Выбрать главу

Tie en la regxa kelkarcero kusxis kompatinda Torino; unue li estis dankema pro la pano, viando kaj akvo, sed poste li demandis sin pri siaj malfelicxaj amikoj. Li ne tro longe pensis pri ili, sed tiu rakonto apartenas al la venonta cxapitro, en kiu komencigxos nova aventuro, kiam la hobito denove pruvos, ke li ja estas tre utila.

9. Elkarcere perbarele

La tagon post la batalo kontraux la araneoj, Bilbo kaj la gnomoj senespere provis lastfoje trovi elirejon antaux ol ili mortus pro malsato kaj soifo. Ili starigxis kaj post diskuto eklamis al vojo, kiun ok el la dektriopo konsideris la plej promesa. Sed ili neniam eltrovis, cxu tio estis prava decido. La konstanta krepusko de l’ arbara tago forvelke noktigxis denove, kiam subite cxirkauxis ilin amaso da torcxlumoj kvazaux centoj da rugxaj steloj. Arbaraj elfoj elsaltis kun pafarkoj kaj lancoj ordonante, ke la gnomoj haltu.

Neniu intencis batali. Ecx se la gnomoj ne estus tiel lacaj, ke ili fakte kontentus kaptigxi, la malgrandaj trancxiloj estis iliaj solaj armiloj kaj ne utilus kontraux sagoj de elfoj, kiuj povis trafi birdokulon en la mallumo. Do ili simple haltis, sidigxis kaj atendis — krom Bilbo, kiu surfingrigis sian ringon kaj rapide sxteliris flanken. Kiam la elfoj ligis la gnomojn en unu vico kaj nombris ilin, ili ne trovis la hobiton.

Ili ankaux nek auxdis nek sentis lin kuri post la torcxlumo, dum ili kondukis la kaptitojn tra la arbaro. Al cxiu gnomo oni vindis la okulojn, sed tio ne sxangxis multon, cxar ecx la akraj okuloj de Bilbo ne kapablis vidi la direkton, kaj cetere nek li nek la aliaj sciis de kie ili ekiris. Bilbo devis atenti por sekvi la torcxojn, cxar la elfoj trotigis la gnomojn kiel eble plej rapide, kvankam tiuj estis malsanaj kaj lacaj. La elfa regxo evidente estis ordoninta, ke ili hastu. Subite la torfioj haltis, kaj la hobito gxustamomente atingis ilin, antaux ol ili transiris ponton. Tiu estis la transrivera ponto kondukanta al la regxpalaca pordego. Sube la akvo fluis malhele, rapide kaj profunde, kaj trans la ponto trovigxis pordego antaux kaverna enirejo malsupre de kruta arboplena deklivo. Fagoj kreskis tie gxis la rivera bordo, kaj ties piedeskaj radikoj trempigxis en la akvo.

Trans la ponton la elfoj pelis siajn kaptitojn, sed Bilbo hezitis malantauxe. Li ne sxatis la aspekton de l’ kaverna enirejo, kaj li nur gxustamomente decidis ne forlasi siajn amikojn, sekvante la pasxojn de l’ lastaj elfoj, antaux ol la granda regxa pordego fermigxis malantaux ili kun sonora knalo.

Ene la tuneloj estis lumigitaj de rugxaj torcxoj, kaj la elfaj gardistoj kantis marsxante laux la plektitaj vojoj sinuantaj kaj ehxantaj. Tio ne aspektis kiel la subtera urbo de l’ goblenoj. CXi tie la tuneloj estis malpli grandaj kaj profundaj, kaj la aero estis fresxa. En granda halo kun kolonoj fositaj el sxtono sidis la elfregxo sur trono el skulptita ligno. Sur lia kapo kusxis krono el beroj kaj rugxaj folioj, laux lia kutimo dum la auxtuna sezono. Printempe li portis kronon el arbaraj floroj. En sia mano li tenis bastonon cxizitan el kverko.

La kaptitoj kondukigxis antaux li, kaj kvankam li rigardis ilin severe li ordonis, ke la gardistoj malligu ilin, cxar ili estis cxifonaj kaj lacegaj.

— Ili ne bezonos katenojn cxi tie, — li diris. — Neniu, kiu eniras cxi tien, povas eliri tra mia sorcxita pordo.

Li longe kaj detale ekzamenis la gnomojn pri iliaj aferoj, demandante kien ili iris kaj de kie ili venis, sed li ne eligis de ili pli da novajxoj ol de Torino. Ili estis malafablaj kaj malkontentaj, kaj ecx ne sxajnigis konduti gxentile.

— Kion ni faris, ho regxo? — diris Balino, kiu el ili estis la plej maljuna. — CXu perdigxo en la arbaro, malsato, soifo kaj kaptigxo far araneoj estas krimoj? CXu la araneoj estas viaj dorlotitaj dombestoj, kaj cxu mortiginte ilin oni agacis vin?

