Выбрать главу

La aliaj gnomoj konsentis kiam ili ricevis la mesagxon. Ili cxiuj opiniis, ke iliaj trezorporcioj (kiujn ili konsideris siaj, malgraux la malfacila situacio kaj la nevenkita drako) estus perditaj, se la arbaraj elfoj pretendus sian parton. Kaj krome ili cxiuj fidis al Bilbo. Jen kion prognozis Gandalfo, kompreneble. Kaj eble tio estis lia intenco, kiam li foriris kaj forlasis ilin.

Tamen Bilbo ne sentis sin tiel esperema. Li ne sxatis, ke cxiu dependas de li, kaj li revis, ke la sorcxisto revenu. Sed tio estis vana: la tuta malluma Mornarbaro disigis Gandalfon de la kaptitoj. Li sidigxis kaj ade pensis, gxis lia kapo preskaux krevis, sed neniu ideo venis. Nevidiga ringo estis ja valora, sed gxi ne utilis por dekkvaropo. Sed kiel vi povas diveni, li ja liberigis ilin, kaj jen kiel li faris.

Unu tagon cxirkauxsnufante kaj vadante, Bilbo malkovris interesan informon: la granda pordego ne sole servis kiel sola enirejo al la kavernoj. Rivereto fluis sub la plej malsupra etagxo de l’ palaco kaj aligxis al la arbara rivero en la oriento preter la kruta deklivo. CXe la deklivo, kie la subtera rivero aperis, trovigxis la akvopordo. Tie sxtona breto venis proksime de la rivero, kaj tie oni povis mallevi barokradon en la riverfundon por malhelpi eniradon kaj eliradon. Sed la barokrado estis ofte malfermita, cxar tra la akvopordo multe da trafiko pasis ambauxdirekte. Ene trovigxis malluma kruda tunelo, kondukanta al la montokerno. Sed je unu loko, gxi pasis sub elfosita kaverno kovrita de granda kverka klappordo. Tiu malfermigxis supren al la regxaj keloj. Tie stokigxis amasoj da bareloj, cxar la arbaraj elfoj — kaj precipe la regxo — tre sxatis vinon, kvankam neniuj vinberoj kreskis en tiu regiono. La vino kaj aliaj varoj estis alportataj el malproksimo de iliaj sudaj parencoj aux el la vitejoj de l’ homoj en foraj landoj.

Kasxigxinte malantaux unu el la plej ampleksaj bareloj, Bilbo malkovris la klappordon kaj ties funkcion, kaj kauxrante tie lernis kiel la vino kaj aliaj varoj venis perrivere aux veturis surtere de la Longa Lago. SXajnis ke ankoraux prosperis tie la urbo de l’ homoj, konstruita sur platformoj etenditaj sur la akvon por defendi kontraux cxiuspecaj malamikoj kaj antaux cxio la drako de l’ Monto. El Lagurbo la bareloj estis portataj al la Arbara Rivero. Tie ili estis ligataj kiel grandaj flosoj, kaj tiam oni per hokstango aux remilo direktis ilin kontrauxflue laux la rivero, aux kelkfoje oni sxargxis ilin sur platajn boatojn.

Kiam la bareloj igxis malplenaj, la elfoj jxetis ilin tra la klappordo, malfermis la barokradon kaj la bareloj flosis sur la rivero balancigxante, gxis la fluo portis ilin al loko suficxe longe for, kie la bordo sxveligxe turnis la riveron, proksime de la orienta limo de Mornarbaro. Tie oni kolektis kaj religis ilin, reflosigante ilin al Lagurbo, kiu trovigxis en la loko, kie la Arbara Rivero enfluis en la Longan Lagon.

Bilbo longe sidis, kaj pripensis la akvopordon kaj demandis sin, cxu liaj kunuloj povus eskapi per tiu elirejo. Kaj fine li komencis skizi auxdacan planon.

Oni jam donis al la kaptitoj iliajn vespermangxojn. La gardistoj malrapide formarsxis laux la tuneloj, forprenante cxiun torcxon kaj lasante nur profundan mallumon. Tiam Bilbo auxdis la cxefserviston de l’ regxo deziri al la cxefgardisto bonan vesperon.

— Nun akompanu min, — li diris, — kaj gustumu la novan vinon, kiu jxus alvenis. Mi multe sxvitos cxi-vespere por forigi la malplenajn ujojn el la keloj. Ni do unue trinku iom por helpi la laboron.

— Konsentite, — ridis la cxefgardisto. — Mi gustumos kun vi kaj kontrolos, cxu gxi tauxgas por la regxa mangxotablo. Ni festenos cxi-vespere, kaj ne estus dece suprensendi neindajn varojn!

Auxdinte tion Bilbo alarmigxis, cxar li konstatis, ke jam venis oportunajxo kaj li disponas nur unu sxancon por provi sian auxdacan planon. Li sekvis la du elfojn, gxis ili eniris malgrandan kelon kaj sidigxis cxe tablo, sur kiun oni jam metis du trinkpotojn. Ili baldaux komencis trinki kaj ridi gaje. Tiam Bilbo spertis eksterordinaran bonsxancon. Normale oni bezonas tre potencan vinon por dormigi elfon, sed cxi-foje ili versxajne gxuis la ebriigan viton de l’ famaj gxardenoj de Dorvinio. Tion oni ne normale celis por simplaj soldatoj aux servistoj sed unike por regxaj bankedoj, kaj egale gxi tauxgis nur por kaliketoj kaj ne por la grandaj trinkpotoj de l’ cxefservisto.

