis. Cetere la lumo cxi tie estis pli verda, kaj la brancxoj estis malpli dikaj kaj minacaj, kaj ili profitis la okazon ripozi kaj spiri.

Ili kusxis longe, snufante kaj anhelante. Sed ili tuj komencis starigi demandojn. Ili volis detalan klarigon pri lia kapablo subite malaperi, kaj ili tiel interesigxis pri la trovo de l’ ringo, ke ili forgesis sian aktualan embarason. Balino insistis pri la rakonto pri Golumo, kun cxiuj enigmoj rediritaj kaj la ringo rakontita en gxia gxusta loko. Sed poste la lumo velkis, kaj ili starigis aliajn demandojn. Kie ili estis, kaj kie estis ilia vojo, cxu restis mangxajxoj kaj kion ili faru poste? Ili ade demandis pri tio, kaj ili sxajnis cxiam atendi respondon de la kompatinda eta Bilbo. Tiel oni rajtas konkludi, ke ili multe sxangxis siajn opiniojn pri sinjoro Baginzo kaj komencis respekti lin profunde (kiel Gandalfo jam prognozis). Fakte ili atendis, ke li sxpinu grandiozan planon por eligi ilin de tiu situacio, kaj ili ne simple grumblis. Ili ja sciis, ke ili estus cxiuj mortintaj, se la hobito ne intervenus. Kaj ili dankis lin refoje. Kelkaj ecx starigxis kaj riverencis gxistere antaux li, kvankam ili falis pro la fortostrecxo kaj longe ne povis restari sur siaj kruroj. La vero pri liaj malaperoj ne malaltigis ilian estimon pri Bilbo, cxar ili vidis, ke li havis spriton, bonsxancon kaj magian ringon, kaj tiuj ja estas valoraj posedajxoj. Ili efektive tiel lauxdis lin, ke Bilbo komencis kredi, ke li eble ja estis kuragxema aventuristo, kvankam li sentus sin multe pli kuragxa, se li havus iom da mangxajxo.

Sed restis absolute neniom. Kaj neniu suficxe bone statis por iri sercxi ion, aux trovi la perditan vojon. La perdita vojo! Neniu alia ideo venis en la laca kapo de Bilbo. Li sidis kaj fikse rigardis la senfinajn arbojn, kaj baldaux ili cxiuj denove silentigxis. CXiuj krom Balino. Longe post kiam la aliaj cxesis paroli kaj fermis siajn okulojn, li dauxre grumblis kaj ridis al si.

— Golumo! Mi estu benita! Tiel li povis sxtele preterpasi min cxu? Nun mi scias! Rampis tre atente kaj silente, cxu vere, sinjoro Baginzo? Butonoj sur la sojlo! Bona maljuna Bilbo… Bilbo… Bilbo… bo… bo… bo… — kaj li ekdormis, kaj dum longa tempo la arbaro estis absolute silenta.

Subite Dvalino malfermis unu okulon kaj cxirkauxrigardis ilin.

— Kie estas Torino? — li demandis.

Tio estis terura sxoko. Kompreneble ili estis dektriopo, dek du gnomoj plus hobito. Kie estas Torino? Ili demandis sin, kiu misa sorto okazis al li kaj cxu li malaperis pro magio aux malicaj monstroj, kaj tremis dum ili kusxis perditaj en la arbaro. Ili ekdormis denove unu post la alia por songxi malkomforte pri teruraj kosxmaroj, dum la vespero igxis nigra nokto. Kaj tie ni devas lasi ilin, por momento, tro malsanaj kaj malviglaj por establi vacxon, aux por lauxvice servi kiel gvatantoj.

Torino kaptigxis pli rapide ol ili. Vi memoras, ke Bilbo ekdormis kiam li entrudigxis la lumrondon? Sekvafoje la unua enpasxis Torino, kaj kiam la lumoj estingigxis li falis kiel ensorcxita sxtono. La bruado de la perditaj gnomoj en la nokto, iliaj krioj dum la araneoj kaptis kaj ligis ilin, kaj la frakasado de l’ batalo de l’ venonta tago simple preterglitis lin. Dume la arbaraj elfoj venis, ligis kaj forportis lin.