Tia demando kolerigis la regxon ecx pli ol antauxe, kaj li respondis:

— Estas krimo senpermese marsxi en mia regno. CXu vi forgesis, ke vi estis en mia lando, uzante vojon faritan de mia popolo? CXu vi ne trifoje persekutis mian popolon en la arbaro, kaj incitis la araneojn per viaj tumulto kaj kriado? Post la perturboj kauxzitaj de vi mi rajtas scii, kio venigis vin cxi tien, kaj se vi ne diros tion al mi nun, mi gardos vin en karceroj gxis vi lernos prudenton kaj bonkonduton!

Tiam li ordonis, ke oni enkarcerigu cxiun gnomon en apartan kelon, ke oni nutru ilin per mangxajxoj kaj trinkajxoj, sed ke oni ne permesu al ili eliri el la etaj karceroj, gxis almenaux unu volonte rakontos al li tion, kion li deziris scii. Sed li ne diris al ili, ke Torino jam estas lia kaptito. Tion efektive trovis Bilbo.

Kompatinda sinjoro Baginzo. Li vivis sola en tiu loko dum terure longa kaj laciga tempo, cxiam kasxante sin, neniam demetante la ringon pro timo, ecx kiam li kasxe kunpremis sin en la plej mallumaj kaj neatingeblaj anguloj. Por pasigi la tempon, li esploris la elfregxan palacon. La granda pordego fermigxis per sorcxado, tamen li sukcesis eliri, se li suficxe rapidis. Trupoj da arbaraj elfoj, foje gviditaj de la elfregxo, ofte ekskursis por cxasi aux okupigxi pri farendajxoj en la arbaro aux pli fore en la orientaj landoj. Se Bilbo aparte lerte movigxis, li elglitigxis post ili, kvankam estis dangxere. Pli ol unufoje li preskaux kojnigxis inter la pordoklapoj, dum tiuj fermigxis kun frakaso post la lasta elfo, Kaj li neniam auxdacis marsxi apud la elfoj pro sia ombro — kvankam gxi estis tre magra kaj svaga en la torcxlumo — kaj cxar li ankaux timis, ke oni akcidente malkovrus lin pro kontakto aux SXanceligxo. Kaj kiam li malofte eliris, li ne profitis la okazon. Li ne intencis forlasi la gnomojn, kaj li ne vere sciis kien iri sen ili. Li ne kapablis postkuri la cxasantajn elfojn dum iliaj ekskursoj, kaj li do provis trovi vojojn por eliri el la arbaro, dum li vagis triste en la arbaro timante ke li perdigxus, gxis kiam venis okazo por reeniri. Li ankaux tre malsatis ekstere, cxar li ne sciis cxasi. Tamen en la kavernoj li suficxe provizis sin sxtelante el la palacaj proviantejoj aux de sur tabloj lauxokaze, kiam neniu cxeestis.

“Mi estas rompsxtelisto kiu ne povas eskapi. Mi devos por cxiam prisxteli la saman domon cxiutage, — li pensis. — Jen la plej teda epizodo de tiu cxi acxa, gxena, malkomforta aventuro! Mi deziras esti en mia hobitotruo, apud mia propra fajro sub bela brila lampo!” Li ofte revis sendi helpopetan mesagxon al la sorcxisto. Sed tio maleblis, kaj li baldaux konstatis ke se ekzistis farinda tasko, restis nur sinjoro Baginzo por plenumi gxin tute sole kaj senhelpe.

Finfine post unu-du semajnoj da sxtelrampado, gvatante kaj studante la gardistojn kaj kalkulante siajn sxancojn, li sukcesis eltrovi la lokojn de la gnomaj karceroj. Li trovis cxiujn el la dekduopo en apartaj lokoj de l’ palaco, kaj post nelonge li lernis parkere cxiun vojdirekton. Kaj li surprizigxis unu tagon lerni de la gardistoj, ke estis gardata plia gnomo en aparta profunda loko. Li tuj divenis kompreneble, ke temis pri Torino, kaj poste li trovis, ke li pravis. Fine post multaj malfacilajxoj li sukcesis trovi la lokon, kiam neniu cxeestis, kaj parolis kun la gnomestro.

Dume Torino estis tro mizerigxinta por koleri pri sia misfortuno, kaj estis tiumomente ecx konsideranta rakonti al la elfregxo pri siaj trezoro kaj misio — kio montras al vi kiom lia spirito ne plu eltenis — kiam li auxdis la vocxeton de Bilbo cxe sia sxlosiltruo. Li unue apenaux kredis siajn orelojn. Tamen li baldaux decidis, ke li ne trompigxis kaj venis al la pordo por diskuti longe kaj flustre kun la hobito cxe la alia flanko.

Tiumaniere Bilbo sukcesis pasigi la sekretan mesagxon de Torino al cxiu alia enkarcerigita gnomo, informante, ke ilia cxefo Torino ankaux estas tenata proksime, kaj ordonante ke neniu rakontu pri la komisio almenaux ne antaux la permeso de Torino. Torino entute rekuragxigxis, kiam li auxdis kiel la hobito liberigis siajn kunulojn de la araneoj. Kaj li nun decidis neniam lasi la elfregxon cxantagxi lin per promesoj de trezoroporcioj kontraux liberigo, gxis almenaux oni certigos, ke ne plu restos espero por eskapi; aux gxis efektive la mirinda sinjoro Baginzo (kiun li komencis tre alte taksi) ne plu kapablos trovi lertan planon.