La cxefgardisto komencis klini sian kapon, kaj tiam li kusxigis gxin sur la tablon kaj ekdormis. La cxefservisto ade parolis kaj ridis al si sen rimarki tion, sed baldaux ankaux lia kapo klinigxis al la tablo, kaj li ekdormis kaj ronkis apud sia amiko. Tiam la hobito sxtele eniris. Post nelonge la cxefgardisto ne plu havis siajn sxlosilojn, kaj Bilbo forkuris kiel eble plej rapide tra la tuneloj al la kelkarceroj. La sxlosilaro multe pezis en liaj brakoj, lia koro pulsis, kaj li tremis pro timo malgraux sia ringo, cxar li ne povis malhelpi la tintan bruadon de l’ sxlosiloj.

Li unue malfermis la pordon de Balino, kaj refermis gxin atente tuj kiam la gnomo eliris. Balino tute surprizigxis, kiel oni povas imagi, sed li estis kontenta cxar li malamis sian tedan etan sxtonan kelon, kaj deziris halti por starigi detalajn demandojn pri la planoj de Bilbo.

— Ne suficxas tempo nun! — diris la hobito. — Vi devas sekvi min! Ni cxiuj devas resti kune, kaj ne riski disigon. CXiu devas eskapi aux neniu. Jen nia lasta sxanco. Se oni trovus nin, cxielo nur scias, kien la regxo metus vin la sekvan fojon, kaj oni nepre katenus viajn manojn kaj piedojn! Do ne sagxumu, jen bravulo!

Tiam li pluiris de pordo al pordo, gxis lia sekvantaro kreskis al dekduopo, el kiu neniu vere estis tre movlerta pro la mallumo kaj la longa enkarcerigado. La koro de Bilbo batis ecx pli arde, kiam foje unu stumblis kontraux la alian, aux gruntis aux susuris en la mallumo. “Estu malbenita tiu gnoma bruacxo!” — li diris al si. Sed cxio iris glate, kaj ili ne renkontis gardistojn. Fakte tiuvespere okazis granda auxtuna festeno en la arbaro kaj supre en la haloj. Preskaux la tuta regnanaro okupigxis pri festado.

Post multaj fusxoj kaj faloj ili venis al la kelkarcero de Torino tre sube en profunda loko, sed felicxe ne tro fore de la keloj.

— Kia bravajxo! — diris Torino, kiam Bilbo flustris, ke tiu eliru kaj renkontu siajn amikojn. — Gandalfo prave parolis, kiel kutimei Vi ja lertas kiel rompsxtelisto, sxajne, kiam venas la momento. Mi certas, ke ni cxiuj estos je via servo por cxiam, sen pripensi kio okazos poste. Sed kio okazos nun?

Bilbo sciis, ke venis la momento rakonti sian planon kiel eble plej klare. Sed li ne certis, cxu la gnomoj sxatus gxin. Kaj liaj duboj realigxis, cxar ili entute malkonsentis grumblante lauxtvocxe malgraux sia dangxera situacio.

— Ni kontuzigxos kaj dispecigxos kaj nepre dronos! — ili murmuris. — Ni kredis, ke vi havis inteligentan planon, kiam vi sukcesis havigi al vi la sxlosilojn. Sed jen efektive freneza ideo!

— Nu bone! — diris Bilbo deprimite kaj ankaux agacite. — Revenu al viaj belaj karceroj. Mi refermos la pordojn, kaj vi restos tie komforte kaj pripensos pli tauxgan planon. Sed mi dubas, ke mi retrovos denove tiujn cxi sxlosilojn, se fakte mi ankoraux intencos reprovi denove.

Tio timigis ilin, kaj ili kvietigxis. Fine estis evidente, ke ili devis sekvi la proponon de Bilbo, cxar ili nepre ne povus trovi elirejon al la supraj haloj aux eliri baraktante tra la sorcxe fermita pordego. Kaj ne valoris la penon grumbli en la tuneloj gxis oni rekaptos ilin. Do sekvante la hobiton, ili rampis al la plej malsupraj keloj. Ili pasis la pordon, kie kontente ronkadis la cxefgardisto kaj la cxefservisto kun ridetoj sur siaj vizagxoj. La Dorvinia vino songxigis ilin profunde kaj agrable. Sed la cxefgardisto mienos malsimile la venontan tagon, kvankam Bilbo, antaux pluiri, sxtele eniris kaj bonkore remetis la sxlosilojn sur lian zonon.

“Tio helpos lin iomete pri lia morgauxa embaraso, — al si diris sinjoro Baginzo. — Li ne estis malbona ulo kaj lojale traktis la kaptitojn. Tio ankaux starigos enigmon por ili. Ili kredos, ke necesis potenca sorcxado por trapasi tiujn fermitajn pordojn kaj malaperi. Malaperi! Jes, ni devos hasti, se tio realigxos!”