La festenantoj estis arbaraj elfoj, kompreneble. Ili ne estis malica popolo. Ilia sola peko estis, ke ili malfidis fremdulojn. Kvankam ili posedis fortan magion, ecx dum tiuj tagoj ili estis tre singardaj. Ili malsimilis al la Altaj Elfoj de Okcidento, kaj estis pli dangxeraj kaj malpli sagxaj. CXar la plimulto (kun siaj disigitaj parencoj en la montoj kaj montetoj) venis de la antikvaj triboj, kiuj neniam vojagxis al Felando de Okcidento. La Helaj Elfoj, Profundajxaj Elfoj kaj Maraj Elfoj iris tien kaj vivis tie dum epokoj, farigxante pli belaj, sagxaj kaj pli kleraj, inventante magion kaj lertajn metodojn por fabriki belajn kaj mirindajn ajxojn, antaux ol ili revenis al la Vasta Mondo. En la Vasta Mondo la arbaraj elfoj restadis en la krepusko de niaj Suno kaj Luno, sed ili plej adoris la stelojn kaj vagis en la grandaj arbaroj, kiuj kreskis alte en landoj nun perditaj. Ili logxis plejofte en arbaraj randoj, el kiuj ili iris cxasi kaj rajdi aux vadis trans la malfermajn ebenejojn sub la lunlumo aux stellumo; kaj post kiam la homoj venis, ili pli preferis la krepuskon kaj vesperigxan lumon. Sed ili ankoraux estis elfoj, kaj tio signifas Bonan Popolon.

En granda kaverno kelkajn mejlojn for de la orienta limo de Mornarbaro, tiuepoke logxis ilia plej potenca regxo. Antaux lia sxtona pordego rivero fluis de sur la alta arbaro, kaj versxigxis en la marcxojn kusxantajn sur ebenejoj sub la arbaraj montoj. Tiu granda kaverno kondukis al multaj aliaj malgrandaj kavernoj sur cxiu flanko, plongxis ondolinie suben, kaj havis multajn tunelojn kaj largxajn halojn, sed gxi estis pli hela kaj komforta ol gnomaj hejmoj, kaj estis nek tiel profunda, nek dangxera. Fakte, la regnanoj plimulte vivis kaj cxasis en la malferma arbaro, kaj logxis en domoj aux kabanoj surtere aux en la brancxoj. La fagoj estis iliaj plej sxatataj arboj. La kaverno de la regxo estis lia palaco, lia trezorejo kaj fortikajxo por lia popolo kontraux malamikoj.

GXi estis ankaux kelkarcero por liaj kaptitoj. Do al la kaverno ili trenis Torinon, ne tro milde, cxar ili ne amis gnomojn, kaj kredis, ke li estis malamiko. Dum praepoko ili militis kontraux gento de gnomoj, kiujn ili akuzis pri sxtelo de ilia trezoro. Estus tamen lojale konstati, ke la gnomoj asertis alian veron, kaj diris ke ili nur prenis tion, kion oni sxuldis al ili, cxar la elfregxo negocis, por ke ili prilaboru liajn kradajn oron kaj argxenton, kaj poste rifuzis rekompenci ilin. La elfregxo nur kulpis pri tio, ke li sxatis amasigi trezoron, precipe el argxentaj kaj blankaj juveloj, kaj kvankam lia trezorejo estis ricxa, li avide deziris pli-grandigi gxin, cxar li ankoraux ne akiris tiom da ricxajxoj kiom la aliaj praaj elfregxoj. Lia popolo nek minis nek prilaboris metalojn aux juvelojn, kaj ne atentis pri komerco kaj terkultivado. CXiu gnomo bone konis tiun historion, kvankam la parencoj de Torino ne estis implikitaj en la antikva disputo, kiun mi priskribas cxi tie. Konsekvence Torino malsxatis, ke ili traktis lin tiel, post kiam ili forigis lian ensorcxadon kaj kiam li revigligxis. Kaj li obstine decidis, ke neniu paroligos lin pri oro aux juveloj.

La regxo severe rigardis Torinon, kiam oni kondukis tiun al li, kaj starigis multajn demandojn. Sed Torino nur diris, ke li estis mortanta pro malsato.

— Kial vi kaj viaj kunuloj provis ataki trifoje mian popolon, dum ili festenis? — demandis la regxo.

— Ni ne atakis ilin, — respondis Torino. — Ni venis peti mangxajxojn, cxar ni malsatis.

— Kie estas viaj kunuloj nun, kaj kion ili faras?

— Mi ne scias, sed mi supozas, ke ili mortas pro malsato en la arbaro.

— Kion vi faradis en la arbaro?

— Ni sercxis mangxajxojn kaj trinkajxojn, cxar ni estis mortantaj pro malsato.

— Sed kiucele vi venis en la arbaron? — demandis la regxo kolere. Je tio Torino fermis la busxon kaj nenion plu diris.

— Nu bone! — diris la regxo. — Forportu lin kaj gardu lin, gxis li intencos rakonti la veron, ecx se li atendos cent jarojn.

Tiam la elfoj ligis lin per rimenoj, enkarcerigis lin en unu el la plej profundaj keloj kun forta ligna pordo, kaj forlasis lin. Ili donis al li multajn mangxajxojn kaj trinkafojn, kvankam ne la plej bonajn, cxar arbaraj elfoj ne estas goblenoj kaj pli malpli bone kondutas ecx kun siaj plej malbonaj malamikoj kiam ili kaptas ilin. La araneoj estis la solaj vivajxoj, kiujn ili traktis senkompate.